UKRAINIO

Karaj miaj amikoj,

Mi petas vian helpon. Ĉiutage venas al nia regiono kelkdek ukrainaj familioj kun infanoj. Ni ne volas resendi iun ajn. La skalo de la bezonoj kaj de la agadoj estas grandega. Ni subtenas la venantajn familiojn, helpante al ili trovi tranoktejojn, gastigejojn kaj memstarajn loĝejojn. Ni jam disdonis multegajn vestojn, manĝaĵojn, korpopurigaĵojn, meblojn, matracojn ktp.

Ĉar ĉiam pli novaj familioj alvenas sen ajna havaĵo kaj estas direktataj al ofte tute malplenaj aŭ nekomplete ekipitaj loĝejoj, ni URĜE bezonas praktike ĉion.

Ni donas helpon ne nur ene de la urbo, sed ankaŭ de la tuta distrikto, priservante la venintojn dislokatajn en diversaj lokoj de nia regiono.

Estas kreita loka HELPOFONDUSO. Ĉiuj arigitaj monrimedoj estas destinataj nur por helpo al rifuĝintoj el Ukrainio, ekskluzive por aĉeti nemalhaveblajn aĵojn, medikamentojn ktp.

Ni aliĝu al la kampanjo „NI KUNE POVAS PLI MULTE”!    

Mi ege petas vian helpon.

Kore.

Małgosia

  1. Mi estas tre kontenta vidi ke multe da personoj klopodas iamanjere helpi la refuĝintoj el Ukrajnio.
    Gratulon al Malgorzata por la grandega laboro por helpi en Pollando.
    Pere de miaj kolegoj de la flugkompanio mi kaj mia edzino sendos donacojn por helpi la kampanjon.

    Ŝati

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.