
RAVEN estas bonfara organizo kiu disponigas financajn rimedojn por helpi indiĝenajn naciojn ene de Kanado laŭleĝe devigi industrian evoluon esti en akordo kun iliaj tradiciaj vivmanieroj, kaj en maniero kiu traktas klimatan ŝanĝon kaj aliajn ekologiajn daŭripovdefiojn.
RAVEN kolektas laŭleĝan defendajn fondusojn por helpi Indiĝenojn en Kanado kiuj devigas siajn rajtojn kaj titolon tra la tribunaloj por protekti siajn tradiciajn teritoriojn. La juraj agoj de la Indianaj Nacioj – partneroj de RAVEN havas la eblon starigi precedencojn por estontaj kazoj, antaŭenigi laŭleĝajn rajtojn kaj titolon de Indiĝenaj Popoloj en Kanado, kaj influi mediajn efikojn mildigante klimatan ŝanĝon, konservante biologian diversecon, kaj plibonigante aŭ konservante aliron al pura akvo kaj sekurigi manĝaĵojn.
RAVEN estas la nura ne-profita organizaĵo en Kanado kun mandato akiri laŭleĝan defendajn fondusojn por helpi al Indiĝenaj Popoloj en Kanado defendi iliajn indiĝenajn rajtojn kaj titolon (kiel garantiite en sekcio 35 el la Kanada Konstitucio), kaj la integrecon de iliaj tradiciaj teroj kaj kulturoj.
Aliĝu al ni en nia misio provizi aliron al justeco por Indiĝenaj Nacioj. La laboro de RAVEN okazas en tempo de granda ŝanĝo kaj granda ŝanco. Kun “repaciĝo” estanta diskutita en komunumoj, en klasĉambroj, en estraro-ĉambroj kaj en la parlamento de Kanado, ekzistas pliiĝo de intereso kaj pasio por engaĝiĝo pri indiĝenaj rajtoj en Kanado.
Samtempe, ni alfrontas daŭrajn defiojn kiel rezulton de jarcentoj da asimilisma politiko kaj koloniigo. Partoprenante dialogon pri repaciĝo, indiĝenaj komunumoj daŭre vivas sen justa aliro al pura akvo, al sanservo kaj al edukado.

Bonaj intencoj ne sufiĉas. RAVEN kompromitas efektivigi repaciĝon disponigante aliron al justeco por ke la rajtoj de Indiĝenaj Popoloj estu rekonitaj kaj konfirmitaj. Nia malgranda sed potenca organizo havas laseran fokuson: ni kolektas jurajn defendajn fondusojn por Indiĝenaj Popoloj por defendi iliajn traktatajn rajtojn kaj la integrecon de iliaj tradiciaj teroj kaj kulturoj.
Ni staru ŝultro al ŝultro por subteni la rajtojn de Indiĝenaj Popoloj en Kanado.
Sen vi sendos donacon al mia retpoŝtadreso al PayPal mi kunmetos la donacojn kune kun mia propra monsumo kaj donos al RAVEN nome de nia klubo: rotaryclubdeesperantobrasil.org
Wallace George du Temple
Tre bona projekto kiu indas subteni. Mi jam sendis monon.
ŜatiŜati