27-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 27-a renkonto estas:
“Libera tribuno por ke ĉiuj membroj povu prezenti temojn de sia intereso por la lastaj semajnoj de nia Rotary jaro, kiu finiĝos la 30an junio!

Icon_Antena1  Protokolo:

Dum majo  kaj junio okazas en la rotaria mondo en 535 distriktoj la jaraj konferencoj kiu kunigas centojn da miloj da rotarianoj por festi siajn volontulajn agadojn, renkonti geamikojn, konatiĝi kun novaj membroj, lerni pri novaj projektoj kaj programoj, ricevi premiojn por escepte sukcesaj laboroj kaj prezenti programojn por  la venonta jaro.

Estos  solene prezentataj la novaj estraranoj de la 35.500 kluboj kaj en la monda konferenco en Toronto, Kanado, parolos la nova internacia prezidanto, Barry Rassin el Nassaŭ, insuloj Bahamas.

Lia slogano estas belega “Estu la inspiro”. Tiu frazo akompanos ankaŭ nian klubon en la  nova rotaria jaro, kiu komencos la 1-an de julio.

Icon_Dialog2  Sekretariejo

La naskiĝdatrevenoj de Joacir (26.5.) kaj Davide (28.5.)  en majo okazos en Italio kaj en Brazilo! Mi invitas niajn membrojn akompani miajn elkorajn bondezirojn por niaj du amikoj. Nepre sendu al  ili mesaĝon, kiel kutimas en la Rotary Kluboj tutmonde.

Dum la ĉijara distrikta konferenco 4560, nia elektita prezidanto João Otávio aperis kun granda flago de nia Klubo dum la prezenta ceremonio. Lia edzino Carmen estos  la estonta prezidantino de nia bapto-klubo Rotary Club Poços de Caldas.

Ĉiukaze  sciu ke dum la UK en Lisbono nia Klubo organizos festan vesperon kun komuna manĝo por la transdoni de la prezidanteco de Wally al João Otávio kaj ne nur membroj de nia Klubo, sed ankaŭ  la RADE prezidanto Dr.Joseph Van der Vleŭgel(Belgio) partoprenos.

Prepariĝu, vi certe ŝatos la eventon en Rotaria Klubo loka de Lisbono!

26-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 26-a renkonto estas:
“Nuligu la danĝeron de nuklea ekstermado

Icon_Antena1  Protokolo:

Nia prezidanto Wally prezentas al  ni la temon pri nuklea energio kaj ties teruraj konsekvencoj.

Li invitas vin publikigi viajn opiniojn pri tiu temo kaj kiel statas en via lando la registara kaj la publika opinio.

Ankoraú pluraj  membroj ne parolis pri “akvo” kaj  ne prezentis aforismojn aŭ poemojn pri akvo. Ankoraŭ  estas la ebleco ke vi faru tion, malgraŭ la nova temo, ĉar eblas facile eniri niajn antaŭajn aktivecojn.

Ni ĉiam ĝojas kiam rotariano-esperantisto – ne-membro  de nia Klubo – publikigas en nia hejmopaĝo! Ni povas legi la eminentan kontribuon de Christoph Klawe  kaj vi estas invitata legi la du poemojn tradukitaj el la germana lingvo. Jen ekzemplo:

“Senviva akvo kiu ĉion vivantan vivtenas”

Bonvenon al la bela monato majo!

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Mankas du monatoj al la fino de la rotaria jaro 2017/2018 kaj jam en la rotaria mondo la kluboj preparas la festojn de  interŝanĝo de prezidantoj kaj estraranoj. Imagu en 35.500 kluboj okazos belaj festoj kaj ceremonioj kaj prezento de la laboroj de la jaro.

Kiel elektronika Klubo ni havus, kiel  ankaŭ ĉiuj aliaj 300 elektronikaj kluboj en Rotary, malfacilaĵojn por kunigi la membrojn, kiuj ja loĝas je gigantaj distancoj.

Sed ni havas unu grandegan avantaĵon: ni ĉiuj parolas esperanton kaj la  duono de nia Klubo jam aliĝis al la Universala Kongreso de UEA en Lisbono (28.7.-4.8.2018).

Nia eniranta prezidanto João Otávio estas klopodanta organizi en Lisbono la transdonan ceremonion kun bela festo en loka Rotary Klubo dum la UK mem, laŭeble la 1-an de aŭgusto  vespere tradicie tago de ekskursoj.

Icon_Clip1 La temo de nia 26-a renkonto estas: Nuligu la danĝeron de nuklea ekstermado

La Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn, la gajninto de la Paca Premio Nobel de 2017 – Parolo de Setsuko Thurlow dum akcepto de la premio
De Setsuko Thurlow

Saluton al reĝecaj moŝtoj, al eminentaj membroj de Norvegia Komisiono Nobel, al Kunkampanjantoj tie ĉi kaj ĉirkaŭ la mondo, kaj al virinoj kaj viroj.  Mi estas tre feliĉa povi akcepti ĉi tiun premion, kune kun Beatrice, nome de ĉiuj el la mirindaj homoj kiuj konsistigas la movadon Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn.  Ĉiu el vi donas al mi grandegan esperon ke ni povos finigi, ke ni finigos, la epokon de nulkeaj armiloj. Mi parolas kiel ano de la familio de hibakusha, tio estas, ni kiuj per ia mirakla hazardo, pluvivis la nuklean bombadon de Hiroŝima kaj Nagasaki.  Dum pli ol sep jardekoj, ni klopodis tute nuligi nukleajn armilojn.  Ni staris solidare kun tiuj kiujn malbone efikis la fabrikado kaj prov-uzado de tiuj malbonegaj armiloj ĉirkaŭ la mondo.   Temas pri homoj de lokoj kies nomoj forgesiĝis antaŭlonge, kiel Moruroa, Ekker,  Semipalatinsk, Maralinga, Bikini.  Ili estas homoj kies landoj kaj maroj estis surradiitaj, kies korpoj estis prieksperimentitaj, kies kulturoj disrompiĝis eterne. Ni ne kontentis esti viktimoj.  Ni rifuzis atendi ĝis subita fajra finiĝo aŭ malrapida veneniĝo de nia mondo.  Ni refuzis fari nenion, timegaj, dum la tiel nomitaj grandaj potencoj kondukis nin preter nuklea vespero kaj danĝere proksime al nuklea noktomezo.  Ni ekstaris.  Ni dividis niajn rakontojn pri pluvivado.  Ni diris: la homaro kaj nukleaj armiloj ne povas kunekzisti.

Hodiaŭ, mi deziras ke vi sentos en ĉi tiu ĉambrego la ĉeeston de ĉiuj kiuj mortis en Hiroŝima kaj Nagasaki.  Mi deziras, ke vi sentos, super kaj ĉirkaŭ ni, grandan nubon de kvaron-miliono da animoj.  Ĉiu  homo havis nomon. Ĉiu estis amita de iu.  Ni certigu ke ili ne mortis vane.

Mi aĝis nur 13 jarojn kiam Usono faligis la unuan atoman bombon sur mian urbon Hiroŝima. Mi ankoraŭ klare memoras tiun matenon.  Je kvarono post la oka, mi vidis blindigan, blu-blankan ekbrilon tra la fenestro. Mi memoras ke mi sentas ke mi flosas en la aero. Kiam mi rekonsciiĝis en la sensona mallumo, mi eksciis ke mi estis tenata senmove pro la falinta konstruaĵo. Mi komencis aŭdi mallaŭtajn vokojn de miaj samklasanoj:” Panjo, helpu min. Dio, helpu min.” Tiam, subite, mi sentis manojn tuŝi mian maldekstran ŝultron kaj mi aŭdis viron diri.  “Ne rezignu! Daŭru puŝi! Mi provas liberigi vin.  Ĉu vi vidas la lumon kiu brilas tra tiu aperturo?  Rampu en la direkto al ĝi kiel eble plej rapide.”

Dum mi elrampis, la detruita konstruaĵo bruladas. Plej multaj el miaj samklasanoj en tiu konstruaĵo brulis ĝis morto. Ĉie ĉirkaŭ mi, mi vidis tutan, neimageblan detruon. Vicoj de fantomaj, homoj piediris sintrene preter mi.  Temas pri vunditoj kun ŝoka aspekto; ili sangis kaj estis bruligitaj, nigrigitaj kaj ŝvelintaj. Mankis korpopartoj.  Karno kaj haŭto pendis de iliaj ostoj.  Iuj havis okulglobojn kiuj pendis en la manojn. Iuj havis ventrojn ŝiritajn kaj la intestoj elpendas.  La malbonega odoro de bruligita homa karno plenigis la aeron. Tiel, per unu bombo, detruiĝis mia amata urbo.  Plejmultaj et ties loĝantoj estis nesoldatoj, kiuj estis forbruligitaj, vaporigitaj, karbonigitaj.  Inter ili estis anoj de mia familio kaj 351 el miaj samklasanoj.  Dum la sekvantaj semajnoj, monatoj kaj jaroj, multaj miloj de aliaj homoj ankaŭ mortis, ofte laŭ hazardaj, misteriaj manieroj, pro la plipostaj efikoj de radiado. Ĝis hodiaŭ, radiado ankoraŭ mortigas pluvivintojn.

Kiam ajn mi memoras urbon Hiroŝima, la unua bildo kiu aperas en mia menso estas de mia kvar -jaraĝa nevo Eiji, kies korpeto estis ŝanĝita al nerekonebla fandita peco de karno.  Li daŭre petis akvon per mallaŭta voĉo ĝis morto liberigis lin de agonio.  Al mi, li fariĝis reprezentanto pri ĉiuj senkulpaj infanoj en la mondo. kiuj nun estas endanĝerigitaj de nukleaj armiloj-ĉiun sekundon de ĉiu tago, nukleaj armiloj endanĝerigas ĉiujn kiun ni amas kaj ĉion kio estas valora al ni.  Ni devas ne plu toleri ĉi tiun frenezecon.

Per nia suferego kaj la lukto pluvivi kaj rekonstrui niajn vivojn el la cindroj, ni hibakusha konvinkiĝis ke ni devas averti la mondon pri ĉi tiuj apokalipsajn armilojn. Denove kaj denove ni dividis niajn atestojn, sed iuj ankoraŭ malakceptas pensi ke Hiraŝima kaj Nagasaki estis kruelegaĵoj, milit-krimoj. Ili akceptas la propagandon ke ĉi tiuj estis “bonaj bomboj” kiuj finigis “justan militon” Estis ĉi tiu mito kiu kondukis al la katastrofa konkurado pri nukleaj armiloj – konkurado kiu daŭras hodiaŭ.  Naŭ landoj ankoraŭ minacas forbruligi tutajn urbojn, detrui vivon sur la tero, fari nian belan mondon neloĝebla por venontaj generacioj. La disvolvado de nukleaj armiloj ne signifas ke lando grandiĝas, sed ke ĝi kiel eble plej malboniĝas. Ĉi tiuj armiloj ne estas necesaj malbonaĵoj; ili estas tute malbonaj.

La 7-an de Julio ĉi-jare, mi ĝojegis kiam granda plimulto el la landoj de la mondo voĉdonis por akcepti la Traktaton pri la Malpermeso de Nucleaj Armiloj. Vidinte la homaron kiam ĝi estis la plejmalbona, tiutage vidis mi la homaron kiam ĝi estis la plejbona. Ni hibakusha jam atendis la malpermeson sepdek jarojn. Ĉi tio estas la komenco de la fino de nukleaj armiloj.

Ĉiuj diligentaj estroj subskribos ĉi tiun traktaton, kaj historio juĝos severe tiujn kiuj malakceptas ĝin.  Iliaj abstraktaj teorioj ne plu kaŝos la eksterman realecon de iliaj agoj.  Ne plu oni pensos ke “malinstigado” estas io alia ol io kio malinstigas senarmiliĝadon. Ne plu vivos ni sub fung-forma nubo de timo.  Al la oficistoj de landoj kiuj havas nukleajn armilojn, kaj al aliaj kunlablorantoj sub la tiel nomata “nuklea ombrelo” mi diras ĉi tion: Aŭskultu nian ateston.  Atentu nian averton.  Kaj sciu ke viaj agoj havas sekvojn. Ĉiu  vi estas grava parto de sistemo de perforto kiu endanĝerigas la homaron.  Ni ĉiuj atentu, ke malbono povas ŝajni neinteresa, nerimarkebla.  Al ĉiuj prezidantoj kaj ĉefministroj de ĉiuj landoj de la mondo, mi petegas vin: Aliĝu al ĉi tiu traktato, eterne nuligu la danĝeron de nuklea ekstermado.

Kiam mi estis 13-jaraĝa knabino, kaptita en la bruletanta rubo, mi daŭris puŝi. Mi daŭris iri en la direkto al la lumo, kaj mi pluvivis . Nun nia lumo estas la malpermesa traktato. Al ĉiuj en ĉi tiu ĉambrego, kaj al ĉiuj kiuj aŭskultas ĉirkaŭ la mondo, mi diras denove tiujn vortojn kiujn mi aŭdis en la ruinoj en Hiroŝima, “Ne rezignu! Daŭru puŝi ! Ĉu vi vidas la lumon? Rampu en la direkto al ĝi.”  Ĉi-tiun nokton, dum ni piediras tra la stratoj de Oslo kun brulantaj torĉoj, ni sekvu unu la alian el la malluma nokto de nuklea timego.  Malgraŭ iuj ajn baroj kiujn ni frontas, ni daŭros iri plu, daŭros puŝi, kaj daŭros dividi ĉi tiun lumon kun aliaj. Ĉi tio estas nia pasio kaj nia sindevigo ke pluvivos nia ununura valora mondo.

De Beatrice Fihn , Estro de la Kanada Kampanjo por nuligi nukleajn bombojn

Saluton al reĝecaj moŝtoj, al membroj de la Norvegia Komisiono Nobel, kaj al estimataj gastoj. Hodiaŭ estas granda honoro al mi akcepti la Pac-premion de Nobel por 2017 nome de miloj da inspiraj homoj kiuj konsistigas la Internacian Kampanjon por Nuligi Nukleajn Armilojn. Kune, ni alportis demokratiigon al senarmiliĝado kaj ni ŝanĝas internacian juron. Ni plej humile dankas al la Norvegia Komisiono Nobel pro tio ke ili agnoskis nian laboron kaj ili puŝis antaŭen nian plejgravan klopodadon. Ni volas agnoski tiujn kiuj tiel malavare donacis siajn tempon kaj energion al ĉi tiu kampanjo. Ni dankas la kuraĝajn ministrojn pri fremdaj aferoj, diplomatojn , dungitojn de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Lunarko, oficistojn de UNo universitatulojn kaj fakulojn kun kiuj ni kunlaboris por antaŭenigi nian komunan celon, kaj ni dankas ĉiujn, kiuj sindevigas forigi ĉi tiun malbonegan danĝeron de la mondo.

Ĉe dekoj da lokoj ĉirkaŭ la mondo – en raket-siloj en nia tero, en submarŝipoj kiuj navigas tra niaj oceanoj, kaj en aviadiloj kiuj flugas alte sur nia ĉielo – kuŝas I5000 objektoj kiuj povus detrui la homaron. Eble pro la grandegeco de ĉi tiu fakto, aŭ eble pro la neimagebla grandeco de la rezultoj, multaj homoj simple ne akceptas ĉi tiun senĝojan realecon kaj ili vivas siajn ĉiutagajn vivojn, ne pensante pri la iloj de frenezeco ĉie ĉirkaŭ ni.  Estas frenezeco permesi, ke ĉi tiuj armiloj regas nin.  Multaj homoj kiuj kontraŭas al ĉi tiu movado diras, ke estas ni, kiuj estas malraciaj, kiuj estas idealistoj kiuj ne komprenas realecon. Ili diras ke ŝtato, kiuj havas nukleajn armilojn certe ne akceptos ne havi la armilojn. Sed ni reprezentas la ununaran racian elekton.  Ni reprezentas tiujn kiuj ne akceptas ke niaj sortoj dependas je kelkaj lineoj de kodo por ekflugigi raketon. Nia realeco estas la sola realeco kiu eblas. La alia eblo estas nepripensebla. La afero de nukleaj armiloj havos finon, kaj ni determinos, kia estos tiu fino. Ĉu estos la fino de la nukleaj armiloj? Ĉu estas la fino de ni?  Unu el tiuj finoj okazos. La ununura vojo por agi estas ĉesi vivi en kondiĉo kie ni detruos unu la alian post nur unu senpensa ekkoleriĝo . Hodiaŭ mi volas paroli pri tri aferoj; timo, libereco, kaj la venonteco.

Tiuj kiuj posedas nukleajn armilojn konfesas ke la vera utilo de la armiloj estas ke ili povas instigi timon. Kiam ili parolas pri la “malinstiga” efiko, la apogantoj de nukleaj armiloj diras, ke estas bone uzi timon kiel milita armilo. Ili kondutas konfide, deklarante ke ili pretas ekstermi, en subita ekbrilo, nenombreblajn milojn de homaj vivoj.  Gajninto de Nobel, William Faulkner, diris, akceptante sian premion en 1950: “Estas nur la demando, ‘Kiam mi eksplodos?” Post tiam, tiun universalan timon anstataŭis io eĉ pli danĝera, tio estis neado. Oni ne plu timas ke Har-Megado okazos subite.  Ne plu estas la ekvilibro inter du landaroj, kiun oni uzis por diri ke malinstigado estis ĝusta. Ne plu estas sekurejoj por ŝrmi kontraŭ radiado. Restas nur la miloj kaj miloj da nukleaj ŝargokapoj kiuj antaŭe plenigis nin per tiu timo.  La risko de nukleaj armiloj estas eĉ pligranda hodiaŭ ol kiam la malvarma milito finiĝis.  Sed malsame ol la malvarma milito, hodiaŭ ni frontas multe pli da ŝtatoj armitaj nuklee, teroristoj, kaj ciber-militado.  Ĉio ĉi malplisekurigas nin. Lerni vivi kun ĉi tiuj armiloj, akcepti ilin senrigarde, estis nia sekva grandega eraro.

Timo estas racia.  La danĝero estas reala. Ni ĝis nun evitis nuklean militon ne per prudenta estrado sed per bonŝanco.  Iam, eble baldaŭ , eble pliposte, nia bonŝanco elĉerpiĝos. Momento de paniko aŭ malatento, miskomprenita komento aŭ ofendita sento, povus facile konduki nehaltigeble al detruado de tutaj urboj.  Intenca pliigo de milito povus konduki al sencela amas-murdado de nesoldatoj. Se uziĝus nur oneto el la nuntempaj nukleaj armiloj, fulgo kaj fumo de la fajroŝtormoj leviĝus alte en la atmosferon kaj tio malvarmigus, mallumigus kaj sekigus la teran sufacon dum pli ol jardeko. Ĝi detruus rikoltojn de manĝaĵoj, do miliardoj povus malsat-morti.  Sed ni daŭras vivi, neante ĉi tiun danĝeron al nia ekzisto.  Sed Faulkner en sia parolado de Nobel, ankaŭ starigis defion al siaj posteuloj. Li diris ke nur se ni fariĝas la voĉo de la homaro, ni povos venki timon, ni povos helpi al la homaro pluvivi. La devontigo de la Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn estas fariĝu tiu voĉo, la voĉo de la homaro, de homama juro, kaj paroli, reprezentante nesoldatojn. La voĉigon de tiu homama vidpunkto, tio estas kiel ni kreos la finon de timo, la finon de neado, kaj finfine, la finon de nukleaj armiloj.

Tio gvidas min al mia dua punkto: libereco.  La unua organizo kontraŭ nukleaj armiloj kiu gajnis ĉi tiun premion estis la Internaciaj Kuracistoj pro Preventi Nuklean Militon.  Ili diris sur ĉi tiu estrado en 1985: “Ni kuracistoj protestas la ofendegaĵon, ke la tuta mondo estas tenata kiel garantiulo. Ni protestas la senmoralecon de tio ke ĉiu el ni senĉese estas celo por ekstermiĝo” Tiuj vortoj ankoraŭ estas veraj en 2017.  Ni devas preni denove la liberecon ne vivi kiel kaptitaj garantiuloj de baldaŭa ekstermiĝo.  Viroj – ne virinoj! – kreis nukleajn armilojn por regi aliajn, sed anstataŭe, nin regas ili.  Ili faris malverajn promesojn: oni diris ke la rezulto de uzado de ĉi tiuj armiloj estus tiel malbona, ke neniu konsiderus uzi ilin, iu ajn milito estus tiel nedezirinda, ke tute ne estus milito. Sed ĉi tiuj armiloj tute ne preventas militojn, male, ili plurfoje kondukis nin preskaŭ ĝis milito dum la malvarma milito. Kaj en ĉi tiu jarcento, ĉi tiuj armiloj daŭras plirapidigi nin en la direkto al milito kaj batalado en Irako, Kaŝmiro, Norda Koreio.  Ilia ekzisto instigis aliajn komenci konkuri nuklee. Ili ne sekurigas nin; ili instigas malpacon. Kiel diris alia gajninto de Pac-premio Nobel, Martin Luther King Jr. parolante sur ĉi tiu estrado en 1964, ĉi tiuj armiloj estas “samtempe popol-mortigaj kaj sinmortigaj” Ili estas pafilo de frenezulo, tenate ĉiam kontraŭ nia tempio.  Oni diras ke ĉi tiuj armiloj restigas nin liberaj, sed ili malliberigas nin.  Estas maldemokratie, ke ĉi tiuj armiloj regas nin.  Sed ili estas nur armiloj.  Ili estas nur iloj. Ili kreiĝis ĉar oni rigardis de vidpunkto de konkurantaj landoj. Homama vidpunkto povas egale detrui ilin.

Tio estas la celo por kiu sin devigis la Internacia Kampanjo por Nuligi Nukleajn Armilojn. Kaj la tria punkto pri kiu mi volas paroli, estas la venonteco.  Mi havas la honoron dividi ĉi tiun estradon hodiaŭ kun Setsuko Thurlow, kiu elektis kiel la celon de sia vivo, atesti pri la malbonegeco de nuklea milito. Ŝi kaj la hibakusha ĉeestis la komencon de la afero, kaj ni kune klopodas certigi ke ili vidos ankaŭ la finon de ĝi.  Ili respertas la doloran pasintecon, denove kaj denove, por ke ni povos krei plibonan venontecon.  Estas centoj da organizoj, laborante kune kiel nia Internacia kampanjo, kiuj kune bone antaŭeniras en la direkto al tiu venonteco. Estas miloj da nelaciĝantaj kampanjantoj ĉirkaŭ la mondo kiuj laboras ĉiutage por atingi tiun defion.  Estas milionoj da homoj ĉirkaŭ la terglobo kiuj staras ŝultro-al-ŝultre kun tiuj kampanjantoj por montri al pliaj centoj da milionoj ke alia venonteco estas vere ebla. Tiuj kiuj diras ke tiu venonteco ne eblas, formoviĝu por ne bari tiujn kiuj realigas ĝin.  Kiel kulmino de ĉi tiu klopodo de la popolo, per la agado de ordinaraj homoj, ĉi-jare la dezirata celo pliproksimiĝis al realeco kiam 122 landoj intertraktis kaj konsentis pri traktato de UNo por malpermesi tiujn ĉi amilojn de amas-detruado.  La Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj disponigas vojon por iri antaŭen kiam samtempe estas granda tergloba krizo.  Ĝi estas lumo en malluma tempo. Krome, ĝi disponigas eblon elekti, elekti unu el du finoj: la finon de nukleaj armiloj aŭ la finon de ni.  Ne estas naive kredi je la unua elekto. Ne estas malracie, pensi la nukleaj ŝtatoj povas senarmiliĝi.  Ne estas idealisme , kredi je vivo anstataŭ timo kaj detruado; estas necese.

Ĉiu el ni frontas tiun eblon, kaj mi petas al ĉiuj landoj aliĝi al la Traktato pri la Malpermeso de Nukleaj Armiloj, Usono, elektu liberecon anstataŭ timon.  Rusio, elektu senarmiliĝon anstataŭ destruiĝadon.  Britio, elektu regadon per juro anstataŭ subpremadon, Francio, elektu homajn rajtojn anstataŭ teroron. Ĉinio, elektu racion anstataŭ malraciecon.  Barato, elektu sencon anstataŭ, sensencon. Pakistano, elektu logikon anstataŭ, Har-megadon. Israelo, elektu prudenton anstataŭ ruiniĝon.  Norda Koreio, elektu saĝon anstataŭ ruiniĝo.  Aliaj landoj kiuj kredas ke ili estas ŝirmataj sub la ombrelo de nukleaj armiloj: Ĉu vi estos kunkulpaj pri la detruado de vi mem kaj de aliaj farite laŭdire kun via apogo? Al ĉiuj landoj: elektu la finon de nukleaj armiloj anstataŭ la finon de ni! Ĉi tio estas la elekto kiun reprezentas la Traktato por la Malpermeso de Nukleaj Armiloj. Aliĝu al ĉi tiu traktato.  Ni landanoj vivas sub ombrelo de malveraĵoj.  Ĉi tiuj Armiloj ne sekurigas nin.  Ili malpurigas niajn teron kaj akvon, venenas niajn korpojn kaj tenas kapte nian rajton vivi.  Al ĉiuj teranoj: staru kun ni kaj postulu ke via registaro apogu la homaron kaj subskribu ĉi tiun traktaton. Ni ne ripozos ĝis ĉiuj ŝtatoj jam aliĝis, iris al la flanko de prudento.

Neniu lando hodiaŭ fanfaronas ke ili havas kemiajn armilojn.  Neniu lando argumentas ke estas akcepteble je plejmalfavoraj kondiĉoi uzi nerv-gason sarin. Neniu lando deklaras ke ĝi rajtas malsanigi sian malamikon per pesto aŭ poliomjelito. Estas ĉi tiel ĉar internaciaj normoj fiksiĝis. Pensmanieroj ŝanĝiĝis, kaj nun finefine ni havas nedisputeblan normon kontraŭ nukleaj armiloj.  Paŝegoj antaŭen neniam komenciĝas per unuanima konsento. Sed post la subskribo de ĉiu plia lando, post la paso de ĉiu jaro, ĉiu tiu nova realeco plifirmiĝos.  Ĉi tio estas la vojo antaŭen. Estas ununura maniero por preventi la uzon de nukleaj armiloj: malpermesu kaj nuligu ilin.  Nukleaj armiloj, same kiel kemiaj armiloj, biologiaj armiloj, bombetaroj kaj enterigitaj bombominoj antaŭ ili, estas nun kontraŭleĝaj.  Ilia ekzisto estas malmorala. Ilia nuligo estas io, kion ni povas fari. La fino estas neevitebla. Sed ĉu tiu fino estos la fino de nukleaj armiloj, aŭ la fino de ni?  Ni devas elekti unu. Ni estas movado por racio por demokratiigo, por libereco de timo. Ni estas kampanjantoj, el 468 organizoj kiuj laboras per sekurigi la venontecon, kaj ni reprezentas la moralan plimulton: la miliardaj da homoj kiuj elektas vivon anstataŭ morton, kaj kiuj kune vidos la finon de nukleaj armiloj. Dankon.

25-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 25-a renkonto estas:
“Libro pri akvo

Icon_Antena1  Protokolo:

Karaj membroj de nia Klubo!

Hodiaŭ ni publikigas veran trezoron.

Ni ricevis de nia membro Davide Astori, professoro de lingvistiko en la ítala universitato de Parma, la komencajn paĝojn de Rotary projekto, kiun ni heredas de la ítala e-klubo Esperanto en Distrikto 2050,  por daŭrigi kaj fakte konkretigi la ideon, krei kaj publikigi tiun libron pri akvo tutmonde ek de la komenco de la homa historio. Davide mem eldonos ĝin en sia universitato.

Mi do elkore invitas vin legi tre koncentrite la unuajn 20 paĝojn por ke vi sentu vin inspirataj kontribui por ke tiu libro, nuntempe  aktuala pro la manko de sufiĉa akvo al milionoj da homoj, estu riĉenhava speciale pro la fakto ke niaj membroj vivas en tre diversaj landoj kaj kulturoj. Do la ideo estas tre  avangarda ankaŭ ĉar la libro aperos en esperanto. Trovu poemojn en via nacia literaturo, traduku al esperanto kaj certe tiu aperos en la libro!

Poemoj antikvaj kaj modernaj.

La projekto antaŭvidas publikigi la libron por vendi ĝin en la medioj de esperantistoj kaj de rotarianoj. La gajno estos transdonota al la Rotary Fondaĵo por la aĉeti de vakcinoj kontraŭ la poliomjelito (projekto POLIOPLUS).

La uzataj lingvoj en la teksto estas la itala kaj esperanto, sed facile eblos aldoni la portugalan kaj la anglan, se  inter vi ni havos la neceson kunlaboron, pri kiu mi ne dubas!

Amike, Giuseppe

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Rilate  projektojn de nia Klubo, mi volas nur listigi ilin, ĉar ankoraŭ ni troviĝas en nia una vivojaro komencante eklabori!

Kiel numero 1 mi citas la libron pri akvo, ĉar jam en konkretan fazon.

Numero 2 estas la daŭriganta volontula traduklaboro por la UNESKOKURIERO, ankaŭ jam konkreta.

Numero 3  la Projekto por “Paco inter gejunuloj tutmonde” per Tĉukpilko, la projekto kiun gvidas Julio Calegari. Nia Klubo atendas la decidon pri financiado de la distrikta komisiono  en la venontaj tagoj.

Numero  4, tute tute nova, okazas konkrete en Poços de Caldas – profesiiga kurso por junuloj, gvidata de nia elektita prezidanto João Otávio.  Temas pri kurso por lerni ripari motorciklojn kun komence jam 20 gejunuloj. Ni ne forgesu ke ni vivas en lando kie  mankas teknika instruado kaj krome ni havas 13 milionojn da homoj sen laboro, ofte ĉar ne lernis ian ajn simplan profesion.

Numero 5 estas en fazo de ellaboro: konstruado de lernejo en la urbo Poços de Caldas kiel Rotary fondaĵo projekto je alta kosto, por talentaj gelernantoj el publikaj lernejoj.

Mi invitas vin proponi kaj realigi pliajn projektojn de nia Klubo!

Amike,

Ursula

Icon_Clip1  Libro pri Akvo

24-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 24-a renkonto estas:
AKVO ESTAS VIVO KAJ VIVO ESTAS AKVO”

Icon_Antena1  Protokolo:

HODIAŬ ESTAS LA 1-A DE APRLO  –  en multaj landoj oni nomas tiun tagon la “tagon de la mensogo” kaj infanoj adoras rajti mensogi. Sed malmultaj scias kial.

Volonte mi klarigas la kialon, kiu  jam aĝas pli ol 400 jarojn. Imagu!

La historio naskiĝis  en Francio dum la reĝado de Karolo la 9-a (1560-1574). En tiu tempo, la Nova Jaro  komencis en la Norda Hemisfero inter la 25-a de marto kaj la 1-a de aprilo. La homoj  interŝanĝis donacojn kaj festis dance, ĝis la 1-an de aprilo.

Sed la homoj bezonis  kelkajn jarojn por alkutimiĝi ke la jaro ne plu komencas la 1-an de aprilo sed la  1-an de januaro laŭ la dekreto de la Papo Gregorio la 13-a.

Do, kiu erare pensis kaj ne volis lerni la ŝanĝon,  estis konsiderata stultulo kaj mensogulo. Imagu, tiu daŭras ĝis nun 2018… sed ĝenerale  oni ne scias kial. Vi nun scias kiam komencis la gregoria kalendaro!

Icon_Dialog2  Sekretariejo

coloured balloonsEn aprilo ni povas kunfesti tri naskiĝdatrevenojn !!!

Ileana naskiĝis la 1-an aprilo
Nia prezidanto Wally naskiĝis la 3-an aprilo
Maria Jose –  la 27-an aprilo

Mi invitas vin sendi al ili viajn gratulojn!

Nenia problemo, ĉar preskaŭ ĉiuj, sed ne ĉiuj,  jam pagis sian aliĝkotizon.

Kio restas problemo, estas ke iuj membroj ne perceptas la neceson doni vivsignon kaj aperi en nia  retejo kun siaj komentoj, ĉar mi nun devas komuniki la % de la partopreno ĉiun unuan tagon de la monato al la Distrikto 4560…. Se ne eblas en la vidkonferenco, bonvole aperu en la  retejo aŭ en nia kanalo Whatsapp.

Estus bonege se ĉiuj niaj  membroj, kiuj partoprenos la U.K.-on en Lisbono konfirmu tion al mi, ĉi ni intencas fari festan renkontiĝon tie ankaŭ  kun aliaj rotarianoj el aliaj kluboj!

Havu belajn tagojn !

Ursula

Icon_Clip1  La temo de nia 24-a renkonto estas: AKVO ESTAS VIVO KAJ VIVO ESTAS AKVO

Sônia Lúcio

Kreita en 1996 fare de la Monda Akva Konsilio, la Internacia Forumo pri Akvo celas difini politikajn devontigojn pri  la administrado de akvo, ĉefe pri la protektado de la naturaj akvofontoj per diversaj teknologiaj procezoj kaj plantado de arbaroj.

La FORUMO pri AKVO okazas ĉiun tri jarojn kaj jam okzis en Daegu, Sud-Koreio (2015); Marselha, Francio (2012); Istanbul, Turkio (2009); Meksikurbo, Meksiko (2006); Kioto, Japanio (2003); Hago, Nederlando (2000); kaj Marrakesh, Maroko (1997). Ĉijare 2018 ĝi okazis en Brasilia, ĉefurbo de Brazilo inter la 17. Kaj 23. Marto.

La celo de la laboroj de tiu giganta evento estis montri solvojn bazitaj sur naturaj rimedoj  kiel maniero por plibonigi kaj garantii la administradon de la akvoprovizado por la tuta homaro.

Pli ol 100.000 vizitantoj  lernis en tiu Forumo en Brasília pri la absoluta neceso zorgi la konsumon de akvo, lernis  ke urĝas planti multajn milionojn da arboj, ankaŭ en urboj. Miloj da lernejanoj vizitis la diversajn instalaĵojn kie ili povis eĉ sperti kiel vivi en glacia medio.

La vizitantoj lernis ke 70% de la  tuta akvokonsumo estas uzata en la agrikulturo, 20% en industriaj entreprenoj kaj nur 10% uzata por la homa konsumo. Oni lernis pri la reciklado de rubaĵoj, vizitante tiajn entreprenojn en la  urbo Brasilia.

insigno-sc3b4nia.jpg

La Forumo okazis en du malsamaj tamen apudaj lokoj: en la Kongrescentro  por la oficialaj reprezentantoj de registaroj kaj en CIVITANA VILAĜO por la normala publiko  en la ekstera areo de la sportstadiono.

Tutmondaj aŭtoritatoj kaj sciencistoj rilate la konservadon de trinkakvo partoprenis per prelegoj tre interesaj. Eĉ ĉeestis la ĝenerala direktoro  de UNESKO s-ino Audrey Azoulay, avertante ke post nur kelkdekjaroj duono de la homaro ne havos garantion de sufiĉa trinkakvo, se ne tuj ĉiuj landoj komencos aktive prizorgi  siajn akvofontojn. Krome la maro kun sia sala akvo vivas grandegan problemon pro troa konsumo de plastaj ujoj, kiuj kovras grandajn areojn de la maroj kaj la marbestoj mortas pro tiu plasto.

Ĉar mi faris postuniversitatajn studojn pri administrado de naturaj mediofontoj, inter kiuj la akvo ja estas la plej grava, ĉar vivesenca por  homoj, bestoj kaj plantoj, estis por mi evidente granda plezuro kaj honoro kunlabori aktive en la organizado de tiu internacia Forumo pri Akvo en Brasília. Ankaŭ nia klubmembro Roberto Gandara partoprenis la Forumon kaj certe raportos ankaŭ.

23-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 23-a renkonto estas:
Stipendioj por Studoj pri Paco kaj Konfliktsolvoj” 

Icon_Antena1  Protokolo:

La guberniestro de nia distrikto 4560 eldonas  Monatan Leteron( CARTA MENSAL) kun multaj informoj pri ĉiuj okazintaĵoj en la 60 kluboj de nia Distrikto,  projektoj kaj aktivecoj. Same aperas la monata frekvenco de la membroj laŭklube.

La ĉimonata temo estas  “Akvo-provizado kaj higienaj instalaĵoj”, kio signifas ne nur fosi putojn en Afriko aŭ Hindio sed paralele instrui pri higienaj necesaj kondiĉoj kaj personaj protektoj kontraŭ malsanoj pro manko de pura akvo. Ankoraŭ plene funkcias la forumo pri AKVO en Brasília, kie  kelkaj el niaj membroj aktive partoprenas.

En nia distrikto 4560 viglas seminarioj por la novaj estraranoj, kiuj  komencos sian deĵoradon la 1-an de julio. Jam la distrikto preparas la tradician jaran konferencon en Caxambu en majo 18-20. En nia dosierujo vi trovas la martan eldonon de la Monata Letero kun  detalaj indikoj pri la konferenco (hoteloj, programoj ktp). Ĉiuj rotarianoj estas invitataj.

Ankaŭ vi, kara leganto!

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Nia kasistino  Sônia jam pagis preskaŭ ĉiujn necesajn kostojn(revuoj, distrikta kontribuo, bankkostoj, kotizoj al  R.I., registrigoj, wordpresskostoj ktp.).

Ni esperas, ke kiu  ankoraŭ ne pagis sian duonjaran kotizon (1.1.18-30.7.18) de 75 USD.=250 R$ faros tion antaŭ la  fino de la monato.

Dume daŭras nia projekto de volontula tradukado de artikoloj de la UNESKO-KURIERO. Oni tie bezonas kelkajn pliajn tradukantojn, kaj se vi pretas donaci kelkajn horojn por  traduki el la angla al esperanto, vi estas ege bonvena!

En la dosierujo vi trovas  artikolon kiu aperis en la februara UEA revuo ESPERANTO pri Rotary International kaj nia Klubo. Jam kelkaj  interesitoj alskribis la retejon.

Icon_Clip1  La temo de nia 23-a renkonto estas: Stipendioj por Studoj pri Paco kaj Konfliktsolvoj

Nia nuntempa socio havas en multaj landoj krizajn situaciojn pro la plej  diversaj kaŭzoj (militoj, naturkatastrofoj, manko de akvo, gerilaj atakoj, perfortoj, armitaj konfliktoj, homaj rajtoj,  klimataj ŝanĝoj, epidemioj ktp.).

Pro tio la homa socio bezonas urĝe specialistojn por agi kompetente kaj gvidante en tiuj diversaj situacioj. Rotary kaj ĝia grava fondaĵo de pluraj  jaroj decidis finance subteni plurajn universitatojn kaj ties studentojn kun kursoj pri Pacstudoj kaj Konfliktsolvoj.

Ĉiujare distriktoj kaj kluboj de R.I. rajtas prezenti kandidatojn por specialaj kursoj en  tiuj universitatoj por akiri diplomon pri pacstudoj kaj konfkliktsolvoj. Ek de nun ĉiuj kluboj estas invitataj prezenti kandidatojn kiuj estos elektitaj je internacia nivelo, devas bone regi la anglan  lingvon, krome havi gvidajn kapablojn.

Temas pri specialigaj kursoj por profesiuloj jam kun  spertoj en internaciaj rilatoj aŭ en solvo de konfliktoj. La kandidatoj  devas esti serioze komprometitaj pri la temo kaj laŭeble jam laborantaj en tiuj diversaj kampo kiel amaskomunikiloj, arbitraciaj grupoj de konfliktoj kaj  katastrofoj. Per tiu diplomo la Rotary Pacagantoj povos sekvi sian karieron en registaroj, neregistaraj institucioj, en publika sekureco, en diplomataj medioj, ĉe Unuiĝintaj Nacioj kaj en mondaj konfliktoj kun rifuĝintoj kaj aliaj viktimoj.

La misio de la Rotariaj Centroj estas promocii mondan Pacon trejnante homojn en akademioj, kie ili lernas teorion kaj praktikon. Ĉiujare, ĝis 100 kandidatoj estas financitaj de Rotary en magistriga programo en disciplinoj rilatigitaj kun paco kaj sekureco.

Se vi, karaj membroj de nia kluboj,  konas personojn kun tiuj prerekvizitoj kaj kiuj deziras fari tiun kurson, bonvole anonci al nia prezidanto Wally!

136.svg  Novaj Dosieroj

 

22-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 22-a renkonto estas:
La serĉado de feliĉo kiel fundamenta celo de la homo” 

Icon_Antena1  Protokolo:

Nome de nia prezidanto Wally mi  malfermas la 22-an temon de nia Klubo kaj invitas vin komenti pri la propono de la Unuiĝintaj Nacioj rilate la feston de la 20-a marto.

Ĉiuj vi ricevas regule  la revuojn de nia institucio kaj povas legi kio okazas loke, nacie kaj internacie. Tamen mi deziras hodiaŭ speciale atentigi vin pri la homaj fortoj en Rotary International.

La plej lastaj statistikaj valoroj de la granda volontula kapitalo en R.I. disponas pri 1.230.715 volontuloj en giganta reto formita de  545 distriktoj kun 35.792 kluboj.

La partopreno de virinoj momente konsistas je 268.5929(22%).

En Brazilo, kie nia Klubo havas sian administran centron em la distrikto 4560, ekzistass 54,241 rotarianoj em reto de 38 distriktoj kaj 2.395 kluboj. 13.987 rotrarianoj em Brazilo estas virinoj (26%).

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Nia membro Julio, fluganta ambasadoro de Rotary kaj Esperanto sed ankaŭ de nova sporto, nomata Tĉukpilko, aktivas jen en Islamabad,  jen en Lisbono, jen en Tanzanio, ĉar lia profesio kiel flugrespondeculo en araba flugkompanio Emirates Arabes, permesas profiti siajn oftajn vojaĝojn por  disvastigi la Pacon tra solidara sporto. Se vi reiros al la 8-a temo vi povas legi pri tiu interesa agado!

Pluraj  niaj membroj prezentis ter interesajn komentojn pri la temo AKVO kaj  mi certas ke tiuj inter ni kiuj partoprenos la fourmon, povos porti la infromojn publikigitaj, ĉefe Maria kaj Amanda k.a.

Antaŭ kelkaj tagoj tutmonde oni festis la tagon de la virino. Tio bedaŭrinde necesas, ĉar en multaj nacioj ankoraŭ nuntempe la virinoj estas grave diskriminaciataj. Eĉ en lando kiel  Brazilo, ĉiutage 12 virinoj estas mortigitaj kaj perfortitaj pli ol duoble.

Ankaŭ em R.I. virinoj estis konsiderataj samrajte al viroj  nur ek de 1989, do antaŭ apenaŭ 30 jaroj kaj konsistigas malpli ol 25% de la membroj.

Nia Klubo  havas inter siaj 25 membroj nur 8 virinojn.

Mi persone eniris en R.I. 1998, kiam  la nova leĝo de virina membriĝo estis freŝa kaj mi bone  memoras, ke ekzistis Klubo en Brasilia, kie viraj membroj diris al mi: “Se virino enirus mian klubon, mi forirus tuj!” Kaj mi respondis ridetante: “do, foriru tuj!”

Feliĉe tiu anakronismo tamen baldaŭ ŝanĝiĝis kaj hodiaŭ la edzino de tiu kompano, tiam eĉ guberniestro, estas klubprezidantino nuntempe.

Nia mondo ankorau bezonos jarojn, eble jardekojn por egaleco de  rajtoj kaj eblecoj en la profesioj kaj entute en la socio.

Icon_Clip1  La temo de nia 22-a renkonto estas: La serĉado de feliĉo kiel fundamenta celo de la homo

La Ĝenerala Asembleo de la U.N. en rezolucio 66/281  (dokumento de la 12-a de julio 2012), dekretis la 20-an de marto, la Internacian Tagon de Feliĉo, por rekoni la gravecon de feliĉo kaj bonstato kiel universalaj aspiroj de la homo kaj la neceso de ĝia inkludo en registarajn politikojn.

Organizita dum la 66-a sesio de la Ĝenerala Asembleo, la kunveno okazis laŭ la iniciato de Butano, malgranda lando, ĉe la piedoj de la Himalaja Montoj. Tiu popolo rekonas la superecon de nacia feliĉo sur nacia ekonomia enspezo ekde la fruaj  sepdekaj jaroj kaj adoptis la “Feliĉon” kiel pli kompletan indekson reprezentanta la realan vivnivelon ol la malnetan nacian produkton.

La ĝenerala sekretario de U.N. konsideris, ke la socio bezonas novajn ekonomiajn paradigmojn, kiu rekonas la egalecon inter la tri kolonoj de daŭrigebla evoluo. “Socia, ekonomia kaj media bonstato estas nedisigeblaj. Kune ili difinas mondan feliĉon”, li diris.

La Unuiĝintaj Nacioj invitas ĉiujn Membro-Ŝtatojn, organizojn de la UN-sistemo kaj aliajn internaciajn kaj regionajn organizojn, kiel ankaŭ la civilan socion, inkluzive de neregistaraj organizaĵoj (kiel Rotary) kaj individuoj, por observi taŭge la Internacian Tagon de Feliĉo, per rimedoj kiel edukaj kaj konsciigaj agadoj.

Bonvole komentu tiun tre gravan temon kun viaj opinioj, klarigante ĉu en via registara socipolitiko la “feliĉo” jam  estas konsiderata!

Ursula Grattapaglia

21-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 21-a renkonto estas:
Monda Forumo pri AKVO” 

“Pli valoras lumigi kandelon ol malbeni la mallumon.”
Konfucio

Icon_Antena1  Protokolo:

Hodiaŭ estas la datreveno de la  modesta fondoceremonio en 1905 de la unua  Rotary kunsido en Chicago. La kvar fondintoj certe ne imagis ke hodiaŭ  113 jarojn poste, tra la  mondo en 35.792 kluboj la membroj festas tiun tagon per belaj ceremonioj.

Nia Klubo funkcias elektronike kaj ni povas maksimume sendi gratulmesaĝojn al niaj geamikoj!

Legante la liston de la partoprenontoj de la venonta UK en Lisbono,  Portugalio, ni konstatis kun plezuro la nomojn de pluraj niaj membroj (Joacir, Ileana, Alfred, Vanda,  Ulisses, Giuseppe, Alessandro, Ursula ktp.) – jen bonega okazo  por festi kune nian amikecon kaj konatiĝi kun tiuj, kiujn ni ankoraŭ ne konas persone.

Jam nun ni planas komunan vespermanĝon dum la kongresa semajno ankaŭ kun rotarianoj-esperantistoj el aliaj kluboj, kiuj  jam aliĝis al RADE.

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Mi ne volas citi la nomojn de la membroj, kiuj ankoraŭ ne sendis sian kotizon, sed memorigi al ili, ke mi  anticipis vian parton, ĉar urĝis transpagi la internacian kotizon jam en januaro.

Do, bonvole ne lasi min atendi tro  longan tempon…

En la belega urbo Caxambu, Minas Gerais, okazos nia ĉijara Distrikta konferenco (18- 20 majo). La guberniestro Joan Bosco Bèze invitas ĉiujn rotarianojn al tiu grava festo!

Planu viajn venontajn mallongajn vojaĝetojn kaj ne preterlasu Caxambu!!

Icon_Clip1  La temo de nia 21-a renkonto estas: Monda Forumo pri AKVO

Post la Packonferenco en Vancouver, antaŭ du semajnoj, en kiu Wally partoprenis aktive, nun okazos post unu monato en Brasília,(18.- 23. marto) kie  loĝas pluraj membroj  de nia Klubo, la Tutmonda Forumo pri AKVO.

Mi invitas vin ĉiujn, precipe nian kolegon Davide Astori, nepre sendi viajn komentojn pri tiu vivesenca elemento AKVO. Tiu temo estas en la  listo de la prioritataj projektoj de Rotary kaj estonte ni povos pripensi ke nia Klubo laboru en tiu kampo, kiu apartenas al la mediprotektado, kiun ni pridiskutis pasintmonate.

Servi la homaron

%d bloggers like this: