3-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

 La temo de nia 3-a renkonto estas:
“VIZITU EN VIA URBO TRADICIAN ROTARY KLUBON !

Vi membras en elektronika Klubo, kiu  ne havas fizikan lokon  por renkontiĝi. Sed vi loĝas en fizikaj  urboj, kie ekzistas tradiciaj Rotary kluboj, kiujn vi rajtas viziti   partoprenante normalan klubkunvenon.

En MyRotary  DIRECTORY vi trovas la liston de ĉiuj 35.500 kluboj kun la adreso, tago kaj horo de kunsido kaj telefonon de klubkontakto.

Bonvole, eniru tiun DIRECTORY, trovu  vian urbon kun la  indiko  de la koncerna distrikto, kaj en la trovita distrikto vi trovas laŭ alfabete klubon aŭ  klubojn en via  urbo!

Ne forgesu meti sur vian jakon la insigon de Rotary kiun vi ricevis kaj la membrokarton por  prezenti vin en la klubo.

Ni volonte legos kion vi trovis!

Se vi  havus malfacilaĵojn, ni volonte helpos al vi trovi klubon en via urbo.

Diverstipaj Rotary projektoj tra la mondo?

Oni konas pli malpli la motivon kial personoj aliĝas al Rotary International: –grupo de geamikoj kune agadas per programoj kaj projektoj por doni sian volontulan helpon por  servi la propran komunumon kaj partopreni en grandaj internaciaj projektoj.

PUBLIKA NECESEJO EN cHICAGO
La konstruo de publika necesejo en Chicago estis la unua entreprenita projekto de la naskiĝanta organizaĵo

Miloj kaj miloj da projektoj estis realigitaj de miloj kaj miloj da bonvolaj rotarianoj, kiuj decidis solvi problemojn en la komunumoj kie ili vivas aŭ en aliaj landoj, kie urĝas interveno, kiel ekzemple la grandioza projekto POLIOPLUS.

Iuj demandis: kiu estis la  tutunua projekto de la fondintoj de R.I.?

Kiu ankoraŭ ne scias pri tio, jen vi legas sekve pri vera kuriozaĵo!

En la jaro 1907, du jarojn post la modesta fondiĝo de Rotary, la kvar profesiuloj perceptis la urĝan mankon de publika necesejo en la centro de la kreskanta urbo Chicago kaj kredu aŭ ne, ili pagis la unuan konstruon surstrate de publika necesejo – por “men” (viroj).

Kaj nun vi havas esceptan ŝancon konatiĝi kun kopio de tiu unua socia projekto de rotarianoj.

Antaŭ unu monato  kvar membroj de nia e-klubo iun tagon piedíris al la kongresejo de la Itala Esperanto kongreso en la antikva respubliko San Marino, eta ŝtato ene de norda Italio. Survoje hazarde ili vidis en preskaŭ kaŝita loko la Rotarian Radon kun la surskribo 1960 – 2010 San Marino Rotary club.

publika-necesejo-en-san-marino.jpg
Necesejo en San Marino

Davide, Alessandro, Giuseppe kaj Ursula miris,  komentis kaj fotis la belan monumenton. Tamen subite ili  perceptis flanke de la monumento pordon el kiu eliris kaj eniris homoj haste.

Esplorante la pordon, ili rekonis PUBLIKAN NECESEJON!  Kia surprizo!

La rotarianoj de San Marino volis je sia 50jara datreveno krei kopion de la unua socia  projekto en 1907 en Chicago.

Kaj jen la foto de la monumento kiu tamen jam havas du ĉambretojn ne nur por viroj sed ankaŭ por virinoj.

Tiam ne eblis pro someraj ferioj, kontakti la  lokan klubon, sed ni faros tion en la venontaj tagoj por komplimenti la iniciaton, kiu ŝajne estadas tre utila en tiu turisma paradizo San Marino!

Iniciato kontraŭ la klimata ŝanĝo

Kiel  jam menciita, mi decidis en mia profesia kariero sekvi la situacion kaj evoluon de la klimata ŝanĝo tutmonde kun ĉiuj siaj negativaj implicoj.

Kiel ĵurnalisto mi informadas senhalte en pluraj tagĵurnaloj, fakaj gazetoj kaj retejoj la civitanojn de mia regiono pri eblaj iniciatoj, kiuj povus kunlabori por eviti plian alarmigan aktivecon por malboniĝo de la klimato pro poluciado kaj montri konkretajn ekzemplojn de plibonigoj.

Ne tre impona, tamen vere interesa estas la nun okazanta aŭtomobil-vetkurado el mia urbo Weilheim en Suda Germanio, per elektraj aŭtomobiloj, kiuj defios la Alpmontaron ĝis 2830 m.s.m. Kaj ne la unuan fojon, sed jam la 6-an fojon renkontiĝas kuraĝuloj, kiuj per siaj elektroaŭtomobiloj konkuros por montri ke ne nur per benzino oni povas atingi iun ajn lokon sed ecx per elektra energio.

SionSurvoje ili povos admiri elektroaŭtomobilon konstruitan jam en la jaro 1913, la fama „Detroit Electric“. Krome ili povos konatiĝi kun la modelo „Sion“, kiu ŝargas sian aŭtomobilbaterion per sunpanelo sur  la propra karoserio. Oni ankaŭ montras novajn sistemojn por ŝargi la bateriojn survoje en la urboj, unu el la veraj problemoj ankoraŭ solvendaj.

Ankoraŭ malmultas elektro veturiloj, tamen en nia regiono oni povas kalkuli je pli ol unu elektro-aŭtomobilo po mil loĝantoj, kaj  la tendenco estas plimalgrandigi tiun ciferon.

Ĉiukaze la tendenco kunlabori aktive por haltigi la klimatajn negativajn ŝanĝojn kreskas nur malrapide, tamen konstante, inter la popoloj.

Se vi havas interesajn okazaĵojn pri la temo, mi dankas al vi por informi min!

Alfred Schubert

Ĉu Poliomjelito malaperis?

Ne. Bedaŭrinde, la terura malsano ne malaperis. Ankoraŭ ne!

Tri nacioj ankoraŭ kalkulas siajn viktimojn de la Poliomjelito: Niĝerio, Pakistano kaj Afganujo.

Ĉu vi estas pli trankvile pro tiu informo?  Nu, ne estu tiom trankvila! Ĉar la viruso de la poliomjelito, nun, en tiu ĉi momento, vojaĝas tra la mondo, kun homoj kiuj elvenas el Afriko, el Pakistano, el Afganujo!

En Aŭgusto de 2016, la revuo Rotary Brasil, informis ke, el multaj eksperimentejoj subtenataj de la  Rotaria Fondaĵo (por zorgi la landojn jam deklaritajn salvitajn de Poliomjelito), unu laboratorio trovis la viruson en kloako de la internacia flughaveno de Campinas,  Ŝtato de San Paŭlo, Brazilo! Vidu, ke ni bezonas vigli kaj apogi nian Internacian Fondaĵon por kontraŭbatali la poliomjeliton!

Ekde tridek du jaroj (1985/2018) ni estas kune kontraŭ la polio.

Ĉu vi, estimataj geamikoj, povos unuiĝi kun nia Rotaria Fondaĵo por mortigi Poliomjeliton??????  Via partopreno estas urĝa kaj nepra!

Nia Rotary E-klubo de Esperanto-Brasil organizas kampanjon por kolekti monon inter niaj klubanoj kaj niaj familianoj kaj geamikoj, por donaci favore al la Rotaria Fondaĵo nian kontribuon por la rotaria movado kontraŭ la poliomjelito.

Ni bezonas  vian apogon! Helpu niajn infanojn en la tuta mondo!

João Otávio Veiga Rodrigues

Prezidanto 2018/2019

30 pensoj pri “3-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019”

  1. Mi jam vizitas la lokan klubon en Weilheim/Germanio dufoje. Unufoje mi havis inviton por prezenti la funciadon de e-klubo, kiu uzas Esperanton. Dum tiu vizito mi promesis kunporti la flageton – post kiam min ekhavos gxin. Nun mi rivevis la flageton en Lisbono kaj denove vizitos la klubon por transdoni la flageton.
    Alfred

    Ŝati

    1. Kra Ruth Margo, faru tion! Grande ebleco disvastigi Esperanton. En MyRotary vi trovas la faman libron OFFIAL DIRECTORY en kiu estas listigita cxiuj 35.500 Rotary Klubo tutmonde.
      Vi sercxu la urbon Washington kaj vidas la distrikton.. Iros al tiu distrikto kaj povos legi pri cxiuj kluboj tie, la nomojn, kie ili renkontigxas, kian tagon, kian horon, kiom da membroj kp.kt.
      Sukceson al vi!!

      Ŝati

  2. Mi iom pensis pri la ebleco por nia klubo agi en la Esperanto-komunumo. Mi pensas ke unu ebleco estus krei enretan kurson pri gvidado. Rotariaj distriktoj ja organizas por gejunuloj t.n. Rotary Youth Leadership Award (Rotarian Gejunulan Gvidadan Programon). La kursoj povas aspekti diversmaniere. Ofte temas pri du-tritaga seminario, post kiu la junulo ricevas diplomon.
    Chu ni povus fari la samon en la rego? Do, ne du-tri-tagan seminarion, sed enretan kurson.

    Liked by 1 persono

    1. Saluton, Leif, vere tre interesa propono kaj fakte realigebla.
      En Alto Paraíso, nia urbeto, ni havas du membrojn Amanda kaj Maria Jose´kiuj estass pedagogoj kaj zorgas por centoj da gejunuloj. Mi faros al ili du la proponon organizi en Bona Espero tian kurson. Mi nun devus trovi la necesan materiaon, kiun R.I. proponas.
      Kiu povus helpi min?

      Ŝati

  3. Bedauxrinde mi ne povis partopreni pro la horo kaj konekto kontrolo kie mi logxas, sed mi povas almenaux skribi cxi tie opinion .
    Hieraux mi renkontigxis japana junula esperantisto kiu trapasis Dubai dum sia vojagxo al Svislando. Ni iris al brazila kafejo en centra Dubai kaj li gustumis sukon de la frukto Acai kaj la brazilan tipan fromagx-paneton.
    Pasintjare mi vizitis unu el la kluboj en Dubai antaux ol la oficiala kreado de nia klubo. Mi volas nun rekontakti ilin por partopreni renkontigxo kaj scii pli pri ilia agadoj.
    Ankaux mi volas klopodi kontakti kaj renkonti pli da kluboj kaj rotarianoj dum miaj internaciaj vojagxoj kiel flugstevardo.
    Mi baldaux informos vin pri miaj novajxoj

    Ŝati

  4. Ĵus okazis videokonferenco en kiu nia prezidantoo João Otavio alvokas niajn membrojn prezenti eventualajn kadidatojn al interŝanĝo de gejunuloj,kiuj ŝatas vivi en eksterlando dum tuta jaro loĝanta en rotariaj familioj.
    Bonvole indiku al la prezidanto baldaŭ ĉar la ekzamenoj pri taŭgeco okazos la 20-na de oktobro..

    Liked by 1 persono

    1. Kio estas la agxo limo kaj kiuj landoj /kondicxoj por la kandidatoj? Eble unu el la junulaj ludantoj de tchoukball de nia teamo povus partopreni kaj tien porti la disvastigo de Tchoukball kaj kulturo de paco pere de sporto !

      Ŝati

      1. Bonan tagon! mi sendas al vi mesagxon pri la intersxangxo de gelernantoj. Vere, ekzistas koston por partopreni en la programo. Sed tiuj kostoj estas tre pli malaltaj ol la aliaj intersxangxoj kiuj ni konas tra la mondo. Krom tio, ekzistas entreprenistojn kiuj bonvole subtenas gelernantojn. Tiu plibonigas lian imagajxon kaj lian koron!
        Pensu pri tiu.

        Ŝati

    1. Mi deziras aldoni ke en Hindujo la rotarianoj klopodas, kun la apogo de Rotaria Fondajxo,konstrui necesejojn en la Lernejoj. En la Hindujo la lernejoj ne havis necesejoj kaj pro tio la knabinoj, kiam ekkomencas la menstruacio, forlasas la lernadon, cxar ne havis kondicxojn por resti en la lernejoj. La Rotarianoj rigardis la situacio kaj decidis konstrui necesejojn por permesi la dauxrigado de la knabinoj en la studado. Dum la Internacia Konvencio, en Atlanta, mi vizitis la standon de tiu cxi projekto kaj vidis la bonegajn konstruajxojn de la necesejoj. Simpla solvo por grava problemo.
      João Otávio

      Liked by 2 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.