
Blog do Alceu
Rotariaj Instruoj
http://alceueberhardt.blogspot.com.br
(Junio/21)
Kiuj estas la tipaj kluboj ĉe Rotary?
Ĉiuj Rotary kaj Rotaract Kluboj ĝuas similajn valorojn kaj sin dediĉas al homecaj servoj, sed ĉiu oferas singularajn spertojn. Kiam oni kreas klubon nepre difini sian tipon, modelon, same kiel la kunvena formato. Ankaŭ estas bezonata analizi la necesojn de sia komunumo kaj de la eblaj asocianoj por decidi pri la taŭga tipo de klubo.
La tipaj kluboj estas:
. Tradiciaj – La sperto en tradicia klubo enmetas manĝon, preleganton kaj tradiciojn kiuj la anoj valorigas; la tradiciaj kluboj, ordinare, havas pli altajn kotizojn pro la kostoj de la loko de la kunvenoj kaj manĝoj.
. Pasporto – Estas klubo kiu permesas ke siaj anoj partopreni en aliaj kluboj, ofte, kondiĉe ke ili ĉeestu jare je specifa nombro da kunvenoj en sia propra klubo.
. Korporaciemo – Estas klubo kies asocianoj (aŭ la plimultaj el ili) laboras por la sama dunganto/entrepreno.
. Fokusinta al unu idealo – Estas klubo, kies asocianoj interesas por unu specifa idealo, en kiu koncentriĝas siaj homecaj servoj.
. Fokusinta al Alumni – Jen klubo en kiu la plejmulto el la anoj estas antikvaj partoprenintoj de programoj de Rotary, rotaractianoj aŭ rotarianoj.
. Fokusinta al specifa intereso – Estas kluboj kiuj koncentriĝas pri specifa intereso aŭ hobio.
. Internacia – Estas kluboj kies anoj estas ekzilitaj aŭ parolas certan lingvon kiu ne estas la lingvo parolata en la Distrikto, aŭ, unu klubo interrete kies asocianoj estas el malsamaj landoj.
FONTO: Tipaj kluboj ĉe Rotary – http://my-cms.rotary.org/document/club-types
Saluton, karaj klubanoj,
sendube tre interesa lerni pri tiom da diversaj klubtipoj. Klara signalo ke Rotary devas adaptiĝi al la ŝanĝiĝanta socia vivo por ne perdi eĉ pli da membroj.
En la internaj statitikoj rezultas ke la totalo nombro de membroj restas stagne sur 1.200.000 socianoj. Sed kio alarmigas estas la fakte, ke daŭre eniras novaj membroj, invititaj de iu rotariano, sed sen doni sufiĉe da klarigoj pri kio signifas esti rotariano.
Pro tio same kiel rapide eniras novaj membroj, ili kaj aliaj pli malnovaj forlasas la organizaĵon, kio estas tre bedaŭrinda.
Pro tio ni jes daŭre invitu novajn esperantistojn, sed ni nepre klarigu pri kio signifas, invitu ilin unue frekventi la kunvenojn kaj nur sekve aniĝu.
amike, ursula
ŜatiŜati
Mi kredas ke nia klubo samtempe estas internacia kaj fokusinta en unu idealo.
ŜatiŜati
Elkoran dankon pro jena informo pri specoj de r-kluboj. Wally
On Mon, Sep 13, 2021 at 6:14 AM Rotary Club de Esperanto – Brasil wrote:
> Fábio Roberto SILVA posted: ” Blog do Alceu Rotariaj Instruoj > http://alceueberhardt.blogspot.com.br (Junio/21) Kiuj estas la tipaj > kluboj ĉe Rotary? Ĉiuj Rotary kaj Rotaract Kluboj ĝuas similajn valorojn > kaj sin dediĉas al homecaj servoj, sed ĉiu oferas singularajn” >
ŜatiŜati
Certe nia klubo apartenas al du tipoj de tiuj en la listo:
Fokusinta al unu idealo – al paco kaj al la internacia paciga lingvo Esperanto
Internacia
Salutoj
Emma Breuninger (Emmi)
ŜatiLiked by 1 persono