Mesaĝo de la prezidantino de Rotary Internacia, Jennifer Jones

Ĉio komenciĝas per invito
Ĉiu el ni sekvis sian propran vojon por fariĝi rotaria asociano. Iuj asociiĝis por sekvi la ekzemplon de la patro, kiu estis rotariano. Aliaj eniris en nian organizaĵon, ĉar la entrepreno petis, ke ili partoprenu kunsidon. Niaj asocianinoj devis atendi, ke la Usona Supera Kortumo aprobos ilian asociiĝon, tamen, ni ĉiuj venis per la sama mekanismo – invito.
Invito, kiu malfermas nian imagon kaj nin montras, ke niaj revoj povas fariĝi realaĵo. Ĉiu el ni havas la saman ŝancon kaj honoron inviti iun al Rotary.
Estas inspireme imagi, ke ni povas trovi en niaj komunumoj la estontajn gvidantojn de nia organizaĵo. Multfoje ni emas serĉi homojn similajn al ni. Ni devas memorigi, ke homoj – ŝajne tre malsimilaj al ni, povas vere kundividi niajn valorojn kaj havi lertecojn, kiujn ili ŝatus uzi por fari la diferencon.
Tempas, ke Rotary donu la venontan paŝon por instigi la diversecon, egalecon kaj inkludon en la tuta organizaĵo.
Adopti sperton, kiun la homoj sentu sin inkluzivitaj, estas pli ol nur diversigi nian asocianaron. Temas pri tio, fari el niaj kunsidoj kaj eventoj lokojn, kie ni povas senbremse kaj honeste paroli unuj kun la aliaj, kie ĉiuj sentu sin bonvenaj kaj sekuraj. Tio signifas forpreni barojn, kiuj malhelpas la eniron de kelkaj homoj kaj malfermon de pordoj al la inkludo. Niaj valoroj daŭre estas nia forto – kaj nia kompromiso kun la bonegeco postulas, ke ankaŭ ni tenu altajn gradojn por niaj asocianoj.
Mi kredas, ke ni estas devontigitaj kaj deciditaj instigi la diversecon, egalecon kaj inkludon en la tuta Rotary, kaj ke tio estas enradikigita en la plej profundaj tradicioj de nia organizaĵo, garantianta, ke ni restu vibrantaj kaj elstarantaj dum jardekoj.
Antaŭ kelkaj jaroj, nia direktanta konsilantaro difinis la ambician celon ampleksigi la partoprenon de virinoj al 30% ĝis 2023. Ni havas malpli de unu jaro antaŭ ni, sed mi kredas, ke ni povas eĉ superi tiun celon.
Ni bezonas, ke la gvidantoj de Rotary el ĉiuj kontinentoj, kulturoj kaj kredoj laboru por tio. Ni bezonas, ke junaj asocianoj kaj pensemuloj prenu sur sin pli grandajn rolojn kaj respondecojn. Ni bezonas aŭdi la novajn asocianojn de Rotary kun la sama respekto, kiun ni havas al tiuj, kiuj estas kun ni ekde antaŭ multaj jaroj.
Dum nia Konvencio en Houston, ni aŭdis astronaŭtojn paroli pri siaj kosmaj vojaĝoj. Ni pripensis pri iu epoko en la jardeko 1960, kiam la usona prezidento John Kennedy stimulis la mondon revi, dirante: “ni iros al la luno kaj faros aliajn aferojn, ne pro tio, ke ili estas facilaj, sed pro tio, ke ili estas malfacilaj”.
Tute devolvigi Rotary-n al la diverseco, egaleco kaj inkludo kaj atingi ambiciajn celojn de disvolviĝo de la asocianaro povas aspekti aferoj tiel neeblaj kiel vojaĝo al la luno. Sed, kiel homoj agantaj, kiam ni devontigas al granda celo, ni kunigas valoron al ĉiu gramo da energio dediĉita al ĝia atingo.
2022 Jeennifer Jones
Tradukita de José Roberto
Aldone al la bonega prelego de la R.I. prezidantino, pro kio mi dankas, mi menciu rakonton de Sokrato, greka filosofo.
Unu tagon studento demandis lin.
“ĉu vi scias, kion mi ĵus aŭdis de amiko.”
Tiam Sokrato diris
“Antaŭ ol vi diros al mi, mi ŝatus, ke vi provu la informojn per tri kribriloj.”
“La tri kribriloj?” respondis la studento.
“Jes, daŭrigis Sokrato. antaŭ ol diri ion pri aliaj, estas bone preni tempon por filtri kia estas la signifo.
La unua kribrilo estas la vero.
ĉu vi kontrolis ĉu tio, kion vi diros al mi, estas la vero
– “Ne, mi ĵus aŭdis ĝin.”
-“bone, do vi ne scias ĉu ĝi estas vera.”
“Ni daŭrigu kun la dua kribrilo, tiu de bonkoreco.
ĉu estas tio, kion vi volas diri al mi pri via amiko, ĉu afabla aŭ bona?”
-“ho ne, sed male.”
do, demandis Sokrato, vi volas diri al mi malbonaĵojn pri via amiko kaj vi eĉ ne certas, ke ili estas veraj.”
Eble vi ankoraŭ povas trapasi la provon de la tria kribrilo, utileco.
=Cxu estas utile, ke mi sciu, kion vi diros al mi pri via amiko?”
-“ne ne vere.”
Do, konkludis Sokrato, tio, kion vi intencis diri al mi, estas nek vera, nek bona, nek utila.
kial do vi volis diri tion al mi?”
Sokrato per jena instruo al studento per rakonto instruas tri cxefajn etikajn valorojn de Rotary.
Ni invitu niajn amikojn membrigxu en Rotary kaj ni diru al ili ke ni sekvas principojn kiuj malpermesas ‘klacxadon’.
ŜatiŜati
Vidu, kiel nia nunjara R.I.prezidantino bonege komprenas la signifon de liberaj interparoloj kaj akcepton de la diferenoj!!:
Temas pri tio, fari el niaj kunsidoj kaj eventoj lokojn, kie ni povas senbremse kaj honeste paroli unuj kun la aliaj, kie ĉiuj sentu sin bonvenaj kaj sekuraj. Tiel estu ja nia klubo!
ŜatiŜati