La temo de nia 15-a renkonto estas:
“VIZITO DE LA GUBERNIESTRO AL NIA KLUBO”
Protokolo
Morgaŭ, marde, la Guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze de nia Rotaria Distrikto 4560, loĝanta en la brazila ŝtato Minas Gerais, vizitos formale nian klubon, kiel ni jam avertis pasintsemajne.
Por li estos nova sperto, ĉar la nia estas la nura elektronika Klubo de la distrikto kaj li ne povos unuope konatiĝi fizike kun niaj membroj, sed nur sendi al ni elektronikan mesaĝon kaj vidi nin dum vidkonferenco.
Por ni ankaú estos nova sperto kaj pro tio mi varme invitas vin aperi hodiaŭ aŭ morgaŭ en nia retejo je ia ajn horo por saluti lin skribante eĉ nur unu frazon bonvenigante lin en nia hejmpaĝo https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/ .
Ni esperas legi 23 frazojn de saluto! Neniu povos manki….
La fakto ke rotarianoj el 4 kontinentoj membras en nia klubo kaj ili perfekte inter-rilatas per Esperanto, estas absolute ne kutima fenomeno en nia movado.
Ni montru do per nia virtuala ĉeesto, ke nia klubo estas ĝisdata kun la novaj tempoj de revolucia komunikadteknologio, certe ne imagita de d-ro L.L.Zamenhof antaŭ cent jaroj.
Krom via skriba saluto, ni atendos vin je la 21-a horo Universala tempo GMT en nia vidkonferenco sub la numero: https://zoom.us/j/674386397 .
Amike, Giuseppe
Marde:
► Greenwich Mean Time, GMT je 21:00 GMT
► Brussels, Belgium je 22:00 CET
► Brasilia, Brazil je 19:00 BRST
► Kinshasa, Congo Dem. Rep. je 22:00 WAT
► Dubai, United Arab Emirates je 01:00 GST
► Weilheim in Oberbayern, Germany je 22:00 CET
► Parma, Italy je 22:00 CET
► Vancouver, Canada je 13:00 PST
► Washington DC, USA je 16:00 EST
Duonjaro de aktivecoj de nia Rotary Klubo
La unuan de julio komencis formale funkcii nia e-klubo kaj estas oportuna momento por resumi niajn agadojn, okaze de la vizito de la guberniestro.
Dum la monatoj ni publikigis 26 diversajn temojn, al kiuj la membroj donis siajn komentojn kaj sugestojn, ankoraŭ en ne kontentiga kvanto, tamen la Estraro esperas, ke la konsciigo pri la kompromiso kreskos dum la venontaj monatoj, kiam ni planas konkretigi unu aŭ du el pluraj planitaj projektoj.
Inter ĉiuj aktivecoj la plej grava estas, ke la membroj sentu la kompromison kaj la respondecon esti volontula membro en unu el la dek plej gravaj mondaj organizaĵoj kiuj ofertas volontulajn, solidarecajn helpojn al homoj en fazo de evoluo sed ankoraŭ kun gravaj problemoj.
Pro tio, la Fondaĵo de ROTARY INTERNATIONAL pere de siaj miloj da kluboj, klopodas entuziasme financi kaj realigi projektojn kaj programojn por ke la homa socio progresu en la ĵustan direkton.
Feliĉe ni povas konstati, ke ĉiuj membroj, krom du, pagis akurate sian financan kontribuon. Tamen ni certas ke ankaŭ ili komprenas la neceson de sia financa respondeco.
Jam nia Klubo estas registrita en la brazila aŭtoritato sub la impoŝtonumero CNPJ 28.788.665/0001-20, jam niaj statuto kaj regularo estas rekonataj, jam nia konto en Banco do Brasil funkcias en Brasília, Asa Norte 504, Agentejo 1003-0, kuranta konto nº59.331-1, jam nia Klubo rezultas en MYROTARY kaj en nia Distrikto 4560.
Laŭdindaj la laboroj de nia komisiono por internaj agadoj: Roberto Gandara tute fidele kaj kompetente publikigis ĉiuj temojn, ŝanĝis kaj reŝanĝis la numerojn de la vidkonferencoj. Vanda kaj Ulisses zorgis la burokrataĵojn, Sônia malfermis la bankkonton, Wally fidele malfermis la vidkonferencojn, sonoris komence per la belega donaco de Joâo Otávio kaj publikigis plurajn temojn de granda intereso.João Otávio zorgis kaj pagis por ke ĉiuj havu sian membrokarton kaj insignon kaj ricevu la revuojn. Vere grupa kunlaboro laŭdinda!
Ĉar komence en nia kaso ankoraŭ ne troviĝas donacoj, sed apenaŭ la jara kotizo, ni decidis komenci nian unuan senkostan edukan projekton je plej alta internacia nivelo – UNESKO. Vere mirinda donaco, oni povas diri!
Jes, du el niaj membroj, Ileana (Danlando) kaj Malgosia (Pollando) jam volontule tradukis artikolojn de la UNESKO KURIERO, eldonata ankaŭ en Esperanto, de tiu agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Parizo. Pluraj aliaj membroj de nia Klubo sin prezentis al la ĉina direktoro Sro.Trezoro por kunlabori dum la venontaj eldonoj de tiu prestiĝa eduka revuo.
Ekzistas alia propono por realigi projekton kiu estis jam pridiskutita en nia retejo “Paco per sporto”, kiun prizorgas nia membro Julio Calegari en Dubai.
Nia membro João Otávio proponas projekton profesiigi junulojn en la kampo de mekaniko. Alia projekto estas nia eventuala kunlaboro rilate promocion de talentaj gejunuloj el malfavoritaj sociaj tavoloj.
Nia prezidanto Wally jam proponis interesajn temojn rilate la mediprotektadon kaj konsumlimigojn, daŭripovecon kaj agadojn por la Paco. Nia ítala membro Davide Astori estas skribanta libron pri “akvo en la homa historio”(esperante kaj itale). La vendo de tia libro povus subteni la kostojn de la vakcinoj kontraŭ Poliomjelito.
Ni atendas pliajn proponojn de niaj membroj por prioritate decidi la konkretigojn laŭ niaj kondiĉoj. NIa Klubo havas nuntempe 23 membrojn, sed jam ni invitis novan membron el Kinŝasa, en la Konga Respubliko, kies nomo estas sama al nia guberniestro Jean Bosco (Malanda Lutete)! Kia bela coincido.
Estu tre bonvena Guberniestro Jean Bosco (Ribero Beze) kaj konatiĝu kun nia Klubo!
Ursula, sekretariino.
Karaj rotarianoj,
Kiel planita okazis hieraŭ la formala renkonto kun la distrikta guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze dum la vidkonferenco.
La ekranoj de niaj komputiloj estis imprese plenaj de 12 vizaĝoj!
Ilena, Ursula, Giuseppe en la komenca vico; en la dua vico Jean Bosco en Kongo, Jean Bosco la guberniestro kaj João Otávio; en la tria vico Wally nia prezidanto en Kanado, Alfred en Germanio, Jozefo en Belgio (prezidanto de RADE); en la kvara vico Ruth en Waŝington, Ladislaŭ en Minas Gerais kaj Sônia en Brasilia.
Post la salutoj kaj multaj demandoj de la guberniestro kaj la koncernaj respondoj, li deklaris sin kortuŝita pro tia situacio, ĉar ne imagis antaŭe ke io tia estus ebla: vidi interparoli rotarianojn en tiom da diversaj nacioj sen ia lingva problemo. Li ankaŭ deklaris ke niaj planitaj projektoj estas por li novaĵoj, ĉar kutime Rotary kluboj faras agadojn en siaj loĝurbetoj, dum nia loĝkomunumo estas praktike la tuta mondo.
Hodiaŭ li vizitos nian retejon kaj konstatos ke tiuj, kiuj ne povis partopreni la vidkonferencon tamen publikigis siajn bonvenajn salutojn skribe.
Kiu el inter vi ne povis partopreni hieraŭ, espereble aperos dum la dimanĉa renkonto!
ŜatiŜati
La vizito de la Distrikta Guberniestro al E-Klubo estis la unua dum la distrikta (4560) historio. Neniam okazis tiun cxi antauxe!
Estis vere tre interesa, malgraue tio la kunveno estis tre malrapida pro la neceso de tradukoj Esperanto-Portugalo/ Portugalo-Esperanto, servo ke nia amikino Ursula plenumis majstre!
Nia klubo ekkomencas aperi en nia Distrikto.
Gratulojn al cxiuj!
Kore
João Otávio Veiga Rodrigues
ŜatiLiked by 1 persono
Amiko Otávio, vi deklaras nian kunvenon malrapida pro la tradukoj. Vi pravas, cxar nur unu persono ne parolis nian komunan lingvon. Kaj nia edukiteco devigis nin traduki por tiu unu nura persono! Imagu, se li ankau komprenus nin, ni sxparus 50% de la tempo.
Mia profesio estis simultantradukisto (ne konsekutiva kiel kun la guberniestro) kaj pro tiu mia profesio mi laboras entuziasme por komuna neutrrala lingvo kiel Esperanto.
Mi perceptis ke la DG fakte estis mirigite kaj certe parolos al sia distrikto pri nia klubo kaj nia lingvo. Ha, se en multaj distriktoj ni havus tiajn klubojn kiel la nian…. Sed estas tempo ke ni komencu realigi projektojn.
Korajn salutojn al vi cxiuj de ursula
ŜatiŜati
Saluton Guberniestro
ŜatiLiked by 1 persono
Saudações Governador Distrital, Cp. João Bosco Ribeiro Béze!!!
Seja Bem Vindo ao Rotary E-Club de Esperanto Brasil!
Estamos ansiosos por ouvir suas orientações!
Conheça nosso E-club!
João Otávio Veiga Rodrigues
Comissão de Fundação Rotária
ŜatiLiked by 1 persono
Bom dia, companheiro Governador João Bosco Ribeiro Beze !
Hoje não posso apertar a Sua mão, mas saiba que o nosso clube virtual é profondamente consciente da missão do Rotary.
Um bem vindo entre nos.
Giuseppe Gratapaglia
ŜatiLiked by 1 persono
Karega Guberniestro Jean Bosco kaj Sinjorino,
Karaj Cxiuj,
egan saluton el Italio!
Mi estas geografie malproksima, sed pere de Rotary kaj de Esperanto mi sentas min hejme ankaux en Brazilo.
Por teknikaj kialoj mi ne povos partopreni la renkontigxon en skype, sed mi cxeestas spirite kaj kore,
Davide
ŜatiLiked by 1 persono
Bom vindo, Governador Jean Bosco e sua esposa Vani!
Para nossos associados a vossa presença virtual será de muita alegria! Ursula Grattapaglia (secretária do club)
Bonvenon Guberniestro Jean Bosco kaj via edzino Vani!
Por niajj membroj via partopreno estos granda gxojo!
ŜatiLiked by 2 people
Korajn salutojn, sinjoro Guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze.
Nome de la belga rotaria klublo de Louvain-la-neuve, mi salutas vin. Ni fieras havi en nia klubo la filon de filozofo, kiu instruas en Brazilo. Eble, se li havos tempon ĉeesti la nunan kunvenon, li salutos vin en la portugala … li ne ankoraŭ lernis Esperanton, sed li certe konstatos ke nia komuna lingvo estas unika. Mi dankas vin pro via ĉeesto en nia kunveno.
ŜatiLiked by 2 people
Saluton,Kara Guberniestro Jean Bosco,plezuron renkonti vin en la vidkonferenco,kaj gratulon
ŜatiLiked by 2 people
Saluton,
Se mia amiko Marko Loparic (membro de la rotaria klubo de Loveno-la-nova) povas ĉeesti la kunvenon, li partoprenos malgraŭ ke li parolas la potugalan :).
Plej amike.
Jozefo
ŜatiLiked by 2 people
Saluton al cxiuj kaj speciale al la guberniestro !
Mi logxas en Dubai kaj mi jxus alvenis el Kabul (Afganistano) sed mi ne scias cxu ankoraux mi sukcesos partopreni la renkontigxon hodiaux. Mi deziras plenan sukceson al vi kaj la partoprenantoj!
Amike
Julio
ŜatiLiked by 2 people
Bonvenon Guberniestro Jean Bosco. Varmajn kaj elkorajn salutojn el Kongo DR. Kun ghojo renkonti vin baldaù.
ŜatiLiked by 2 people
Saluton, sinjoro Guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze. Mi ĝojas, ke vi partoprenos nian internacian kunsidon hodiaŭ. Mi estas kuracisto loĝanta en Vaŝingtono, la ĉefurbo de Usono. Mi provos partopreni la kunsidon, se mi havos iom da libera tempo inter vizitoj de miaj pacientoj!
ŜatiLiked by 2 people
Elkoran bonvenon al nia Guberniestro Jean Bosco en Kopenhago.
ŜatiLiked by 2 people
kompreneble el Kopenhago, kie ĵus nun neĝas!
ŜatiLiked by 2 people
Korajn salutojn, sinjoro Guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze.
Mi jam nun gxojas renkonti vin en la vidkonferenco post kelkaj horoj. Mi estas jxurnalisto logxanta en la plej suda parto de Germanio, en Weilheim en Supra Bavario. Mi jam havas kontakton kun multaj Rotarianoj de Weilheim, cxar dum multaj jaroj mi verkis artikolojn por loka la gazeto “Weilheimer Tagblatt” pri la aktivecoj de la Rotary Club de Weilheim.
Gxis revido en la konferenco.
Alfred Schubert
ŜatiLiked by 2 people
Saluton Guberniestro Jean Bosco, gratulojn al nia klubo por tiu atingo! Ke ni povas rikolti bonan frukton kune.
ŜatiLiked by 1 persono