2-a TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO – Rotaria jaro 2026-2027 – Sub la prezidanteco de Emerson Werneck

Vortoj de la Prezidanto

Emerson WERNECK

Karaj rotariaj amikoj,

Ni ĉiuj scias, ke paroli pri kotizoj estas kiel paroli pri la kosto de benzino dum vojaĝo: neniu ŝatas, sed sen ĝi la aŭto ne moviĝas. Tamen, kiam mi vidas vian ĝustatempecon en la pago de la jara kotizo, mi preskaŭ volas kanti la himnon de ĝojo. Dankon! Vi pruvis, ke rotarianoj ne nur kreas servoprojektojn, sed ankaŭ scias premi la butonon “pagi” sen tremo.

Estu trankvilaj: via mono ne iros por aĉeti orajn seĝojn por la guberniestro, nek por kafo senfina por la distrikta teamo. Ne. Ĉiu centavo estos transformita en tion, kion nia prezidanto Olayinka petis de ni: daŭra efikeco. Via kotizo estas la cemento de nia heredaĵo.

Do, ankoraŭfoje, koran dankon. Danke al vi, nia Distrikto 4560 ne nur faros multe da bruo, sed lasos spuron. Kaj se la efiko estos daŭra, estu certa: ankaŭ nia dankemo estos daŭra!

Emerson Werneck
Prezidanto de Rotary E-Klubo Esperanto Brazilo
Septembro 2026


Memorando pri Kunlaboro kaj Amikeco

Rotary E-Klubo Esperanto Brazilo kaj Esperanta Ambasadejo havas jam de jaroj proksiman rilaton, bazitan sur amikeco, reciproka fido, kunlaboro kaj komunaj idealoj.

Dum tiu periodo, la du institucioj kunlaboris kaj subtenis iniciatojn favore al Esperanto kaj al la komunumo. Inter la ekzemploj troviĝas la Esperanta Pokaleto, sporta kaj kultura evento por integriĝo kaj disvastigo de Esperanto, kaj la Dokumentfilmo pri la 25 Jaroj de la Esperantista Movado en Poŭzalegro, kiu kontribuas al la konservado de la historio de la loka kaj regiona Esperanto-movado.

Por rekoni kaj plifortigi tiun jam ekzistantan kunlaboron, la Esperanta Ambasadejo proponis la subskribon de Memorando pri Kunlaboro kaj Amikeco inter la du institucioj.

La Memorando celas stimuli novajn komunajn projektojn kaj eventojn, reciprokan diskonigon de agadoj, kunlaboron en sociaj retoj kaj ciferecaj medioj, kaj pli proksiman rilaton inter la membroj kaj kunlaborantoj de ambaŭ organizaĵoj.

Pli ol la komenco de nova partnereco, la Memorando estos la oficiala rekono de amikeco kaj kunlaboro jam konstruitaj per konkretaj agoj. Ĝi ankaŭ reprezentas komunan engaĝiĝon daŭre labori por paco, internacia interkompreniĝo, Esperanto kaj servo al la komunumo.

“La amikeco estas la bazo de kunlaboro, kaj la kunlaboro estas la vojo al grandaj atingoj.”


Festa ĉimonate

Alessandro PERNA – 08/09
Jerzej HANDZLIK Georgo – 27/09
Leif NORDENSTORM – 26/09
Ursula SANKUHLER GRATTAPAGLIA – 27/09

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.