12-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 12-a renkonto estas:
“Rotary Internacia”estis frua gvidanta tutmonda organizo kiu batalis por likvidi Poliomjeliton!” 

PROTOKOLO

  1. PAGO DE LA JARA KOTIZO  antaŭ la 5-a de  julio.
    Kiel vi ĉiuj scias, ek de la 1-a julio niaj membroj  pagos siajn jarajn kotizojn. Kelkaj preferas pagi tuj por la tuta jaro, dum aliaj preferas en du partopagoj (1.7.2017 kaj 1.1.2018). La minimuma jara kotizo konsistas, laŭ niaj nunaj informoj.  el 150 USD jare, tiel dividita: 63 USD por Rotary International, 62 USD por  nia Distrikto 4560, kaj 25 USD por la revuo, kiun ĉiu el vi ricevos rekte hejmen. Kompreneble ni dependos de la kurzo de la USD, kiu daŭre ŝanĝiĝas.
  2. Dum la unuaj tagoj de julio ni devos transpagi la  kotizon de la unua semestro  de la rotaria jaro 2017/18 en la valoro de 75 USD al kiu oni devas aldoni la pagon de la unufoja enir-kotizo en Rotary de 15 USD kiun ni anticipis en majo por la oficiala rekono de la  Klubo.

Niaj membroj, kiuj havas konton en UEA, simple kreditu la sumon de 90 USD al la konto rceb-c (rotary club esperanto brasil), de kie UEA transsendos rekte al la brazila klubkonto. Tiel la kurzoŝanĝo okazos nur unufoje.

La brazilaj membroj sendu la ekvivalenton de 90 USD al la konto de brazila banko, kies koordinatoj ni estas ankoraŭ difinantaj por akiri la juran personecon kaj CNPJ. Provizore oni utiligu la personan konton de la sekretariino Ursula Grattapaglia – Banco de Brasil – Ag.1273-4, Conta 7.014-9 en Brasília.

Kiam vi transpagos, samtempe bonvole averti al ursula.eclub@gmail.com .

Nia Klubo funkcias jam provizore de  kvar monatoj,  kaj hodiaŭ estas la lasta renkonto de la rotaria jaro 2016/2017, kiu finiĝos la 30-an junio. Ni volas legi de ĉiuj vian komenton.

Hodiaŭ komenciĝas nia vintro, kaj por vi en la norda hemisfero, via somero! Karaj membroj, ĝuu vian paralelan klimaton!….

Amike, Giuseppe

Rotariaj instruoj

Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?

‘Rotary Internacial’ estis frua gvidanta internacia organizo kiu batalis por likvidi Poliomjeliton!

La Rotaria Fondajxo, kune kun gxiaj partneroj, reduktis la kazojn de poliomjelito per 99.9 procentoj tutmonda ekde nia unua projekto vakcini infanojn en  Filipinojen 1979.

Ni kiel Rotarianoj estas preskaux sukcesaj en la projekto likvidi poliomjeliton, sed ni  bezonas vian helpon. Ĉu vi havas  kelkajn minutojn aŭ  kelkajn horojn,  jen iuj  metodoj por fari  tutmondan efikon kaj protekti infanojn kontraŭ poliomjelito (por) ĉiam.

Por  ne pli ol $0.60,  infano  povas esti protektita kontraŭ ĉi tiu kripliga malsano dumvive. Membroj de Rotary en multaj landoj faras tiujn donacetojn semajne kaj la Rotary Fondajxo aldonas egalajn donacojn.

Sekvas eta historio pri la malsono kiun Rotary helpas likvidi.

Vi, kiel membro de nia klubo, povas esti fiera ke vi estas kolego kiu partneras en entrepreno grandega kaj valora kiu servas al la homaro.

Nun, eta historio de tiu malsano.

Wally du Temple, Prezidanto

En majo 1980 La Monda Organizo Pri Sano sciigis, ke variolo estas forigita en la tuta mondo. Tiun daton la homaro devus ĉiujare soleni kiel ĉefan feston. UN, agnoske al la kontribuo de la angla kuracisto E. Jenner en la kontraŭ-variola vakcinado, povus senerare glori lin kiel bonfaranton de la tuta homaro. Pli ol 3000 jarojn variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran malsanulon, blindigante multajn aliajn kaj lasante por ĉiam sur la visagxo de ĉiu postvivanto cikatrojn de tiu malsano. Kaj jen nun, danke al scienco kaj insista agado de multaj miloj da medecinistoj , la plej danĝera malson estis eliminita. Tiu sukceso inspiris la homaron provi atingi similajn rezultojn en eliminado de iuj aliaj malsanoj. Inter ili la plej grandaj esperoj estis ligitaj kun la eblo de likvido de poliomjelito.

Kio estas poliomjelito?

Poliomjelito estas tiel antikva malsano kiel variolo. Estis trovita egipta bareliefo (1580-1350 jaroj a.K.), sur kiu estas figurita pastro kun paralizita kaj atrofia dekstra piedo tipa por la sekvoj de poliomjelito. Kvankam poliomjelito ne estis tiom disvastiĝinta kaj pereiga malsano kiel variolo, tamen en diversaj historiaj periodoj okazis epidemiaj eksplodoj de la malsano, kies sekvoj estis multenombraj paralizoj, ekzemple, ili estas priskribitaj en la verkoj de la greka kuracisto Hipokrato. En la unua duono de la 20-a jarcento grandskalaj epidemioj de poliomjelito okazis en multaj landoj.

Estas konate, ke la usona prezidanto F. Roosevelt, pro la sekvoj de poliomjelito, devis sin movi en speciala kaleŝo. En 1909 estis evidentigita la virusa kaŭzo de la malsano kaj baldaŭ post tio estis trastuditaj la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de poliomjelito. La primara lokalizado de la virusoj estas epitelio kaj limfa histo de la faringo, de kie ili povas eliĝi kaj disvastiĝi aerogute. Sed la ĉefa lokalizado de la virusoj de poliomjelito estas la homa intestaro, de kie ili eliĝas kun fekaĵo kaj transmisiiĝas per infektitaj akvo, laktaĵo, legomoj, manoj ktp. Ankaŭ musxoj povas transporti virusojn de poliomjelito kaj infekti nutraĵon.

Bezonaĵoj por la likvido de poliomjelito

Dum 1954-1955 en Usono aperis la unua efika kaj sendanĝera kontraŭ-poliomjelita vakcino, kreita de doktoro Jonas Salk. Ĝi enhavas mortigitajn poliovirusojn de tri tipoj, kontraŭ kiuj la organismo ellaboradas defendajn antikorpojn. La vakcinon oni enigas en la organismon per injektoj. Sed vakcino havas gravan nesufiĉecon: ĝi stimulas fabrikadon de antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, trovitajn nur en la sango, sed ne tiujn en la intestaro. Do, la vakcino sukcese protektas la organismon kontraŭ paralizigaj formoj de poliomjelito, sed ne evitas la virusportadon, t.e. ne sendanĝerigas la ĉefajn fontojn de infektado. Post du jaroj, la usona doktoro Albert Sabin malkovris kontraŭ-poliomjelitan vakcinon, entenantan vivajn, sed malfortigitajn (atenuiĝajn) poliovirusojn de tri tipoj. Kontraŭ ili en la organismo produktiĝas antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, kiuj ne nur penetras la sangon, sed ankaŭ loĝas en la intestaro. Do, la vakcino de Sabin protektas la organismon ne nur kontraŭ paralizigaj formoj de la malsano, sed ankaŭ kontraŭ virusportado en la intestaro. La vakcino de Sabin havas ankoraŭ unu preferindecon: ĝin oni enigas en la organismon perbuŝe, en formo de gutoj. Sed ĝi ne estas tute sendanĝera: ĉe unu el du milionoj da vakcinitoj (aŭ eble kelkaj kazoj el unu miliono) povas aperi simptomoj de vakcinorilata poliomjelita paralizo. Sed la kapableco de la vakcino preventi la disvastigon de poliomjelito multe superas tiun difekton.

Konkludo

La eliminado de poliomjelito en grandegaj teritorioj – Ameriko, Eŭropo, multaj landoj de Azio kaj de Pacifiko, kie ankoraŭ antaŭ 60-70 jaroj furiozis epidemioj de la malsano – esperigas, ke la fina celo, likvido de poliomjelito, realigeblos. Tamen nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas. Tio ankaŭ prezentas minacon de elportado de la malsano en aliajn landojn. Sed sen pli aktiva internacia helpo, la gvidantaro kaj medicinistoj de endemiaj regionoj ne povos ŝanĝi la situacion, des pli en tiuj landoj, kie estas multe da aliaj problemoj: malriĉeco, ĉiujaraj inundoj, enlandaj militaj konfliktoj (Afganio), malsato, aidoso, malario (multaj regionoj de Afriko), kaj eĉ miskompreno pri la efikoj kaj celoj de vakcinado mem.

La finfaro de likvido de poliomjelito estas celo por la homaro tiel grava kaj nobla kiel tiu de variolo.

5 pensoj pri “12-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil”

  1. Mi volus partopreni kun vi, ke mi tre shatas la ideojn de Kompano Otavio pri Rotary aktiveco: “Oni povas krei la Rotariajn Nukleojn por Komunumo disvolviĝo, altvaloraj pontojn por organizita kontakto kun niaj samurbanoj. Preventa Sano Projekto, pere de partnereco inter Rotary kaj nutrado spertuloj, kuracistoj, fizikoterapeŭtoj kaj flegistinoj, informanta la lokan klientaron pri vivokvalito, veraj bezonoj kaj bezonoj kreita de la amaskomunikiloj, racia nutrado, persona higieno kaj seksa kaj iliaj implicoj por sano, memrespekton, respekto por aliaj, etiko kaj komunikado, ŝparado kulturo, ekologio, reciklado, ktp”
    La Rotarianoj de mia eks klubo, Rotary Club de Franca Novas Gerações, fondis Rotarian Nukleon por komunumo en nia urbo, kie volontuloj instruas diversajn kursojn.

    Liked by 1 persono

  2. Mi konas la laboron de Rotary kontraú poliomjelito. Mi scias ke gxi estas grava agado por la homaro, sed mi mem ne estas medicinisto kaj pro tio ne povas kontribui al la diskutado. Dum la dua renkonto en julio mi certe povas multe pli kontribui.
    Alfred

    Liked by 1 persono

  3. (N legu mian antauan komenton, mi simple eraris la temon.)
    Nun pri poliomjelito mi deziras akcenti ke tiu tutmonda grandioza projekto honorigas R.I., cxar sen la agado de ni rotarianoj ankorau multaj infanoj en la mondo suferus pri tiu terura malsano.
    Mia edzino kaj mi aktive subtenas tiun projekton per la PAUL HARRIS FELLOWSHIP, pri kiu ni estonte ankorau parolos dum niaj renkontoj.
    Amike, Giuseppe

    Liked by 1 persono

  4. Karaj kamaradoj,

    Mi bone konas la batalon de Rotary kontrau poliomjelito. Mi patro, rotariano, kiam mi estis adoleskanto, laboris en pluraj kampanjoj de vakcinado kontrau tiu terura malsano kiu ekzistis en la Nordoriento de Brazilo kaj ni estis tre feliĉaj kiam ni havis la novaĵon ke Brazilo kun la helpo de rotarianoj estis libera de tiu malsano.
    Do, mi konas la valoron de la laboro de la rotarianoj kaj ilian lukton por pli ĝusta kaj frateca mondo.

    Brakumon al ĉiuj

    Liked by 1 persono

  5. Mi ne havas sperton pri la efiko de dorlot-bestoj en la terapio de malsanoj, sed en Bona Espero ekzistas du bestoj dorlotitaj !La hundo LEONO ,kiu bojas dumnokte al lupoj, dazipoj kaj mefitoj j kaj ne reagas se alvenus shtelistoj, kaj la kato KATIDO, kiu vivas atendante ne ekzistantajn musojn .
    Giuseppe

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.