La temo de nia 22-a renkonto estas:
“La serĉado de feliĉo kiel fundamenta celo de la homo”
Protokolo:
Nome de nia prezidanto Wally mi malfermas la 22-an temon de nia Klubo kaj invitas vin komenti pri la propono de la Unuiĝintaj Nacioj rilate la feston de la 20-a marto.
Ĉiuj vi ricevas regule la revuojn de nia institucio kaj povas legi kio okazas loke, nacie kaj internacie. Tamen mi deziras hodiaŭ speciale atentigi vin pri la homaj fortoj en Rotary International.
La plej lastaj statistikaj valoroj de la granda volontula kapitalo en R.I. disponas pri 1.230.715 volontuloj en giganta reto formita de 545 distriktoj kun 35.792 kluboj.
La partopreno de virinoj momente konsistas je 268.5929(22%).
En Brazilo, kie nia Klubo havas sian administran centron em la distrikto 4560, ekzistass 54,241 rotarianoj em reto de 38 distriktoj kaj 2.395 kluboj. 13.987 rotrarianoj em Brazilo estas virinoj (26%).
Sekretariejo
Nia membro Julio, fluganta ambasadoro de Rotary kaj Esperanto sed ankaŭ de nova sporto, nomata Tĉukpilko, aktivas jen en Islamabad, jen en Lisbono, jen en Tanzanio, ĉar lia profesio kiel flugrespondeculo en araba flugkompanio Emirates Arabes, permesas profiti siajn oftajn vojaĝojn por disvastigi la Pacon tra solidara sporto. Se vi reiros al la 8-a temo vi povas legi pri tiu interesa agado!
Pluraj niaj membroj prezentis ter interesajn komentojn pri la temo AKVO kaj mi certas ke tiuj inter ni kiuj partoprenos la fourmon, povos porti la infromojn publikigitaj, ĉefe Maria kaj Amanda k.a.
Antaŭ kelkaj tagoj tutmonde oni festis la tagon de la virino. Tio bedaŭrinde necesas, ĉar en multaj nacioj ankoraŭ nuntempe la virinoj estas grave diskriminaciataj. Eĉ en lando kiel Brazilo, ĉiutage 12 virinoj estas mortigitaj kaj perfortitaj pli ol duoble.
Ankaŭ em R.I. virinoj estis konsiderataj samrajte al viroj nur ek de 1989, do antaŭ apenaŭ 30 jaroj kaj konsistigas malpli ol 25% de la membroj.
Nia Klubo havas inter siaj 25 membroj nur 8 virinojn.
Mi persone eniris en R.I. 1998, kiam la nova leĝo de virina membriĝo estis freŝa kaj mi bone memoras, ke ekzistis Klubo en Brasilia, kie viraj membroj diris al mi: “Se virino enirus mian klubon, mi forirus tuj!” Kaj mi respondis ridetante: “do, foriru tuj!”
Feliĉe tiu anakronismo tamen baldaŭ ŝanĝiĝis kaj hodiaŭ la edzino de tiu kompano, tiam eĉ guberniestro, estas klubprezidantino nuntempe.
Nia mondo ankorau bezonos jarojn, eble jardekojn por egaleco de rajtoj kaj eblecoj en la profesioj kaj entute en la socio.
La temo de nia 22-a renkonto estas: La serĉado de feliĉo kiel fundamenta celo de la homo
La Ĝenerala Asembleo de la U.N. en rezolucio 66/281 (dokumento de la 12-a de julio 2012), dekretis la 20-an de marto, la Internacian Tagon de Feliĉo, por rekoni la gravecon de feliĉo kaj bonstato kiel universalaj aspiroj de la homo kaj la neceso de ĝia inkludo en registarajn politikojn.
Organizita dum la 66-a sesio de la Ĝenerala Asembleo, la kunveno okazis laŭ la iniciato de Butano, malgranda lando, ĉe la piedoj de la Himalaja Montoj. Tiu popolo rekonas la superecon de nacia feliĉo sur nacia ekonomia enspezo ekde la fruaj sepdekaj jaroj kaj adoptis la “Feliĉon” kiel pli kompletan indekson reprezentanta la realan vivnivelon ol la malnetan nacian produkton.
La ĝenerala sekretario de U.N. konsideris, ke la socio bezonas novajn ekonomiajn paradigmojn, kiu rekonas la egalecon inter la tri kolonoj de daŭrigebla evoluo. “Socia, ekonomia kaj media bonstato estas nedisigeblaj. Kune ili difinas mondan feliĉon”, li diris.
La Unuiĝintaj Nacioj invitas ĉiujn Membro-Ŝtatojn, organizojn de la UN-sistemo kaj aliajn internaciajn kaj regionajn organizojn, kiel ankaŭ la civilan socion, inkluzive de neregistaraj organizaĵoj (kiel Rotary) kaj individuoj, por observi taŭge la Internacian Tagon de Feliĉo, per rimedoj kiel edukaj kaj konsciigaj agadoj.
Bonvole komentu tiun tre gravan temon kun viaj opinioj, klarigante ĉu en via registara socipolitiko la “feliĉo” jam estas konsiderata!
Ursula Grattapaglia



