AGRIKULTURA KOOPERATIVO KIMUNTU

La Agrikultura Kooperativo Kimuntu, estis iniciatita de du rotarianoj kaj esperantistoj (s-ro Jean Bosco MALANDA el Kinshasa kaj s-ro Alphonse WASEKA el Goma) kaj fondita februare 2023 de kvin kongolandanoj, kaj de tiam, la kooperativo aktive agadas.

La Demokratia Respubliko de Kongo prezentas grandegan ŝancon en la agrikultura sektoro kun siaj pli da 75 milionoj da plugeblaj hektaroj. Kaj malgraŭ tio, lernejoj ne proksimigas lernantojn al ĉi tiu realeco kaj tial la agrikulturo ne estas akirita fakto por la plej multaj kongolandanoj. Tial subnutrado kaj malsatego. Konsciaj pri tiu ĉi realeco kaj ĉi tiu grandega oportuneco, kvin homoj kuniĝis por fondi ĉi tiun kooperativon.

Ni kredas, ke por batali kontraŭ malriĉeco, ni devas igi la malriĉulojn terkultivistoj. Kongo ne estas malriĉa kiam temas pri nutrado de siaj loĝantoj. Kaj tero estas la solvo.

La vorto Kimuntu estis adoptita rilate al konga saĝeco kaj indikas homan naturon. Ĝi ampleksas ĉiujn kvalitojn postulatajn ĉe la homoj: bonkoreco, malavareco, vero, justeco, respekto, solidareco, unuvorte, humanismo. Nia emblemo estas  la dekstra mano kun kvin fingroj simbolante la kvin fondintojn kaj unuecon en la agado. La devizo de la Kooperativo estas Unueco – Laborado – Produktado – Vendado – Progresado kaj ĉiu vorto rilatas al iu el la fingroj.

Nia ĉefa agado estas agrikultura produktado kaj merkatado kaj  niaj sekundaraj agadoj estas subteno al la kamparanoj, transformado kaj distribuado de agrikulturaj produktoj.

Nia filozofio signifas ke niaj agadoj rondiras ĉirkaŭ tri fundamentaj kolonoj: media, socia kaj ekonomia. Tio estas, ni laboras konsiderante mediprotektadon, socian progresadon kaj ekonomian disvolviĝon.

La kooperativo uzas esperanton pro tio ke inter la fondintoj estas aktivaj esperantistoj. Do, estis okazo por e-fondintoj provizi konkretan kadron por praktiki Esperanton. Ni havas fejsbukpaĝon en kiu ni komunikas pri niaj agadoj, interalie, en esperanto. Ni interŝanĝas pri niaj agadoj kun esperantistoj tra la mondo.

Kie ajn vi estas, vi povas kuniĝi kun la Kooperativo Kimuntu por plibonigi la vivkondiĉojn de niaj kunhomoj. Ni kredas, ke la homaro estas unu kaj kune ni povas plibonigi la vivon kaj redukti malriĉecon. La solidareco estas la solvo.

“La hoko pli valoras ol la pano.”

Retpoŝto: cooperativeagricolekimuntu@gmail.com

https://web.facebook.com/groups/1232352317434603

Jean Bosco MALANDA

Unu penso pri “AGRIKULTURA KOOPERATIVO KIMUNTU”

Lasu respondon al emmabreuninger Nuligi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.