La temo de nia 23-a renkonto estas:
“Stipendioj por Studoj pri Paco kaj Konfliktsolvoj”
Protokolo:
La guberniestro de nia distrikto 4560 eldonas Monatan Leteron( CARTA MENSAL) kun multaj informoj pri ĉiuj okazintaĵoj en la 60 kluboj de nia Distrikto, projektoj kaj aktivecoj. Same aperas la monata frekvenco de la membroj laŭklube.
La ĉimonata temo estas “Akvo-provizado kaj higienaj instalaĵoj”, kio signifas ne nur fosi putojn en Afriko aŭ Hindio sed paralele instrui pri higienaj necesaj kondiĉoj kaj personaj protektoj kontraŭ malsanoj pro manko de pura akvo. Ankoraŭ plene funkcias la forumo pri AKVO en Brasília, kie kelkaj el niaj membroj aktive partoprenas.
En nia distrikto 4560 viglas seminarioj por la novaj estraranoj, kiuj komencos sian deĵoradon la 1-an de julio. Jam la distrikto preparas la tradician jaran konferencon en Caxambu en majo 18-20. En nia dosierujo vi trovas la martan eldonon de la Monata Letero kun detalaj indikoj pri la konferenco (hoteloj, programoj ktp). Ĉiuj rotarianoj estas invitataj.
Ankaŭ vi, kara leganto!
Sekretariejo
Nia kasistino Sônia jam pagis preskaŭ ĉiujn necesajn kostojn(revuoj, distrikta kontribuo, bankkostoj, kotizoj al R.I., registrigoj, wordpresskostoj ktp.).
Ni esperas, ke kiu ankoraŭ ne pagis sian duonjaran kotizon (1.1.18-30.7.18) de 75 USD.=250 R$ faros tion antaŭ la fino de la monato.
Dume daŭras nia projekto de volontula tradukado de artikoloj de la UNESKO-KURIERO. Oni tie bezonas kelkajn pliajn tradukantojn, kaj se vi pretas donaci kelkajn horojn por traduki el la angla al esperanto, vi estas ege bonvena!
En la dosierujo vi trovas artikolon kiu aperis en la februara UEA revuo ESPERANTO pri Rotary International kaj nia Klubo. Jam kelkaj interesitoj alskribis la retejon.
La temo de nia 23-a renkonto estas: Stipendioj por Studoj pri Paco kaj Konfliktsolvoj
Nia nuntempa socio havas en multaj landoj krizajn situaciojn pro la plej diversaj kaŭzoj (militoj, naturkatastrofoj, manko de akvo, gerilaj atakoj, perfortoj, armitaj konfliktoj, homaj rajtoj, klimataj ŝanĝoj, epidemioj ktp.).
Pro tio la homa socio bezonas urĝe specialistojn por agi kompetente kaj gvidante en tiuj diversaj situacioj. Rotary kaj ĝia grava fondaĵo de pluraj jaroj decidis finance subteni plurajn universitatojn kaj ties studentojn kun kursoj pri Pacstudoj kaj Konfliktsolvoj.
Ĉiujare distriktoj kaj kluboj de R.I. rajtas prezenti kandidatojn por specialaj kursoj en tiuj universitatoj por akiri diplomon pri pacstudoj kaj konfkliktsolvoj. Ek de nun ĉiuj kluboj estas invitataj prezenti kandidatojn kiuj estos elektitaj je internacia nivelo, devas bone regi la anglan lingvon, krome havi gvidajn kapablojn.
Temas pri specialigaj kursoj por profesiuloj jam kun spertoj en internaciaj rilatoj aŭ en solvo de konfliktoj. La kandidatoj devas esti serioze komprometitaj pri la temo kaj laŭeble jam laborantaj en tiuj diversaj kampo kiel amaskomunikiloj, arbitraciaj grupoj de konfliktoj kaj katastrofoj. Per tiu diplomo la Rotary Pacagantoj povos sekvi sian karieron en registaroj, neregistaraj institucioj, en publika sekureco, en diplomataj medioj, ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj en mondaj konfliktoj kun rifuĝintoj kaj aliaj viktimoj.
La misio de la Rotariaj Centroj estas promocii mondan Pacon trejnante homojn en akademioj, kie ili lernas teorion kaj praktikon. Ĉiujare, ĝis 100 kandidatoj estas financitaj de Rotary en magistriga programo en disciplinoj rilatigitaj kun paco kaj sekureco.
Se vi, karaj membroj de nia kluboj, konas personojn kun tiuj prerekvizitoj kaj kiuj deziras fari tiun kurson, bonvole anonci al nia prezidanto Wally!
Novaj Dosieroj
Gratulinda la iniciato de Rotary pri la Stipendioj por Studoj pri Paco kaj Konflikt-solvoj.
Tiuj kursoj klopodas solvi konfliktojn, kontraste al tiuj negativaj fortoj ,kiuj klopodas starigi konfliktojn inter la popoloj1
Ni subtenu la pozitivajn fortojn.
GIUSEPPE
ŜatiŜati
Estas gratulinda la iniciato de Rotary pri ” Stipendioj por Studoj pri Paco kaj Konflikt-solvoj”.
Tiuj kursoj klopodas solvi konfliktojn, kontraste al tiuj negativaj fortoj, kiu klopodas starigi konfliktojn inter la popoloj !
GIUSEPPE
ŜatiŜati
Konfliktosolvado en paca maniero estas laŭ mi ege grava afero. En la naudekaj jaroj post la milito en ex Jugoslavio oni fondis en Kopenhago Centron por konfliktsolvado, kiu organizis kursojn pri tiu temo. Mi tuj partoprenis kaj poste mem organizis kursojn por la refuĝntoj de tiu regiono kiuj fuĝis al Danio.Nin vizitis la direktoro de repacigo de Suda Afriko kiu rakontis pri la atingoj de tiu grava iniciato. Alian fojon nin vizitis 2 junaj batalantoj de Nikaragvo, kiuj rakontis kiel malfacile estis por ili kiel malamikoj,akcepti unu la alian dum ilia ĉeesto al kurso pri konfliktsolvado. Mi estas daŭre membro de tiu Centro kaj laboras libervole kiel konsilanto pri kofliktsolvado.
ŜatiLiked by 1 persono
Konfliktsolvo – unu el la grandaj temoj de la homaro. Gratulojn al R.I. por agadi ke tiu koncepto eniru pli profunde la socion.
Kaj en nia Klubo troviĝas tia Trezoro – Ileana nia membro en Kopenhago!
Se nia amikino Ileana ne nur lernis tiun arton sed eĉ ĝin instruas, ni devus organizi renkonton en kiu ŝi al ni prelegos, eble per vidkonferenco, kun antaŭe distribuita teksto por ke ni profitu maksimume kaj tiel estonte eĉ pli bone ol nun solvu niajn konfliktojn en niaj medioj.
ŜatiŜati
Mi ne povas eniri la hejmpaghon! Ileana Den 22-03-2018 kl. 22:38 skrev Rotary Club de Esperanto – Brasil: > WordPress.com > Roberto posted: ” La temo de nia 23-a renkonto estas: “Stipendioj por > Studoj pri Paco kaj Konfliktsolvoj” Protokolo: La guberniestro de > nia distrikto 4560 eldonas Monatan Leteron( CARTA MENSAL) kun multaj > informoj pri ĉiuj okazintaĵoj en la 60 kluboj de nia Distrikt” >
ŜatiŜati
Stipendio kaj intersxangxo de studento estas io kion mi cxiam volis fari sed bedauxrinde ne sukcesis cxe pro monmanko. Sed nun laux mia ebleco mi klopodas helpi aliulojn tio fari pere de cxukpilko. Jam du brazilanoj el mia teamo Esperanto en Sao Paulo (Brazilo) sukcesis iri kiel voluntuloj al Afriko por instrui la sporton kaj intersxangxe ili lernis la anglan. Kaj je la fino de la jaro mi havas projekto por eburabordano por iri al Tajvano.
ŜatiŜati
Trinkakvo
En mia lando, Kanado, estas 200 nordaj vilaĝoj kies akvo en la komonumo ne estas trinkebla sen ke oni boligas ĝin. En la sudaj regionoj la akvo estas havebla por trinki sen la neceso boligi ĝin.
Estas kampanjo nacia por ke estu neniu komonumo kun netrinkebla akvo ĝis la fino de la jaro 2020. Komprenu ke ĉiu komonumo havas akvon, sed ne sen organismoj, bakterioj aŭ aliaj malpurigaĵoj kiuj estas malsanigaj, tiel necesigas la boligadon.
La trinkakvo estas unu de la ĉefaj transsendantoj de mikroorganismoj kaŭzantoj de malsanoj, ĉefe bakterioj, virusoj kaj protozooj intestaj. La grandaj epidemioj de la homaro prosperis pro la poluado de la trinkakvo. Laŭ referencoj oni konas ke oni rekomendis boligi la akvon ekde kvincent jaroj antaŭ nia erao.
La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, aprobis la 28an de julio de 2010, en sia 64a sesi-periodo, rezolucion kiu agnoskas la trinkakvon kaj bazan akvo-disponeblon kiel esenca homa rajto por la plena ĝuo de la vivo kaj de ĉiuj homaj rajtoj.
Tiu rezolucio estis adoptita je iniciato de Bolivio, post 15 jaroj de debatoj, per favora voĉdono de 122 landoj kaj 44 sindetenoj. La Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj montriĝis “profunde priokupita ĉar proksimume 884 milionoj de personoj malhavas aliron al trinkakvo kaj pli ol 2600 milionoj de personoj ne havas aliron al baza akvo-disponeblo, kaj alarmita ĉar ĉiujare mortiĝas proksimume 1,5 milionoj de geinfanoj malpliaĝaj de 5 jaroj kaj perdiĝas 443 milionoj de labortagoj konsekvence de malsanoj rilataj kun akvo kaj akvadministrado”.
ŜatiŜati
Karaj amikoj,
mi pensas ke studado de inteligenta problemsolvo (= sen militoj kaj aliaj formoj de subpremo) estas bona afero. Sed mi devas aldoni, ke en Germanio oni ne bezonas havi stipendion por studi ion. Studado en publikaj universitatoj estas senpaga. Oni ecx ricevas monon (parte kiel repagenda kredito) por financi la privatan vivon dum la studado. Do, stipendioj tute ne estas bezonataj en Germanio.
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj Geamikoj en Rotario,
mi havis la okazon ricevi la helpon de nia Asocio (estis stipendio por “kulturaj ambasadoroj”) por formi min eksterlande, kaj mi cxiam estos dankema por sperto kiu sxangxis mian vivon: tiu cxi afero estas laux mi inter la plej gravaj servoj de RI (vere kontribuas al la estonteco de la mondo pere de la edukado de la gejunuloj). Do mi vere felicxas pri la temo!
Alia afero: kiel mi povus intersxangi al la membroj de la klubo la unuan provajxon de la libreto pri akvo?
Salutojn al cxiuj,
Davide
ŜatiŜati
Kara David,
Sendube ni povas alfiksi la malnetaĵon de via libro pri akvo en privata retejo kiun povas vidi nur la membroj ĝis la teksto estas preta por publika prezento. Kiam vi estas preta tion fari bonvolu anonci tion al mi por ke mi povu tion aranĝi.
via amiko, Ŭali
ŜatiŜati