La temo de nia 16-a renkonto estas:
“JARFINO kaj NOVA KOMENCO”
Ni komencis agadi fine de 2016 por inviti esperantistojn aliĝi al tiu nova iniciato kaj jam en la 1.1.2017 ni kunigis pli ol la duonon de la membroj. En marto ni komencis funkciigi nian retejon kaj sekve la provizora estraro ricevis la apogon de la tiama guberniestro João Otávio Veiga de la brazila Distrikto 4560 en Ŝtato Minas Gerais por peti aliĝon al ROTARY INTERNATIONAL. La 17-an de majo nia Klubo estis akceptita de la organizaĵo kun la numero 88478 kiel plenrajta membro de R.I.
La unua prezidanto estas Wallace du Temple, kanadano, eksrotariano, professoro.
La Klubo estas tiel organizata, ke trifoje monate (1.,11.,21.) ni publikigas temon en la reta renkontejo kie la membroj esprimas siajn komentojn kaj sugestojn. Krome ni funkciigas en Zoom programo vidkonferencojn semajnajn. Do la membroj havas kontaktojn almenaŭ 7 foje monate. Krome ekzistas vigla interŝanĝo de mesaĝoj en normala retkontakto kaj whatapp.
Por la nova jaro ni havas plurajn interesajn projektojn kaj programojn en kiu nia Klubo aktivos, kiel ekzemple la volontula tradukservo por eldoni la UNESKO kurieron en esperanto. Temas pri internacia eduka projekto por konigi al la vasta esperanta familio tutmonde la altnivelajn artikolojn el ĉiuj landoj de la mondo rilate la problemaron en edukado kaj scienco.
Nia Klubo partoprenos pere de nia prezidanto en granda internacia Seminario pri Naturo kaj Paco en Kanado.
Pluraj humanecaj projektoj estas planitaj dum nia komenca período de apenaŭ 6 monatoj da formala funkciado.
Nia Klubo konsistas el 23 membroj kaj ni esperas ke novaj esperantistoj pretas kunlabori venontjare kun niaj agadoj.
Alproksimiĝas la festoj de preskaŭ ĉiuj religioj, la jarfino de multaj popoloj, sed ne de ĉiuj, ĉar la kultura pluralismo ankoraŭ estas forta komponento en nia hodiaŭa mondo.
Rotarianoj donas valorojn unue al sia familio, sekve al sia profesio kaj trie al la amikecaj rilatoj inter la klubanoj kaj aliaj geamikoj.
Al niaj membroj ni deziras eksterordinarajn finjarajn festotagojn kaj novan jaron abunda je sano, harmonio kaj prospero!
Gratulon, amiko Alfred Schubert, pro via brila prelego!
Nia Rotaria E-Klubo de Esperanto Brazil kreskos laux la klopodoj de siaj membroj! RI kaj aliaj Kluboj rekonos nin pro la rotariaj projektoj de nia Klubo! Ni estas la gepropagandistoj de niaj idealoj kaj laborajxoj!
2018 alportu pacon al cxiuj!
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj amikoj,
mi jxus prezentis mian prelegon pri nia nova Rotary-Klubo de Esperanto Brasil en la fama jarfina kunveno de Germana Esperanto-Asocio “LUMINESK'”. Cxeestis 12 partoprenantoj de tiu silvestra festo, en kiu partoprenis 45 geesperantistoj el 10 landoj.
Mi deziras al vi bonan novan jaron!
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
Bonan novan jaron 🙏🕊
ŜatiLiked by 1 persono
Tutsame al vi, kara Roberto, ni deziras povi daure kalkuli je via teknika helpo por ke nia klubo havu sian hejmon, Ke en 2018 nia klubo kresku cxiam pli forta kun simpatiaj novaj membroj, kiuj kune agadas por “fari la diferencon”, kiel diras nia monda prezidanto!
ŜatiLiked by 1 persono
Sukceson jaron mi deziras al nia klubo.
ŜatiŜati
Karaj ge-rotarianoj: Pacon!
Viaj najbaroj, viaj geurbanoj, viaj geproksimuloj, tre sxatus gxui kaj senti la vivon gxoje, sagxe, plene! Ni povas helpi ilin por tiu cxi kompreno, kiel rotarianoj agante per la KristSpirito!
Miaj gelandanoj ankaux sxatus vivi kun plibonaj vivkondicxoj. Ni, kune, povas plenumigi ilin en siaj revoj!
Mi esperas ke en 2018 ni agos kune laborante per Rotary favore al niaj gefratoj, en Dio!
Brakumas vin
Pace
João Otávio Veiga Rodrigues
ŜatiŜati
Felicxajn festojn al cxiuj! Mi certe volas partopreni kun aliaj membroj de nia grupo en fruktodonaj agadoj en 2018. Min interesas agadoj pli ol diskutoj, do mi esperas ke ni povos konkrete fari ion signifan kune en 2018.
ŜatiŜati
Bondezirojn por niaj aktivecoj en 2018.
ŜatiLiked by 1 persono
Nia klubo progresas sed necesas ke ni kune kaj individue pliaktivigu niajn frenkvencojn de partopreno. Mia komento jena estas mallonga tamen montras ke mi atentas pri la klubo. Mi petas ke vi faru same. Nur tiam nia klubo havos grandegan kaj viglan evoluon kiu permesos plenumi la celojn de Rotary.
ŜatiLiked by 2 people