
La Distrikta Guberniestro de D4560, Paulo Marcos de Paula Lima, pro siaj devoj, deklaras malfermitan procezon por kvalitigo kaj konfirmigo de kandidatoj al integralaj stipendioj por magistra grado aŭ al integralaj stipendioj por profesia perfektigo en tiu Distrikto 4560, laŭ la subaj reguloj specifigitaj:
La aliĝoj estas malfermitaj ekde la 1-an de Februaro ĝis la 31-an de Majo de 2020. Post tiu ĉi limtempo la Distrikto konfirmos la surskribojn kies kandidatoj plenumas la devigajn kondiĉojn kaj sendos ilin al Rotaria Fondaĵo.
- Elektebleco
La kandidatoj kiuj deziros peti stipendiojn nepre devas:
- Plenumi la aliĝilon por surskribo;
- Estu fluaj en la angla lingvo, kun oficiala atestilo;
- Elmontru seriozan kompromison pri la mondaj paco kaj kompreno, evidentigitaj per aktivecoj em komunumaj servadoj kaj /aŭ per personaj akademiaj aŭ profesiaj realigoj, atestitaj de respektivaj institucioj;
- Elstariĝu pro siaj elstaraj kapabloj pri gvidado;
- Por la magistra grado: bakalaŭro kaj minimume tri jaroj da volontaj aŭ profesiaj spertoj em la areo, en la kompleta período (ĝis 24 monatoj);
- Por la atestilo de profesia perfektigo: minimume de kvin jaroj de profesiaj spertoj en la fako kaj modela akademia historio (dum ĝis unu jaro).
- Limigoj:
La stipendio ne estu uzita por sukcesi PhD/Doktoriĝo.
La sekvaj homoj ne estas elekteblaj por la stipendioj:
- Rotarianoj, reprezentaj aŭ honoraj;
- Oficistoj de la Kluboj, de la Distriktoj, de iuj ajn rotariaj entoj aŭ de Internacia Rotary.
- Geedzoj, direktaj posteuloj (gefiloj aŭ genepoj, samsanga aŭ laŭleĝe adopitaj), geedzoj de direktaj posteuloj aŭ rektaj antaŭuloj (gepatroj aŭ geavoj, mem ne samsangaj) de vivantaj homoj kiuj estas em tiuj kategorioj.
- Eks-rotarianoj aŭ parencoj, kiuj foriĝis de Rotary ekde minus de 36 monatoj.
- Tiuj kiuj jam ricevis stipendioj, sponsorigitaj de Globaj Subvencioj, devas atendi tri jarojn post la fino de la stipendio por aliĝi al programoj de la Centroj Rotary. La sama regulo funkcias al tiuj kiuj jam kompletis la programon de Profesia Perfektigo, kaj volas aliĝi al programo de magistra grado.
- Tiuj kiuj plenumis la programon de magistra grado atendu kvin jaroj por aliĝi al programo de profesia perfektigo.
- Por la Aliĝo
- Por aliĝi, la kandidato devas aliri al la retadreso: https://www.rotary.org/pt/our-programs/peace-fellowships ,tie estos trovataj la ligilon por aliĝi kaj provteston pri elektebleco. La kandidato devos ellabori vivoprotokolon, enhavante maksimume tri paĝoj kaj listigi ĉiujn profesiajn spertojn rilataj al paco kaj pri solvado de konfliktoj. Plenumita la aliĝon la kandidato devos sendi kvin eseojn por la programo de magistra grado kaj tri eseojn por la programo de profesia perfektigo, laŭ la temoj antaŭfiksitaj.
Finante la aliĝoj la 31-an de Majo de 2020, la kandidatoj estos alvokotaj por intervjuo. Post tiu ĉi fazo, la Distrikto analizos ĉiajn dokumentojn kaj estante ĉion laŭ la reguloj de la Rotaria Fondaĵo, estos konfirmata la aliĝoj aprobitaj kaj sendata al la Rotaria Fondaĵo.
Estas nmfazata ke la konfirmo de la Distrikto ne signifas aŭtomatan aprobon de la kandidato de la Rotaria Fondaĵo. Nepre necesas re-firmigi ke la sumo de la stipendioj por magistra grado (50) kaj por la profesia perfektigo (80) estas 130 stipendioj al la tutaj kandidatoj de la mondo. (En la lasta jaro estis pli 700!).
Paulo Marcos de Paula Lima
Distrikta Guberniestro 2019/2020
Antônio Élcio Coelho Sarto
Prezidanto de la Komisiono pri Rotaria Fondaĵo
João Otávio Veiga Rodrigues
Sub-Komisiono pri la Stipendioj Rotary pro Paco
Brunno Guarnieri dos Santos
Sub-Komisiono pri la Stipendioj Rotary pro Paco
Tradukita el la Portugala lingvo de João Otávio Veiga Rodrigues.
Originala publikaĵo je: https://www.rotary4560.org.br/site/noticias/noticias-dos-clubes/497-edital-bolsas-rotary-pela-paz.html
mi estas en ofta kontakto kun Ismail Waiswa kaj li komencis prepari la dokumentojn kaj skribi la eseon por sia kandidatigxo al la kurso.
mi kore dankas la apogon de niaj klubanoj.
ŜatiŜati