Estimataj amikoj, helpantoj kaj anoj de Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo,
Kun ĉi tiu mesaĝo ni alvenas al la fino de alia grava kaj sukcesa jaro por nia klubo. Dum la lastaj dek du monatoj, ni laboris kune, krei kaj partopreni en multaj iniciatoj kaj projektoj, kies celo estis plifortigi niajn komunumajn valorojn kaj servi al niaj komunumoj.
Ni deziras esprimi nian plej koran dankon al ĉiuj el vi, kiuj kontribuis per via dediĉo, fervoro kaj laboro. Viaj streboj kaj partopreno estas la fundamento de nia sukceso. Danke al vi, ni estis kapablaj atingi multajn gravajn celojn kaj fari pozitivan influon en la vivo de multaj homoj.
Nia komuna laboro montras la verecon de la Rotaria movado kaj ĝia kapablo krei ŝanĝojn en la mondo. Dum la pasintaj jaroj, ni estis testantoj de la potenco de solidareco kaj kunsentemo. Ni esperas, ke ĉi tiu sama spirito daŭros nin gvidi en la venontaj projektoj kaj iniciatoj.
Fine, ni volas danki al ĉiuj niaj anoj, kiuj kredis en niajn celojn kaj kontribuis al la realigo de niaj projektoj. Sen via subteno, nia laboro ne estus ebla.
Nome de la Rotaria Klubo Esperanto-Brazilo, ni deziras al ĉiuj, feliĉajn festotagojn kaj bondezirojn por la venonta jaro. Estu certaj, ke ni daŭre laboros por plibonigi nian komunumon kaj plenumi niajn idealaĵojn.
La prezidanto Julio estis en Senegalo kaj li vizitis 2 urbojn (Rufisque kaj Dakar) kieli renkontiĝis kun esperantistoj kaj portis kelkajn el la libroj donataj de partoprenantoj de la UK.
Loka rotariano S-ro. Sow Amadou el la klubo Rotary Club Dakar Milenium (distrikto 9101) kaj li interesiĝis pri edukaj projektoj de instruado de Esperanto kaj ĉukpilko.
Membroj el Brazilo, Germanio kaj Tanzanio dum la kongresa foiro.
UK – Kongresa Foiro
Membroj de la Rotary e-klubo de Esperanto Brasil varbas kaj disvastigas informoj pri la 109a UK okazonta en Tanzanio 2024
Renkontiĝo kun amikino el Pekino
Klubanoj vespermanĝas dum la UK. Membroj el Brazilo, Italio, Tanzanio, Germanio kaj Pollando.
Sport-aranĝo : Ĉukpilko
Sport-aranĝo : Ĉukpilko
Helpe de membroj de la Rotary e-klubo de Esperanto Brasil, 44 kilogramoj da libroj donataj de partoprenantoj de la UK estos tute senpage portataj kaj disdonataj al afrikaj esperantistoj.
Tiu ĉi temo, la elekto de la Prezidonto de Rotary Internacia 2025-2026, estis la alta distingiĝeco komentita dum preskaŭ ĉiuj en la kunvenoj. Post Armando de Arruda Pereira, de la Rotary Club de São Paulo, 1940-41; Ernesto Imbassahy de Mello, ano de la Rotary Club de Niterói, estis prezidinto do Rotary en 1975-76; Paulo Viriato Correa da Costa, ano de la Rotary Club de Santos, servis kiel prezidinto do RI em 1990-91, nun, tridek kaj kvin jaroj poste, Brazilo gvidos Rotaryn Internacian per la brila kaj kompetenta Direktoro Mário César Martins de Camargo. Li prelegis, multaj fojoj dum la 46-a Rotary Brazil – 2023, en la urbo Foz de Iguaçu, kie estas la miregindaj akvofaloj.
Brazilaj prezidintoj de Internacia Rotario
Mi kaj la guberniestro Angelo Antonio de Freitas partoprenis en la kunveno de la Leĝara Konsilantaro de Rotary Internacia, kiel anstataŭonto kaj titulara, respektive, kiel reprezentontoj de la Distrikto 4560. Estis kunveno por instrui la brazilajn distriktajn reprezentontojn por partoprenos en la proksima trijara kunveno de la Leĝara Konsilantaro de R.I..
Antaŭ la Instituto Rotary Brazil 2023 (de 24-a ĝis 26-a de Aŭgusto), dum la tagoj 20-a ĝis 23-a de Aŭgusto, okazis en la sama hotelo la preparadon de la elektitaj (2024-2025) kaj indikitaj (2025-2026) guberniestroj. Ili, la guberniestroj jam estis trejnitaj lasta jaro en São Paŭlo, kaj, ili estos ankoraŭ preparotaj en Orlando/Florido, en la komenco de proksima Januaro(de 7-a ĝis 11-a de Januaro 2024), dum la Internacia Asembleo.
Alia grava temo estis la Mensa Sano, kiu la aktuala Prezidanto Gordon McInally, el Skotlando, elektis por lia administrado, kaj pri kio li prelegis dum la kunvenoj. Multaj interrilataj temoj estis diskutitaj kiel la memmortigo, la perforto, la depresio. Inkluzive, ni vivas nun la Flava Septembro, kiam ni devu krei kampanjojn por eviti la memmortigon.
En Afganio, ĝis nun aperis nur 17 novajn viktimojn de la viruso de poliomjelito. En Pakistano ne aperis ĝis nun, novajn viktimojn. En aliaj landoj la malsano estis finigita ekde multaj jaroj. Em Brazilo ekde 1994. Rotary Internacia luktas kontraŭ la malsano ekde 1985, kiam apogis la vakcinadon en la Filipinoj. Oni petis ke la rotarianoj, ĉe siaj komunumoj, apogu la kampanjojn por vakcinado kontraŭ poliomjelito.
Ankaŭ okazis multajn prelegojn pri Rotaria Fondaĵo (kreante projektoj), pri Publika Imago de Rotary kaj pri Elvolviĝado de la Asociiĝada Kadro (per la valorigado de la rotaria junularo “Rotaract), krom pri la revuo Rotary Brasil.
Nia Brazila Asocio “The Rotary Foundation” – ABTRF – ankaŭ prelegis per sia Prezidanto, D-ro Adriano Valente, klarigante pri la Civitana Entrepreno, kiu konsistas pri la entreprenoj kiu apogas finance la Rotarian Fondaĵon. Ankaŭ 5% de la pago de via pago de via aŭtomobila/motorcikla/doma asekuro, faritaj per la asekuraj entreprenoj: Porto Seguro, Azul kaj Itaú, estas sendontaj al Rotaria Fondaĵo, al niaj mondaj projektoj.
Dum la kunvenoj estis memorigita ke la valoro “per Kapo”, de RI estos altiga: US$37,50 – 2023/2024; US$ 39,25 – 2024/2025; kaj US$ 41,00 – 2025/2026.
Finfine, la lasta temo diskutita dum la Instituto Rotary Brazil 2023, estis pri la “regionigo”, kiu celas pri nova formo por administri la Distriktojn ĉirkaŭ la mondo. Tiu ĉi regioniga projekto estas testante en distriktoj de tri regionoj: Britio kaj Irlando (RIBI), kaj kluboj kaj distriktoj de Australio, Nov Zelando kaj Suda Pacifiko por período de ses jaroj. Ekde 2025, se la sperto estos aprobota, la nova administracia modelo etendiĝos al tuta mondo. La celo estas krei novajn politikojn pri Elvolviĝo de la asocia kadro, pri la Junularo, pri la partnerecoj, pri la efikeco de Projektoj, pri la Komuniko, kaj pri la Publika Imago de Rotary, krom starigi novajn celojn kaj templimojn.
DU OLEAJ PENTRAĴOJ, KREITAJ DE LADISLAU AFONSO, BRAZILO.
Regularoj – Regramento
Tiu ĉi lotumado estas destinita por enkaŝigi financajn rimedojn favore al sociaj projektoj de Rotary E-Klubo de Esperanto-Brazilo; (Esta rifa está destinada a arrecadar recursos financeiros para os projetos sociais do Rotary E-Club de Esperanto – Brasil.)
La numeroj estas 999, de 001 ĝis 999; (Os números são 999, de 001 a 999.)
La du gajnontoj estos konitaj en 30-a de Decembro de 2023, kiam la Federala Loterio, de Brazilo, lotos la unua kaj la dua premio. La lotoj premiotaj estos tiuj, kies numeroj koincidos kun la lastaj tri numeroj de la unua kaj de la dua premio de la Federala Loterio, en 30-a de Decembro de 2023. (O ganhador será conhecido em 30 de dezembro de 2023, quando a Loteria Federal, do Brasil, sorteará o primeiro e o segundo prêmios. O número premiado será aquele, cujo número coincidir com os três útimos números do primeiro e do segundo prêmio da Loteria Federal, de 30 de dezembro de 2023.)
La du premioj estos la du pentraĵoj, kreitaj de Ladislau Afonso, rotariano, esperantisto, spiritista, arkitekto, emerita universitata profesoro, pentristo, muzikisto, en Brazilo. Li donacis la du pentraĵojn al niaj sociaj projektoj. (Os dois prêmios serão as duas pinturas a óleo, criadas pelo Ladislau Afonso, rotariano, esperantista, espírita, arquiteto, professor universitário aposentado, pintor, músico, do Brasil. Ele doou as duas pinturas aos nossos projetos sociais.)
La eksterlandanoj ankaŭ povos partopreni en nia lotumado. Ili povos elekti unu aŭ pli numerojn kaj petos rezervi ilin (la numeroj). Poste, komunikos al ni la numerojn elektitajn kaj rezervitajn, pagante per PayPal, de Rotary E-Club de Esperanto Brasil, la numerojn aĉetitaj. (Os estrangeiros também poderão participar em nosso sorteio. Eles escolherão um ou mais números e pedirão para RESERVAR, pagando através do PayPal, do Rotary E-Club de Esperanto-Brasil, os números comprados.)
La brazilanoj povos aĉeti numerojn, pagante per PIX (ŝlosilo: 28788665000120) aŭ per depono en bankkonto (Banko: SICREDI(748), AG.:0217; BankKonto: 78041-4). (Os brasileiros poderão comprar os números, pagando por meio de PIX (chave: 28788665000120) ou por depósito em conta (Banco: SICREDI (748), AG. 0217, Conta: 78041-4).)
Disvastigu, ĉiuj, bonvolu, tiun ĉi lotumadon ĉe viaj grupoj kaj geamikoj! Tiu apogo estos gravega por ĝia bona efiko. (Divulgue, por favor, esta rifa em seus grupos e amigos! Este apoio será importantíssimo para a sua eficácia).