La temo de nia 6-a renkonto estas:
“Ora disko de la kosmosondiloj Voyager”

Estas kvardek jaroj ek de la forflugo en la spacon de la usona kosmoŝipo ‘Vojaĝanto’. En la kosmoŝipo estis ‘Oraj Diskoj’. La Oraj diskoj de la kosmosondiloj Voyager (angle Voyager Golden Record) estas gramafon-diskoj, kiujn alportas la kosmosondiloj ‘Vojaĝanto’, lanĉitaj en 1977 kaj kiuj atingos en 40.000 jaroj la ĉirkaŭaĵon de la plej proksima stelo.
La suba mesaĝo estis deponita en Esperanto kaj la angla de Aŭstralia ambasadoro – lokita ĉe UN – Ralph Harry Lindsay.
“ Amikoj, mi parolas al vi el la planedo Tero. Mi reprezentas la landon Aŭstralion, la insulan kontinenton en la suda hemisfero de nia planedo. Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo, labori kun ili por la komuna bono de ĉiu homa estaĵo. Mi salutas ĉiun, kiu komprenas. Adiaŭ. ”
Ĉar la kosmosondiloj estas tre etaj komparitaj kun la grandeco de la spaco ekstertera, la ebleco ke ajna civilizo kiu povas vojaĝi tra la spaco trovu la kosmosondilojn estas tre eta, ĉar post iom da tempo la kosmosondiloj ĉesos elsendi ajnan elektromagnetan radiadon. La plej granda eblo ke ajna ekster-tera civilizo trovos la kosmosondilojn estas, kiam la kosmosondilo Voyager 1 pasos proksime al la plej proksima stelo de nia sunsistemo, tio okazos en 40.000 jaroj.
Carl Sagan diris ke “la kosmoveturilo, kaj la disko, nur estas troveblaj de civilizoj kiuj kapablas vojaĝi tra la interstela spaco. Sed la lanĉado de tiu ĉi “botelo” ene de la “kosma oceano” diras al ni ion esperigan pri la vivo en tiu ĉi planedo”.[ Pro tio ĉi, la disko estas vidata kiel tempa kapsulo aŭ kiel nur simbolaĵo anstataŭ vidi ĝin kiel seriozan provon kontaktiĝi kun ajna ekster-tera estaĵo.
La diskoj enhavas 116 fotojn (unu el ili estas por kalibrado), kiuj montras plurajn terajn viv-estaĵojn kaj la homan socion. Pluraj imagoj havas unu aŭ pliajn indikojn, kiuj klarigas la skalon de tempo, grandeco aŭ maso. Kelkaj bildoj ankaû havas indikojn pri la ĥemia komponaĵo. Ĉiuj mezurunuoj uzitaj en la fotoj estas difinitaj en la unuaj bildoj per la fizikaj referencoj en ili. Simfoniojn, kantojn, operojn oni ankaŭ registris kaj sendis.
Kosmoesploro estas la scienca esploro per vojaĝado en la kosmo, kiu estas la regiono ekster la atmosfero de la Tero, kaj al aliaj planedoj.
Homoj estas esploremaj. Ili havas emon esplori. Homoj estas inventemaj. Ili emas inventi. La pasinteco montras ke la emo esplori kaj inventi povas gvidi al neatenditaj konsekvencoj. Pensu pri la eltrovo, post esplorado de Europanoj, de la Nova Mondo, la Amerikoj. Pensu pri inventoj kiuj nuntempe estas kauxzoj de aliaj problemoj.
Demando: Ĉu devus esti morala ‘devontigo’ ( onta devo ) provi plani ke esploroj kaj inventoj ne kaŭzos terurajn malbonojn? Ĉu vi povas mencii kelkajn esplorojn aŭ inventojn, kiuj gvidis al katastrofoj evitindaj? Bonvolu fari viajn komentojn aŭ opiniojn je la ‘aktuala renkontejo’.
Mi konsentas kun S-ino Ursula pri sxia propono. Mi ne estas bona esperantisto, cxar mia persona vortaro estas tre eta, sed se iu povos revizii miajn eventualajn tradukojn mi povos kunlabori.
ŜatiLiked by 1 persono
Tre bone, João Otávio, ni cxiuj lernas la lingvon dum la tuta vivo, kaj nun en nia klubo oni povas tre bone ekzerci. Ni diskriminacias neniun!!!
Mi ege bedauras, ke mi malfruis pri la vidkonferenco!! Sed hodiau estas la tago de malarmado de nukleaj armiloj (desarmamento de armas nucleares) kaj ni organizis kun Ulisses kaj Vanda, en la Kazakia ambasadejo seminario pri la temo kun famaj profesoroj kaj diplomatoj kaj ni bedaurinde malfruis renkonti vin.
Ni cxiuj kunlaboris de 20 jaroj en NRO)Ne-Registara Organizo) nomita UNIO PLANEDA União Plantária), kies prezidanto estas Ulisses. Kaj ni havas specialan kulturan Tvkanalon kun Esperanta nomo TVSUPREN, kie ni elsendas NUR pozitivajn programojn pri edukado.
La hodiaua programo estis tre grava cxar oni ankau parolis pri la lingva aspekto de militoj kaj la graveco de komuna paca lingvo..
La registaro de Kazakio konsideras sin Paca Registara, cxar ili forigis cxiujn nukleajn armilojn libervole.
Mi scivolas kiuj membroj partoprenis la vidkonferencon
. Cxu vi informos nin?
Amike Ursula kaj Giuseppe
ŜatiŜati
Karaj Geamikoj,
revenante hieraux el Sirbio – estas morala devontigo esplori la mondon ankaux turizme, kaj mi multe engagxigas en tio 🙂 – mi trovis ekzempleron de nia revuo: bona montrilo ke nia klubo tute ekzistas ankaux burokrate!
La temo proponita estas vere grava, kaj malfacile stus diri ion originalan: bonvolu nur akcepti de mi du klasikajn citajxojn, laux mi tre signifoplenaj:
سيروا في الأرض فانظروا كيف بدأ الخلق
Travojaĝu la teron kaj vidu kiel [Dio] komencis la Kreadon
(Korano, Suro 29 “La araneo”, v. 20)
2.
Nobis est patria mundus velut piscibus aequor
La mondo estas patrujo por ni (homoj) same kiel la akvo por la fisxoj
(Dante Alighieri)
Ni devas koni nian mondon (kiu estas nia domo kaj nia patrino) kaj respekti gxin.
Elkorajn salutojn el Italio,
Davide
ŜatiLiked by 1 persono
Mi konsuentas kun Giuseppe, ke “ne ekzistas malbonaj inventoj ,kiuj povus endanĝerigi la homaron, sed ekzistas homoj, kiuj malbone utiligis tiujn inventojn kaj la rezulto estis katastrofa.”–Ekzemple, la bomboj, kiujn Usono faligis sur Hiroshima kaj Nagasaki je la fino de la dua mondmilito.
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj amikoj,
mi opinias ke la protekto de la mondo en la nuna stato pli gravas ol fari novajn inventojn, kiu ne produktas utilon aux ecx produktas malutilon por la homaro. Cxu novaj armiloj estas vere bezonataj? Cxu ne estus pli bone nur evoluigi defendajn sistemojn?
Cxu ni bezonas cxiam pli da kemiajxo por “protekti” utilajn plantojn – kaj samtempe detrui “malutilajn” plantojn, kiuj tamen utilas al insektoj?
Cxefe mi dubas, ke la dauxra kresko de la ekonomio utilas al la homaro. Ekzemple: La flughaveno de Munkeno havas nun du betonstriojn, sur kiuj aviadiloj povas ekflugi kaj surterigxi. Nun la entrepreno, kiu posedas gxin, volas konstrui trian. Tio signifas ke oni devas havi 50 procentojn pli da flugoj – por ekonomie uzi la flughavenon. Tio ankaux signifas, ke la aviadiloj kune bezonos 50 procentojn pli da keroseno kaj produktas 50 procentojn pli da malpurajxo por la aero. Oni nepre devas pripensi tion.
Alfred
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj geamikoj,
mi deziras voki vian atenton al la UNESCO kuriero kiun vi povas legi en nia dosierujo en Esperanto.
Se ni rotarianoj volas “fari la diferencon” kaj helpi al homoj en bezono de bazaj necesoj, ni devus ne nur legi ĉiun artikolon en la Kuriero sed nepre kunlabori ne nur per artikoloj sed ankaŭ per tradukado kaj revizado.
Kiam mi legis la liston de tradukistoj volontuloj kaj reviziantoj el la plej diversaj landoj (paĝo 7), mi konstatis kun emocio kaj granda plezuro ke du niaj membroj jam kunlaboras, Ileana en Danlando kaj Malgosia en Pollando!
Oni povas konstati, ke kelkaj homoj naskiĝis por esti servitaj kaj multaj tamen naskiĝis por servi – kaj rotarianoj nombras en tiu lasta vico.
Mi do alvokas tiujn en nia Klubo, kiuj pretas estonte kunlabori volontule per la tradukado de kelkaj artikoloj en la venontaj eldonojn de la UNESCO Kuriero.
Mi estas en kontakto kun la respondeculo en Ĉinio kaj vi avertu min pri via preteco!!
Jen, ni povus konsideri tiun agadon kiel la 1-an projekton de nia Klubo.
Gratulojn al Ileana kaj Malgosia!!!
ŜatiŜati
KOMENTO AL LA TEMO DE LA SESA RENKONTO
Esplori kaj inventi apartenas al la celoj de nia speco. Ne ekzistas malbonaj inventoj ,kiuj povus endanĝerigi la homaron, sed ekzistas homoj, kiuj malbone utiligis tiujn inventojn kaj la rezulto estis katastrofa.
La ideo ke ni ne estas solaj en tiu ĉi mistera universo, apartenas nun al komuna sento, sed ekzistas diskutado pri la ebleco kontakti aliajn civilizaciojn, konsiderante la enormajn distancojn, kiuj nin separas.
Tamen la ideo pri spaco/tempo ankoraû estas nebula kaj se nuntempe la limigo por veturi en la spaco estas la lum-rapideco, kiu scias, ĉu ni lernos estontece veturi per la penso ?
Giuseppe
ŜatiŜati
Estas devo de la homaro interesiĝi pri daŭrigebla en ĉiuj areoj kie naturaj rimedoj estas eksploditaj. Daŭrigebla estas normo de la evoluintaj popoloj. Ekzemple japanio, kiel manipuli la rubujon, “Nulo Disperdo” (“Zero Waste”):
Brakumoj,
Roberto Gandara
ŜatiLiked by 1 persono
Saluton, Roberto, la temo de DAURIPOVECO estas ege grava, ecx unu el la 17 temoj de UN. Do mi propoas ke ni ofertu por diskuto tun temon en unu el la venontaj monatoj.. Amike, Ursula
ŜatiŜati