La temo de nia 25-a renkonto estas:
“Libro pri akvo”
Protokolo:
Karaj membroj de nia Klubo!
Hodiaŭ ni publikigas veran trezoron.
Ni ricevis de nia membro Davide Astori, professoro de lingvistiko en la ítala universitato de Parma, la komencajn paĝojn de Rotary projekto, kiun ni heredas de la ítala e-klubo Esperanto en Distrikto 2050, por daŭrigi kaj fakte konkretigi la ideon, krei kaj publikigi tiun libron pri akvo tutmonde ek de la komenco de la homa historio. Davide mem eldonos ĝin en sia universitato.
Mi do elkore invitas vin legi tre koncentrite la unuajn 20 paĝojn por ke vi sentu vin inspirataj kontribui por ke tiu libro, nuntempe aktuala pro la manko de sufiĉa akvo al milionoj da homoj, estu riĉenhava speciale pro la fakto ke niaj membroj vivas en tre diversaj landoj kaj kulturoj. Do la ideo estas tre avangarda ankaŭ ĉar la libro aperos en esperanto. Trovu poemojn en via nacia literaturo, traduku al esperanto kaj certe tiu aperos en la libro!
Poemoj antikvaj kaj modernaj.
La projekto antaŭvidas publikigi la libron por vendi ĝin en la medioj de esperantistoj kaj de rotarianoj. La gajno estos transdonota al la Rotary Fondaĵo por la aĉeti de vakcinoj kontraŭ la poliomjelito (projekto POLIOPLUS).
La uzataj lingvoj en la teksto estas la itala kaj esperanto, sed facile eblos aldoni la portugalan kaj la anglan, se inter vi ni havos la neceson kunlaboron, pri kiu mi ne dubas!
Amike, Giuseppe
Sekretariejo
Rilate projektojn de nia Klubo, mi volas nur listigi ilin, ĉar ankoraŭ ni troviĝas en nia una vivojaro komencante eklabori!
Kiel numero 1 mi citas la libron pri akvo, ĉar jam en konkretan fazon.
Numero 2 estas la daŭriganta volontula traduklaboro por la UNESKO–KURIERO, ankaŭ jam konkreta.
Numero 3 la Projekto por “Paco inter gejunuloj tutmonde” per Tĉukpilko, la projekto kiun gvidas Julio Calegari. Nia Klubo atendas la decidon pri financiado de la distrikta komisiono en la venontaj tagoj.
Numero 4, tute tute nova, okazas konkrete en Poços de Caldas – profesiiga kurso por junuloj, gvidata de nia elektita prezidanto João Otávio. Temas pri kurso por lerni ripari motorciklojn kun komence jam 20 gejunuloj. Ni ne forgesu ke ni vivas en lando kie mankas teknika instruado kaj krome ni havas 13 milionojn da homoj sen laboro, ofte ĉar ne lernis ian ajn simplan profesion.
Numero 5 estas en fazo de ellaboro: konstruado de lernejo en la urbo Poços de Caldas kiel Rotary fondaĵo projekto je alta kosto, por talentaj gelernantoj el publikaj lernejoj.
Mi invitas vin proponi kaj realigi pliajn projektojn de nia Klubo!
Amike,
Ursula
Karaj geamikoj,
por la libro pri akvo mi volonte prezentas du kontribujon. Estas poemoj de unu el la plej elstaraj modernaj poetinoj kiuj verkis en la germana, Rose Ausländer (https://eo.wikipedia.org/wiki/Rose_Ausländer). Admirinda estas ŝia kapablo krei kortuŝan estoson per nur malmultaj, trafaj kaj belsonaj vortoj, eĉ sen rimoj. Mi komence prezentas la germanan originalon, poste mian tradukon.
Liebe VI
Wir werden uns wiederfinden
im See
du als Wasser
ich als Lotusblume
Du wirst mich tragen
ich werde dich trinken
Wir werden uns angehören
vor aller Augen
Sogar die Sterne werden sich wundern:
hier haben sich zwei
zurückverwandelt
in ihren Traum
der sie erwählte
Amo VI
Ni retrovos nin
en la lago
vi kiel akvo
mi kiel lotuso
vi portos min
mi trinkos vin
Ni apartenos unu al la alia
antaŭ ĉies okuloj
Eĉ la steloj miros:
jen du
reŝanĝiĝis
en sian revon
kiu elektis ilin.
Wasser
“Lebloses Wasser das
alles Lebende
am Leben hält”
In dir sind
wir geschwommen
vor unserer Geburt
Du wirst regnen
auf unsern Staub
Akvo
“Senviva akvo kiu
ĉion vivantan
vivtenas”
En vi
ni naĝis
antaŭ nia naskiĝo
Vi pluvos
sur nian polvon
Amike salutas
Christoph
ŜatiLiked by 1 persono
Admirinde, Christoph. Admirinde via elekto….
Mi ne dubas, ke Davide gxoje akceptos tiujn emociajn poemojn por sia libro. Li ecx kapablos aprezi en la germana. Sinceran dankon por via ricxigo de nia komuna libro!
Ursula
ŜatiŜati
Kara Ursula, mi vere ĝojas ke la poemoj plaĉis al vi!
Salutas kore
Christoph
ŜatiŜati
Akvo ĉiam estis kaj daùre estas esenca neceso de ĉiuj homaj socioj.
Pura bonkvalita akvo fariĝos ĉiam pli grava dum la venontaj jardekoj, kiam laù lastaj statistikoj la loĝantoj sur nia planedo superos 10 miliardojn da homoj.
Tute ne estos facila tasko garantii, ke por ĉiu el ili estu je dispono sufiĉe da akvo por trinkado kaj lavado, kaj por pli kaj pli kreskantaj agrikulturo kaj industrio.
Pri niaj projektoj mi tre volonte pretas subteni per tradukadoj kaj per mona helpo, se on klarigas kiel mi povos efike kunlabori.
Alessandro
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Alessandro!
Kiel efike kunlabori?
Jen, vidu la ekzemplon de Christoph Klawe, ecx ne membro de nia klubo, kiu donacas elstaran kontribuon. Trovu vi en la itala “perlojn pri akvo” kaj publikigu cxi tie.
Giuseppe kaj mi gxoje revidos vin kaj vian edzinon en Lisbono!
Gxis baldau.
ŜatiŜati
Karaj amikoj,
Mi estis ankorau iom malaktiva en nia klubo. Mi klarigos. Mi sufiche intence laboris. I.a. mi gvidis studvojaghon kun 21 studentoj al Israelo kaj Palestino por viziti lokojn gravajn en la Biblio kaj gravaj ankau en la hodiaua vivo de multaj homoj. Mi esperos baldau iom pli aktivi partopreni en la vivo de nia klubo.
Mi tamen volas skribo ke mi elkore subtenos la proponojn pri projektoj de nia klubo. La unuaj tri estas iom pli facile plenumeblaj. La kvara kaj kvina estas multe pli grandaj projektoj.
Mi volas peti vian helpon pri alia afero. Mi estas prezidanto de la sveda Esperanto-eldonejo Eldona Societo Esperanto. Chiujare ni ricevas subvencion de kultura fondajho, kiu ebligas al ni sendi pakajhojn kun sveda beletro en Esperanto al Esperanto-kluboj kaj publikaj bibliotekoj en alia landoj. Mi nun pakis 17 dukilogramajn pakajhojn kaj nun mi bezonas adresoj al kiuj mi sendu la pakajhojn. La fondajho deziras ke ni precipe sendu librojn al Azio, Afriko kaj Latinameriko.
Do, chu iu el vi havas adreson al Esperanto-klubo au publika biblioteko al kiu mi sendu librojn. Mi povas sendi ankau al unuopuloj, kiuj promesas uzi la librojn publike por propagandi Esperanto.
Bonvolu tiaokaze sendu al mi la kompletan adreson kaj telefonnumeron de tiu.
Mi volas ankau diri por ke ne estu miskompreno ke la libroj estas donaco. Ili nenion kostos por la ricevanto.
Amike
Leif Nordenstorm
Svedio
ŜatiLiked by 1 persono
Kara amiko Leif Nordenstorm: Pacon! Mi sendos al vi adresojn por ricevi librojn private.
ŜatiŜati
Kara Leif,
jam en la biblioteko de BONA ESPERO montrigxas sin viaj infanlibroj. Volonte ni aldonos tiujn el via nuna programo pri la disvastigo de sveda literaturo en esperanto. Mi sendos aparte al vi nian posxtadreson!!
Gratulojn por via valora programo
ŜatiLiked by 1 persono
AKVO ? ..esence grava
Neniam malesperu dum mallumaj afliktoj de via vivo, char el plej nigraj nuboj falas akvo pura kaj fekunda.
( China proverbo)
Kelkfoje ni sentas,ke kion ni faras estas nur akvoguto en la maro. Sed la maro estus malpli granda se mankus al ghi akvoguto.
( Madre Teresa)
Mono estas kiel akvo de la maro; ju pli vi akiras el ghi, des pli kreskas via soifo.
(Arthur Schopenhauer)
Ne pensu, ke ne ekzistas krokodiloj, nur char la akvo estas kvieta.
( malaja proverbo)
ŜatiLiked by 1 persono
Kara Giuseppe,
dankon por la citajxoj. La ideo de aforizmoj estas bonega (oni povus pensi parteton de la libro dedicxata al ili), sed pli bone oni bezonus ankaux la originalon. Unu el la trajtoj de la libro estas ke la tekstoj estu proponataj ankaux en la origindevena lingvo: por montri ke esperanto valorigas la lingvojn kaj kulturojn de cxiuj, kaj por la fakto ke tiamaniere la volumo estu pli valora.
Elkoran saluton al cxiuj, antauxdankante por la heplo kiun mi ricevos.
Davide
ŜatiŜati
Senfine estas la homaj pensoj pri la fonto de vivo – la akvo.
Miloj da aforismoj kaj frazoj, da poemoj kaj tekstoj kantas la akvon….
Octavio Paz diras, ke la akvo parolas senhalte, tamen neniam sin ripetas.
T.Fuller opinias, ke ni ekkomprenos la valoron de la akvo nur post kiam la puto sekiĝis.
Ramon Gomez de la Serna: Akvo ne havas memoron, pro tio ĝia estas tiel travidebla kaj pura.
Karaj geamikoj, serĉu en via nacia lingvo himnojn al la valoro de la akvo por la homa vivo!
ŜatiLiked by 1 persono
Indiana klarigo pri graveco de akvo.
Akvo estas la plej vivtena donaco sur Patrina Tero kaj estas la interkonekto inter ĉiuj vivantaj estaĵoj. Akvo subtenas nin, fluas inter ni, ene de ni, kaj malplenigas nin. Akvo estas la sango de la Patrina Tero kaj, kiel tia, purigas ne nur sin, sed ĉiujn vivajn aferojn. Akvo venas en multaj formoj kaj ĉiuj bezonas por la sano de Patrino Tero kaj por nia sano. La sankta akva elemento instruas nin, ke ni povas havi grandan forton por transformi eĉ la plej altan monton dum ĝi estas mola, fleksebla kaj travidebla. Akvo donas al ni la spiritan instruadon, ke ni ankaŭ fluas en la Grandan Oceanon ĉe la fino de nia vivo. Akvo formas la teron kaj donas al ni la grandajn donacojn de la riveroj, lagoj, glacio kaj oceanoj. Akvo estas la hejmo de multaj vivantaj aferoj, kiuj kontribuas al la sano kaj bonstato de ĉio, kio ne estas en la akvo.
Ĉiu vivo postulas akvon kaj tamen niaj tutmondaj akvaj provizoj rapide sekiĝas kaj malpuriĝas. La popoloj de la Unuaj Nacioj de Nordameriko havas specialan rilaton kun akvo, konstruita sur niajn subsistentecojn, kiuj etendas milojn da jaroj. Niaj tradiciaj agadoj dependas de akvo por transportado, por trinkado, purigado, purigo, kaj provizas habitaton por plantoj kaj bestoj, kiujn ni kolektas kiel medikamentoj kaj nutraĵoj. Nia kapablo por aliri bonajn akvojn formas ĉi tiujn tradiciajn agadojn kaj niajn rilatojn kun nia ĉirkaŭaĵo. Kiel indiĝenaj popoloj, Unuaj Nacioj rekonas la sanktecon de nia akvo, la interligon de ĉiuj vivoj kaj la gravecon protekti nian akvon el poluado, sekeco kaj malŝparo.
En la seka legendo de stepaj Indianoj en Kanado akvo estas sankta, sankta akvo de rivero, sankta akvo de lago, sankta akvo de montoj.
La rakonto de Saltanta Muso
Kanada Indiana Legendo – Aŭtoro Nekonata
Fojo estis muso. Li estis okupata muso, serĉante ĉie nazo al grundo kun vangoharoj kiuj tusis herbojn kaj rigardis ĉion.. Li estis okupata kiel ĉiuj musoj per musoj aferoj. Sed iom post iom li aŭdis strangan sonon. Li levis sian kapon, tre malfacile provis rigardi, siaj vangharoj tordiĝantaj en la aero, kaj li scivolis. Iun tagon li ekkuris al alia muso kaj demandis lin: “Ĉu vi aŭdas kriadon en viaj oreloj, mia frato?”
“Ne, ne,” respondis la alia muso, ne levante sian okupatan nazon de la grundo.” Mi aŭdas nenion. Mi estas okupata nun. Parolu al mi poste.”
Li demandis alian muson la saman demandon kaj la muso rigardis lin strange.” Ĉu vi estas stulta en via kapo? Kian bruon?” li demandis kaj glitis en truon de falinta arbo.
La eta muso skuis siajn vangharojn kaj rigardis lin strange, kaj okupis sin denove, decidante tute forgesi la tutan aferon. Sed foje tie kaj tie estis la bruetado denove. Estis malforta, tre mallaŭta, sed vere estis tie! Unutage, li decidis esplori pri tiu sono nur iomete. Li forlasis la okupatajn musojn kaj trotetis iomete foren por aŭskulti denove. Jen tie, ĝi ja estis! Li estis aŭskultanta serioze, kiam iu diris saluton.
“Saluton eta frato,” la voĉo diris, kaj muso preskaŭ saltis el sia propra haŭto. Li kurbigis siajn dorson kaj voston kaj pretiĝis ekkuri.
“Saluton eta frato,” la voĉo diris. “Estas mi, via frata prociono.” Kaj ja aktuala ĝi estis. “Kion vi faras ĉi tie tute sole, eta frato?” demandis la prociono.” La muso ruĝiĝis, kaj metis sian nazon preskaŭ sur la grundo. “Mi aŭdas muĝadon en miaj oreloj kaj mi esploras pri tio.” Li respondis timeme.
“Muĝado en viaj oreloj?” respondis la prociono kaj sidis apud li. “Tion, kion vi aŭdas, eta frato, estas la sankta rivero.”
“La sankta rivero?” muso demandis scivoleme. “Kio estas sankta rivero?”
“Promenu kun mi kaj mi montros al vi la riveron,” prociono diris.
Eta muso estis terure timigita, sed li obstine deziris finfine scii pri kio temas tia muĝado.” Mi povas reiri al miaj musaj okupoj,” li pensis, “post kiam la afero estas klarigita, kaj eble ĉi afero helpos al mi per miaj okupiĝoj de pristudoj kaj kolektadoj. Kaj miaj fratoj ĉiuj diris ke estis nenio. Mi montros la veron al ili! Mi petos ke prociono revenu kun mi kaj mi havos la pruvon.”
“En ordo prociono, mia frato,” diris muso ‘gvidu min al la rivero. Mi promenos kun vi.”
La eta muso promenis kun la prociono. Lia koreto frapetadis en sia brusto. La prociono gvidis lin laŭlonge de nekutimaj vojoj kaj museto flaris la aromon de multaj spuroj lasitaj de preterpasantoj. Multfoje li timiĝis kaj volis forkuri reen. Finfine, ili venis al la rivero! Estis grandega kaj imponega, profunda kaj dinafana kelkloke, kaj malhela aliloke. Museto ne kapablis rigardi trans la tuton estis tiom grandega. Ĝi muĝadis, kantis, ploris, kaj tondris laŭ ĝia vojfluo. Museto vidis ke grandaj kaj etaj pecoj de la mondo flosis en ĝi.
“Estas tre potenca!” museto diris, stumblante por vortoj.
“Estas granda, sankta aspekto de la mondo,” respondis la prociono, “Sed jen, permesu ke mi prezentu vin al amiko.”
En loko ne profunda kaj pli trankvila estis nimfeo, brila kaj verda. Rano tiel verda kiel la nimfeo sidis sur ĝi kies klare videbla ventro blankis.
“Saluton, eta frato,” diris la rano.
“Bonvenon al la rivero.”
“Mi devas forlasi vin nun,” interrompis prociono,” sed ne timu, eta frato, ĉar rano nun zorgos pri vi.” Kaj prociono foriris, serĉante laŭ la bordoj de la rivero por pecetoj de manĝindaĵoj kiujn ĝi povis manetlavi kaj manĝi.
Museto proksimiĝis al la akvo kaj enrigardis. Li vidis tie la speguliĝon de timigita museto.
“Kiu vi estas?” museto pridemandis la ranon.” Ĉu vi ne estas timigita esti tiel distance de la bordo de la granda rivero.”
“Ne, respondis la rano,” Mi ne timas. Mi ricevis la donacon ek de mia naskiĝo vivi kaj supre kaj sube de la akvo, kaj ene de la rivero. Kiam venas sinjoro ‘vintro’ kaj li frostigas jenan medicinon, oni ne povas min vidi.Sed dum la tondrabirdo flugadas, mi estas ja ĉi tie. Por viziti min, oni devas veni kiam la mondo estas verda, ne blanka kun neĝo. Mi, mia frato, mi estas la prizorganto de la akvo.”
“Tute mirinda!” diris museto fine, denove stumblante por trovi vortojn.
“Ĉu vi ŝatus havi iom da Medicina Potenco?” rano demandis.
“Medicina Potenco? Mi?” demandis eta muso. “Jes, jes! Se eblas.
“Do, tiel estu. Sidu sur viaj kalkanoj, kaŭru kaj poste eksaltu, saltu tiel alte kiel eble! Tiam vi havigos vian medicinon!” Rano diris.
Museto faris tiele. Li kaŭris kiel multe kiel eblis kaj saltegis. Kaj kiam li faris tion liaj okuloj vidis la sanktajn montojn.
Museto apenaŭ povis kredi al siaj okuloj. Sed jen ili estis! Sed momente li refalis al Tero, kaj li plonĝis en la riveron!
Museto ektimiĝis kaj baraktis grimpe al la rivera bordo reen. Li estis malseka kaj timigita preskaŭ ĝis morto.
“Vi trompis min,” museto kriis al la rano!”
“Atendu,” diris la rano. “Vi ne havas ian vundon. Ne permesu ke via timo kaj kolero blindigu vin. Kion vi vidis?”
“Mi,” stumble elparolis museto,” Mi vidis la sanktajn montojn!”
“Kaj vi havas novan nomon!” rano diris. “
Via nomo nun estas Saltanta Muso!”
“Dankon.Dankon.” Saltanta Muso diris, kaj dankis denove. “Mi deziras reiri al mia popolo kaj diri al ili pri kio okazis al mi.”
“Iru. Iru laŭdezire.” Reiru al via popolo. Estas facile trovi ilin. Tenu la sonon de la medicina rivero en la Koro de via kapo. Iru foren de tiu sono kaj vi trovos viajn gefratajn musojn.”
Saltanta Muso reiris al la mondo de la musoj. Sed li trovis tie malkontenton. Neniu pretis aŭskulti lin. Kaj ĉar li estis malseka, kaj ne havis manieron klarigi tion pro tio ke tiam ne pluvis, multaj el la musoj timis lin. Ili pensis ke alia besto kraĉis lin el ĝia buŝo kiam provis lin manĝi. Kaj ili ĉiuj sciis ke se li ne estas dezirata kiel manĝaĵo por alia besto, li devas ankaŭ esti veneno por ili.
Saltanta Muso vivis denove inter sia popolo, sed vivo malagrablis, kaj li ne povis forgesi sian vidon de la sanktaj montoj.
Tiu memoro brulis en la menso kaj koro de Saltanta Muso, kaj iutage li iris al la rando de la musa loĝloko kaj rigardis al la stepoj. Li rigardis supren por agloj. La ĉielo estis plena de multaj punktoj, ĉiu estis unu aglo. Sed li estis decidinta iri al la sanktaj montoj. Li kolektis sian kuraĝon kaj kuris tiel rapide kiel li povis sur la stepojn. Lia eta koro frapetadis ekscitige kaj timeme.
Li kuris ĝis li venis al amaso de salvio. Li momente ripozis por kapti spiron kiam li vidis Maljunan Muson. La amaso de salvio estis agrablejo por musoj pro ebleco okupiĝi pri kolekto de semoj kaj aliaj aferoj.
“Saluton,” diris la Maljuna Muso. “Bonvenon.”
Miris Saltanta Muso. Tia loko kaj tia muso. “ Vi estas vere moŝta muso.” Diris Saltanta Muso respektoplene. “Jena loko estas vere mirinda. Kaj ankaŭ la agloj ne povas vidi vin ĉi tie,” diris Saltanta Muso.
“Jes,” diris Maljuna Muso,” kaj oni povas vidi ĉiujn vivulojn de la stepo, bizonoj, antilopoj, kunikloj, kaj kojotoj. Oni povas vidi ilin de ĉi tie, kaj ekscii iliajn nomojn.”
“Tio estas mirinda afero,” diris Saltanta Muso.” Ĉu vi povas vidi ankaŭ la riveron kaj la grandajn, sanktajn montojn?”
“Jes kaj ne,” diris Maljuna Muso certige. “Mi povas vidi la grandan riveron, sed bedaŭrinde estas la fakto ke la grandaj sanktaj montoj estas nur mito. Forgesu pri via pasio ilin vidi kaj restu kun mi ĉi tie. Estas ĉio bezonata por vi, kaj estas bona loko loĝadi.”
“Kiel li povas tion diri?” pensis Saltanta Muso. “La medicino de la sanktaj montoj estas neforgesebla por iu ajn.”
“Mi multe dankas vin pro viaj donacoj de manĝaĵoj, Maljuna Muso, kaj ankaŭ pro kunuzo de via hejmo,” diris Saltanta Muso. “Sed mi ende penas trovi la montojn.”
“Vi estas stulta muso foriri, estas danĝeroj sur la stepoj! Rigardu supren!” diris Maljuna Muso, eĉ pli konvinke “Vidu tiujn punktojn! Ili estas agloj, kaj ili kaptos vin.”
Foriro estis defio por Saltanta Muso, sed li kunmetis sian energion kaj sian firmdecidemon kaj kuris kuraĝe denove.
La malglata grundo estis malfacile kurebla. Sed li kurbigis sian voston kaj kuris kiel eble plej fortike. Kurante, li povis senti la ombrojn de la ‘punktoj’ sur sian dorson. Amason de rondirantaj punktoj! Finefine li alkuris en amason de arbuŝtoj. Estis ĉerizoj, kaj semoj por manĝi, herboj kolekteblaj por nestoj, truoj por esplori kaj pli kaj pli da aferoj por okupigi lin. Kaj estis tiom da aĵoj por kolekti.
Li esploris sian novan vivejon kiam li aŭdis tre fortan spiradon. Li rapidscivoleme serĉis por la sono kaj elkovris la fonton. Estis granda amaso de haroj kun nigraj kornoj. Estis granda bizono. Saltanta Muso apenaŭ kredis pri la grandeco de tiu estulo kiu kuŝis tie antaŭ li. Estis tiome granda ke Saltanta Muso estus povinta enrampi en unu el la grandaj kornoj. “ Imagu kiel grandega ĝi estas,” pensis Saltanta Muso, kaj li rampe alproksimiĝis.
“Saluton, mia frato,” diris la bizono. “Dankon pro via vizito.”
“Saluton Grandioza Estulo,” diris Saltanta Muso. “Kial vi kuŝas ĉi tie?”
“Mi estas malsana kaj mi estas mortanta” la bizono diris.
“Kaj mia medicino diris al mi ke nur la okulo de muso povas min kuraci. Sed eta frato, ne ekzistas io ajn kiel muso.”
Saltanta Muso estis ŝokita. “Unu de miaj okuloj.” Li skue kuris reen en la ĉerizhava arbuŝtazilo. Sed la spirado de la bizono estiĝis pli malfacilege kaj pli malrapide.
“Li mortos.” Pensis Saltanta Muso. “Se mi ne donos al li mian okulon. Li estas tro grandioza estulo ignori, ne kompati, ne deziri helpi.
Li reiris tien kie la bizono kuŝis kaj parolis.” Mi estas muso.”li diris per temanta voĉo,”Kaj vi, mia frato, estas Grandioza Estulo. Mi ne pova permesi ke vi mortu. Mi havas du okulojn, tial vi povas havi unu de miaj.”
Post tiuj vortoj tuje elsaltis okulo el la kapo de Saltanta Muso kaj transiris al la bizono kiu estiĝis tutsana. La bizono ekstaregis sur la grundon tiele skuante la tutan mondon de Saltanta Muso.
“Dankon, eta frato mia,” diris la bizono. “Mi scias pri via sopirserĉo por la Sanktaj Montoj kaj pri via vizito al la Rivero. Vi donis al mi vivon por ke mi povu donaci al estuloj. Mi estos via frato eterne. Kuru sub mia ventro kaj mi gvidos vin al la piedoj de la Sanktaj Montoj, kaj vi devas ne timi tiujn ‘flugantajn punktojn. La agloj ne povas vin vidi kiam vi kuras sub mi. Ili vidos nur mian dorson.”
La eta muso kuris sub la bizono, sekura kaj kaŝita de tiuj ‘punktoj’, sed li timiĝis pro hufbruoj kaj manko de unu okulo. Finfine la bizono haltis. Diris la bizono, “Mi estas de la stepoj. Mi ne povas grimpi la montojn. Ĉi tie mi devas vin forlasi.”
“Mi multe dankas vin,” diris Saltanta Muso. “Sed ĉu vi scias, ke estis timige kuri sub vi mankante unu okulo.
“Via timo estis pro nenio,” diris bizono, “Ĉar mia maniero promeni estas laŭ la danco de la suno, kaj mi ĉiam scias kien falas miaj hufoj. Mi devas reiri al la stepoj, mia frato, vi povas ĉiam trovi min tie.”
Saltanta muso tuje komencis esplori siajn cirkaŭaĵojn. Estis eĉ pli da aferoj, pli da semoj kaj pli da aliaj aĵoj indaj al flaroj aŭ tuŝoj. Plene okupata per siaj esploroj subite lin surprizis griza lupo kiu sidante nenio faras.
“Saluton, frato lupo,” Saltanta Muso diris.
“lupo, lupo,” diris la lupo…
“Mi petis vin,” diris Saltanta Muso, “Bonvolu aŭskulti al mi. Mi scias kiel sanigi vin. Temas pri unu el miaj okuloj. Mi deziras doni ĝin al vi. Vi estas pli grandioza estulo ol mi. Mi estas nur muso. Bonvolu prenu ĝin.”
Post kiam Saltanta Muso ĉesis paroli lia okulo flugis el sia kapo irante en la kapon de la lupo, kaj lupo tuj resaniĝis mense.
La lupo komencis plori, sed la Saltant Muso ne povis vidi la larmojn sur lupaj vangoj, ĉar li nun estis blinda.
“Vi estas granda frato,” diris lupo,” Ĉar vi redonis mian memoron al mi. Sed nun vi estas blinda. Mi estas la gvidanto al la sanktaj montoj. Mi gvidos vin tie. Estas tie granda medicina lago. Estas la plej bela lago en la tuta mondo. La tuta mondo tie respeguliĝas – la popoloj, la loĝejoj de homoj, ĉiuj vivuloj de la tero kaj ĉielo.
“Bonvolu gvidi min tien,” diris Saltanta Muso. La lupo gvidis lin tra la arbaroj al medicina lago. Saltanta Muso trinkis akvon de la lago dum lupo priskribis la belon de la vidindaĵoj al blinda muso.
‘Mi devas foriri de vi,” diris lupo, “Ĉar mi devas reiri por gvidi aliajn, sed mi restos kun vi laŭdezire.”
“Dankon, mia frato, diris Saltanta Muso. “Sed kvankam mi timas resti sola, mi scias ke vi devas foriri por montri la direkton ĉi-tien por aliaj estuloj.”
Saltanta Muso sidis tie timtremante. Li ne povis kuri pro blindeco, kaj li sciis ke aglo probable trovos lin. Li sentis ombron sur sia dorso kaj aŭdis la kriĉon de aglo. Li sinapogis mense kaj korpe atendante la finon. Kaj la aglo lin trafis kaj Saltanta Muso ekdormis.
Poste li vekiĝis. Granda estis lia surprizo ke li estas vivanta, kaj nun li povis vidi!
Sed ĉio estis obskura, sed la koloroj estis belegaj.
“Mi povas vidi! Mi povas vidi!” diris Saltanta Muso denove kaj denove.
Obskura formo venis al Saltanta Muso. Saltanta Muso provis identigi ĝin nesukcese.
“Saluton, frato,” diris voĉo. “Ĉu vi deziras iom da medicino?”
“Iom da medicino por mi?” demandis Saltanta Muso. “Jes! Jes!”
“Tiucele kaŭru kiel malalte kiel vi povas,” diris la voĉo, “kaj saltu kiel eble plej alten.”
Saltanta Muso faris tiel kiel petita. Li kaŭris al genuoj kaj poste saltis kiel eble plej alten. La vento kaptis lin kaj portis lin eĉ pli alten, kaj alten, kaj alten.
“Ne estu timigita,” la voĉo kriis al li. “Tenu la venton kaj kaptu la fidon!”
Saltanta Muso faris tiele. Li fermis siajn okulojn, kaj tenis la venton kaj lin ĝi portis pli alten kaj alten. Saltanta Muso malfermis siajn okulojn kaj ili pli kaj pli bone vide funkciis.
“Mi povas bone vidi, bone vidi,” Saltanta Muso kriis. Baldaŭ li vidis sian amikon, la rano kiu sidas sur nimfeo en la belega medicina lago.
Vidante Saltantan Muson rano kriis,” Vi havas novan nomon,” Via nomo estas ‘aglo’!”
( La fino, aŭ eble nova komenco )
ŜatiŜati