Por pli bone organizi nian agadon, Rotary Klubo Esperanto-Brazilo decidis, ke la administracia kunveno okazos ĉiu dua lundo de la monato. Do, la venonta administracia kunveno okazos je la 10-a de marto.
Tiel, ni havas dediĉitan tempon por trakti financajn raportojn, planadon de eventoj kaj aliajn gravajn klubajn aferojn. La ceteraj lundoj estos rezervitaj por amikemaj renkontiĝoj, prelegoj kaj diskutrondoj. Ni kredas, ke tiu aranĝo helpas nin pli efike kunordigi la laboron de la klubo, samtempe daŭrigante la amikan etoson, kiu karakterizas nian movadon.
Karaj gesamideanoj de Rotary Club Esperanto-Brazilo,
Estas granda honoro por mi ekgvidi nian klubon kiel prezidanto en ĉi tiu nova mandato. Nia misio restas klara: kunigi homojn per Esperanto kaj fari pozitivajn ŝanĝojn en la komunumo.
Dum ĉi tiu periodo, ni atingis gravajn konkerojn kaj realigis signifajn projektojn, kiuj reflektas la dediĉon kaj laboron de ĉiuj membroj. Ni plifortigis niajn rilatojn kun aliaj kluboj, lanĉis edukajn programojn, kaj subtenis komunumajn iniciatojn. Krome, ni sukcesis vastigi la uzadon de Esperanto kiel ilo por komunikado kaj internacia kunlaboro.
Niaj venontaj paŝoj estos direktitaj al pliaj projektoj, kiuj kontribuos al la kreskiĝo de nia klubo kaj la subteno al la Esperanta Movado. Ni celas disvolvi pli da sociaj programoj, fortigi nian partoprenon en internaciaj kongresoj, kaj inspiri pli da homoj aliĝi al nia Misio.
Kunlabore kaj kun energio, mi kredas ke, kune, ni povas fari la diferencon. Mi invitas ĉiujn partopreni en niaj venontaj projektoj kaj daŭre subteni nian klubon.
Ni kune kreas pli bonan estontecon!
Amike,
João Otávio
Eksprezidanto Julio Calegari vizitis Hispanan Federacion de Esperanto
La 1-an de Septembro, la eksprezidanto (2021-2024) s-ro Julio Calegari vizitis la sidejon de la “Federacion Española de Esperanto”, en la urbo Madrido. Tie, li renkontiĝis kun Esperantistoj s-ro Manolo kaj s-ino Ana.
Dum la septembra monato ni havos prelegojn en nia semajna kunveno, lunde Emma Breuninger rakontos pri ŝiaj spertoj, aventuroj, travivaĵoj kaj emocioj dum la 109-a Universala Kongreso de Esperanto en Tanzanio – Afriko.