La temo de nia 24-a renkonto estas:
“AKVO ESTAS VIVO KAJ VIVO ESTAS AKVO”
Protokolo:
HODIAŬ ESTAS LA 1-A DE APRLO – en multaj landoj oni nomas tiun tagon la “tagon de la mensogo” kaj infanoj adoras rajti mensogi. Sed malmultaj scias kial.
Volonte mi klarigas la kialon, kiu jam aĝas pli ol 400 jarojn. Imagu!
La historio naskiĝis en Francio dum la reĝado de Karolo la 9-a (1560-1574). En tiu tempo, la Nova Jaro komencis en la Norda Hemisfero inter la 25-a de marto kaj la 1-a de aprilo. La homoj interŝanĝis donacojn kaj festis dance, ĝis la 1-an de aprilo.
Sed la homoj bezonis kelkajn jarojn por alkutimiĝi ke la jaro ne plu komencas la 1-an de aprilo sed la 1-an de januaro laŭ la dekreto de la Papo Gregorio la 13-a.
Do, kiu erare pensis kaj ne volis lerni la ŝanĝon, estis konsiderata stultulo kaj mensogulo. Imagu, tiu daŭras ĝis nun 2018… sed ĝenerale oni ne scias kial. Vi nun scias kiam komencis la gregoria kalendaro!
Sekretariejo
En aprilo ni povas kunfesti tri naskiĝdatrevenojn !!!
• Ileana naskiĝis la 1-an aprilo
• Nia prezidanto Wally naskiĝis la 3-an aprilo
• Maria Jose – la 27-an aprilo
Mi invitas vin sendi al ili viajn gratulojn!
Nenia problemo, ĉar preskaŭ ĉiuj, sed ne ĉiuj, jam pagis sian aliĝkotizon.
Kio restas problemo, estas ke iuj membroj ne perceptas la neceson doni vivsignon kaj aperi en nia retejo kun siaj komentoj, ĉar mi nun devas komuniki la % de la partopreno ĉiun unuan tagon de la monato al la Distrikto 4560…. Se ne eblas en la vidkonferenco, bonvole aperu en la retejo aŭ en nia kanalo Whatsapp.
Estus bonege se ĉiuj niaj membroj, kiuj partoprenos la U.K.-on en Lisbono konfirmu tion al mi, ĉi ni intencas fari festan renkontiĝon tie ankaŭ kun aliaj rotarianoj el aliaj kluboj!
Havu belajn tagojn !
Ursula
La temo de nia 24-a renkonto estas: AKVO ESTAS VIVO KAJ VIVO ESTAS AKVO
Sônia Lúcio
Kreita en 1996 fare de la Monda Akva Konsilio, la Internacia Forumo pri Akvo celas difini politikajn devontigojn pri la administrado de akvo, ĉefe pri la protektado de la naturaj akvofontoj per diversaj teknologiaj procezoj kaj plantado de arbaroj.
La FORUMO pri AKVO okazas ĉiun tri jarojn kaj jam okzis en Daegu, Sud-Koreio (2015); Marselha, Francio (2012); Istanbul, Turkio (2009); Meksikurbo, Meksiko (2006); Kioto, Japanio (2003); Hago, Nederlando (2000); kaj Marrakesh, Maroko (1997). Ĉijare 2018 ĝi okazis en Brasilia, ĉefurbo de Brazilo inter la 17. Kaj 23. Marto.
La celo de la laboroj de tiu giganta evento estis montri solvojn bazitaj sur naturaj rimedoj kiel maniero por plibonigi kaj garantii la administradon de la akvoprovizado por la tuta homaro.
Pli ol 100.000 vizitantoj lernis en tiu Forumo en Brasília pri la absoluta neceso zorgi la konsumon de akvo, lernis ke urĝas planti multajn milionojn da arboj, ankaŭ en urboj. Miloj da lernejanoj vizitis la diversajn instalaĵojn kie ili povis eĉ sperti kiel vivi en glacia medio.
La vizitantoj lernis ke 70% de la tuta akvokonsumo estas uzata en la agrikulturo, 20% en industriaj entreprenoj kaj nur 10% uzata por la homa konsumo. Oni lernis pri la reciklado de rubaĵoj, vizitante tiajn entreprenojn en la urbo Brasilia.
La Forumo okazis en du malsamaj tamen apudaj lokoj: en la Kongrescentro por la oficialaj reprezentantoj de registaroj kaj en CIVITANA VILAĜO por la normala publiko en la ekstera areo de la sportstadiono.
Tutmondaj aŭtoritatoj kaj sciencistoj rilate la konservadon de trinkakvo partoprenis per prelegoj tre interesaj. Eĉ ĉeestis la ĝenerala direktoro de UNESKO s-ino Audrey Azoulay, avertante ke post nur kelkdekjaroj duono de la homaro ne havos garantion de sufiĉa trinkakvo, se ne tuj ĉiuj landoj komencos aktive prizorgi siajn akvofontojn. Krome la maro kun sia sala akvo vivas grandegan problemon pro troa konsumo de plastaj ujoj, kiuj kovras grandajn areojn de la maroj kaj la marbestoj mortas pro tiu plasto.
Ĉar mi faris postuniversitatajn studojn pri administrado de naturaj mediofontoj, inter kiuj la akvo ja estas la plej grava, ĉar vivesenca por homoj, bestoj kaj plantoj, estis por mi evidente granda plezuro kaj honoro kunlabori aktive en la organizado de tiu internacia Forumo pri Akvo en Brasília. Ankaŭ nia klubmembro Roberto Gandara partoprenis la Forumon kaj certe raportos ankaŭ.
Indiana klarigo pri graveco de akvo.
Akvo estas la plej vivtena donaco sur Patrina Tero kaj estas la interkonekto inter ĉiuj vivantaj estaĵoj. Akvo subtenas nin, fluas inter ni, ene de ni, kaj malplenigas nin. Akvo estas la sango de la Patrina Tero kaj, kiel tia, purigas ne nur sin, sed ĉiujn vivajn aferojn. Akvo venas en multaj formoj kaj ĉiuj bezonas por la sano de Patrino Tero kaj por nia sano. La sankta akva elemento instruas nin, ke ni povas havi grandan forton por transformi eĉ la plej altan monton dum ĝi estas mola, fleksebla kaj travidebla. Akvo donas al ni la spiritan instruadon, ke ni ankaŭ fluas en la Grandan Oceanon ĉe la fino de nia vivo. Akvo formas la teron kaj donas al ni la grandajn donacojn de la riveroj, lagoj, glacio kaj oceanoj. Akvo estas la hejmo de multaj vivantaj aferoj, kiuj kontribuas al la sano kaj bonstato de ĉio, kio ne estas en la akvo.
Ĉiu vivo postulas akvon kaj tamen niaj tutmondaj akvaj provizoj rapide sekiĝas kaj malpuriĝas. La popoloj de la Unuaj Nacioj de Nordameriko havas specialan rilaton kun akvo, konstruita sur niajn subsistentecojn, kiuj etendas milojn da jaroj. Niaj tradiciaj agadoj dependas de akvo por transportado, por trinkado, purigado, purigo, kaj provizas habitaton por plantoj kaj bestoj, kiujn ni kolektas kiel medikamentoj kaj nutraĵoj. Nia kapablo por aliri bonajn akvojn formas ĉi tiujn tradiciajn agadojn kaj niajn rilatojn kun nia ĉirkaŭaĵo. Kiel indiĝenaj popoloj, Unuaj Nacioj rekonas la sanktecon de nia akvo, la interligon de ĉiuj vivoj kaj la gravecon protekti nian akvon el poluado, sekeco kaj malŝparo.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi ne fidas la oficialajn konvenciojn. Ordinare, la gubernioj kreas tiajn naciajn aux regionajn konvenciojn por diskuti pri la temoj, zorge preparitaj por konvinkigi la partoprenantojn pri la korekto de la registraj agoj pri tiuj temoj.
Mi fidas Konvenciojn kie la registraro ne partoprenu direkte. Tiel la partoprenantoj ne estas konduktotaj al la preparitaj proponoj. Sed, kontrauxe, la partoprenantoj libere diskutos pri la korektaj agoj kaj proponos gxiajn al la registaro.
Mi pensas ke oficialaj Konvencioj estas perda tempo, grandaj teatroj.
La partoprenantoj restas gapadoj pro la grandiozeco de la evento kaj ne konscias pri la “manpreparado” de la registraro.
Evidente, estas interesa la prelegoj, la amikecoj kiuj naskigxas en tiuj renkontigxoj. La etoso de la konvencio estas bona por la ekkomenco de privataj kunvenoj por plani vigla movado favore al la popolo!
João Otávio Veiga Rodrigues
ŜatiLiked by 1 persono
Felicxan naskigxtagon al cxiuj! Certe, pura akvo estas necesa por vivi, kaj mi esperas, ke nia grupo iel povos kontribui al agadoj en tiu kampo.
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj Geamikoj,
unue dankon ke pere de Sonia ni cxiuj estis representitaj cxe tiu cxi grava renkontigxo. La raporto estis tre stimula, kaj kelkajn informojn de tie mi certe prenos por la enkonduko al la libreto pri akvo. Mi jam demandis, ankaux dum la lasta renkonto, kiel mi povu intersxangi al la membroj de la klubo la unuan provajxon de gxi: mi sxatus havi viajn sugestojn kaj ideojn tiurilate.
Gxis,
Davide
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Davide, mi ankau ne estas teknikisto pri informadiko, sed depende de kiom da pagxojn vi volas sendi, provu sendi al mi per e-mail vian dokumenton au nur parton, kaj mi transdistribuos al la membroj al ties retadresoj.
Mi tre gxojas legi vian laboron!
Ursula brakume .
ŜatiŜati
Kelkefoje plibone malfrue ol neniam. Mi deziras al kara Ileana kaj al nia kara Prezidanto Wally felichan naskighdatrevenon. Chion bonan al vi.
ŜatiLiked by 1 persono
Mi gratulas Ileana kaj Wallace pro siaj datrevenoj. Ke Dio benigu vin!
João Otávio
ŜatiLiked by 1 persono
Mi ne fidas tiajn Konvenciojn. La organizantoj “manpreparas” la diskutojn por la partoprenantoj akcepti la konkludojn jam preparitaj, kaj ili estas konvinkitaj ke la registaraj agoj estas korektaj. Multaj partoprenantoj ne estas science por argumenti pri la temoj de la Konvencioj, aux cxar ne apartenas de la scienca medio aux cxar ili ne vivas profunde la temonj.
La partoprenantoj restas ravitaj pro la grandiozeco de la evento kaj ne demandas pro manko de scioj pri la temoj.
Evidente ke estas bonega la etoso de la Konvencio pro la prelegoj, pro la amikecoj kiuj naskigxas en tiuj renkontigxoj. Precipe estas bonega oportuneco por prepari aliajn renkontigxoj inter la veraj interesitoj por diskuti pli profunde en aliaj privataj Renkontigxoj.
João Otávio
ŜatiŜati