1-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

La temo de nia 1-a renkonto estas:
“ROTARY FARAS LA DIFERENCON en 2017/2018. Kion signifas tio por vi persone?” 

PROTOKOLO

➥  Nia aprobita flageto – Rotary Club de Esperanto – Brasil

Karaj geamikoj,

Hodiau ni komencas la unuan plenan jaron de nia Rotary Klubo.

Se ni dum  la pasinta jaro agadis sub la slogano “Rotary servante la homaron” – en la nova jaro nia slogano estos “ Rotary faras la diferencon”!

En la pasinta jaro nia guberniestro de la Distrikto 4560 estis nia nova membro João Otávio Veiga Rodrigues , kaj dum la jaro 2017/2018 nia guberniestro estos João Bosco Ribeiro Bèze, loĝanta en la urbo Oliveira en la Ŝtato Minas Gerais.

Mi memorigas vin ke necesas registriĝi en la internacia retejo MYROTARY, kiel pluraj inter vi jam realigis, sed ne ĉiuj.Tiujn mi petas tamen ne forgesi kaj fari tion urĝe, kiel klarigita rete.

Same jam pluraj pagis sian duonjaran kotizon kaj ni esperas, ke antaŭ la 5-a julio ĉiuj kunlaboros tiusence.

Ni estas 20 fondintomembroj kaj jam la 1-an de julio pliaj tri esperantistoj aliĝas al nia Klubo!

Tio estas vere notinda kaj mi  esperas, ke kiam ili publikigos mesaĝon, ke vi amikiĝu kun ili!

Post la feria monato julio, ni komencos en aŭgusto  konkretigi niajn proponojn per komence modestaj  edukaj kaj humanecaj  agadoj, kun la  kunlaboro de ĉiuj.

Nia amikino Ruth Margo en Washington faras vere admirindan agadon – ŝi preparas centojn da frazoj en Esperanto por la kurso DUOLINGO en sistema maniero  laŭ la vortklasoj. Kaj ŝi certe ŝategos helpon…

Alia volontula agado povus esti traduki paĝojn pri Rotary en Vikipedio al Esperanto. Povas esti Ileana el la dana al Esperanto, povas esti Georgo el la  pola kaj fine post kelkaj monatoj ankaŭ nia Klubo  “faros la diferencon en la mondo”.

Sekvas la listo de niaj membroj kun la registro-numero de ĉiu unuope.

Baldaŭ vi ankaŭ ricevos la personan identigan karteton por la okazo kiam vi vizitos fremdajn Rotary klubojn!

Mi salutas vin elkore kaj deziras renkonti ĉiujn tri foje monate!

Rotary Klubo de: E-Club de Esperanto-Brasil
Klubo numero 88478

Aktivaj membroj – 23 registroj

Familia Nomo Nomo Akcepto Kategorio
1 9929735 Afonso Ladislau 17-Majo-2017 Membro
2 9929729 Albuquerque José 17-Majo-2017 Membro
3 5870925 Astori Davide 17-Majo-2017 Membro
4 9929600 Calegari Julio 17-Majo-2017 Membro
5 9929586 Camboim José 17-Majo-2017 Membro
6 5367794 Colares Cleder 17-Majo-2017 Membro
7 9974626 Correia Rodrigues Antônio 01-Julio-2017 Membro
8 8110075 du Temple Wallace 17-Majo-2017 Membro
9 9929679 Gandara Roberto 17-Majo-2017 Membro
10 5194417 Grattapaglia Úrsula 17-Majo-2017 Membro
11 8440870 Grattapaglia Giuseppe 17-Majo-2017 Membro
12 9929723 Handzlik Jerzey 17-Majo-2017 Membro
13 9929740 Kevess-Cohen Ruth 17-Majo-2017 Membro
14 8910746 Komarnicka Malgorzata 1-Julio-2017 Membro
15 9929607 Lee Jungkee 17-Majo-2017 Membro
16 9929145 Lúcio Sônia 17-Majo-2017 Membro
17 5410431 Resende Vanda 17-Majo-2017 Membro
18 5410428 Resende Ulisses 17-Majo-2017 Membro
19 6144918 Rodrigues João Otávio 1-Julio-2017 Membro
20 9929521 Schubert Alfred 17-Majo-2017 Membro
21 9929568 Schroder Ileana 17-Majo-2017 Membro
22 5861325 Silva Maria 17-Majo-2017 Membro
23 9929535 Torres Amanda 17-Majo-2017 Membro

Vortoj de nia prezidanto 2017/2018

Karaj gemembroj de https://rotaryclubdeesperantobrasil.org

Por mi estas granda honoro esti via unua prezidanto de nia klubo. Nia kara kluba sekretario, Ursula Grattapaglia, raportos al vi pri la novaj detaloj de nia kluba fondiĝo kaj kresko. Dank’ ĉefe al la laboro de gesinjoroj Grattapaglia la afero progresas tre bone kaj rapide.

La tempo alvenas ĝuste nun kiam ĉiuj personoj, kiuj sin anoncis kiel membroj estos petitaj pagi aliĝkotizon. Kiam vi ricevas klarigojn kiumaniere tion fari mi petas ke vi agu kiel eble plej rapide por fari tion. Memoru ke ĉiu groŝo de vi pagita helpos al Rotary fari servojn al homoj kiuj havas gravajn bezonojn. Via membro-kotizo estas samtempe kotizo, kaj ankaŭ formo de karitata servo. Oni ne povas tion diri pri multaj aliaj kotizoj de aliaj asocioj.

Mi deziras memorigi vin ke vi apartenas al elektronika, reta klubo kiu liberigas vin de la neceso pagi por manĝoj en restaŭracioj kaj ankaŭ ŝparas al vi tempon iri al matenaj, tagmezaj aŭ vesperaj kunvenejoj, ĉu en hoteloj, ĉu en urbodomoj. Dumaniere vi ion ŝparas, kaj monon kaj tempon. Kompense, vi havas devontigon viziti en la tempo periodo de dek tagoj la ‘aktualan renkontejon’ de nia klubo, legi la tekstojn kaj aŭ respondi pri io, aŭ lasi noton ke vi vizitis la renkontejon kiel aktiva membro.

Inter la 27a de junio kaj la 12-a de julio mi estos en Raleigh, Norda Karolino, Usono, por la NordAmerikaj Someraj Kursoj de Esperanto, ( NASK ) kaj por la jara kunveno de la Fondaĵo Pri ‘Esperantic’ Studoj ( ESF ) kies estrarano mi estas.

Nia R-klubo evoluos kiel klubo kiu pli kaj pli helpos al la homaro. En monatoj venontaj ni povas diskuti pri komuna projekto. Inter tempe, ni individue povas fari servojn kaj bonajn agojn por honori la kvar etikajn konceptojn de Rotary:

Ĉu kion mi pensas, parolas kaj faras:

  • Estas la vero ?
  • Estas justa por ĉiuj interesitoj?
  • Kreas bonvolon kaj pli bonajn amikecojn?
  • Estas favora al ĉiuj interesitoj?

Persone kiam mi estos en Raleigh mi partoprenos en diskutoj pri la laboro por efektivigi ‘lingvajn rajtojn’ ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, grava temo. Individuaj esperantistoj, kelkaj kiuj estas membroj de nia klubo subtenas la informan laboron de UEA en Novjorko.

La kongreso de Esperanto-USA okazos antaŭ tiuj supre menciitaj eventoj. Dum la kongreso mi informos homojn pri nia r-klubo. Ni eble ricevos aliajn petojn por membriĝo – ni esperu tion.

amike bondeziras al vi

Wallace George du Temple
Prezidanto
rotaryclubdeesperantobrasil.org

11 pensoj pri “1-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Karaj Geamikoj,

    fine ni vere ekas! Kaj mi felicxas ege pri tio. Rotary estas tute ne malgranda parto de mia vivo. Mi konatigxis kun gxiaj idealoj kiam mi estis 19jaragxa, kaj ekde la komenco mi klare komprenis kia valoro estis en tia propono. Kaj nun mi fieras esti kune kun vi.
    Elkoran saluton ankaux al Joseph, kun kiu ni komencis la vojon rotarian-esperantan pere de la unua e-klubo en la Distrikto 2050: se tiu sperto mi ne estus cxi tie, kaj mi vere dankemas al cxiuj unuaj pioniroj (kelkaj el kiuj estis la motoro de nia nova klubo).
    Antauxen, do, obstine, kiel skribis nia Majstro. Kune.

    Davide

    Liked by 1 persono

  2. Karaj amikoj,
    mi ne multe pripensis la “diferencon”, cxar mi uzis multe da tempo prepari la temon por la 2a renkonto. Mi ja promesis prepari materialon pri la “fornetoj”, kiuj sxpareme uzas lignon. Eble tio estas estas jam diferenco: Rotarianoj preferas agadon al nura komunikado. Kaj kontribui al la solvo de problemo postulas multe da laboro. Cxi tie mi volas citi la eltroviston Frank Stelzer, kiu diris antaux multaj jaroj al mi (en la germana lingvo): Ideen haben ist nicht schwer, realisieren dagegen sehr. (= Havi ideojn facilas, sed realigi ilin ege malfacilas.)
    Ursula: Mi nun verkos ankaux la priskribon de la utiligo de la fornetoj kaj sendos al vi. Se mi ret-konekto bone funkcias, vi ankoraux hodiaux ricevos gxin.
    Salutas
    Alfred

    Liked by 1 persono

  3. Karaj geamikoj: Pacon!
    Mi deziras bonajn rezultojn en lia kunveno pri la lingvaj rajtoj. Tre grava kunveno!
    La himno La Espero estas nia persona alvoko al laboro! La Brazila Himno estas “foto” de nia amata lando kaj sia popolo.
    Mi pensas ke Rotaria Klubo estas tiu kiu faras la diferencon per gxiaj Projektoj , cxe gxia komunumo. Nia grupo havas multajn eblecojn kaj konagxonte unu alian certe la ideoj, idealoj kaj projektoj certe aperos.
    Rotaria Klubo ne estas ejo por nur babili.
    Mi sxatus interparoli kun s-ino Preziantino de Komisio pri Rotaria Fondajxo. Kiu povas helpi min?
    Brakumojn!

    Kore

    João Otávio

    Liked by 1 persono

    1. Volonte mi parolos kun Vanda, João Otávio, sed sxi certe ne kunlaboros en la Fondajho, char shi multe helpas min nuntempe rilate la CNPJ kaj la Banko. Do, shi havas multan laboron, kaj vi estu do la prezidanto, de tiu komisiono. Vanda preferas helpi en la administrado.
      Kore kaj amike, Ursula

      Ŝati

    2. Kara rotaria amiko João Otávio,
      mi tute konsentas vian eldiron: “Rotaria Klubo ne estas ejo por nur babili.” Vere gravas, ke ni havu bonajn projektojn, priparolu ilin kaj ankaux realigu ilin.
      Korajn salutojn
      Alfred

      Ŝati

  4. ROTARY FARAS LA DIFERENCON

    Por komentarii la aktualan temon de nia klubo, mi deziras paroli pri du epizodoj, kiuj pravigis la kontribuon de Rotary helpe al malriĉaj komunumoj.
    Temis pri la konstato ke en la hospitalo de la urbeto de Alto Paraíso en Brazilo ne ekzistis X radioj- aparato por detekti frakturojn kaj tio postulis daŭran veturadon al la ĉefurbo per ambulancoj (500 km ir kaj revene) de centoj kaj centoj da malsanuloj akcidentataj. Kunlabore kun britaj rotarianoj kaj helpe de la Rotaria fondaĵo, la Rotary klubo en Alto Paraíso sukcesis aĉeti kaj instali en la hopitalo Xradioj-aparaton, kiu ebligis grandan ŝparon en la modestaj financoj de tiu urbo.

    Dua epizodo aperis per la konstato ke en Alto Paraíso la funkciuloj de la loka konsilio por protekto de infanoj, plenumis sian taskon per biciklo, kiam temis pri urĝa interveno por eviti gravajn mistrakton de infano. Danke al Rotary ni liveris al tiu konsilio aŭtomobilon por pli efike fari tiujn intervenojn kaj vere ” fari la diferencon”.

    Per nur du vere utilaj projektoj, miloj, fakte miloj, da loĝantoj ricevis grandajn helpojn rilate sanasiston kaj infanprotektadon.
    Nia Klubo lernos certe detekti necesojn por solvi en la plej bona maniero la realigon de daŭripovaj projektoj favore al grandaj homgrupoj.

    Liked by 1 persono

  5. Karaj geamikoj en Rotary,
    Ni rotarianoj faru ian diferencon en la mondo per nia volontula agado – jen la invito al ni ĉiuj de la nova prezidanto de Rotary.
    Ian Riseley vivas en Aŭstralio en la urbo Sandringham, kie li estas la direktoro de propra konsilia entrepreno pri impoŝtoj kaj kontosciencoj. Li kaj la edzino Julliet,, eksa guberniestrino, estas grandaj donacantoj de R.I. Pri ili vi legos en la venonta Renkonto.

    Ian Riseley diras, ke Rotary kunigas talentojn kaj ideojn kun la celo krei daŭripovajn ŝanĝojn en la tuta mondo.
    Mi certas ke nia Klubo plene konsentas kun tiu frazo.
    Komencu ni konkretigi niajn talentojn!

    Ŝati

  6. Saluton al ĉiuj membroj de la brazila klubo,
    El Belgio kaj pli precize el la rotaria klubo de Louvain-la-Neuve (Loveno-la-Nova) mi bondeziras al vi ĉiuj agrablan kaj fruktodonan rotarian jaron. Mi speciale salutas Ursula, Giuseppe, Davide, Wally kaj Lee, kiujn mi plezure renkontis unue dum la UK de Rotterdamo (Ursula kaj Giuseppe), dum UK de Kopenhago (Davide), dum UK de Bonaero (Wally), dum UK de Rejkjaviko (Lee). Bedaŭrinde mi ne ĉeestos la U.K. de Seulo, sed mia nepo Adrien Combes partoprenos en la infana kongreso … eble li estos iam esperantista rotariano. Mi esperas renkonti vin dum UK en Lisbono, sed intertempe ni povos interkomuniki pere de via retejo. Plej amike. Jozefo

    Liked by 2 people

    1. Kara Jozefo, estas por ni speciala plezuro kaj honoro ricevi la bonvenan gratulon de la antaua prezidanto de la itala Rotaria e-club Esperanto, en distritkto 2050. Ni deziras al vi sukceson kaj prosperon en via belga klubo kaj eble ni povos komune labori post iom da tempo en utilaj projektoj!
      Samideane, Ursula

      Ŝati

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.