7-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

Saluton de la prezidanto:

La kristana mondo kaj pro tio preskaŭ tuta Brazilo estas en Kristnaska festa etoso! Se vi ankoraŭ ne sentas la naturan ĝojon  renkonti homojn, rigardante ilin kiel verajn gefratojn, bonvolu, malfermu en ĉi tiuj tagoj vian koron!

Ne konsideru la daton, ĉar oni scias ke Kristo ne naskiĝis  la 25-an de Decembro! Konsideru la oportunecon por brakumi viajn gefamilianojn, precipe tiujn kiujn vi ne multe ŝatas, kiuj estas malproksimaj de via koro.

Dum  Kristnasko la homoj estas pli disponeblaj, pli amikemaj, pli toleremaj! Profitu la oportunecon por pardoni la homojn! Por kompreni la alian, kiel vi mem ŝatus esti komprenata en la samaj cirkonstancoj!

Rigardu ĉirkaŭen! Kiom da homoj serĉas geamikojn! Kiom da homoj vunditaj bezonas apogon, atenton, aŭ minimume iun kiu aŭskultus ilin!

Nia familio estas la homaro!

Se ni sukcesos kompreni tion, tiam, Kristo naskiĝos en nia koro nun!

Kore

João Otávio Veiga Rodrigues
Rotary E-Club de Esperanto – Brasil – Presidente
DG 2016/2017 – D4560 – Rotary International


Jarfine…….

Karaj rotarianoj,

Jam la tria semestro de nia kluba vivo estas ĉe sia fino kaj dum tiu tempo, la membroj interkonatiĝis pli – afero ne facila pro la fakto ke ni estas virtuala Klubo kaj la eblecoj fizike renkontiĝi ne estas multaj.

Tamen ni havis kelkajn okazojn dum kongresoj kaj aliaj eventoj paroli, proponi projektojn kaj interŝanĝi opiniojn.

Ni esperas, ke la nova jaro alproksimigu nin ĉiam pli por kune agadi favore al la noblaj celoj de nia organizaĵo Rotary International.

Interesaj projektoj atendas sian realigon en 2019! 

Hodiaŭ nokte estas la somera solstico kiam vi povas revi pri la mondo kiun ni homoj deziras…

Ke la jarfinaj festoj estu harmoniaj, simpatiaj kaj ĝojaj!


Iom da instruoj pri nia Organizaĵo ne povas manki en ĉiu renkonto por la novaj membroj

La simbolo de Rotary

Kion pensas homoj, kiam ili vidas la simbolon de Rotary?

Vojaĝante tra la mondo antaŭ la eniro de miloj da urboj kaj urbetoj, vi vidas la simbolon de Rotary, la radon en blua kaj flava koloroj, sur simplaj aŭ elegantaj bazoj. Tiu rado  vekas en la rigardanto pozitivan mesaĝon pri solidareco, pri entuziasmo helpi frate kaj subteni la lokan komunumon per edukaj kaj humanecaj projektoj. Dum pli ol cent jaroj da iniciatoj diverstipaj Rotary agadas  ĉiam favore al pli bona mondo, al pli sana kaj pli homrajta socio.

Krom tiu vi vidas sur la ĉemizoj de miloj da homoj la diskretan simbolon de Rotary per insigno kun la rado, en afiŝoj, en entreprenoj kaj hospitaloj, en infanĝardenoj kaj lernejoj, informon pri la entuziasma helpo de la plej grava internacia helporganizaĵo ROTARY INTERNATIONAL.

Kaj tiu entuziasmo por helpi grupe en sociaj agadoj elvenas de homa sento nomata amikeco krom la konstato ke “FARI LA BONON – ONI BONFARTAS. Jes, la  amikeco inter rotarianoj estas la gluo, kiu kreas fidon kaj respondecon kune realigi grandiozajn kampanjojn favore al homoj en neceso.

Virtuala kodo de etiko en siaj profesioj kaj entreprenoj influas pozitive la mediojn kie rotarianoj vivas kaj laboras. La internacia organizo kaj la fondaĵo garantias finance la niciatojn de miloj da Rotary Klubo kaj nia Klubo estas parto de tiu granda familio de homoj kiuj strebas kunagadi por pli harmonia mondo en paco kaj kompreno.

Amike, Giuseppe Grattapaglia

14 pensoj pri “7-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo”

  1. Karaj rotariaj amikoj,
    mi deziras al vi bonan novan jaron 2019, sanon, felicxon en la privata vivo kaj sukceson en la profesia laboro.
    Aldone vi ricevas bildon de la akvo-purigejo en mia urbo Weilheim. Tio estas ebla kontribuo al la libro pri akvo.
    La interesa fakto pri la akvopurigejo estas, ke gxi funkcias per dauxrigebla energio. Gxi havas ventogeneratoron, akvogeneratoron, fotovoltaikajn panelojn kaj biogaz-produktejon por havigi al si energion – elektron kaj varmon. Tri de tiuj instalajxoj estas en la bildo: kiu trovas ilin? Diru al mi hodiaux vespere dum la zoom-konfereco. Gxis poste.
    Alfred

    Liked by 2 people

    1. Mi pensas ke estas kontribuo al la temo “akvo”. En nia regiono ni havas multe da akvo, problemo estas nur – “nur” – la pureco. Akvo-purigado ludas gravan rolon. La interesa afero estas en Weilheim, ke la nova estro de la instalajxo ne nur volas bone purigi la akvon, sed ankaux uzi dauxrigelajn energi-fontojn por labori plej ekologie.

      Alia – tre aktuala – temo en Germanio estas: Politikistoj plendas, ke Germanio perdos labor-postenojn, cxar la vendo de milit-materialo – pafiloj, tankoj, sxipoj ktp. – malkreskas: valoro de 6 millardoj euxroj al 4 miliardoj en nur du jaro. Mi kontrauxe pensas, ke tio estas bona evoluo, cxar jam ekzitas suficxe de militmaterialo en la mondo. Cxu ne? Por savi laboro-postenojn, ni povus ankaux produkti alternativajn energi-instalajxojn kaj akvo-purigajn aparatojn por aliaj landoj. Tio multe pli utilus al la homaro

      Ŝati

  2. Kristnasko estas nek tago, nek sezono, sed spiritostato, diris Calvin Coolidge (Prezidento de Usono 1923-192). Bedaŭrinde li ne diris tion esperante, sed la enhavo plej gravas. Mi bonderizas al ĉiuj membroj de via klubo fruktodonan jaron en tiu helpema spiritostato. Elkore, Jozefo van der Vleugel.

    Liked by 1 persono

    1. Estimata kara rotariano Alejandro Quaranta,

      Por nia kubo estas sincera plezuro ekkoni vin kiel rotarianon parolante en esperanto, la llingvo kiu permesas al niaj membroj komuniki, ĉar ni vivas dise en pluraj landoj de malsamaj kontinentoj.
      Ni interesiĝas pri via Klubo kaj petas vin, se via tempo permesas, rakonti al ni pri viaj agadoj favore al la celoj de nia granda Internacia Institucio. Pri niaj agadoj vi já povas legi en nia retejo!
      Amikajn salutojn kun 365 bonaj motivoj agadi favore al pli justa mondo,
      Ursula Grattapaglia
      Sekretariino de la Klubo Esperanto Brasil Distrito 4560

      Liked by 1 persono

      1. Estimata kara Ursula Grattapaglia:
        Koran dankon pro via respondo kaj tre afabla mesaĝo. Plezure ni rakontos al vi pri niaj agadoj. Mi tre ĝojas legi pri viaj agadoj en via retejo! Amikajn salutojn en Rotario kaj Feliĉan Novjaron al vi ĉiuj , el Bonaero. Alejandro Quaranta.

        Ŝati

  3. Karaj gekolegoj,

    Mi bondeziras al vi. La jena rakonto pri Krisnasko en Kanado estas longa. Tamen, mi elektis tiun por la Antologio de Kanada Literaturo. Se vi havas la tempon legi la rakonton, mi pensas ke vi decidos ke gxi estas amuza, kaj kortusxa. La rakonto en Esperanto ne estas eldonita gxis nun.

    Amike via por servo al la homaro en la jaro 2019!
    Wally du Temple

    “Tre Gaja Kristnasko” de Morley Callaghan:
    ( tradukis: Betty Salt )

    Post noktomezo de antaŭkristnasko centoj da homoj preĝadis ĉe kripto de la Eta Jesuo, kiu staris dekstre de la altaro sub branĉoj de ĉiamverdarbo en la preĝejo de Sankta Malahi. Tiun nokton jam okazis falo de malseka neĝo kaj vidiĝis kota vojeto ĝis la kripo. Silvanus O’Mera, la maljuna sakristiano, kiu estis helpinta pretigi la kripon, kaj Pastro Gorman, la dika ruĝvizaĝa ekscitiĝema paroĥa pastro akordis, ke tiu estas la plej vivsimila kristnaska sceno, kiun ili iam ajn vidis en la preĝejo.

    Sed frue la kristnaskan matenon pastoro Gorman kuris al O’Mera – la vizaĝo sensanga, la manoj tordiĝantaj – kaj kriegis, “terura afero okazis. Kie estas la Eta Jesu? La kripto staras malplena.”

    O’Mera estis pia, senkulpa, mirema maljunulo, kiu multe preĝadis kaj sentis sin tre proksima al Dio en la preĝejo, konfuziĝis, kaj li flustris, “Kiu povus preni ĝin? Kien portis ĝin?”

    “Rigardu mem la kripton, se vi ne kredas al mi,” diris la pastro, kaj li kaptis perbrake la sakristianon, marŝigis lin en la preĝejon, kaj montris ke ja mankas la figuro de la Eta Jesuo.

    “Iu prenis ĝin, kompreneble. Ĝi ne forflugis. Sed kiu prenis ĝin, tio estas la demando,” la pastro diris. “Kiam vi lastfoje vidis ĝin?”

    “Mi scias, ke ĝi lastan nokton ankoraŭ estis,” O’Mera diris, “ĉar post la nokto mi vidis s-inon Farel kaj sian knabeton ĉi-tie surgenue. Kiam ili stariĝis, mi deziris al ili gajan Kristnaskon. Vi ne opinias, ke ŝi tuŝus ĝin, ĉu?”

    “Kia stultaĵo, O’Mera. Troviĝas neniu pli bona virino en la paroĥo.Mi manĝos ĉe ŝi tiun ĉi vesperon.”

    “Mi rimarkis, ke ŝi volas hejmeniri, sed la knabeto deziris resti ĉi tie apud la kripo kaj preĝi; post ilia foriro mi mem iomete preĝis, kaj la Eta Jesuo ankoraŭ restis tie.”

    Denove ekkaptante O’Meran perbrake la pastro ekscitite flustris,”tio estas ago de ateistoj. Ne estas la unua fojo en la preĝejo.”

    O’Mera diris nenion. Li estas lojala kaj ne ŝatis memorigi al la pastro, ke la fajreto en la preĝejo antaŭ kelkaj monatoj estis pro la restaĵo de cigaredo, kiun la pastro lasis enpoŝe dum ŝanĝo de ornato. Li perpleksiĝis kaj dum momento silentis, fine flustris,”eble iu vere volis forpreni Dion, ĉu vi konsentas?”

    “Preni Lin el la preĝejo? Ne estu stulta.”

    O’Mera, vi parolas kvazaŭ idioto. Ĉu vi ne konstatas, ke vi tute cedas al la ateistoj per tiaj diraĵoj? Ĉu vi kredas ke la figuro estas Dio mem? Ĉu ni adoras idolojn? Ja, ne. Do, neniom plu da tio. Se ateistoj unufoje penis bruligi la preĝejon, ili ne ĉesos ĝis kiam ili profanos ĝin. Dio helpu nin, kial estis ĝuste mia preĝejo?” Li multe ekscitiĝis kaj forrapidis kriante,”mi telefonos al la policejo.”

    Tio ŝajnas kiel komenco de malagrabla Kristnasktago por la paroĥo. Policistoj venis, perpleksiĝis, kaj intervuis ĉiujn. Raportistoj alvenis. Ili fotografis la preĝejon kaj pastron Gorman, kiu ĵus finis prediki, je surprizego de la paroĥanoj, pri la vandala perfortado kontraŭ la domo de Dio. Grupoj da homoj en dimanĉaj vestoj staris ekster la preĝejo kaj serioze interparolis. Ĉiuj scivolis – kion la ŝtelinto faros kun la figuro de Eta Jesuo. Ĉiuj sentis sin ofenditaj, agititaj kaj mirigitaj. Certe tio estos io ege priparolinda en la najbaraĵo dum la kristnaska manĝo.

    Sed Silvanus O’Mera foriris sola kaj malfeliĉa. De tempo al tempo li eniris la preĝejon kaj rigardis la malplenan kripon. Li havis multajn strangajn pensojn. Li diris al si, se oni vere dezirus dolorigi Dion, nur tia faro dolorigus Lin, ĉar kia alia maniero povos ofendi Lin? Lastan nokton li havis la senton, ke Dio ŝvebis tute ĉirkaŭ la kripo; nun ŝajnas kvazau Dio estis tute for. Tio estas ne nur pro la foresto de la figuro, sed pro tio, ke iu perfortis tiun lokon kaj forpelis Dion. Li diris al si ke oni povas fari agojn, kiuj instigas Dion forlasi la lokon. Estis malfacile scii, kie troviĝas Dio. Kompreneble Li ĉiam restos en la preĝejo, tamen kien malaperis tiu parto de Li, kiu antaŭe ŝajnis esti tute ĉirkaŭ la kripo?

    Tio ne estis demando proponebla al la grupetoj de konsternitaj paroĥanoj sur la trotuaro ekster la preĝejo. Tiuj preferis fingromontri, pufi la vangojn kaj babili pri tio, kio okazis al Dio en Meksikio kaj Hispanio.

    Sed kiam ĉiuj hejmeniris por tagmanĝo O’Mera mem eksentis sin iom malsata. Li eliris. Starante antaŭ la preĝejo kaj sentante sin dankema pro la kvanto da neĝo por infanoj je Kristnasko, li ekvidis tiun bonegan kaj eminentan virinon, sinjorinon Farel kaj sian knabeton. Ili alproksimiĝis. Sur la vizaĝo de sinjorino Farel estis severa kaj kolera esprimo, kaj siajn paŝegoj estis tiel longaj kaj furiozaj ke la kvinjarulo, kies manon ŝi forte tenis, povis apenaŭ sekvi ŝin kaj samtempe tiri sian grandan ruĝan sledon. Kelkfoje, kiam la knabo penis sin malantaŭen klini, li fariĝis plumbopeza, kaj ŝi tiregis liajn piedojn de sur la tero, dum li plendoploretis, “ho ve, ho ve, lasu min libera.” Lia ruĝa neĝmantelo estis tute neĝkovrita, kvazaŭ li estus ruliĝinta sur la vojo.

    “Gajan Krisknaskon, sinjorino Farel,” O’Mera diris. Kaj li kriis al la knabo, “ ne feliĉa dum Kristnasko? Kio okazis, fileto?”

    “Veran gajan Krisnaskon, sinjoro O’Mera,” la virino kvazaŭ ekmordis. Ŝi kutimis atenti la sakristianon, ĉiam farante al li nur kapklineton, kaj nun ŝi estis tro kolera kaj ĉargrenita ĝeni sin pri li.

    “Kie estas pastro Gorman?” ŝi demandis. “Ankoraŭ ĉe la policejo, mi kredas.” “Ĉe la policejo! Dio helpu nin, ĉu vi aŭdis tion Joĉjo?” ŝi diris. “Ho Dio, estas terure. Kion mi faru?”

    “Kio okazis, sinjorino Farel?”

    “Mi faris nenion,” la infano diris. “ Mi intencis reveni, kredu al mi sinjoro.”

    “Sinjoro O’Mera,” elparolis la virino, kvazau venante de granda alto supre al la nivelo de negrava simpla maljunulo,” eble vi povas fari ion por ni. Rigardu sur la sledon.”

    O’Mera rimarkis ke malnova mantelo kovris ion sur la sledo, kaj, kliniĝante por levi ĝin, li vidis la figuron de la Eta Jesuo. Li tiel ĝojegis, ke li nur suprenrigardis al sinjorino Farel, mirante skuis la kapon, kaj diris,”denove ĝi estas ĉi tie, kaj neniu difektis ĝin.”

    “Mi hontas, mi hontegas, sinjoro O’Mera. Vi ne scias kiel multe mi ĉargreniĝis,” ŝi diris,”sed la infano vere ne sciis kion li faras. Estas hontego al ni, mi scias. Estas mia kulpo, ke mi ne pli bone instruis lin, kvankam Dio scias, ke mi penis emfazi al li respekton al la preĝejo.”

    Ankoraŭ nekredante O’Mera demandis,”vi volas diri, ke li vere faris tion?”

    “Imagu tion. Nu, knabo, tio estas terura ago,” O’Mera diris.

    Pro kiu kialo?” Tute perpleksita, tamen tiel malŝarĝita revidi denove la figuron de la Eta Jesuo, li ne povis ne meti la manojn dolĉe sur la kapon de la knabeto.

    “Estis frue ĉimatene, tuj post lia ellitiĝo, preskaŭ la unua ago de la kristnaska tago,” interrompis la patrino.

    “Evidente li rekte eniris, levis ĝin, kaj portis ĝin al la strato.”

    “Sensenca li estas pri ĝi. Li diris ke li devis fari tion.”

    “Kaj mi jam devis, ĉar estis promeso,” la infano diris. “Lastan nokton mi promesis al Dio, ke, se Li instigos panjon donaci al mi grandan ruĝan sledon, al Li mi donacos la unuan veturon.”

    “Ne pensu ke tiajn aferojn mi instruis al li,” sinjorino Farel diris. “ Mi estas certa, ke li intencis nenian malbonon. Li tute ne komprenis kion li faris.”

    “Jes, mi ja komprenis,” obstine diris la infano.

    “Silentu, infano,” ŝi kriis, skuante lin. O’Mera surgenuiĝis ĝis kiam la okuloj estis ĝuste kontraŭ tiuj de la infano, kaj ili rigardadis unu la alian ĝis amika interkompreno. Tiam la maljunulo dolĉe demandis, “sed kial vi volis fari tion por Dio?”

    “Ĉar ĝi estas bonega sledo, kaj mi kredis ke Dio ŝatos veturon sur ĝi.”

    O’Mera levis la figuron de la Eta Jesuo kaj rigardis la ruĝan sledon.

    Subite li havis senton de granda ĝojo, de stranga bonega novaĵo, senton ke tiu ĉi povus esti la plej mirinda Kristnasko en la tuta historio de la urbo, ĉar certe Dio estis kun la infano dum tiu ĝoja zorgo-libera, feria sledveturo, kiam la knabeto kuris laŭlonge de la strato tirante la sledon. Kaj O’Mera, kun la vizaĝo brila pro ĝojo kaj okuloj plenaj de solena timo, turnis sin al la virino kaj firme diris, “lasu lin libera, kaj diru nenion pri li. Li pravas. Mi kredas ke tion ja vere ŝatis Dio.”

    Liked by 2 people

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.