Projekto Sancentro 2018

Saluton kara Prezidanto,

Finfine, jen nia propono pri nia projekto rilate al la sancentro.

Mi iom klarigas al vi la hitorio de tiu centro kaj kion ghi celas.

La centro mi ekkomencis sub la tegmento de iu organizo el Sudafriko kiel nova sperto en Kongo. Chio iris glate ghis kiam alvenis nova administrantino (el Kenjo) de la organizo centrafrikskale. Mi devas konfensi ke de la unua rekontingho kun shi, niaj rilatoj ne aspektis afablaj pro la kialoj tute ne konitaj de mi kaj de chiuj niaj chirkaùuloj. Mi klarigis la tutan afero al la Direktoro el Sudafriko, sed sensukce. Shajnas al mi ke shi ne tute shatis Kongon. Shi finfine decidis fermi la centron kiel administrantino de la organizo centrafrikskale. Chio mirigis chiujn char la sperto sukcese funkciis.

Salutinda agado de chiuj, bedaùrinde kiu subite estis malfermita pro la kialoj tute ne konataj de ni. Bedaùrinde, la enspezoj de la tuta funkcianta periodo iris kun la afabla administrantino.

Pro tio ke tiuj agadoj efike funkciis kaj multe helpis la komunumojn, la sanaj aùtoritatoj petigis nin daùrigi la agadojn. Jen  pro tio ni transprenis la tutan agadon nome de nia asocio « Solidareco kaj Agado ».

Kion celis la centron :

·        Batali kontraŭ la disvastiĝo de HIV/aidoso, Sekse Transdonitaj Infektoj, malario kaj tuberkulozo en la komunumo, che la trafiksektoro (truckers) kaj  ĉe la sekskomerculinoj.

·        Faciligi aliron al bazaj sanservoj.

Kaj niacele, post enketo, ni starigis la centron en tion kion teknike ni nomas “varma punkto”: tie kie kamionistoj kaj sekskomerculinoj rekontighas facile kaj dece. Tio kompreneble havas gravajn konsekvencoj en la komunnumoj. Niakaze, la centro situas sur la chefa vojo je 150 kilometroj oriente de la chefurbo Kinshaso. Kio okazas pri kamionistoj? Ili restadas en “ tiu varma punkto” pluraj semajnoj kaj ili estas la mielo kiu altiras la abelojn (sekskomerculinoj). Tio estas la chefa kaùzo de la disvastigho de aidoso en la komunumo. Plie okazas pluraj nedezirataj gravedecoj (grossesses indésirables) en la komunumoj kaùzitaj de kamionistoj.
Forlasitaj al si mem (char la entreprenistoj estas pontencaj personoj kiuj ne bone zorgas iliaj laboristoj), tiuj kamionistoj ne aliras facile al bazaj sanservoj dum ilia restado en tiu urbo.  

Pro la kialo menciinta supre, ni ne tuje havis monon por daùrigi la tutajn antaùajn agadojn. Poste la kunsido kun la sana zono, li promesis havigi al la sancentro kondomojn, serologiajn testojn. Ghis nun la sana zono plenigas sian rolon. Niaflanke ni promesis trovi rimedojn por funkciigi aliajn planitajn agadojn, chefe bazaj sanservoj kaj prizorgado pri Sekse Transdonitaj Infektoj.

Nuntempe la centro ne funkcias plenplene. La cementfabriko kiu donacis la lokon por starigi la centro senpagante akvon kaj la regulan elektron interpelaciis nin kaj instigas nin funkciigi la centron plenplene por garantii la lokon.

Ni ne tute volas perdi tion, char la perdo de la loko signifas la malapero de nia centro.

Ni batalis trovi rimedojn sed vane. Pli kaj pli financadon farighis malfacile trovebla. Plurfoje la monon shatas iri en fiktivaj agadoj.

Bedaùrinde Pastro Duilio el Italio kiu vizitis nin dufoje kaj kiu fidinde subtenis niaj agadojn forpasis antaù ol ni atingu kelkajn agadojn. El Nerderlando ankaù venis fidinda atento flanke de s-ro Jacques Tuinder, apenaù li vizitis nin kaj ekagadis kune, li forpasis. Mi multe klarigis al kelkaj e-geamikoj, bedaùrinde neniu atente traktis la aferon.

Ni nun bezonas rimedojn por garantii la lokon kaj ankaù por atktive agadi por atentigi kelkajn organizojn tra la mondo kaj la lando. Ghi ne estos nova  agado, sed temas pri renovigo de malnova agado kiu mi tre bone regas. Kun mia granda sperto che Sanru, mi altigis mian kapaciton plibone regi la aferon. Jam la sana zono apogas la centron per aidoso-testoj kaj kondomoj chiumonate.

Aliflanke, la centro, pro tio ke ghi povas uzi esperanton, estas inda ilo por promocii esperanton en sanaj medioj. Ghis estas pruvilo ke esperanto estas logika lingvo kiu funkcias en diversaj kampoj.

Kiu organizo, kiu homo, kiu asocio, kiu bofaranto povas helpi nin renovigi kaj efikigi niajn agadojn ?

Ni ne laboros pro mono, ni laboras por helpi personojn. Le centro ne nur estas deca loko sed ankaù ofertas decan sanprizorgadon.  

La celo de la centro ne estas absolute gajni monon, pro tio ke la aliro al bazaj sanaj prizorgadoj estas ege malfacila, ni kalkulas pri tiu unua apogo por stabiligi niajn agadojn ? Dank’al tiu apogo, la sancentro, niasperte povas sinprizorgi sen postuli la saman aldonan financadon. En la prezentita bugheto, tio estis kalkulita laù la konkretaj spertoj eke de la sancentro siatempe. Ni forlasis en la bugheto chio kio ne ne necesas financado, ekzemple la elektro, akvo kion oni ne pagas ; la serologiaj testoj kion la sana zono donas al la sancentro senpage.

Viaj konsiloj estas bonvenaj. Ni povas kalkuli pri via atento.Mi antaùdankas vin pro tio kion vi povos. Tiamaniere vi kontribuos, ne certe al plibonigo de la sanprizogado de chiuj kongolandanoj, sed eble ech de unu kongolandano. Se ni povas savi ech unun vivon per nia agado, ni trafos nian celon. Char chiu vivo valoras.
Je via dispono pri eventualaj aldonaj informoj.
Kun solideremaj sentoj


Jean Bosco MALANDA LUTETE
 E-mail: 
jbmalandal@yahoo.frTéléphone: +243 810 295 081Skype: jbml1970

Dosieroj de la projekto:

5 pensoj pri “Projekto Sancentro 2018”

  1. Kadre de mia laboro, mi iam misiis en tion kion oni nomas chi tie la profunda Kongo, jen la spektaklo sub miaj okuloj. Iu Patrino kun shia infano venas che la sancentro kie mankis interalie termometro, la flegisto uzis sian manon por termometri, pro manko de medikamentoj kaj mono la flegisto konfesis ke li ne kapablis fari ion. Kelkaj minutoj poste, la infano fopasis en la manoj de la patrino.
    La granda demando tiumomente en mia kapo, chu mi devas farighi politikisto por helpi pli da samlandanoj, mi min d’Iris ke estis pli facile agadi per humanaj agadoj, de tiam mi forjhetis mian projekton farighi politikisto. Vii komprenas mian sintenon.
    Ni sintenu kune, ni agu kune, ni atingu la celojn kune, ni semu kune kaj ni ghoju kun.

    Ŝati

  2. Dankon kara Otavio. Kiel vi, mi tute kredas ke la projekton estas nia, char de la unua tempo mi konsideras la klubon kiel mia internacia familio. Via fido estas ankau la mia. La malricheco estas tiel evidenta en mia lando, Kiel certe en multaj partoj de la planedo, la eniro al bazaj sanprizorgadoj estas grava problemo kiu okazigas chiutage mortantoj, ni diru senutilaj mortintoj, eviteblaj mortintoj. Do, realigi tiun projekton dirante al chiuj ke oni ebligis ghin dank’al rotarianoj (esperantistoj) tra la mondo, jen mia revo.

    Liked by 1 persono

  3. Bonan Tagon, kara respektinda amiko Jean Bosco Malanda Lutete:
    Pacon!
    Vere, sxajnas al vi, certe, ke ni ne interesigxis pri via Sanprojekto.
    Unue, tiu cxi projekto ne estas nur via Projekto. Ne. La SanProjekto estas NIA. SEd ni bezonas pretigi agojn por sukcesi prezenti tiun Sanprojekton al Internacia Rotary. Ni bezonas ion da tempo. Vi sentas la devigo fari tuje al la plena prizorgado de Sancentro. Cxu estus konveni skribi leteron en nomo de nia klubo, kompromitigxante kun la Sanprojekto, al la entrepreno?
    Ni atendos la respondojn de niaj asocianoj gxis la fino de tiu monato. Post ni lancxos la projekton. Niaj geasocianoj sercxas partnerojn. Cxu vi povos atendi nin?
    Per sereneco kaj inteligento ni sukcesos atingi la agadon kaj solvi la problemon!
    Bonvolu, donu iom el via fido en nia kapablo por helpi Kongolandon!
    Kore
    João Otávio Veiga Rodrigues

    Liked by 1 persono

Lasi respondon

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

This site uses Akismet to reduce spam. Learn how your comment data is processed.