Ĉiuj afiŝoj de Presi Mídia Impressa e Digital

O Ponto de Cultura de Alto Paraíso – La Kulturpunkto (kulturejo) de Alto ParaísoO Ponto de Cultura de Alto Paraíso –

O Ponto de Cultura de Alto Paraíso – Memorial Bona Espero foi inaugurado no último sábado (28/01) com casa cheia, e, agora, está aberto oficialmente para todos!

O evento contou com a presença da comunidade, de ex-alunos de Bona Espero, autoridades locais e oficineiros.

Representando a Prefeitura de Alto Paraíso esteve o Secretário de Administração e Finanças, Adão Rosa, e da União Planetária, instituição parceira, esteve o fundador Ulisses Riedel e sua Vice-Presidente, Vanda Beatriz.

Após a fala de alguns ex-alunos de Bona Espero, o casal Grattapaglia foi homenageado, recebendo uma placa de reconhecimento como: “Tutores da memória e da história deste espaço cultural”. Foi feito também um agradecimento especial à Secretaria de Cultura do Estado de GO, à prefeitura de Alto Paraíso de Goiás e ao Governo Federal pela promoção dos Pontos de Cultura.

O evento, que se iniciou às 15h, teve como anfitriã a senhora Úrsula Grattapaglia, presidente de Fazenda Bona Espero.

O Ponto de Cultura Memorial Bona Espero visa ser um espaço de encontro, fomento à arte, cultura, educação ambiental, comunicação positiva e cidadania.

Localizado no Setor Novo Horizonte, o ambiente foi reformado para receber atividades, eventos e oficinas gratuitas para crianças, adolescentes, jovens e adultos de baixa renda de Alto Paraíso. O Ponto funcionará na Embaixada União Planetária.

Ao fim das cerimônias, também foi oferecido um lanche vegano de confraternização para os convidados, acompanhado de música ao vivo, com apresentação realizada por artistas locais.

La Kulturpunkto (kulturejo) de Alto Paraíso – Memorigaĵo Bona Espero estis inaŭgurita lastan sabaton (28/01) kun plenplena domo, kaj nun estas oficiale malfermita al ĉiuj!

La eventon partoprenis la komunumo, iamaj studentoj de Bona Espero, lokaj aŭtoritatoj kaj laboroficistoj.

Reprezentante la urbon Alto Paraíso estis la Sekretario de Administracio kaj Financo, Adão Rosa, kaj de Planeda Uniĝo, partnerinstitucio, estis la fondinto Ulisses Riedel kaj ties vicprezidanto, Vanda Beatriz.

Post parolado de kelkaj iamaj lernantoj de Bona Espero, la geedzoj Grattapagliaj estis omaĝitaj, ricevante rekonan plakon kiel: “Prizorgantoj de la memoro kaj historio de ĉi tiu kultura spaco”. Specialaj dankoj estis ankaŭ donitaj al la Sekretario pri Kulturo de la Ŝtato Goiaso, al la municipo de Alto Paraíso de Goiás kaj al la Federacia Registaro pro promocio de la Kulturpunktoj (kulturejoj).

La aranĝon, kiu komenciĝis je la 15-a, estis gastigita de s-ino Úrsula Grattapaglia, prezidanto de Bieno Bona Espero.

La Kultura Punkto Bona Espera celas esti kunvenejo, promocianta arton, kulturon, median edukadon, pozitivan komunikadon kaj civitanecon.

Lokita en la Sektoro Novo Horizonte, la medio estis renovigita por gastigi senpagajn agadojn, eventojn kaj laborklasojn por malriĉaj infanoj, adoleskantoj, junularoj kaj plenkreskuloj en Alto Paraíso. La Punkto funkcios ene de la Planeda-Uniĝo Ambasado.

Fine de la ceremonioj, al la gastoj ankaŭ estis ofertita vegana fratiga manĝeto, akompanata de viva muziko, kun prezentado farita de lokaj artistoj.

Semajna kunveno

Je la venonta lundo (23-a de Januaro) rekomencos niajn semajnajn kunvenojn.

Ni esperas revidi ĉiujn lunde.

Je la 13h30 (São Paulo = GMT -3:00);

(GMT -7:00) Horaro de Pacifiko (USONO kaj Kanado);

(GMT -4:00) Horaro de bordoriento (USONO kaj Kanado);

(GMT +2:00) Amsterdamo, Berlino, Romo, Stokholmo, Vieno;

(GMT +1:00) Okcidenta Afriko; (GMT+2:00) Varsovio;

(GMT +4:00) Dubai.

Por eniri en la virtualan renkonto ĉe Zoom

https://us02web.zoom.us/j/3299297730?pwd=SFZhVVU1WjJxU3BjMUR2ZWlwMUZUdz09

ID da reunião: 329 929 7730

Pasvorto: 333870

Donaco al institucio de pentraĵo farita de nia samideano Ladislau Afonso

Pentraĵdonacado de Novembro 2022 al la institucio “Lar da Criança Feliz” (Hejmo de la Feliĉa Infano) en Poços de Caldas – MG.

Jam 12 pentraĵoj jam estis donacitaj, tiuj ĉi belaj pentraĵoj estis pentritaj de nia estimata samideano Ladislau Afonso. Ĉi tiuj pentraĵoj estis donacitaj al socio-promociaj institucioj kaj ankaŭ al rotariaj kluboj. 

NI MEMORIGU LA BAZAJN KONCEPTOJN

Saluton, karaj rotarianoj de nia klubo!

Se vi konsentas, mi komencas iomete paroli skribe pri nia organizo ROTARY INTERNACIA, POR KE NI MEMORIGU LA BAZAJN KONCEPTOJN.

Etiko, respekto kaj travidebleco, kiuj   estas la bazo de nia konduto en Rotary, igas nin fari bilancon de nia klubo, identigi la realan situacion kaj, kune trovi eblajn solvojn al la ĝenerala stagnado, ne nur ĉe ni sed ĝenerale.

Malsame al aliaj sociaj organizoj, la kompromiso kiun ĉiu unuope havas kun Rotary  estas tre serioza, ĉar ni decidas eniri tiun movadon ne por havi personan avantaĝon sed por donaci niajn valorajn liberajn horojn al volontulado favore al homoj en neceso. Tiu fakto por si sola jam estas ege limiga, pro tio malmultaj homoj decidas iĝi rotariano, aŭ eniras iun klubon laŭ facilanima invito, vidas la realan agadon kaj ne pretas kunlabori volontule kaj finance.

 En Rotary ni havas evidente regulojn, elspezojn, ni havas taskojn  kaj ni havas konduton por sekvi. Akcepti homojn sen ĉi tiuj atributoj estas enigi kaj eligi personojn kio  rezultas malagrable al la tuta grupo.

Fronte al la reala sperto en niaj kluboj, kie ekzistas la deziro havi grandan, florantan kaj plenan de projektoj farendaj kun multaj financaj rezervoj, estas nur unu eliro :  esti tre singarde en la elekto de  novaj kandidatoj, kiuj plene komprenas la  socian kompromison  kaj la koncernan respondecon.

Evidente la sukceso aŭ la vivkapablo de klubo dependas de la membroj, sed pli ol tio, de la estraro, kiu devas daŭre nutri la klubon per la necesaj informoj, kiuj venas al li per la revuoj, informiloj kaj decidoj, kiujn oni povas legi en MYROTARY.

Unu el la belaj kutimoj en R.I. estas ke ĉiu  nova membro havas tiel nomatan baptopatron, spertan membrojn en la klubo kiu gvidas la novulon al la necesa kompreno de la reguloj kaj eblecoj.

Ekzistas kluboj, kiuj kreis fortajn radikojn dum 70 aŭ eĉ 80 jaroj. Nia klubo ekzistas ankoraŭ iom provizore de 5 jaroj, kaj konsiderante ke ni estas elektronika klubo, sen personaj renkontoj, ni devas esti eĉ iom orgojla pri niaj sukcesaj projektoj, al kiuj grandanime pluraj membroj kontribuis vere korplena kaj malavare.

Jen kelkaj miaj konsideroj pri la temo, kion ni povos daŭrigi en niaj Zoomrenkontoj.

Ĝis post kelkaj horoj, geamikoj,

Ursula kaj Giuseppe