Vizito al Rotaria Klubo de Sankta Jozefo de Rio Pardo

Hieraŭ, en la unua tago de nia vintro, Ladislau, sekretario de Rotaria Esperanto-Klubo Brazilo, vizitis Rotaria Klubo de Sankta Jozefo de Rio Pardo en la brazila subŝato San-Paŭlo. Dum la vizito, Ladislau donacis pentraĵon al sia kolego Luciano kiel gesto de amikeco kaj dankemo.

La renkontiĝo okazis dum la rotaria kunveno, kiu estas perioda evento organizata de la klubo. Dum la kunveno, membroj de ambaŭ kluboj prezentis siajn projektojn kaj diskutis pri la laboro kaj celoj de la rotaria movado. Estis oportuno por interŝanĝi ideojn, sperti fratecon inter la klubanoj kaj plifortigi la kunlaboron inter la rotaria komunumo.

Tiu ĉi vizito konservos valoron en la memoroj de la partoprenantoj, ĉar ĝi montris la fortecon de la amikeco kaj solidareco, kiu estas la fundamentaj principoj de la Rotaria Movado kaj Esperanto-movado.

3 pensoj pri “Vizito al Rotaria Klubo de Sankta Jozefo de Rio Pardo”

  1. En la pasinta kunveno de nia klubo mi elkore kondolencis pri la forpaso de nia kara kaj eminenta membro Giuseppe
    Mi montris fotojn de Giuseppe kiuj montris liajn Esperantajn agadojn dum pli ol 60 jaroj. Wally du Temple

    Ŝati

    1. Elkoran dankon, Wally, pro paroli pri Giuseppe al la membroj de nia Rotary klubo. La vakuo kiun li lasis, estas grandega…. kvnkam oni scias ke la vivo iam komencas kkaj iam haltas. Sed kiam tio okazas, la doloro estas chiam granda. Mi klopodos vivi sen li apud mi… Ursula.

      Ŝati

  2. En la pasinta kunveno de nia klubo mi elkore kondolencis pri la forpaso de nia kara kaj eminenta membro Giuseppe. Mi montris fotojn de Giuseppe kiuj montris lian Esperantaj agadoj dum pli ol 60 jaroj. Wally du Temple

    Ŝati

Lasu respondon al Ursula Grattapaglia Nuligi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.