Por Wally du Temple
Ĉi tiu proceduro celas establi gvidliniojn kaj procedurojn por la efika kaj kohera administrado de donacoj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo al projektoj kaj neprofitcelaj organizaĵoj kaj registritaj bonfaraj organizaĵoj por la profito de homoj kaj organizaĵoj bezonantaj subtenon en areoj nomumitaj kiel ĉefaj celoj de Rotario Internacia.
FONTO DE FINANCOJ
Financo uzata por projektoj devenas de donacoj de individuaj asocianoj aŭ monkolektaj programoj faritaj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo kaj donacoj, kiujn la klubo ricevas.
Notu ke ĉar la membroj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo estas distribuataj en multaj landoj estas tre malfacile organizi tradiciajn monkolektajn eventojn kiel kazinajn vesperojn, balojn, koncertojn. Tial, financaj kolektoj kaj subtenoj plej ofte estos limigitaj.
La precipa fonto de financoj por grandaj projektoj nepre estu la distriktaj subvencioj kaj mondaj subvencioj de la rotaria fondaĵo.
FINANCAJ INTERESOJ
Rotary Klubo Esperanto-Brazilo preferas premii donacpetojn, kiuj fokusiĝas al la ĉefaj celoj de Rotario Internacia. Prefero estas doni al tiuj programoj kaj servoj, kiuj profitigas multajn homojn anstataŭ unuopan profitanton.
Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo preferas premii donacpetojn por “fiksakapitalo” por projektoj (ekz. ekipaĵo, mebloj, komputilaj provizoj, ktp.) anstataŭ funkcia financado por organizaĵo. Alia prefero estas subteni internaciajn helpsocietojn, kiuj estas registritaj bonfaraj organizaĵoj kiel ShelterBox, Ruĝa Kruco, kaj la Poliomjelita kampanjo de RI. Ĉiu projekto estas konsiderata individue.
KVALITECOJ
Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo faras donacojn al neprofitcelaj organizaĵoj, bonfaraj organizaĵoj aŭ agentejoj, kontraste al individuoj. La projekto de la ento (organizo ktp.), por kiu ĝi petas financan subtenon, devas jam esti bone progresinta en la monkolektado kaj konstruita kun perspektivo fariĝi daŭrigebla por konsidero fare de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo.
JARAJ kaj PLURJARAJ DONACOJ
Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo preferas fari donacojn ĉiujare anstataŭ fari plurjarajn engaĝiĝojn.