4-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

 La temo de nia 4-a renkonto estas:
“la sama!! …. ĉar la plej grava projekto de nia organizaĵo

LA TEMO DE LA MONATO OKTOBRO DAŬRE okupiĝas pri  LA PLEJ GRANDA PROJEKTO DE NIA TUTMONDA ORGANIZAĴO:  “Finfine elimini komplete sur la tero tiun paralizigan infan- malsanon”. El pli ol cent landoj nur plu restas tri por liberiĝi … ni kunhelpu!

Niaj membroj jam kontribuadas al niaj klubkontoj en Brazilo kaj ĉe UEA por ke ankaŭ ni eniru tiun grandan ondon de solidareco pagi vakcinojn kontraŭ poliomjelito.

LA GRANDA TAGO ESTOS LA 24-A DE OKTOBRO, KIAM ĈIUJ KLUBOJ TRANSDONOS SIAN FINANCAN SUBTENON, KAJ ANKAŬ NIA KLUBO PARTOPRENOS.

Se vi ankoraŭ ne faris vian parton en tiu monkolekto, eĉ minimuman,  faru ĉi semajne plej laste sed ĈIUJ MONTRU SIAN KOMPRENON, solidarecon kaj kunlaboron.

Nome de nia klubestraro mi dankas vin antcipe!

Legu kion diras al ni la monda prezidanto de ROTARY INTERNATIONAL Barry Rassin, laŭ la bela traduku de nia kompano Cleder Colares, kiu ofertas al ni eĉ tri lingvojn!!

Barry Rassin – Presidential message/ Mesaĝo de la Prezidanto / Mensagem do presidente

13 pensoj pri “4-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019”

  1. Varmajn salutojn al vi chiuj el malvarma Pollando. Chu vere aperis nova kaj ankaŭ terura malsano en Usono? Ruth, chu vi povas proksimigi pli da informoj? En Pollando lastan malsanon oni notis en la jaro 1984. Ni preghu, ke ghi ne revenu.

    Ŝati

  2. Fakte, gxis nun jam aperis 19 (!) novajn viktimojn de la Poliomjelite! 15 en Afganio kaj 04 en Pakistano. Se ni unigxos al la internacia movado por finigi tian cxi malsanon en la proksima jaro ne ekzistos la minacon de gxi aperos en nia lando de nove.

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.