La temo de nia 15-a renkonto estas:
“VIZITO DE LA GUBERNIESTRO AL NIA KLUBO”
Protokolo
Morgaŭ, marde, la Guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze de nia Rotaria Distrikto 4560, loĝanta en la brazila ŝtato Minas Gerais, vizitos formale nian klubon, kiel ni jam avertis pasintsemajne.
Por li estos nova sperto, ĉar la nia estas la nura elektronika Klubo de la distrikto kaj li ne povos unuope konatiĝi fizike kun niaj membroj, sed nur sendi al ni elektronikan mesaĝon kaj vidi nin dum vidkonferenco.
Por ni ankaú estos nova sperto kaj pro tio mi varme invitas vin aperi hodiaŭ aŭ morgaŭ en nia retejo je ia ajn horo por saluti lin skribante eĉ nur unu frazon bonvenigante lin en nia hejmpaĝo https://rotaryclubdeesperantobrasil.org/ .
Ni esperas legi 23 frazojn de saluto! Neniu povos manki….
La fakto ke rotarianoj el 4 kontinentoj membras en nia klubo kaj ili perfekte inter-rilatas per Esperanto, estas absolute ne kutima fenomeno en nia movado.
Ni montru do per nia virtuala ĉeesto, ke nia klubo estas ĝisdata kun la novaj tempoj de revolucia komunikadteknologio, certe ne imagita de d-ro L.L.Zamenhof antaŭ cent jaroj.
Krom via skriba saluto, ni atendos vin je la 21-a horo Universala tempo GMT en nia vidkonferenco sub la numero: https://zoom.us/j/674386397 .
Amike, Giuseppe
Marde:
► Greenwich Mean Time, GMT je 21:00 GMT
► Brussels, Belgium je 22:00 CET
► Brasilia, Brazil je 19:00 BRST
► Kinshasa, Congo Dem. Rep. je 22:00 WAT
► Dubai, United Arab Emirates je 01:00 GST
► Weilheim in Oberbayern, Germany je 22:00 CET
► Parma, Italy je 22:00 CET
► Vancouver, Canada je 13:00 PST
► Washington DC, USA je 16:00 EST
Duonjaro de aktivecoj de nia Rotary Klubo
La unuan de julio komencis formale funkcii nia e-klubo kaj estas oportuna momento por resumi niajn agadojn, okaze de la vizito de la guberniestro.
Dum la monatoj ni publikigis 26 diversajn temojn, al kiuj la membroj donis siajn komentojn kaj sugestojn, ankoraŭ en ne kontentiga kvanto, tamen la Estraro esperas, ke la konsciigo pri la kompromiso kreskos dum la venontaj monatoj, kiam ni planas konkretigi unu aŭ du el pluraj planitaj projektoj.
Inter ĉiuj aktivecoj la plej grava estas, ke la membroj sentu la kompromison kaj la respondecon esti volontula membro en unu el la dek plej gravaj mondaj organizaĵoj kiuj ofertas volontulajn, solidarecajn helpojn al homoj en fazo de evoluo sed ankoraŭ kun gravaj problemoj.
Pro tio, la Fondaĵo de ROTARY INTERNATIONAL pere de siaj miloj da kluboj, klopodas entuziasme financi kaj realigi projektojn kaj programojn por ke la homa socio progresu en la ĵustan direkton.
Feliĉe ni povas konstati, ke ĉiuj membroj, krom du, pagis akurate sian financan kontribuon. Tamen ni certas ke ankaŭ ili komprenas la neceson de sia financa respondeco.
Jam nia Klubo estas registrita en la brazila aŭtoritato sub la impoŝtonumero CNPJ 28.788.665/0001-20, jam niaj statuto kaj regularo estas rekonataj, jam nia konto en Banco do Brasil funkcias en Brasília, Asa Norte 504, Agentejo 1003-0, kuranta konto nº59.331-1, jam nia Klubo rezultas en MYROTARY kaj en nia Distrikto 4560.
Laŭdindaj la laboroj de nia komisiono por internaj agadoj: Roberto Gandara tute fidele kaj kompetente publikigis ĉiuj temojn, ŝanĝis kaj reŝanĝis la numerojn de la vidkonferencoj. Vanda kaj Ulisses zorgis la burokrataĵojn, Sônia malfermis la bankkonton, Wally fidele malfermis la vidkonferencojn, sonoris komence per la belega donaco de Joâo Otávio kaj publikigis plurajn temojn de granda intereso.João Otávio zorgis kaj pagis por ke ĉiuj havu sian membrokarton kaj insignon kaj ricevu la revuojn. Vere grupa kunlaboro laŭdinda!
Ĉar komence en nia kaso ankoraŭ ne troviĝas donacoj, sed apenaŭ la jara kotizo, ni decidis komenci nian unuan senkostan edukan projekton je plej alta internacia nivelo – UNESKO. Vere mirinda donaco, oni povas diri!
Jes, du el niaj membroj, Ileana (Danlando) kaj Malgosia (Pollando) jam volontule tradukis artikolojn de la UNESKO KURIERO, eldonata ankaŭ en Esperanto, de tiu agentejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Parizo. Pluraj aliaj membroj de nia Klubo sin prezentis al la ĉina direktoro Sro.Trezoro por kunlabori dum la venontaj eldonoj de tiu prestiĝa eduka revuo.
Ekzistas alia propono por realigi projekton kiu estis jam pridiskutita en nia retejo “Paco per sporto”, kiun prizorgas nia membro Julio Calegari en Dubai.
Nia membro João Otávio proponas projekton profesiigi junulojn en la kampo de mekaniko. Alia projekto estas nia eventuala kunlaboro rilate promocion de talentaj gejunuloj el malfavoritaj sociaj tavoloj.
Nia prezidanto Wally jam proponis interesajn temojn rilate la mediprotektadon kaj konsumlimigojn, daŭripovecon kaj agadojn por la Paco. Nia ítala membro Davide Astori estas skribanta libron pri “akvo en la homa historio”(esperante kaj itale). La vendo de tia libro povus subteni la kostojn de la vakcinoj kontraŭ Poliomjelito.
Ni atendas pliajn proponojn de niaj membroj por prioritate decidi la konkretigojn laŭ niaj kondiĉoj. NIa Klubo havas nuntempe 23 membrojn, sed jam ni invitis novan membron el Kinŝasa, en la Konga Respubliko, kies nomo estas sama al nia guberniestro Jean Bosco (Malanda Lutete)! Kia bela coincido.
Estu tre bonvena Guberniestro Jean Bosco (Ribero Beze) kaj konatiĝu kun nia Klubo!
Ursula, sekretariino.
Bonan tagon, karaj geamikoj,
Hieraŭ okazis la lasta vidkonferenco de 2017. La sekva okazos la 2-an januaron 2018, sed nia retejo daŭre funkcias.
Partoprenis ĝin la 7 membroj Ladislaŭ, João Otávio, Giuseppe, Ursula, Alfred, Jean Bosco kaj Julio.
Ni akceptis ĝoje la novan membron Jean Bosco Malanda Lutete loĝanta en la urbo Kinshasa en Kongo kaj komunikis ke Jungkee Lee, loĝanta en Koreio , estrarano de UEA, bedaŭrinde devas forlasi nian klubon pro troa laboro en sia universitato.
Nia membro Julio, kiu profesie traflugas ĉiujn kontinentojn, partoprenis skribe per whatsapp, hazarde hieraŭ en Tunizio, kie lli renkontis esperantistojn kaj rotarianojn.
Do sen Jungkee kaj kun Jean Bosco nia membraro restas kun 23 personoj. Ni esperas ke dum la venontaj monatoj pliaj esperantistoj sin proponas por kunlabori kun ni.
Wally, nia prezidanto, komunikis ĵus nun, ke pro granda neĝoŝtormo en lia hejmo kaj tuta regiono mankis dum multaj horoj la elektra energio kaj ke pro tio li ne povis partopreni la kunsidon.
Jam pli ol duono de niaj membroj voĉdonis por la nova estraro en 2018/2019. Se vi ankoraŭ ne voĉdonis, faru tion en la venontaj tri tagoj, ni petas!
Ursula
ŜatiŜati
Korajn salutojn, sinjoro Guberniestro Jean Bosco Ribeiro Beze. Estis por mi granda honoro kiel prezidanto de nia e-klubo renkonti vin per vidkonferenco. Ursula tradukis viajn karajn vortojn de la portugala lingvo al Esperanto por ke ni povu kompreni viajn komentojn kaj demandojn. Ni partoprenis en historian eventon. Ni kunmetis la valorojn kaj celojn de Rotary kun la tre similaj pacaj kaj helpemaj motivoj de Esperanto en unu klubo – Rotary-Esperanto. Mi dankas ke kara via landa Distrikto 4560 decidis ebligi la fondon de nia klubo rotaria kies efiko povas kreskigi servojn al la homaro trans landlimojn.
ŜatiLiked by 1 persono
La hodiaua dimancxa vidkonferenco havis apenau 5 partoprenantojn. Pro tio nia prezidant Wally sugestas nuligi la venontajn diamancxajn kunvenojn.
Ni do esperas ricevi postmorgau,, la mardo 19-a decembro, pli da kolegojn en la Zoom kunveno.
Temos pri la lasta kunveno de 2017 kaj la 2-an de januaro ni komencos la novan jaron 2018.same marde vespere.
ŜatiŜati
Mi estis kontenta partopreni la eventon, char temis pri la evento. La etoso estis varma kaj amika. Shajnis al mi ke la Guberniestro Jean Bosco havis ne nur bonan impreson de la klubo sed ankaù spertis la vivantecon de esperanto. Per unu lingvo, neùtrala, malsamaj naciecoj tra la mondo intershanghis entuziasme kaj amike senkoste.
ŜatiLiked by 1 persono
Prave, Jean Bosco, vi bone komprenis kial ni esperantistoj eniris la rotarian movadon. Ili bezonas komunan lingvon, kiu ne estu la angla, kaj ili povas percepti ke esperanto fakte funkcias.kiel pruvas nia klubo.
Ni ghoas pri via partopreno! Felicxan Kristanskon, ursula
ŜatiŜati
Mi tre esperas, ke nia klubo povos iel helpi pri la sanproblemoj en via lando, cxefe pri aidoso, tuberkulozo kaj malario. Kore, Margo (Ruth Kevess-Cohen MD)
ŜatiLiked by 1 persono
Dankon kara Ruth. Mi esperas kiel vi kaj ni pashu pacience. Dankon
ŜatiŜati
Kara sinjoro Guberniestro, Jean Bosco Ribeiro Beze,
Mi sendas korajn salutojn el frosta kaj negha nuntempe Pollando.
Pasintjare mi vizitis Brazilon kaj ghian charman parton, Bonan Esperon. Mi certe denove revenos al via lando.
Mi dankas al vi pro via partopreno en nia unika klubo.
Chion bonan.
Kore.
Małgosia
ŜatiLiked by 1 persono