6-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

La temo  de nia 6-a renkonto estas:  

AKVO, NIA PLEJ GRAVA TREZORO!

Karaj geamikoj:

Super la varma monda diskutado pri la globa varmiĝado, la suno ŝajnas varmigi plu intense.

Inter la konsekvencoj de la varmiĝado ni jam suferas pro la manko de akvo! En iaj regionoj pluvas tro multe, sed en aliaj landoj la varmego okazigas brulegojn pro la seka vetero.

Tamen en ĉiuj landoj la homaj korpoj estas egalaj, konsistantaj el 60% da akvo! Pro tio la rompiĝo de la korpa ekvilibro malsanigas la homojn. Tial oni rekomendas daŭre trinki akvon ek de la beboj ĝis la maljunuloj, do ĉiuj homoj. Tio estas saniga kutimo.

Rotary brakumas tiun sanzorgadon! “Akvo kaj sanigado” estas unu el la 6 fokusaj areoj de The Rotary Foundation!

Urĝa rotaria sintenado estas la ĉiutaga zorgo pri la akvo de nia urbo, de nia kvartalo, de nia domo. La problemo kiu okazas en la najbara urbo estas ankaŭ nia problemo! La manko de akvo en la najbara kvartalo, certe, estos nia problemo morgaŭ! Ni bezonas koni la situacion de nia urbo rilate al akvo kaj sanigado!

Mi sugestas al niaj geamikoj  serĉesplori pri akvo en sia urbo. Certe, vi trovos interesajn novaĵojn pri la temo kaj publikigos por ke ni lernu pri la diversaj landoj kaj ties akvosituacio.

Kore

João Otávio, via prezidanto 2018/2019


 PROJEKTO NIA “ LIBRO PRI AKVO”

Kun la supra tre grava propono de nia prezidanto inviti ĉiujn membrojn paroli pri la situacio de la akvoprovizo ĝenerale en sia loĝloko kaj lando, ni citu la tre interesan mesaĝon de nia membro DAVIDE ASTORI de antaŭaj kelkaj monatoj, rilate la komencatan projekton eldoni libron pri AKVO EN LA HOMA HISTORIO.

Karaj Geamikoj, jam ekde jaroj mi revas eldoni libron pri akvo, per kiu ni povu helpi al rotariaj projektoj. Sekve de la naskiĝo de nia nova klubo, kaj samtempe kaŭze de kelkaj miaj ne facilaj vivmomentoj, la ideo iomete malrapidiĝis, sed tio ĉi estas signo ke ni devas repreni la servon! Do, mi bezonas vian helpon. Mi havas jam preta provaĵon de la strukturo de la libro, kaj mi dezirus disdoni al vi, tiel ke vi povu havi ideon pri ĝi. Estas literara antologio kun bildoj (dulingve pensita, en esperanto kaj itala por la antaŭa klubo, sed nun ni povus traduki al la brazila, kial ne, aŭ pli ĝenerale al la angla, por havi pli vastan publikon).

 Ankoraŭ ni bezonus riĉigi ĝin per pluaj tekstoj kaj bildoj, kaj fine skribi enkondukon . Mi atendas vian kunlaboron! Amike, DAVIDE

Ĉu vi aŭdas? Pluvo falas sur la solecan herbaron kun klakado varia en la aero laŭ la folioj pli disaj, malpli disaj. Aŭskultu. Respondas al ploro la kanto de la cikadoj, kiujn ne timigas la suda ploro, nek la griza ĉielo. Kaj pino havas sonon, mirto alian sonon, junipero alian malsaman, instrumentoj.


                                                         2.

Grava novaĵo pri la konstanta disvastigo  de Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj

 

Esperantisto rotariano en Germanio, membro  de tradicia Klubo, la kuracisto Christoph Klawe, prezidas unu el la fakorganizaĵoj de UEA nome la tre konatan UMEA,  kiu ekzistas jam pli  ol cent jaroj. Dr.Zamenhof mem estis kuracisto, kiel vi  scias sendube, kaj do ek  de la komenco de UEA kuracistoj ofte estis aktivaj esperantistoj, ĉefe en Japanio.

Sekvas teksto de UEA el Novjorka Informilo:

 La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), organizaĵo aliĝinta al UEA, estis lastatempe agnoskita kiel membro-organizaĵo de HIFA (Healthcare Information for All: Sanprizorga Informado por Ĉiuj), tutmonda reto de sanprofesiuloj, eldonistoj, bibliotekistoj, teknologoj, esploristoj kaj politikfarantoj kiu laboras por universala kaj uzo-apoga aliro al laŭtema, fidinda informado pri saneco.

Tia informado estas konsiderata esenca parto de atingo de la celo “Sano por Ĉiuj” de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj de la Daŭripovaj Evoluigaj Celoj de UN.


Informoj de la Sekretariejo:

La naskiĝdatrevenoj de du  el niaj membroj okazas en decembro!

Ne forgesu gratuli al João Otávio la 3.12. kaj Vanda Beatriz la 31.12.

Nia Klubo  elkore gratulas al niaj aktivaj kunlaborantoj kaj geamikoj!

Nia vidkonferenco pasintdimanĉe la 2-a decembro havis entuziasman interparoladon kun nia membro Jean Bosco Malanda kiu prezentos  post kelkaj tagoj sian projekton en la kampo de sanasisto.

Dum nia amiko Julio loĝanta en Dubai, tamen daŭre flugante tra la ĉieloj en aviadiloj de Emirates Arabe, traktis kun ni kelkajn detalojn vokante nin el Amsterdamo pri la projekto de Pacaj ludoj (Tĉukpilko).

Ke la decembra monato estu por vi ĉiuj la plej simpatia monato de la jaro 2018.

13 pensoj pri “6-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019”

  1. Mi jxus trovis artikolon en loka gazeto pri akvopurigado en mia regiono, suda Germanio. En Peissenberg la urba entrepreno, kiu okupigxas pri purigado de la malpura akvo instalis fotovoltaikan energicentralon kaj nun uzas sunenergion por transporti la malpuran ankvon al la purigejo, kiu trovigxas aliflanke de monteto. Estas duobla efiko: La akvo post purigado eniras la riveron Ammer en tre pura formo – kaj oni ne bezonas elektran energion el la reto. La sunenergio helpas protekti la akvon.
    Prijugxo de la tekniko:
    La sistemo povas esti uzata ie ajn en la mondo, prefere en regionoj, kiuj havas multe da sunenergio.
    Alfred

    Ŝati

  2. Saluton, karaj rotarianoj,
    Niaj du lastaj vidkonferencoj estis interesaj, ĉar ni priparolis la projekton de nia membro en Kinŝasa Jean Bosco Malanda Lutete por necesa sanprozorgado de privata iniciato en Kongo.
    Krom Jean Bosco, ankaŭ Wally, nia antaŭa prezidanto, pretas kunlabori, same kiel Alfred en Germanio, kiu klopodos trovi apogon de loka Rotary Klubo. Ni atendas ankoraŭ la eblan kunlaboron de Ruth Margo en Waŝington, kiu kiel kuracistino jam diris ke ŝi pretus helpi.
    Ni invitas nian RADE membron Ĉristoph Klawe, ankaŭ kuracisto, legi kaj opinii pri la projekto.
    Kiu inter vi pretas kunlabori – estas tre bonvena!

    Ŝati

    1. Kiel eble kelkaj el vi scias, mi he havas interretan eliron hejme, pro tio mi mi ne partoprenas la skype-renkontigxojn. Sed – bonvolu kredi min – mi cxeestas kore. Mi bondeziras al cxiuj la plej felicxan novan jaron, cxiam atendante sugestojn por la libro pri akvo!

      Davide

      Liked by 1 persono

      1. Via deziro jam estas parte konkretigata! Jxus ni ricevis en la sekretariejo mesagxon de nia membro Alfred Schubert, germana jxurnalisto, kun poemoj el la 19-a jarcento., …
        Ni plu sendos al vi, cxar ni scias ke vi konas la germanan lingvon. Tamen Ursula volas kuragxe pruvi traduki ilin cxar vere belaj..romantikaj
        .Alfred estas teknologi- jxurnalisto. kaj sendas samtempe interesan projekton kiel protekti nian planedon kaj servi.
        amike
        Giuseppe

        Ŝati

  3. La problemo pri akvomanko serioze trafis pasintjare ankaú nian urbon Brasilia. Danke al persista propagando kaj kunlaboro de la loĝantaro oni sukcesis mildigi la problemon. Ĉi jare la situacio estas pli bona,la akvo basenoj estas preskaú plenaj kaj la pluvsezono helpas plenigi ilin. Tamen la kampanjo pri akvo ŝparado ne ĉesas ĉar la estonteco ne estas promesplena.
    Inter la planoj de la registaro estas ĉerpi akvon el la lago de Brasilia kaj serioze agadi por eviti la akvo disperdigon. Pli favora estas la situacio en Alto Paraiso kie situas Bona Espero.
    Nia permanente lago de tre pura akvo garantias ke neniam mankos alvo en niaj kranoj.
    Giuseppe Grattapaglia

    Liked by 2 people

  4. Bondezirojn el la pluvarbaro de mia Pacifika Kanada provinco kie nuntempe pluvegas kaj ventegas, Akvo, akvo, akvo! Akvo estas la plej bezonata substanco por la vivo, sed ankaux povas mortigi kiam tro abundas kaj venas atendita de sovagxaj rieveroj kaj maraj ondegoj.

    Ŝati

  5. Saluton al cxiuj !
    Mi felicxas ke kelkfoje mi estas eksterlande kaj sukcesas partopreni la renkontigxo.
    Mi klopodos sercxi pli da informo pri la situacio de la akvo en la Emirlandoj kie la plimulto estas malsaligita por la drinkado kaj uzado kaj cxie ajn estas belaj gxardenoj akvitaj. Eble tiel mi povos iel kontribui al tiu ege interesa projekto.

    Ŝati

  6. Karaj Cxiuj,

    unue la gratulojn al João Otávio, kaj mian specialan dankon al li por esti nia Prezidanto: mi ankaux prezidis la klubon italan, kaj tre bone spertis kiel tiu tasko povu esti kelkfoje iom malfacila kaj avara. Kaj mi pardonpetas ke ne cxiam partoprenas niajn renkontigxojn, kiuj estas la baza realajxo de nia kunestado.
    Mi plue felicxas pri la hodiauxa temo: mi vere sxatus realigi por la klubo libron. Mi sendus al vi unuan malneton, sed mi ne bone scias kiel fari teknike. Eble oni povus meti gxin en la sitejo ie.
    Gis baldaux por la materialojn,

    Davide

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.