7-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 7-a renkonto estas:
“La Protektado de la Natura Medio” 

PROTOKOLO

En ĉi tiu rubriko ni raportas pri virtualaj vizitantoj al nia Klubo, kiel ekzemple Joseph van der Vleŭgel, belga rotariano, eksa prezidanto de la itala Rotary e-klubo Esperanto, aŭ aliaj.Li estas la RADE-prezidanto.

Ni parolas pri organizaj novaĵoj kaj pri la frekvenco, kiu montras la kondiĉojn povi komenci konkretigi projektojn, en kiu ĉiuj iom kunlaboru. La vidkonferencoj estas vere tre simpatia renkonto, sed ni konstatis, dum la lastaj semajnoj, ke maksimume 6 personoj povis fakte partopreni. La plej granda parto de niaj membroj, en tiu horo laboras en sia profesio kaj tute ne povus forlasi sian postenon. Do, nia lerta ĵurnalisto Alfred en Germanio proponas interesan solvon. Bonvole kontroli ĉu la sekva propono, laŭ la UT (universala tempo), povas doni al vi la eblecon konversacii en nia vidkonferenco! Tio estas facila strukturo, bone memorigebla, kaj donas al multaj membroj la eblecon partopreni.

Alfred proponas la sekvan manieron, sed se iu inter vi trovas eĉ pli bonan, skribu al ni!

1a mardo en la monato: 14a horo GMT

2a mardo en la monato: 16a horo GMT

3a mardo en la monato: 18a horo GMT

4a mardo en la monato: 20a horo GMT

5a mardo (malofte) en la monato: 22a horo GMT

Lastaj informoj de la Sekretario

Niaj burokrataj aktivecoj rilate la registrigon ĉe Notaria Oficejo de la statuto, de la fondoakto, de la regularo, de la estraro kaj financa konsilantaro nun feliĉe sukcesis. La tuta dokumentaro nun troviĝas ĉe alia oficejo por ricevi la statuson de financa personeco kun speciala numero. Kiam ni ricevos post kelkaj tagoj la ŝtatan kodon CNPJ, ni povos malfermi bankkonton  por niaj estontaj agadoj, pagi la kotizojn, ricevi donacojn por projektoj ktp.

Ni rekomendas al vi, viziti la paĝaron de nia Distrikto 4560! Tie vi trovos la datumojn ankaŭ de nia e-klubo. Krome ni rekomendas kontroli kiom ofte dum la monato aŭgusto vi publikigis ion en nia retejo. Ekzistas kluboj en nia distrikto kun 100% frekvenco, Kial ni ne povus atingi tion – facile? Kiam ajn dum dek tagoj vi povos komuniki kun la Klubo en nia retejo rotaryclubdeesperantobrasil.org.

Se vi vizitis tradician klubon kaj ricevis gastokarton, jen sendu al ni por protokoli kiel frekvenco – kiel faris João Otávio kaj Alfred.

Havu feliĉan septembron!

TEMO POR LA SESIO : La Protektado de la Natura Medio.

Multaj organizoj en la mondo nuntempe kunlaboras por protekti la naturan medion. La obstakloj estas grandaj, kaj la defioj gigantaj. Ĉu vi havas tiajn organizojn en via lando? Kion vi volas diri pri ili? 

Unu el la plej fruaj el tiaj organizoj estas la La David Suzuki Fondaĵo. Mi priskribu pri tiu organizo. Kiam vi finlegas ĝin, bonvolu fari komentojn kaj respondi al miaj demandoj supre. Dankon.

Wally du Temple, Prezidanto de rotaryclubdeesperantodebrasil.

La David Suzuki Fondaĵo

En 1989, radio-programo titolita, “Estas Afero de Plua Ekzistado”, David Suzuki gajnis premiojn en Norda Ameriko kaj sonorigis averton pri estontaj katastrofoj en la tergloba klimato, kaj en la natura medio de la terglobo. 17,000 leteroj de subtenantoj venis al li en kelkaj monatoj.

Grupo de homoj persvadis David Suzuki kaj Tara Cullis krei novan organizon por trovi solvojn. Novembre ili gastigis arigon de sciencistoj, pensuloj, naturprotektantoj je la insulo, Pender, en BC, Kanado. Post sinsekvo de kunvenoj je la dato 14a de septembro, 1990, la David Suzuki Fondaĵo estis jure establita.

Mi klarigu kiel kreskis la David Suzuki Fondaĵo.

Iliaj fruaj projektoj estis internaciaj pro tio ke Kanadaj dolaroj povis efektivigi pli grandajn servojn eksterlande. Oni laboris kun la ‘Ainu’ , popolo de Japanio por protekti salmojn, kun la indiĝenoj de Kolombio, kaj kun la ‘Kayapo’ popolo de Brazilo.Oni esploris pri valbaraĵo en Aŭstralio, kaj kunlaboris kun la ‘Hesquiat’ popolo de insulo, Vankuvero, por krei daŭripovan industrion de konka rikoltado. Oni partneris kun la lokaj homoj por efektivigi tiujn projektojn, por evoluigi alternativajn modelojn por ekonomia kaj komonuma disvolviĝo.

 Sed, ili bezonis havi ‘gvidajn principojn’ por science kaj etike direkti iliajn agadojn. Pro tio, ili verkis, ‘La Deklaracion de Interdependeco’. Dum la ‘Internacia Pinta Konferenco en Rio’ oni laŭtlegis la tekston, kaj parton de ĝi estis aldonita al la ‘Ĉarto de La tero’ de la asocio de Unuigitaj Nacioj ( UN ) kies celoj estas laŭditaj ĉirkaŭ la mondo.

La Evoluo de la agado de La David Suzuki Fondaĵo.

Komence ilia teamo laboris por eduki homojn pri ‘klimataj ŝanĝiĝoj’ sed pli poste ili aldonis agadojn pri homa sano; ili kunlaboris kun kuracistoj por agadi por pura aero, kaj pura drinkebla akvo por ĉiuj. Samtempe, ili faris esplorojn pri novaj fontoj de energio kaj senlace premis per artikoloj en tagĵurnaloj ke la registaro de Kanado subskribu la ‘Akordon de Kyoto’ pri la protekto de la natura medio per stabiligo de tergloba temperaturo.

Ili komencis labori por protekti speciojn kies ekzisto estas endanĝerigitaj, por helpi registrarojn interdikti pestecidojn, esplori la eventualajn problemojn pri infektado rilate al farmigitaj salmoj.Oni edukis pri novaj modeloj por la industrioj kiuj povis esti daŭripovaj, kiel tiuj de fiŝkaptado kaj ligno-arbo-rikoltado. Pri minado de oro, de karbo, de kupro kaj aliaj mineraloj, oni instruis modelojn kiuj protektas la naturan mondon kaj estas socialaj justaj por la laborantoj.

Jen la etika “Deklaracio de Interdependeco” kiu gvidas ĉiujn projektojn.

Deklaracio de Interdependeco

Ĉi-tion ni scias

Ni estas la tero, pere de la plantoj kaj bestoj kiuj nin nutras. Ni estas la pluvoj kaj la oceanoj kiuj trafluas niajn vejnojn.

Ni estas la spiro de la arbaroj de la lando, kaj la plantoj de la maro. Ni estas homaj bestoj, parencaj al ĉiuj aliaj vivestuloj

kiuj devenas de la unua ĉelo. Ni kunspertas kun ĉi-tiuj parencoj komunan historion, priskribita en niaj genoj.

Ni protoprenas komunan nuntempon, plena de necerteco. Ni partoprenas komunan estontecon, ankoraŭ ne rakontita.

Ni homoj estas nur unu el tridek milionoj da specioj kiuj teksas la mallarĝan tavolon de vivo kiu envolvas la mondon.

La stabileco de la komunumoj de vivantaj estaĵoj dependas de tiu diverseco. Ligita en tiu reto, ni estas interkonektitaj –

utiligantaj, purigantaj, dividantaj kaj restarigantaj la fundamentajn elementojn de vivo. Nia hejmo, planedo Tero, estas

limigita; la tuta vivo kunuzas ties rimedojn kaj la energion de la suno, kaj pro tio estas limigoj al kresko. Por la unua fojo,

ni atingas tiujn limojn. Kiam ni difektas la aeron, la akvon, la grundon kaj la variecon de vivo, ni ŝtelas de la senfina estonto por servi al la efemera nuntempo.

Ĉi-tion ni kredas

Homoj iĝis tiom multnombraj kaj niaj iloj tiom potencaj tiel ke ni pelis parencajn estaĵojn al estingo, baris la grandajn

riverojn, disŝiris la antikvajn arbarojn, venenigis la grundon, pluvon kaj venton, kaj boris

truojn en la ĉielo. Nia scienco alportis doloron same kiel ĝojon; nia komforto estas pagita per la suferado de milionoj.

Ni lernas pro niaj eraroj, ni priploras niajn malaperantajn parencojn, kaj ni nuntempe kreas la novajn politikojn de

espero. Ni respektas kaj subtenas la absolutan bezonon por pura aero, akvo, kaj grundo. Ni konstatas ke la ekonomiaj

aktivecoj kiuj profitas la kelkulojn dum ili ŝrumpas la heridaĵon de la plimulto estas maljustaj. Kaj pro tio ke degenero de

la natura medio erozias biologian kapitalon por ĉiam, oni devas enkalkuli ĉiujn ekologiajn kaj socialajn kostojn en la

ekvacioj de evoluo. Ni estas unu etdaŭra generacio en la longa marŝo de tempo; la estonteco ne estas la nia por forviŝi.

Ĉi-tiel estu kiam scio estas limigita, ke ni memoros ĉiujn, kiuj promenos post ni, kaj ni eraros je la flanko de singardo.

Ĉi-tiun ni decidas

Ĉion, kion ni scias kaj kredas devas estiĝi la fundamento de nia vivmaniero.

Ĉeestanta kun ĉi-turnopunkto en nia rilato kun la Tero, ni laboros por evoluado:

De perforto al partnereco; de fragmenteco al konekteco; de malsekureco, al interdependeco.

——————————

 Mi petas ke vi venu al la retejo de nia kara klubo, al la aktuala renkontejo’ por fari komentojn pri la temo: La Protektado de la Natura Medio.

Image 1_2_preview
En la foto estas Richard Menegozzo, handikapita Esperantisto de Viktorio, Wally du Temple, Elizabeta May, elektita al Parlamento de Kanado, kaj estrino de la Verda Partio de Kanado, kaj Doktoro Davido Sazuki

 

10 pensoj pri “7-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Cxi tiu temo estas tre grava. Mi plej interesigxas pri konkretaj projektoj kaj solvoj, pli ol diskutoj. Bonvolu informi min pri konkretaj pasxoj, kiujn vi rekomendas ke mi faru. Cxu Bona Espero bezonas financan helpon por siaj naturprotektaj projektoj kaj agadoj, ekzemple?

    Ŝati

  2. Tre interesa la agado de la David Suzuki Fondaĵo kaj la Deklaracio de Interdependeco, kiu konsciigas nin pri la limigoj al kresko.

    Iom post iom la homaro konscias ke estas iluzio senfine kreski en finita planedo kiel la nia.
    Tion ni komprenis antaũ 40 jaroj, kiam oni akuzis nin, ke Bona Espero ne ekspluatas la poseditajn mil hektarojn de grundo por plantadi sojon kaj bredi centojn da bovoj.
    Ek de tiam ni komprenis, ke media krimo estas uzi agrotoksikaĵojn en la agrikulturo kaj detrui arbarojn por planti sojon.
    Sekve ni estis ekologiistoj antaũ ol tiu termino fariĝu laũmoda.
    Giuseppe

    Ŝati

  3. Kara prezidanto Wally,

    Mi ege aprezas la temon de nia 7-a renkonto pri naturprotektado kaj dankas vin por ĝin proponi. KIal?
    Ĉar en la fora jaro 1992 Giuseppe kaj mi partoprenis la pintkonferencon en Rio de Janeiro kun la nomo RIO 92 kiel oficialaj reprezentantoj de UEA, kiu estis inter la nur 300 invititaj NRO-oj apud la ŝtatestroj.
    Ni havis la ŝancon kunlabori en la “Ĉarto de la Tero”, aldonante en la documento “etika sindevigo de ĉiuj NRO-oj” la uzon de ekologia lingvo kiel Esperanto tutmonde. Sed ĝis nun tiu restis pia revo..

    En 2012, dum la pintkonferenco RIO+20 ni denove partoprenis kun multaj aliaj esperantistoj kaj povis same disdoni milojn da informilo pri esperanto. Ankau tri esperantistoj rajtis prelegi pri Esperanto oficiale.

    Jamen 1992 ni konatiĝis kun la“ DAVID SUZUKI FONDAĴO”, kies propra kompromiso estas emocie forta, sed vidu, post pli ol 20 jaroj la konscio pri la interdependeco kreskis, sed tute ne sufiĉe.

    En Brazilo ni havas specialajn problemojn por defendi la naturajn riĉecojn!
    Amike kaj naturprotektante
    , Ursula

    Ŝati

  4. Saudações a todos,
    Quero agradecer pelas idéias e materiais disponibilizados sobre a preservação do meio ambiente. São insights valiosos.
    Na comunidade onde vivo, creio que duas grandes vitórias coletivas foram: o esgoto 100% tratado e a inexistência de favelas. Mas estas são grandes vitórias, e quero compartilhar com os companheiros de clube o poema a seguir, onde se evidencia a questão das pequenas ações que dão inicio a grandes transformações. Boa leitura!
    Abraços,
    Cleder

    Saluton al ĉiuj,
    Mi volas danki vin pri la ideoj kaj materialoj prezentitaj pri konservado de la medio. Ili estas valoraj vidoj.
    En la komunumo, kie mi vivas, mi kredas, ke du kolektivaj venkoj estis: la 100% traktita akvofalo kaj la manko de favelas. Sed ĉi tiuj estas grandaj venkoj, kaj mi volas dividi kun miaj klubanoj la sekvan poemon, en kie la demando pri malgrandaj agoj, kiuj komencigas grandajn transformojn, farighas evidenta. Bonan legadon!
    Dankon,
    Cleder

    Earth Charter Poem/ Tero-Karta Poemo

    It starts with one
    It starts with one universe
    With one awakening, one choice
    With one person who cares
    With one teacher, one neighbor
    With one dialogue, one collaboration, one action
    With one dream

    Ĝi komencas kun unu
    Ĝi komencas kun unu universo
    Kun unu vekiĝo, unu elekto
    Kun unu persono, kiu zorgas
    Kun unu instruisto, unu najbaro
    Kun unu dialogo, unu kunlaboro, unu ago
    Kun unu sonĝo

    It starts with one
    Caring for one plant, one tree
    Looking after one bird, one squirrel
    Saving one drop of water
    Walking one journey
    One future, together
    Caring for one Earth community

    Ĝi komencas kun unu
    Prizorgante unu planton, unu arbon
    Rigardante unu birdon, unu sciuron
    Savante unu guton da akvo
    Iranta vojaĝon
    Unu estontecon, kune
    Prizorgante unu teron komunumon

    Liked by 1 persono

    1. Kara Cleder, korajn gratulojn por viaj publikajxoj! Vi plene trafis la ideologion de la temo kaj la poemo donacas al ni la plenan konsciigon pri kion cxiu unuopulo devus fari.
      Kaj vi jam plantis viajn arbojn – ni sekvos vin kiam finos cxe ni la seka sezono!
      Nia klubo havu kunan estontecon, kunan agadon por nia komuna hejmo! Brakume, Ursula

      Ŝati

  5. Karaj amikoj,
    estas interesa teksto por mi. Mi nenion sciis pri la David Suzuki Fondaĵo. Sed mi konas multajn simil-celajn organizajxojn en Germanio. Laux mi la plej efikaj estas la organizajxoj, kiu realigas konkretajn etajn projektojn, sed ne faras senfinajn diskutojn. En mia regiono la plej efika fondajxo estas – laux mia opinio – la “Energiewende Oberland” – (mallonge: EWO, vidu: energiewende-oberland.de). En gxi membras la distrikoj de nia regiono, la komunumoj, entreprenoj, asocioj kaj privatuloj. La celo estas redukti la konsumandon de energio per apliko de pli efikaj teknologioj, kaj anstatauxi nuklean, karban, petrolan kaj naturgaz-energiojn pere de suna, venta, akva kaj aliaj dauxrigeblaj energioj. La EWO vere atingas ion, kaj gxi instigas homojn fari ion. Ekzemple: En la retejo gxi publikigas ekologie kaj energie modele konstruitajn domojn, kiuj estas reprodukteblaj. Vidu mem sub la menu-punkto “Best Practice”.
    Mi ne estas membro de la EWO, sed laboras por gxi.
    Korajn salutojn
    Alfred

    Liked by 1 persono

    1. Alfred, vi akcentas la neceson de konkretigo de la teoriaj rekomendoj.
      Mi povas diri al vi, ke jam ek de 1986 nia institucio Bona Espero utiligis la sunenergion, akvoenergion kaj nun ankau ventorado povas funkcii.
      Ni estis la solaj en la tuta granda regiono kunn naturprotekta konscio.

      Ŝati

  6. Saluton,
    Mi tute ne konis la « David Suzuki Fondaĵon », kaj mi dankas vin pro via informo. Tuj post la legado de la deklaracio mi sendis al mia najbarino la adreson de la francparolanta retejo (http://www.davidsuzuki.org/fr/fondation/declaration-dinterdependance/ ), kie ŝi povis aŭskulti la deklaracion. Do via retejo havis resonon ĉe persono, kiu ne parolas esperanton kaj ne estas rotarianino sed ŝatas ekologion. La problemo estas kion fari père de via rotaria klubo. Plej amike.
    Jozefo van der Vleugel

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.