
Tiu ĉi temo, la elekto de la Prezidonto de Rotary Internacia 2025-2026, estis la alta distingiĝeco komentita dum preskaŭ ĉiuj en la kunvenoj. Post Armando de Arruda Pereira, de la Rotary Club de São Paulo, 1940-41; Ernesto Imbassahy de Mello, ano de la Rotary Club de Niterói, estis prezidinto do Rotary en 1975-76; Paulo Viriato Correa da Costa, ano de la Rotary Club de Santos, servis kiel prezidinto do RI em 1990-91, nun, tridek kaj kvin jaroj poste, Brazilo gvidos Rotaryn Internacian per la brila kaj kompetenta Direktoro Mário César Martins de Camargo. Li prelegis, multaj fojoj dum la 46-a Rotary Brazil – 2023, en la urbo Foz de Iguaçu, kie estas la miregindaj akvofaloj.






Mi kaj la guberniestro Angelo Antonio de Freitas partoprenis en la kunveno de la Leĝara Konsilantaro de Rotary Internacia, kiel anstataŭonto kaj titulara, respektive, kiel reprezentontoj de la Distrikto 4560. Estis kunveno por instrui la brazilajn distriktajn reprezentontojn por partoprenos en la proksima trijara kunveno de la Leĝara Konsilantaro de R.I..
Antaŭ la Instituto Rotary Brazil 2023 (de 24-a ĝis 26-a de Aŭgusto), dum la tagoj 20-a ĝis 23-a de Aŭgusto, okazis en la sama hotelo la preparadon de la elektitaj (2024-2025) kaj indikitaj (2025-2026) guberniestroj. Ili, la guberniestroj jam estis trejnitaj lasta jaro en São Paŭlo, kaj, ili estos ankoraŭ preparotaj en Orlando/Florido, en la komenco de proksima Januaro(de 7-a ĝis 11-a de Januaro 2024), dum la Internacia Asembleo.
Alia grava temo estis la Mensa Sano, kiu la aktuala Prezidanto Gordon McInally, el Skotlando, elektis por lia administrado, kaj pri kio li prelegis dum la kunvenoj. Multaj interrilataj temoj estis diskutitaj kiel la memmortigo, la perforto, la depresio. Inkluzive, ni vivas nun la Flava Septembro, kiam ni devu krei kampanjojn por eviti la memmortigon.
En Afganio, ĝis nun aperis nur 17 novajn viktimojn de la viruso de poliomjelito. En Pakistano ne aperis ĝis nun, novajn viktimojn. En aliaj landoj la malsano estis finigita ekde multaj jaroj. Em Brazilo ekde 1994. Rotary Internacia luktas kontraŭ la malsano ekde 1985, kiam apogis la vakcinadon en la Filipinoj. Oni petis ke la rotarianoj, ĉe siaj komunumoj, apogu la kampanjojn por vakcinado kontraŭ poliomjelito.
Ankaŭ okazis multajn prelegojn pri Rotaria Fondaĵo (kreante projektoj), pri Publika Imago de Rotary kaj pri Elvolviĝado de la Asociiĝada Kadro (per la valorigado de la rotaria junularo “Rotaract), krom pri la revuo Rotary Brasil.
Nia Brazila Asocio “The Rotary Foundation” – ABTRF – ankaŭ prelegis per sia Prezidanto, D-ro Adriano Valente, klarigante pri la Civitana Entrepreno, kiu konsistas pri la entreprenoj kiu apogas finance la Rotarian Fondaĵon. Ankaŭ 5% de la pago de via pago de via aŭtomobila/motorcikla/doma asekuro, faritaj per la asekuraj entreprenoj: Porto Seguro, Azul kaj Itaú, estas sendontaj al Rotaria Fondaĵo, al niaj mondaj projektoj.
Dum la kunvenoj estis memorigita ke la valoro “per Kapo”, de RI estos altiga: US$37,50 – 2023/2024; US$ 39,25 – 2024/2025; kaj US$ 41,00 – 2025/2026.
Finfine, la lasta temo diskutita dum la Instituto Rotary Brazil 2023, estis pri la “regionigo”, kiu celas pri nova formo por administri la Distriktojn ĉirkaŭ la mondo. Tiu ĉi regioniga projekto estas testante en distriktoj de tri regionoj: Britio kaj Irlando (RIBI), kaj kluboj kaj distriktoj de Australio, Nov Zelando kaj Suda Pacifiko por período de ses jaroj. Ekde 2025, se la sperto estos aprobota, la nova administracia modelo etendiĝos al tuta mondo. La celo estas krei novajn politikojn pri Elvolviĝo de la asocia kadro, pri la Junularo, pri la partnerecoj, pri la efikeco de Projektoj, pri la Komuniko, kaj pri la Publika Imago de Rotary, krom starigi novajn celojn kaj templimojn.
Estas granda plezuro, kiamla simplaj membroj de Rotary vidas, ke la estraroj dum la jaroj decidas adapti sin al la novaj tempoj per novaj iniciatoj, cxiam plibonigante la agadon por pli justa mondo kun malpli da suferoj por definitaj sociaj grupoj. Gratulojn alla novaj respondeculoj!
ŜatiŜati
Nome de nia klubo, mi gratulas s-ro Mario Cesar Martins de Camargo pro la elekto de la Prezidonto de Rotary Internacia 2025-2026,
ŜatiŜati