Rotary E-Club de Esperanto-Brasil ricevis distriktan dankemon en la Distriktan Kunvenantaron!

Dum tri tagoj, de la 12-a ĝis a 15-a de Majo, la rotarianoj el du brazilaj Distriktoj – la D4560 kaj la D4590 – kunvenis en la urbo Águas de Lindóia, San-Paŭla subŝtato. La scenejo estis la ĉambraroj de la luksa hotelo “Reala Monto”, kie okazis tre interesaj konferencoj, kiel la prelego de brazila astronaŭto, D-ro Marcos Pontes, de la ministro pri scienco kaj teknologio, D-ro Paŭlo Alvim, de mararmea militestro, Luiz Gonzaga de Freitas Neto. D-ro Marcos Pontes prelegis pri liaj klopodoj ĝis lia flugo al la internacia spaca stacio. D-ro Paŭlo Alvim prelegis pri la agado de lia ministerio. La mararmea militestro Luiz Gonzaga de Freitas Neto prelegis pri la programo de brazila mararmeo pri la nuklea submarŝipo. Ankaŭ, la rotariano Saŭlo Borges prelegis pri la graveco de Rotary en la milito inter Rusio kaj Ukrainio. Multaj aliaj prelegoj kaj agoj okazis dum la 51-a Distrikta Kunvenantaro, inkluzive, la dankema kunveno, kiam nia Rotary E-Klubo de Esperanto-Brazilo ricevis du medalojn. Unu pro la plantado de arboj en Tunizio, en Kampala (Uganda) kaj en Muleba (Tanzanio). Ni kunlaboris la Distriktan programon “Antaŭsavi la Planedo Tero”!

Konservu la Planedon Teron

Alia medalo estis ricevita pro la bonega laboro de nia Prezidanto Júlio Calegari kaj nia E-Klubo de Esperanto-Brazilo dum la jaro 2021-2022!

3 pensoj pri “Rotary E-Club de Esperanto-Brasil ricevis distriktan dankemon en la Distriktan Kunvenantaron!”

  1. Mi estas kontenta por la ricevado de la du medaloj al nia klubo. Jen rekono por nia kunlaborado kaj partoprenado de la membroj en la projektoj. Sed certe ni ankoraŭ povas multe pli fari kaj atingi kune!

    Ŝati

  2. Mi kore gratulas unuflanke al nia klubo kaj aliflanke al nia Prezidanto Júlio Calegari pro tiel bona laboro kaj pro la medaloj ricevitaj. Mi ege ĝojas pri tio.
    Koraj salutoj
    Emma

    Ŝati

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.