NI MEMORIGU LA BAZAJN KONCEPTOJN

Saluton, karaj rotarianoj de nia klubo!

Se vi konsentas, mi komencas iomete paroli skribe pri nia organizo ROTARY INTERNACIA, POR KE NI MEMORIGU LA BAZAJN KONCEPTOJN.

Etiko, respekto kaj travidebleco, kiuj   estas la bazo de nia konduto en Rotary, igas nin fari bilancon de nia klubo, identigi la realan situacion kaj, kune trovi eblajn solvojn al la ĝenerala stagnado, ne nur ĉe ni sed ĝenerale.

Malsame al aliaj sociaj organizoj, la kompromiso kiun ĉiu unuope havas kun Rotary  estas tre serioza, ĉar ni decidas eniri tiun movadon ne por havi personan avantaĝon sed por donaci niajn valorajn liberajn horojn al volontulado favore al homoj en neceso. Tiu fakto por si sola jam estas ege limiga, pro tio malmultaj homoj decidas iĝi rotariano, aŭ eniras iun klubon laŭ facilanima invito, vidas la realan agadon kaj ne pretas kunlabori volontule kaj finance.

 En Rotary ni havas evidente regulojn, elspezojn, ni havas taskojn  kaj ni havas konduton por sekvi. Akcepti homojn sen ĉi tiuj atributoj estas enigi kaj eligi personojn kio  rezultas malagrable al la tuta grupo.

Fronte al la reala sperto en niaj kluboj, kie ekzistas la deziro havi grandan, florantan kaj plenan de projektoj farendaj kun multaj financaj rezervoj, estas nur unu eliro :  esti tre singarde en la elekto de  novaj kandidatoj, kiuj plene komprenas la  socian kompromison  kaj la koncernan respondecon.

Evidente la sukceso aŭ la vivkapablo de klubo dependas de la membroj, sed pli ol tio, de la estraro, kiu devas daŭre nutri la klubon per la necesaj informoj, kiuj venas al li per la revuoj, informiloj kaj decidoj, kiujn oni povas legi en MYROTARY.

Unu el la belaj kutimoj en R.I. estas ke ĉiu  nova membro havas tiel nomatan baptopatron, spertan membrojn en la klubo kiu gvidas la novulon al la necesa kompreno de la reguloj kaj eblecoj.

Ekzistas kluboj, kiuj kreis fortajn radikojn dum 70 aŭ eĉ 80 jaroj. Nia klubo ekzistas ankoraŭ iom provizore de 5 jaroj, kaj konsiderante ke ni estas elektronika klubo, sen personaj renkontoj, ni devas esti eĉ iom orgojla pri niaj sukcesaj projektoj, al kiuj grandanime pluraj membroj kontribuis vere korplena kaj malavare.

Jen kelkaj miaj konsideroj pri la temo, kion ni povos daŭrigi en niaj Zoomrenkontoj.

Ĝis post kelkaj horoj, geamikoj,

Ursula kaj Giuseppe

2 pensoj pri “NI MEMORIGU LA BAZAJN KONCEPTOJN

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.