21-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

 La temo de nia 21-a renkonto estas:
Monda Forumo pri AKVO” 

“Pli valoras lumigi kandelon ol malbeni la mallumon.”
Konfucio

Icon_Antena1  Protokolo:

Hodiaŭ estas la datreveno de la  modesta fondoceremonio en 1905 de la unua  Rotary kunsido en Chicago. La kvar fondintoj certe ne imagis ke hodiaŭ  113 jarojn poste, tra la  mondo en 35.792 kluboj la membroj festas tiun tagon per belaj ceremonioj.

Nia Klubo funkcias elektronike kaj ni povas maksimume sendi gratulmesaĝojn al niaj geamikoj!

Legante la liston de la partoprenontoj de la venonta UK en Lisbono,  Portugalio, ni konstatis kun plezuro la nomojn de pluraj niaj membroj (Joacir, Ileana, Alfred, Vanda,  Ulisses, Giuseppe, Alessandro, Ursula ktp.) – jen bonega okazo  por festi kune nian amikecon kaj konatiĝi kun tiuj, kiujn ni ankoraŭ ne konas persone.

Jam nun ni planas komunan vespermanĝon dum la kongresa semajno ankaŭ kun rotarianoj-esperantistoj el aliaj kluboj, kiuj  jam aliĝis al RADE.

Icon_Dialog2  Sekretariejo

Mi ne volas citi la nomojn de la membroj, kiuj ankoraŭ ne sendis sian kotizon, sed memorigi al ili, ke mi  anticipis vian parton, ĉar urĝis transpagi la internacian kotizon jam en januaro.

Do, bonvole ne lasi min atendi tro  longan tempon…

En la belega urbo Caxambu, Minas Gerais, okazos nia ĉijara Distrikta konferenco (18- 20 majo). La guberniestro Joan Bosco Bèze invitas ĉiujn rotarianojn al tiu grava festo!

Planu viajn venontajn mallongajn vojaĝetojn kaj ne preterlasu Caxambu!!

Icon_Clip1  La temo de nia 21-a renkonto estas: Monda Forumo pri AKVO

Post la Packonferenco en Vancouver, antaŭ du semajnoj, en kiu Wally partoprenis aktive, nun okazos post unu monato en Brasília,(18.- 23. marto) kie  loĝas pluraj membroj  de nia Klubo, la Tutmonda Forumo pri AKVO.

Mi invitas vin ĉiujn, precipe nian kolegon Davide Astori, nepre sendi viajn komentojn pri tiu vivesenca elemento AKVO. Tiu temo estas en la  listo de la prioritataj projektoj de Rotary kaj estonte ni povos pripensi ke nia Klubo laboru en tiu kampo, kiu apartenas al la mediprotektado, kiun ni pridiskutis pasintmonate.

17 pensoj pri “21-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018”

  1. Nuntempe en la mondo, 40% de homoj estas tuŝitaj de manko de akvo kaj pli ol 2 miliardoj da homoj trinkas negarantiatan akvon por konsumo. 4,5 miliardoj ne havas aliron al higienaj servoj.
    La prezidanto de la Monda Datenbanko Jim Yong Kim diris “la ekosistemoj, sur kiuj baziĝas la vivo, troviĝas en riska situacio pro la maniero kiel estas uzata la akvo.” Ŝtatoj kaj registaroj ne plu povas garanti sufiĉan akvon al ĉiuj homoj.
    Oni alvokas duobligi investojn en akvoprovizantaj infrastrukturoj plej urĝe laŭeble.
    En malferma letero, panelo-membroj indikas, ke akvo “estas unu el la plej grandaj tutmondaj riskoj al ekonomia progreso, paco kaj sekureco, malriĉeco-elradiko kaj daŭrigebla evoluo. ”
    Ĉirkaŭ la mondo, 80% de la akvo uzata revenas al la medio sen esti traktita. Proksimume 90 procento de la plej malbonaj katastrofoj ekde la 1990-aj jaroj estis akvorilate, kiel inundoj kaj sekecoj kaj krimoj de entreprenoj.
    Spektu la videon de Maria José pri kiel suferus la homoj post nur kelkaj jardekoj…se ni ne faros kio necesas por eviti tion!

    Ŝati

    1. mi opinias ke estas tre grava la Tutmonda Forumo ke okazos en Braziljo una fojo en Sudameriko . kaj okazos prelegoj kaj spozicioj”Urbeto Civitano.mi partoprenos.
      samidenae,amike,Sônia

      Ŝati

  2. Karaj amikoj …

    Akvo estas ekstreme grava por homo. Estas bone, ke la vivo ne ekzistus sen ĝi. En antikva tempo, ekzemple, grandaj civilizacioj evoluigitaj sur bordoj de riveroj.
    En la Nordoriento de Brazilo la loĝantaro suferas mankon de ĉi tiu bono kaj faras ilin iri al aliaj regionoj serĉante akvon kaj kvaliton de vivo, do estas la respondeco de ĉiu civitano prizorgi, konservi kaj konservi akvon por la boneco de Vivo sur la Tero.
    Vidindaĵoj pri akvo:
    Distribuo de akvo en la hidrosfera
    – Oceanoj: 97.2%
    – Glaciares kaj glaciaj ĉapoj: 2.15%
    – Akvo ĉeestanta subtera: 0.62% (proksimume)
    – surfacaj akvoj (riveroj, lagoj, biomasaĵoj): 0.029% (proksimume)
    – Akvo ĉeestanta en la atmosfero: 0.001% (proksimume)
    Konsiletoj por racionado kaj tage-kuracado
    – Ne uzu akvon por lavi aŭtojn kaj trotuŝojn;
    – Kiam vi premas viajn dentojn, malŝaltu la tapon;
    – Prenu pli mallongajn banojn, svingante la korpon antaŭ igi la duŝon;
    – Elimini likojn en residaj tubaroj;
    – Por tiuj, kiuj havas naĝejon, evitas ŝanĝi la akvon senĉese. Uzu akvajn traktadojn;
    – Kiam vi ekscias pri akvofluo en la stratoj, tuj sciigu la respondecan akvokompanon aŭ la urbodomon;
    – Aldonu bonan kvanton da vestoj antaŭ meti ilin en la lavaŝinon;
    – Helpo batali akvan poluadon. Ne kruĉu en riveroj kaj riveretoj. Ne ĵetu kuiri oleon en la plumadon ĉar ĉi tiu produkto poluos la akvon. Unu litro da fritiga oleo povas polui ĝis unu miliono da litroj da akvo.

    Vidindaĵoj
    – Unesko establis 2013 kiel la Internacia Jaro de Kunlaboro por Akvo. La ideo estas instigi homojn, registarojn kaj kompaniojn agi daŭrigebla al aliro kaj uzo de akvo.
    – Nur 0.5% de la freŝa (likva) dolĉa akvo de la planedo estas alirebla sur la surfaco.
    – Ĉirkaŭ 70% de dolĉa akvo disponebla en Brazilo estas en la Amazona Baseno.
    – La industrioj de Brazilo konsumas ĉirkaŭ 100 mil litrojn da akvo por dua.
    – Pri ĉirkaŭ 70% de dolĉa akvo konsumas la terkulturan sektoron.
    – Scienco, kiu studas la formojn de vivo en kontinentaj kaj oceánaj akvoj, estas konata kiel Hydrobiology.
    fonto: US Geological Survey

    Dankon!

    Ŝati

    1. Saluton,karaj geamikoj,Maria José tre bone informoj,kaj en Brazilo trovigxas 12% de docxa akvo de la planedo kaj bedauxrinde multaj homjo mortis kaj mortos pri la manko de akvo.
      Samideane,amike,Sônia

      Ŝati

  3. En Germanio/Bavario unu politikisto proponis fari militojn por havi akvon. Pro gxentileco mi ne volas prijugxi la mensan staton de tiu homo. Cetere: Jam estis en Germanio iam la ideo, pligrandigi la terenon per milito – kun konata rezulto.
    Por vere solvi la akvo-problemon oni nepre devas sxpari akvon kaj ankaux eviti malpurigadon de la akvo. Tio facile eblas per teknikaj rimedoj, kiuj estas konataj.

    Ŝati

  4. Akvo estas necesa por la vivo. Ni devas trinki por vivi. Same kiel ni devas spiri por vivi. Gravas ke aero estas pura kaj akvo estas pura kaj havebla facile. Ofte estas malfacile porti lakvon longajn distancojn. Kiam oni devas porti akvon dek kilometrojn sur la kapo tio povas kauzi sanajn problemojn. Unu helpo de Rotary estas projekto disdoni akvorulilojn – barelojn de akvo kiujn oni povas facile puŝi. Vidu la fotojn!

    Liked by 1 persono

  5. Saluton, karaj
    Se ni konsideras la surfacon de la tero, ni povas facile vidi, ke plejparto de nia planedo konsistas el akvo, kiu faras ĉirkaŭ 70% de la tuta regiono de la Tero. Sed, nur 3% estas dolĉa akvo. Por plimalbonigi la situacion, el tiuj 3%, plej multaj estas en glaciares kaj subteraj rezervoj.
    Raporto de ONU diras, ke se nenio estas farita, la rezervoj de akvo de la mondo povas redukti 40% antaŭ 2030.
    En tempoj de timo pri manko de akvo, trovante solvojn por eviti malabundecon estis ĉiam pli necesa. Ĉu reuzi akvon aŭ eviti malŝparon. Feliče, bonaj ekzemploj ni trovas ĉie en la mondo.

    Liked by 2 people

  6. Karaj Geamikoj,

    jam ekde jaroj mi revas eldoni libron pri akvo, per kiu ni povu helpi al rotariaj projektoj. Sekve de la naskigxo de nia nova klubo, kaj santempe kauze de kejlaj miaj ne facilaj vivmomentoj, la ideo iomete malrapidigxis, sed tio cxi estas signo ke ni devas repreni la servon! Do, mi bezonas vian helpon. Mi havas jam preta provajxon de la strukturo de la libro, kaj mi dezirus disdoni al vi, tiel ke vi povu havi ideon pri gxi. Esta literara antologio kun imagoj (dulingve pensita, en esperanto kaj itala por la malnova klubo, sed nun ni povus traduki al la brazila, kial ne, aux pli gxenerale al la angla, por havi pli vastan publikon). Ankoraux bezonus ricxigi gxin per pluaj pecoj, kaj fine skribi enkondukon (mi jam komencis, se bezonatas materialoj pri ‘akvo kaj Rotario’, kiujn nun oni plej facile povus preni dum la okaso de la forumo). Do, kiel mi povus havigi la provajxon al cxiuj?
    Elkorajn salutojn,

    Davide

    Liked by 1 persono

  7. Karaj membroj, la prezidanto de RADE, Joseph Van der Vleugel petas publikigi la sekvan tekston rilate al nia aktuala temo pri AKVO.

    Ekde la 18-a ĝis la 23-a de marto okazos en Brasilia la Monda Forumo pri Akvo. Kelkaj rotarianoj de la « Rotary Club Esperanto Brasil » certe ĉeestos tiun kunvenon, ne nur ĉar kelkaj el ili loĝas precize en Brasilia, sed pro la fakto ke R.I. estas tre engaĝita en tiun temon ĉie en la mondo ⇒ https://www.rotary.org/en/every-day-world-water-day-rotary
    La diversaj kluboj agas diversmaniere, aŭ eksterlande, aŭ inlande. Mi prikribas tion, kion faris la kluboj en la distrikto 1630 (Belgio).

    7 kluboj decidis organizi lecionojn pri la graveco de akvo. La lecionoj estas destinitaj al junuloj jaraĝaj de 7 ĝis 12 jaroj. La kluboj starigis en lernejo lokalojn speciale por instrui la diversajn aspektojn de la akvo. Jare, dum 5 jaroj, la junuloj ĉeestas lecionojn , kiuj daŭras 2 tagojn. La ĉefaj temoj estas : ĝeneralaĵoj pri akvo (bildo 1), la rivero kaj sia vortaro (bildo 2), la trinkeblaĵo, la purigado (bildo 3), la metioj pri akvo. La subtemoj estas : malegaleco inter la Nordo/Sudo, respekto de la blua oro, poluado kaj malŝparado, evoluo laŭ la tempo, realaj kaj virtualaj uzado de akvo. Post la kvina jaro la lernistoj obtenas diplomon (
    Post kelkaj jaroj la koncepto disvastiĝis en aliaj kluboj kaj nun pli ol 5000 junuloj obtenis la diplomon

    Liked by 1 persono

  8. Karaj geamikoj,

    La krizo pri akvo en nia planedo ne estas nova.
    Mi memoras ke en 1965 la esperantistoj estis vokitaj helpi la Trian Mondon, precipe Afrikon kaj Hindujon, por fosi akvoputojn en regionoj kie la manko de akvo estis daŭra problemo.
    Kiu motivigis min kolekti monon inter la italaj esperantistoj por pagi akvoputon en Hindujo, estis la katolika pastro Urbaitis, kiu post multaj jaroj en Ĉinio estis forpelita de tiu Maozetunga-lando kaj unue vivis en Castelnuovo D.Bosco apud Torino(Italio). Li, kiel aktiva esperantisto, kontaktis la lokajn esperantistojn en la jaroj sesdekaj, kie ni konatiĝis, kaj poste li migris al Brazilo, kie ni denove renkontiĝis en la jaroj okdekaj.
    Kolektinte monon por tiu akvoputo in Hindio, mi transprenis la taskon transdoni ĝin al la katolika episkopo en Nova Delhi, trapasante Hindujon akompanante karavanon de italaj esperantistoj al la UK-o en Tokio,

    En Nova Delhi ni estis afable ricevitaj de la episkopo al kiu, inter alie, mi demandis kiom da katolikoj ekzistas en la Diocezo de Nova Delhi. Li respondis ke entute estas dektrimil, ĉar pli multajn la Diocezo de povas vivtenadi!
    Donante nian brikon por solvi problemon en Barato(kiel hindoj nomas sian landon), ni ne povis imagi ke duonjarcenton poste, ĉefurbo kiel Brasilia suferos pro manko de akvo!!
    Estu vi, kiu havas sufiĉe da akvon – FELIĈA!
    Giuseppe

    Liked by 1 persono

  9. Karaj rotarianoj de nia klubo!
    Pura akvo, higieno kaj bazaj instalaĵoj ĉie en la mondo garantios la sanon kaj prosperon de la homoj, bestoj kaj plantoj.
    Konscie pri tiu fakto nia internacia organizo de jaroj subtenas la fosadon de putoj, ĉar sen pura kaj sufiĉa akvo nenia vivo povus ekzisti.

    Rotary ne nur fosas putojn por akvo en Hindio kaj Afrikaj nacioj , sed akompanas tiujn humanecajn projektojn per paralela edukado de la homoj tie pri la esenca neceso de higieno, ĉefe por infanoj.

    Dekoj da milionoj da homoj hodiaŭ disponas pri akvoinstalaĵoj danke al la volontula laboro de rotarianoj kaj financaj rimedoj de la Rotaria Fondaĵo.
    Kore, Ursula
    (felicxe logxanta en bieno kun fonto de kristalpura akvo en granda kvanto)

    Liked by 1 persono

    1. Kara Ursula,
      Verkoj kiel ĉi tiu de Rotario estas de ekstrema graveco al regiono; Mi vivis tre gravan momenton kune kun Rotarac kaj Interac en Pernambuco, kie Rotario estis la lasta espero de postvivado de senhavaj komunumoj, do mi kredas, ke la Laboro, kiun la Rotario provizas al la Homaro, estas nemalhavebla.
      Afabla brakumo,
      Maria José

      Liked by 1 persono

  10. En Brazilo, la kreskado de la urboj transpasis la kapablon de la gigantaj akvorezervejoj povi garanti la sufiĉan disponigon de akvo al ĉiuj loĝantoj.

    Krome, la seka sezono igis la akvorezervejojn perdi akvan volumenon pro la varmega vetero. Nun la registaroj volas konvinki la komunumojn ŝpari akvon, sed la homoj neniam antaŭe estis edukitaj ŝpari akvon.

    Nuntempe ege pluvas, inundas eĉ la urbojn, tamen jen kaj jen ne alvenas akvo en la hejmaj kranoj, ĉar la rezervejoj ne kapablas respondi al la demando de la akvomerkato.

    En nia lando la pluvoj estas sufiĉe abundaj kaj ne estus pensebla imagi mankon de akvo. Krome la produktado de elektra energio dependas de la grandegaj akvorezervejoj. Nuntempe do, la registaro devas anstataŭi la produktadon de elektra energio per termoektraj uzinoj, kiuj plialtigas la koston por la familioj.

    João Otávio Veiga Rodrigues

    Liked by 2 people

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.