De la 24-a ĝis la 27-a de oktobro, la prezidanto de Rotary E-Klubo de Esperanto Brazilo, S-ro Júlio Callegari, estis en la urbo Abidjan, Ebur-Bordo por instrui tchoukball-trejnadkurson. Dum ĉi tiu vojaĝo li havis la ŝancon renkontiĝi kun S-ro Abdoulaye Sanogo, DGN de la Rotary Club Abidjan-Golf (distrikto 9101) kun kiu ili faris agadon de plantado de dek arboj, tiel antaŭenigante la interŝanĝon inter kluboj kaj la gvidliniojn de la programo “Konservu la Planedon” en nia distrikto 4560. La sekvan tagon, kune kun S-ro Sanogo, ili renkontiĝis kun la Ĝenerala Direktoro de la Nacia Instituto pri Sporto kaj Junularo, S-ro Habib Sanogo, kiu ankaŭ estas ano de Rotary, “IPP” de la Rotaria Klubo Abidjan Atlantido. Kune ili diskutis pri partnerecaj projekto-eblecoj por organizi eventojn kaj agadojn por la disvolviĝo de Tchoukball (la sporto de paco) en Ebur-Bordo kaj estontaj partnerecoj kaj vizitoj inter klubanoj.
Portugalingva artikolo:
https://www.rotary4560.org.br/portal/wp-content/uploads/2021/11/iRD_05_2021-22A-1.pdf
Ĉiuj afiŝoj de Presi Mídia Impressa e Digital
Protektita: 4-A TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRASIL
Panetona Kampanjo 2021

Saluton, estimataj rotarianaj gesamideanoj,
Ĝis la 31-a de oktobro ni ricevos mondonacon cele aĉetadon de panetonoj disdonotaj al la bonfaranta instituto nomata Asocio por Protektado kaj Asistado al la Handikapuloj (portugale APAE – Associação de Proteção e Assistência aos Excepcionais), en la brazila urbo Poços de Caldas. Ĝi prizorgas ĉirkaŭ 700 infanojn kun psika handikapo. La panetona unuopa prezo estas, brazilmone, R$ 15,90. Oni ilin vendas duope po R$ 190,80.
En nia kunsido okazinta en la 17-a de Oktobro, estis decidite peti de la asocianoj monhelpon por akiro de panetonaj skatoloj, disdonotaj al APAE, okaze de la Kristnaska festo, por ke ili estu donacitaj al ĝiaj infanoj.
Tiel, ni helpos la infanojn, la Distrikton kaj 50% de la aĉetaĵoj revenos al nia klubo por niaj projektoj.
Ni dankas vian donacon.
____
Profitu por koni nian Kluban Domon:
https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/
____
#rotary #rotaryclub #rotario #rotariaklubo #esperanto #rotaryesperantobrazilo #klubo #klubodomo #lingvo #amikaro #rade #esperantorotario #internacia #internaciaklubo #laboro #socialaboro #mondohelpo #facebook #vizaĝlibro #panetone #panetono #socio #social #urbodomo
Protektita: 3-A TEMO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRASIL
Protektita: Prelego pri la similecoj inter Rotary kaj Esperanto – Profesoro Duncan Charters
Kiuj estas la tipaj kluboj ĉe Rotary?

Blog do Alceu
Rotariaj Instruoj
http://alceueberhardt.blogspot.com.br
(Junio/21)
Kiuj estas la tipaj kluboj ĉe Rotary?
Ĉiuj Rotary kaj Rotaract Kluboj ĝuas similajn valorojn kaj sin dediĉas al homecaj servoj, sed ĉiu oferas singularajn spertojn. Kiam oni kreas klubon nepre difini sian tipon, modelon, same kiel la kunvena formato. Ankaŭ estas bezonata analizi la necesojn de sia komunumo kaj de la eblaj asocianoj por decidi pri la taŭga tipo de klubo.
La tipaj kluboj estas:
. Tradiciaj – La sperto en tradicia klubo enmetas manĝon, preleganton kaj tradiciojn kiuj la anoj valorigas; la tradiciaj kluboj, ordinare, havas pli altajn kotizojn pro la kostoj de la loko de la kunvenoj kaj manĝoj.
. Pasporto – Estas klubo kiu permesas ke siaj anoj partopreni en aliaj kluboj, ofte, kondiĉe ke ili ĉeestu jare je specifa nombro da kunvenoj en sia propra klubo.
. Korporaciemo – Estas klubo kies asocianoj (aŭ la plimultaj el ili) laboras por la sama dunganto/entrepreno.
. Fokusinta al unu idealo – Estas klubo, kies asocianoj interesas por unu specifa idealo, en kiu koncentriĝas siaj homecaj servoj.
. Fokusinta al Alumni – Jen klubo en kiu la plejmulto el la anoj estas antikvaj partoprenintoj de programoj de Rotary, rotaractianoj aŭ rotarianoj.
. Fokusinta al specifa intereso – Estas kluboj kiuj koncentriĝas pri specifa intereso aŭ hobio.
. Internacia – Estas kluboj kies anoj estas ekzilitaj aŭ parolas certan lingvon kiu ne estas la lingvo parolata en la Distrikto, aŭ, unu klubo interrete kies asocianoj estas el malsamaj landoj.
FONTO: Tipaj kluboj ĉe Rotary – http://my-cms.rotary.org/document/club-types




