La temo de nia 20-a renkonto estas:
“La ‘Official Directory’ de Rotary International”
Mi ne venkis ĉiufoje kiam mi arde klopodis,
sed mi perdis ĉiufoje kiam mi ne klopodis.
Cecília Meireles
Via Protokolo komunikas:
Ŝajne niaj membroj estas plene dediĉitaj al la karnavalaj festegoj, kaj forgesis publikigi siajn komentojn en nia retejo!
Fakte inter la ses komentoj mi trovis du de rotarianoj de tradiciaj kluboj – la belga prezidanto de RADE, Joseph van der Vleŭgel, kaj Cristoph Klawe, germana rotariano. Ambaŭ estas kuracistoj kaj ĉiam tre bonvenaj!
Tamen mankas la partopreno de niaj membroj.
Nia prezidanto Wally partoprenis ĵus la gravan konferencon en Vancouver kaj ni atendas lian certe interesegan raporton pri la temo de la konferenco.
Niaj vidkonferencoj fidele okazas, sed ne superas la nombron de sep partoprenantoj. Se vi havas problemojn pri la horaro, ni povos ŝanĝi eventuale, se vi faras proponon.
Sekretariejo
Rotary celas kunvenigi en siaj lokaj kluboj elstarajn profesiulojn en la koncerna komunumo por kune decidi pri projektoj en ses prioritataj kampoj de la homaj necesoj. Realigi tiujn projektojn favore al la komunaj lokaj bezonoj okazas ĉiam partnerece kun loka organizaĵo kiu garantias la funkciadon post kiam la helpo de Rotary ĉesos.
Nia komunumo ne estas fizike ligata al iu urbo aŭ vilaĝo, sed nia elektronika Klubo kun membroj en diversaj nacioj, havas kiel sian komunumon praktike la tutan mondon! Tiel teorie en ĉiuj nacioj ni povas agi sed dependas de viaj konkretaj proponoj kaj preteco konkrete volontuli.Mi rememorigas al tiuj, kiuj ankoraŭ ne pagis sian kotizon por la dua duonjaro, fari tion kiel eble plej rapide, ĉar jam ni devis anticipi vian kontribuon!
Necesas ke niaj membroj komprenu pli profunde kelkajn rotariajn regulojn kaj konceptojn, por ke ni povu komenci agi en projektoj. Rotarianoj sendube konas la signifon de “respondecoj kaj devoj”.
Niaj membroj komprenu ke ili havas du klarajn devojn, kiujn oni atendas de ili kiel respondecaj profesiuloj. Rotary Klubo ne estas Klubo kien oni iras por babili kaj kune trinki kafon. Niaj membroj havas kompromison partopreni almenaŭ la tri monatajn temojn kun sia persona komento kaj pagi sian jaran kotizon.
Nur kiu faras tion regule povos alpreni respondecojn pri projektoj.
Krome en la retejo estas la libera ebleco konversacii ĉiun mardon dum vidkonferenco, kie la membroj konatiĝas reciproke kaj priparolas komunajn agadojn.
Ĉiuj ni estas okupataj profesiuloj, sed tio ne signifas, ke vi ne povas dediĉi al via membreco en Rotary Klubo kelkajn momentojn por legi la klubinformojn kaj doni vian opinion pri komunaj temoj.
La Estraro de la Klubo invitas vin elkore nepre komenci esti tiel respondecaj kiel oni atendas de respondeca amika kunlaboranto.
20-a Temo : La ” Official Directory” de Rotary International
Unu el la plej utilaj dokumentoj publikigitaj de Rotary International estas la ” Official Directory “, la ampleksa Jarlibro de la Organizaĵo kun pli ol 1.000 paĝoj.
Ĉiuj rotarianoj rajtas konsulti tiun dokumenton en la retejo dum siaj vojaĝoj ĉu pro profesiaj ĉu pro turismaj kialoj.
Per tiu jarlibro vi povas plani vizitojn al kluboj ie ajn en Brazilo kaj eksterlande. Vi estos sendube amike akceptota kaj oni helpos vin en kazo de ia neceso.
Ĉiam kunportu vian membrokarton tiucele kaj vian insignon.
Same kiel la tutmonda esperantistaro ankaŭ la frataro de rotarianoj aktive laboras por la Paco kaj la Interkompreno inter la nacioj.
La publikaĵo estas dividita en kvin sekcioj:
1) la indekso de la Estraro, administrantoj, komisionoj, eks-administrantoj kaj ĝeneralaj informoj.
2) Indekso en alfabeta ordo de la urboj en kiuj ekzistas la 35.792 rotariaj kluboj.
3) Sekcio, la plej ampleksa, kun la listo de la 545 Distrikoj kaj por ĉiu distrikto la informo de la unuopaj kluboj laŭ jena ordo: Nomo de la klubo – nomo de la ŝtato-provinco- municipo – jaro de aliĝo – nombro de membroj – Rotariaj kluboj kiuj patronas klubojn Rotaract kaj Interact – tago de la semajna kunveno – horo de la semajna kunveno – loko de la kunveno – nomo de la klub-prezidanto – adreso por korespondado –poŝtkodo– Telefono por kontakto de la Rotaria Klubo – e-mail – nomo de la urbo kiam ĝi estas malsama ol la nomo de la klubo- nomo de la sekretario de la Klubo – adreso de la sekretario -poŝtkodo.
4) Sekcio pri rekomendindaj hoteloj por vojaĝantaj rotarianoj.
5) Sekcio kun la nomo kaj adreso de la komercistoj rajtigitaj por vendi artikolojn kun la emblemo de Rotary, kiel insignoj, flagoj, flagetoj, membrokartoj, donacoj kun la rotaria emblemo ktp.
La Official Direktory estas konsultebla en la interreto laũ la adreso :
OFFICIAL DIRECTORY – 2018
Karaj,
estas bona informo. Mi pripensos kiamaniere mi povos uzi la informojn dum miaj venontaj vojagxoj. Mi jam dufoje vizitis R-klubon, kaj mi intencas fari tion ne nur loke sed ankaux en aliaj landoj.
Alfred
ŜatiŜati
Kia bonega rimedo! Dankon pro la informoj pri la “Official Directory”
ŜatiŜati
Karaj geamikoj,
Rilate la temon mi deziras inviti vin eniri tiun oficialan grandegan informilon (kun pli ol 1.000 paĝoj!) pri ĉiuj Rotary kluboj en la mondo kaj elekti tradician Rotary klubon en via urbo.
Vi komencu trovi laŭalfabete la nomon de via urbo inter la dekmiloj; tiam vi povas trovi la korespondan distrikton en kiu situas via urbo. Malfermante la distriktan paĝon vi trovas vian urbon kaj legos la nomon, la lokon, la tagon de kunsido, la nomon de la prezidanto ktp.
Vi povas telefoni al tiu Klubo kaj demandi kian tagon vi povus partopreni kunvenon de la Klubo aŭ simle jam iri tien em la indikata tago kaj horo.
Tiel vi ricevos inviton kaj vi estos bonvena en tiu loka Klubo. Ne forgesu meti sur vian jakon la insignon de Rotary kaj kunporti vian membrokarton okaze de via vizito.
Dum la venontaj monatoj okazos tutmonde la jara rotaria konferenco de ĉiuj distriktoj – belega evento kun ĉiam interesaj temoj. La koncerna Klubo informos vin pri la konferenco kaj vi povas plenrajte partopreni ĝin.
Informu nin pri via sukceso en tiu sercxado!
Ursula
ŜatiLiked by 1 persono
Karaj geamikoj,
Rilate la temon mi deziras inviti vin eniri tiun oficialan grandegan informilon (kun pli ol 1.000 paĝoj!) pri ĉiuj Rotary kluboj en la mondo kaj elekti tradician Rotary klubon en via urbo.
Vi komencu trovi laŭalfabete la nomon de via urbo inter la dekmiloj; tiam vi povas trovi la korespondan distrikton en kiu situas via urbo. Malfermante la distriktan paĝon vi trovas vian urbon kaj legos la nomon, la lokon, la tagon de kunsido, la nomon de la prezidanto ktp.
Vi povas telefoni al tiu Klubo kaj demandi kian tagon vi povus partopreni kunvenon de la Klubo aŭ simple jam iri tien em la indikata tago kaj horo.
Tiel vi ricevos inviton kaj vi estos bonvena en tiu loka Klubo. Ne forgesu meti sur vian jakon la insignon de Rotary kaj kunporti vian membrokarton okaze de via vizito.
Dum la venontaj monatoj okazos tutmonde la jara rotaria konferenco de ĉiuj distriktoj – belega evento kun ĉiam interesaj temoj kaj kulturaj programoj. La koncerna Klubo informos vin pri la konferenco kaj vi povas plenrajte partopreni ĝin.
Mi esperas ke vi legas mian kontribuon kaj sekve raportos al ni!
ŜatiŜati
Tiu estas la ligilo de la Oficiala Direktoro:
https://my.rotary.org/pt/access-official-directory
ŜatiŜati
Pri la Rotaria Gvidilo (Official Directory) la amiko Giuseppe pravas, lau mia opinio. Mi cxiam sercxas klubojn en tiu cxi libro. Alia tago, rotaria motorciklisto vojagxis tra Argentino kie li kaj via familio veturadis per automobilo, kiam gxi fiaskis mekanike. La rotariano petis apogon per “whattsapp”. Rapide mi konsultis la Rotarian Gvidilon kaj trovis la kontakto kun la Distrikta Guberniestro de la Distrikto kie la mekanika problemo okazis. Li tuj petis detalojn pri la afero. Sed nia amiko rotariano sukcesis helpon cxe la loka komunumo por solvi la mekanikan problemon. Se estus bezonota la rotarian helpan agon, certe, la Distrikta Guberniestro el Argentino, jam estus preparota.
En miaj vojagxoj, mi cxiam alportas la posxan telefonon por konsulti la Rotarian Gvidilon.
Pri la opinio de S-ro Suzuki, indikita de nia Prezidanto Wallace, mi pensas ke li pravas. Vere, la laborado por plibonigi la medion estos renovigota de tempo al tempo, cxar la fokuso de la edukataj sistemoj ne estas la ekologio, la homoj, sed la konsumado, la ekonomio, la profitoj.
Kore
João Otávio Veiga Rodrigues
ŜatiLiked by 1 persono
Mi elkore dankas pro informo pri la Rotaria Gvidilo. Dankon.
Vi scias ke mi partoprenis la PacKonferencon en Vankuvero, Kanado, pri la rilato inter Paco kaj la Medio. Mi skribos pli detale por venonta sesio, tamen, mi citos paragrafon de Dr David Suzuki kiu laboras kiel Rotariano, sciencisto, kaj aktivisto por savi la ekologion kaj homan komonumon kiel tuto.
David Suzuki esprimas optimismon por nia tergloba estonteco nur se homoj rapide konceptos nian ekzistadon alimaniere. Jen la citaĵo:
Mi diris al David Suzuki, ‘Vi aspektas malĝoja, kial? Vi havis multajn sukcesojn. Ĉu temas pri la industria mondkoncepto?
“Vi ekkomprenas tion, kio vere estas la plej frustiga parto de mia vivo kiel aktivisto, kaj tio estas, ke ni festis, kion ni pensis, estis venkoj – haltante damaĝojn, kaj haltigante la tut- tranĉadon de arbaroj kaj haltado de la uzo de flosantaj retoj por kapti fishojn en la maro.Ni havis multajn sukcesojn. Sed 35 jarojn poste, la samaj aferoj revenas. Ĉu ni batalos la samajn batalojn ĉiun generacion? La problemo estas, ke ni ne sekvas la novan vojon, per kiu ni vidu la mondon. Do se ni ne havas novan paradigmon, novan mondkoncepton, novan senton de nia apartenado al la tero, ni ne prizorgos ĝin kiel ni devas.Nova Paradigmo Necesas / Monda Koncepto de Interdependeco / Profunda Ekologio”
” David Suzuki
ŜatiŜati
Dum miaj vojaĝoj eksterlanden la “Official Directory de Rotary montriĝis nepre necesa por starigi kontakton kun la rotariaj kluboj en la urboj kiujn mi vizitis.
Mi konsilas al niaj novaj membroj, utiligi tiun publikaĵon, kiam ili planas siajn vojaĝojn!.
Giuseppe Grattapaglia
ŜatiŜati