Ĉukpilka Projekto en Muleba

Partnerece kun Tchoukball Geneva Indoors (TGI), la Rotary E-klubo de Esperanto Brazilo subtenis projekton por starigi ĉukpilkan teamon ĉukpilko (tchoukball) en la urbo Muleba en Tanzanio. Ni volas bonkuraĝigi ĉiujn ludantojn kaj instruistojn por la disvastigado de ĉukpilko, sporto rekonata de la Unuiĝintaj Nacioj por la edukaj valoroj kaj filozofio de ne-perforto kaj paco.

Ĉukpilkado (angle: Tchoukball) estas pilkoludo kiu evitas ĉiun formon de perforto kaj koleraj tuŝoj inter la ludantoj. Ĝi estas sporta aktiveco tre rapida, plezuriga kaj saniga[1]. Ĝi estas kreita en 1970 de svisa biologo nomata Hermann Brandt. Ĉukpilkado estas ege facile lernebla, ĉar ĝi enhavas kelkajn jam konatajn teknikojn kaj fundamentojn, kiuj similas al manpilko kaj flugpilko. Ĝi ankaŭ valorigas tutteaman partoprenon, ĉar ĉiuj devas “ataki” (poenti) kaj “defendi”.

Ĉe tiu ĉi sporto krome en difinitaj teamoj por internaciaj ĉampionecoj, oni povas ludi samtempe homojn de diversaj seksoj, aĝoj kaj staturoj, kio eblas nur pro la senperforta karaktero de ĉukpilko.

2 pensoj pri “Ĉukpilka Projekto en Muleba”

Lasu respondon al julio Nuligi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.