1-a TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO – Rotaria jaro 2026-2027 – Sub la prezidanteco de Emerson Werneck

Vortoj de la Prezidanto

Emerson WERNECK

Akceptante la honoran mision, prezidi la E-Klubon de Esperanto Brazilo dum la Rotaria jaro 2026–2027, mi esprimas mian plej profundan dankemon al la estraro, al la klubanoj kaj al ĉiuj samideanoj, kiuj kun sindediĉo, kompetenteco kaj servemo gvidis la laborojn dum la Rotaria jaro 2025–2026. La engaĝiĝo montrita de tiu ĉi teamo ebligis la plifortigon de nia klubo, firmigante ĝiajn iniciatojn, antaŭenigante la rotarian idealon kaj reafirmante Esperanton kiel rimedon por amikeco, internacia interkompreniĝo kaj konstruado de paco.

Mi same esprimas miajn sincerajn dankojn al la samideanoj, kiuj akceptis aliĝi al la nova gvida teamo por la periodo 2026–2027. Mi certas, ke ĉiu el ili plenumos siajn respondecojn kun duobligita sindediĉo, kunlabora spirito kaj alta sento de respondeco al la valoroj de Rotary. La daŭrigo de niaj agadoj baziĝos sur la heredaĵo, kiun ni ricevis, konservante la bonajn praktikojn, kiuj karakterizis la antaŭajn administradojn, kaj honorante la historion konstruitan de ĉiuj, kiuj antaŭiris nin.

Samtempe, nia engaĝiĝo estos rigardi al la estonteco kun respondeco kaj strategia vizio. Inspirite de la gvidlinioj de la nova Monda Prezidanto de Rotario Internacia, ni strebos akcepti novajn manierojn administri projektojn, plifortigi la estradon de la klubo kaj enkonduki novigajn metodojn, kiuj antaŭenigos pli grandan efikecon, la partoprenon de la klubanoj, travideblecon kaj pli vastan efikon de niaj agadoj. Novigado ne signifas rompon kun la pasinteco, sed la naturan evoluon de institucio, kiu restas fidela al siaj principoj dum ĝi adaptiĝas al la defioj de la nuntempa mondo.

Mi invitas ĉiujn klubanojn, unuiĝi en ĉi tiu nova ciklo, plifortigante la spiriton de kunuleco, reciprokan respekton kaj la konstantan pretecon servi. Ke ni laboru kun entuziasmo, kreemo kaj respondeco, transformante defiojn en ŝancojn kaj firmigante la E-Klubon de Esperanto Brazilo kiel referencon de elstareco, novigado kaj humanitara servo en la rotaria mondo. Mi dankas pro la fido al nia teamo kaj renovigas mian promeson plenumi ĉi tiun prezidantecon kun sindediĉo, etiko, humileco kaj spirito de kunlaboro.

Emerson Werneck
Prezidanto de Rotary E-Klubo Esperanto Brazilo
Julio 2026


Adiaŭaj vortoj de la prezidinto

Karaj geamikoj de nia Rotary E-Klubo,

Okaze de la fino de la rotaria jaro 2025–2026, mi deziras esprimi mian plej sinceran dankemon al ĉiuj direktoroj de nia Rotary E-klubo pro ilia sindona laboro, respondeco kaj konstanta dediĉo.

Dum ĉi tiu jaro, ĉiu el vi kontribuis laŭ siaj talentoj kaj ebloj por plifortigi nian klubon, antaŭenigi niajn idealojn kaj realigi valorajn projektojn. Via kunlaboro montris, ke kiam ni laboras unuece kaj kun servospirito, ni povas fari multon por la bono de aliaj.

Ĉe la fino de ĉi tiu rotaria jaro, mia koro pleniĝas de profunda dankemo. Estis periodo de laboro, kunlaboro, amikeco kaj servo. Neniu el la atingoj estus ebla sen la sindediĉo de ĉiu el vi.

Mi elkore dankas ĉiujn niajn membrojn pro ilia partopreno, subteno kaj konstanta deziro servi al la bono.

Specialan dankon mi esprimas al Ursula, kiu ĉiam tenas viva la flamon de nia klubo. Per sia entuziasmo, forto kaj kuraĝo ŝi estas inspira ekzemplo por ni ĉiuj kaj memorigas nin, ke la servo naskiĝas el la koro.

Mian sinceran dankon ankaŭ al João Otávio, vera kolono de nia klubo. Lia fidindeco kaj senĉesa helpemo estas fundamentaj por la bona funkciado de niaj agadoj.

Mi dankas ankaŭ Vicente, nian efikan kaj zorgeman sekretarion, kies organizemo kaj respondeco multe kontribuas al la sukceso de nia laboro.

Sed mia dankemo etendiĝas al ĉiuj, kiuj, videble aŭ malvideble, donacis sian tempon, talentojn kaj energion por ke nia klubo kresku kaj plenumu sian mision.

Mi esperas, ke ni daŭre povos subteni la infanojn de Verda Lingvo-Lernejo kaj, kune, vastigi nian agadon al aliaj institucioj kaj projektoj, portante esperon, edukadon kaj fratecon al ĉiam pli da homoj.

Mi deziras al ĉiuj sanon, pacon kaj inspiron por la venonta rotaria jaro. Ni daŭrigu kun la sama idealo de “Servo super Memo”, konstruante mondon pli justan, pli fratan kaj pli esperplenan.

Mi aparte volas danki John, Wallace, Sherry, David, Vicente kaj Emma, kiuj kun granda sindediĉo oferis sian tempon, energion kaj sperton al nia grupeto kaj al niaj projektoj. Via laboro estis esenca por la sukceso de nia agado, kaj via ekzemplo inspiras nin ĉiujn.

Al ĉiuj direktoroj, mia profunda danko pro la amikeco, la kunlaboro kaj la servo dum ĉi tiu rotaria jaro. Mi deziras al vi kaj al la nova estraro multajn sukcesojn, inspiron kaj ĝojon en la daŭrigo de nia komuna misio: servi super ĉia propra intereso.

Kun sincera estimo kaj dankemo,

Elkore dankon al vi ĉiuj!

Ladislau Afonso


Festa ĉimonate

Julio CALEGARI – 25/07
Malgorzata KOMARNICKA – 05/07
Mulele MBASSA – 06/07


Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.