Dum tri tagoj, de la 12-a ĝis a 15-a de Majo, la rotarianoj el du brazilaj Distriktoj – la D4560 kaj la D4590 – kunvenis en la urbo Águas de Lindóia, San-Paŭla subŝtato. La scenejo estis la ĉambraroj de la luksa hotelo “Reala Monto”, kie okazis tre interesaj konferencoj, kiel la prelego de brazila astronaŭto, D-ro Marcos Pontes, de la ministro pri scienco kaj teknologio, D-ro Paŭlo Alvim, de mararmea militestro, Luiz Gonzaga de Freitas Neto. D-ro Marcos Pontes prelegis pri liaj klopodoj ĝis lia flugo al la internacia spaca stacio. D-ro Paŭlo Alvim prelegis pri la agado de lia ministerio. La mararmea militestro Luiz Gonzaga de Freitas Neto prelegis pri la programo de brazila mararmeo pri la nuklea submarŝipo. Ankaŭ, la rotariano Saŭlo Borges prelegis pri la graveco de Rotary en la milito inter Rusio kaj Ukrainio. Multaj aliaj prelegoj kaj agoj okazis dum la 51-a Distrikta Kunvenantaro, inkluzive, la dankema kunveno, kiam nia Rotary E-Klubo de Esperanto-Brazilo ricevis du medalojn. Unu pro la plantado de arboj en Tunizio, en Kampala (Uganda) kaj en Muleba (Tanzanio). Ni kunlaboris la Distriktan programon “Antaŭsavi la Planedo Tero”!

Alia medalo estis ricevita pro la bonega laboro de nia Prezidanto Júlio Calegari kaj nia E-Klubo de Esperanto-Brazilo dum la jaro 2021-2022!











