Ĉiuj afiŝoj de Roberto

2-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

La temo de nia 2-a renkonto estas:
“La elekto de ĉiu membro
al kia komisiono li/ŝi preferas aparteni!” 

PROTOKOLO

Bonvenon karaj membroj, hodiaŭ komenciĝas la 2-a Renkonto en nia retejo “rotaryclubdeesperantobrasil.org”.

Vi  vigle interŝanĝas retmesaĝojn,  vi aperas en la vidkonferencoj kaj vizitas nian facebookpaĝon.

Tamen nia internacia movado atendas de ni ĉiuj, ke  ni aperu nepre en nia retejo, ĉar vizitas nin aliaj rotarianoj por konatiĝi kun ni kaj  kun niaj temoj, opinii kaj saluti nin.

Ankoraŭ foje mi petas vin tutkore, kompreni la gravecon de via eĉ mallonga publikigo en nia oficiala hejmo, kiu estas en tradiciaj Rotary kluboj la kluba sidejo (restoracio, hotelo, komunuma domo, urbodomo aŭ ĥejmo  de iu membro).

Nin vizitis en nia 1-a renkonto la lasta prezidanto (Joseph van der Vleŭgel) de la rotaria esperanto Klubo  en Italio – kaj neniu el vi salutis lin. Tio estas vere tre bedaŭrinda konstato, ĉar ja estas

unu el la celoj, ke la membroj havu internaciajn amikajn kontaktojn uzante esperanton!

Amike, Giuseppe

SEKRETARIEJO

Koran dankon al la plej granda parto de niaj klubanoj, kiuj jam  rapide kaj facile solvis la transpagon de la kotizo por la tuta duonjaro 2017.

Tiuj, kiuj ankoraŭ ne pagis sian parton, certe profitos la nunan semajnon por konkretigi sian financan devon.

Tiamaniere la administrantoj de nia  Klubo  povos transsendi siajn kotizojn al la distrikto, al la revuo, al la Internacia Departamento.

Antaŭ du semajnoj ni publikigis la manieron transpagi, kaj vi  ĉiuj riicevis ankaŭ retmesaĝon pri  tio.

Mi dankas amike por via  afableco,

Ursula (sekretariino de la Klubo)

VORTOJ DE LA GUBERNIESTRO

AMIKAROJ EN ROTARY

Mi devas danki al vi ĉiuj pro la afabla bonveno, kiun ni ricevis en viaj kluboj, pro via ĝentileco, kiun ni perceptis en ĉiu rideto, en multoblaj Rotary Tagoj en kiuj ni partoprenis. Estis tre riĉiga sperto!

Junio ​​estas la monato de la Amikaroj, unu el la plej inteligentaj Rotary iniciatoj, kies unua grupo estis iniciato de Esperantistoj en 1928. Do, dum preskaŭ naŭdek jaroj, la Amikaroj de Rotary Internacia realigis amikan kunestadon, kaj fariĝis efektiva ilo por la reteno kaj disvolviĝo de la membroj, altirante novajn membrojn al RI inkluzive!

Kvankam hodiaŭ la Amikaroj jam nombras pli ol 70 tra la mondo, en Brazilo Rotarianoj insistas resti marĝene de tiu interna movado. Dum la internaciaj konferencoj, en la Domo de Amikeco, estas tre facile trovi la informstandojn de diversaj Amikaroj, kie oni povas lerni pli pri ĉiu grupo kaj revidi amikojn kaj plani eventojn en la spirito de la celoj de la Grupo.
Ankaŭ en la Distriktaj Konferencoj la Amikaroj estas rimarkindaj, ĉu ene de la programo, ĉu rilate la aktivecojn, kiujn ili realigas paralele. Krome, sendepende de la strukturo de Rotary kaj de la Rotary eventoj, la Amikaroj disvolvas siajn proprajn planojn, agadojn kaj eventojn, celante la fokuson de siaj specifaj interesoj.

En Brazilo, ni havas nur kelkajn Amikarojn: ekzistas la grupoj de motorciklistoj, de jaĥtistoj, de biciklistoj, de Esperantistoj, nur por mencii kelkajn el la plej aktivaj kaj konataj.

Lastatempe, la Amikaro de Rotarianoj Esperantistoj iniciatis novan Rotary klubon en nia Distrikto: la e-klubo Rotary Club de Esperanto-Brasil, kiun ni bonvenigis kun meritata kaj granda ĝojo dum nia Distrikta Konferenco !!!

Amikoj, ni atingis la finon de nia administrado. Ni ne tute sukcesis atingi la celojn deziratajn, ni alfrontis multajn malfacilaĵojn kaj ni sentas ke niaj Rotary kluboj estas ankoraŭ tre ligitaj al tradicioj kaj al tre apartaj manieroj agadi favore al siaj komunumoj, preferante fari malgrandajn paŝojn, anstataŭ lanĉi sin kun la bonegaj iloj de Rotary.

Ni komencis kolekti por la Distriktaj fondusoj, pere de la Kampanjo de la Panettone, kiu sukcesis kapti la subtenon de 60% de niaj kluboj. Ni konatiĝis, motivigis, instigis niajn Rotarianojn. Sed ne ĉiuj komprenis nian mesaĝon. Malmultaj sukcesis kompreni kion signifas “Servi la Homaron”. Iuj estas komencantaj kompreni, kion signifas Rotary, per la enkonduko, kiun ni kreis en nia Distrikto, de la Rotary Instituto de Gvidantaroj.

Ni komencis en la Distrikto la funkciadon de la Distrikta Komitato de Alumnis (eksaj gejunuloj en projektoj) kaj ni daŭrigis la Distriktan Komitaton por Amikeco Interŝanĝo en Rotary, kiu jam havas planon por la venonta Rotary jaro.

Se ni ne kapablis fari pli – Guberniestraro, Prezidantoj, Distriktaj Komitatoj kaj Kluboj – estis mia ekskluziva kulpo, mi malsukcesis en la gvidado, kiun mi ne sukcesis konstrui pli aktive. Certe mankis al mi kompetenteco por instigi la Kompanojn, mankis al mi aldoni pli grandan kuraĝon kaj dinamismon en la kunordigo de la diversaj Komisionoj. Pro tio mi pardonpetas al la geamikoj de ĉiuj kluboj kaj precipe al mia Distrikta teamo, ja ke ĉiuj fidis min.

Mi devas danki al vi ĉiuj pro la afabla bonveno, kiun ni ricevis en viaj kluboj, pro viaj ĝentilecoj, kiun ni perceptis en ĉiu rideto, en multoblaj Rotary Tagoj en kiuj ni partoprenis. Estis tre riĉiga sperto!

Estis ege riĉiga sperto. Ni konatiĝis kun veraj gvidantoj, kiuj promesas atingi la estradon de nia distrikto, kiu donas al ni kuraĝigon kaj esperon pri nia estonteco. Por ĉiuj, dankon!

SPECIALA KONTRIBUO

Nia samideano Alfred Schubert proponas por via informo  interesan temon rilate la alternativajn energiojn. 

Fajro-ligno kaj gxiaj problemoj

Uzo de ligno kiel energi-materialo por kuirado produktas du problemojn:

Unua problemo

La troa uzo de ligno rezultas en senarbigo de grandaj regionoj, ekzemple en Afriko. Ŝparema uzado de ligno povas malgrandigi aŭ eĉ halti la problemon.

Dua problemo

La fumo de malbone brulanta ligno enhavas oksidojn, kiu – en kontakto de akvo – produktas acidojn. Se la fumo aliras la okulojn de homoj, kiuj ja estas malsekaj, tie produktiĝas acidoj, kiuj difektigas la okulojn.

Kontribuo al la solvo de la problemo

La du problemoj estas eviteblaj. Oni povas bruligi la lignon en fornetoj, kiuj ebligas bonan bruligadon – efike uzante la energion sen produkti fumon kun oksidoj (krom karbondioksido).

Krei utilan laboron por multaj homoj

La fornetoj estu simplaj modeloj, ke multaj homoj havu la eblecon re-produkti ĝin. Sufiĉas sendi po unu ekzempleron al laboristoj en la regionoj, kie estas bezonataj la fornetoj. La homoj tie povas produkti fornojn por propra uzo aaŭ eeĉ por vendi en regiono – kaj pro tio ekhavi laboron kaj enspezojn.

Funkci-principo de la fornetoj 1 kaj 2 (vidu sube)

La fornetoj havas eksteran duoblan “mantelon” (nigra) kaj internan fajrujon (violeta). La freŝa areo (blua) enfluas la mantelon, varmigas kaj alfluas (ruĝa) en la fajrujon. Interne brulas ligno (bruna) aaŭ ligno-karbo. Aparta apogilo (verda) sekurigas distancon inter la flamo (flava) kaj la poto (rozkolora). Post la uzo kaj malvarmiĝo de la forno oni dense fermu la forneton per la fermilo. La fajro ne povas denove ekbruli ĉar mankas oksigeno. Do, la forneto ne nur ŝpareme kaj efike utilgas la lingnon, sed ankaŭ estas tre sekura. Alfred Schubert

Fornetoj

(konstruitaj de Alfred Schubert)

Modelo 1: Granda fermebla forneto

materialo INOX-sxtalo

alteco 20 cm

diametro 12 cm

volumeno 2,2 litroj

pezo neta 800 gramoj

bruligajxo ligno, ligno-karbo

prezo 50 euroj

Modelo 2: Malgranda fermebla forneto

materialo INOX-sxtalo

alteco 24 cm

diametro 6,5 cm mezume

volumeno 0,75 litroj

pezo neta 250 gramoj

bruligajxo ligno, ligno-karbo

prezo 20 euroj

Modelo 3: Nefermebla forneto (pli simpla modelo)

materialo INOX-sxtalo

alteco 9 cm

diametro 18 cm

volumeno 1 litro

pezo neta 200 gramoj

bruligajxo ligno, ligno-karbo

prezo 5 euroj

Funkci-principo de la fornetoj 1 kaj 2

La fornetoj havas eksteran duoblan “mantelon” (nigra) kaj internan fajrujon (violeta). La fresxa areo (blua) enfluas la mantelon, varmigxas kaj alfluas (rugxa) en la fajrujon. Interne brulas ligno (bruna) aux ligno-karbo. Aparta apogilo (verda) sekurigas distancon inter la flamo (flava) kaj la poto (rozkolora). Post la uzo kaj malvarmigxo de la forno oni dense fermu la forneton per la fermilo. La fajro ne povas denove ekbruli cxar mankas oksigeno. Do, la forneto ne nur sxpareme kaj efike utilgas la lingnon, sed ankaux estas tre sekura. Alfred Schubert

1-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2017/2018

La temo de nia 1-a renkonto estas:
“ROTARY FARAS LA DIFERENCON en 2017/2018. Kion signifas tio por vi persone?” 

PROTOKOLO

➥  Nia aprobita flageto – Rotary Club de Esperanto – Brasil

Karaj geamikoj,

Hodiau ni komencas la unuan plenan jaron de nia Rotary Klubo.

Se ni dum  la pasinta jaro agadis sub la slogano “Rotary servante la homaron” – en la nova jaro nia slogano estos “ Rotary faras la diferencon”!

En la pasinta jaro nia guberniestro de la Distrikto 4560 estis nia nova membro João Otávio Veiga Rodrigues , kaj dum la jaro 2017/2018 nia guberniestro estos João Bosco Ribeiro Bèze, loĝanta en la urbo Oliveira en la Ŝtato Minas Gerais.

Mi memorigas vin ke necesas registriĝi en la internacia retejo MYROTARY, kiel pluraj inter vi jam realigis, sed ne ĉiuj.Tiujn mi petas tamen ne forgesi kaj fari tion urĝe, kiel klarigita rete.

Same jam pluraj pagis sian duonjaran kotizon kaj ni esperas, ke antaŭ la 5-a julio ĉiuj kunlaboros tiusence.

Ni estas 20 fondintomembroj kaj jam la 1-an de julio pliaj tri esperantistoj aliĝas al nia Klubo!

Tio estas vere notinda kaj mi  esperas, ke kiam ili publikigos mesaĝon, ke vi amikiĝu kun ili!

Post la feria monato julio, ni komencos en aŭgusto  konkretigi niajn proponojn per komence modestaj  edukaj kaj humanecaj  agadoj, kun la  kunlaboro de ĉiuj.

Nia amikino Ruth Margo en Washington faras vere admirindan agadon – ŝi preparas centojn da frazoj en Esperanto por la kurso DUOLINGO en sistema maniero  laŭ la vortklasoj. Kaj ŝi certe ŝategos helpon…

Alia volontula agado povus esti traduki paĝojn pri Rotary en Vikipedio al Esperanto. Povas esti Ileana el la dana al Esperanto, povas esti Georgo el la  pola kaj fine post kelkaj monatoj ankaŭ nia Klubo  “faros la diferencon en la mondo”.

Sekvas la listo de niaj membroj kun la registro-numero de ĉiu unuope.

Baldaŭ vi ankaŭ ricevos la personan identigan karteton por la okazo kiam vi vizitos fremdajn Rotary klubojn!

Mi salutas vin elkore kaj deziras renkonti ĉiujn tri foje monate!

Rotary Klubo de: E-Club de Esperanto-Brasil
Klubo numero 88478

Aktivaj membroj – 23 registroj

Familia Nomo Nomo Akcepto Kategorio
1 9929735 Afonso Ladislau 17-Majo-2017 Membro
2 9929729 Albuquerque José 17-Majo-2017 Membro
3 5870925 Astori Davide 17-Majo-2017 Membro
4 9929600 Calegari Julio 17-Majo-2017 Membro
5 9929586 Camboim José 17-Majo-2017 Membro
6 5367794 Colares Cleder 17-Majo-2017 Membro
7 9974626 Correia Rodrigues Antônio 01-Julio-2017 Membro
8 8110075 du Temple Wallace 17-Majo-2017 Membro
9 9929679 Gandara Roberto 17-Majo-2017 Membro
10 5194417 Grattapaglia Úrsula 17-Majo-2017 Membro
11 8440870 Grattapaglia Giuseppe 17-Majo-2017 Membro
12 9929723 Handzlik Jerzey 17-Majo-2017 Membro
13 9929740 Kevess-Cohen Ruth 17-Majo-2017 Membro
14 8910746 Komarnicka Malgorzata 1-Julio-2017 Membro
15 9929607 Lee Jungkee 17-Majo-2017 Membro
16 9929145 Lúcio Sônia 17-Majo-2017 Membro
17 5410431 Resende Vanda 17-Majo-2017 Membro
18 5410428 Resende Ulisses 17-Majo-2017 Membro
19 6144918 Rodrigues João Otávio 1-Julio-2017 Membro
20 9929521 Schubert Alfred 17-Majo-2017 Membro
21 9929568 Schroder Ileana 17-Majo-2017 Membro
22 5861325 Silva Maria 17-Majo-2017 Membro
23 9929535 Torres Amanda 17-Majo-2017 Membro

Vortoj de nia prezidanto 2017/2018

Karaj gemembroj de https://rotaryclubdeesperantobrasil.org

Por mi estas granda honoro esti via unua prezidanto de nia klubo. Nia kara kluba sekretario, Ursula Grattapaglia, raportos al vi pri la novaj detaloj de nia kluba fondiĝo kaj kresko. Dank’ ĉefe al la laboro de gesinjoroj Grattapaglia la afero progresas tre bone kaj rapide.

La tempo alvenas ĝuste nun kiam ĉiuj personoj, kiuj sin anoncis kiel membroj estos petitaj pagi aliĝkotizon. Kiam vi ricevas klarigojn kiumaniere tion fari mi petas ke vi agu kiel eble plej rapide por fari tion. Memoru ke ĉiu groŝo de vi pagita helpos al Rotary fari servojn al homoj kiuj havas gravajn bezonojn. Via membro-kotizo estas samtempe kotizo, kaj ankaŭ formo de karitata servo. Oni ne povas tion diri pri multaj aliaj kotizoj de aliaj asocioj.

Mi deziras memorigi vin ke vi apartenas al elektronika, reta klubo kiu liberigas vin de la neceso pagi por manĝoj en restaŭracioj kaj ankaŭ ŝparas al vi tempon iri al matenaj, tagmezaj aŭ vesperaj kunvenejoj, ĉu en hoteloj, ĉu en urbodomoj. Dumaniere vi ion ŝparas, kaj monon kaj tempon. Kompense, vi havas devontigon viziti en la tempo periodo de dek tagoj la ‘aktualan renkontejon’ de nia klubo, legi la tekstojn kaj aŭ respondi pri io, aŭ lasi noton ke vi vizitis la renkontejon kiel aktiva membro.

Inter la 27a de junio kaj la 12-a de julio mi estos en Raleigh, Norda Karolino, Usono, por la NordAmerikaj Someraj Kursoj de Esperanto, ( NASK ) kaj por la jara kunveno de la Fondaĵo Pri ‘Esperantic’ Studoj ( ESF ) kies estrarano mi estas.

Nia R-klubo evoluos kiel klubo kiu pli kaj pli helpos al la homaro. En monatoj venontaj ni povas diskuti pri komuna projekto. Inter tempe, ni individue povas fari servojn kaj bonajn agojn por honori la kvar etikajn konceptojn de Rotary:

Ĉu kion mi pensas, parolas kaj faras:

  • Estas la vero ?
  • Estas justa por ĉiuj interesitoj?
  • Kreas bonvolon kaj pli bonajn amikecojn?
  • Estas favora al ĉiuj interesitoj?

Persone kiam mi estos en Raleigh mi partoprenos en diskutoj pri la laboro por efektivigi ‘lingvajn rajtojn’ ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, grava temo. Individuaj esperantistoj, kelkaj kiuj estas membroj de nia klubo subtenas la informan laboron de UEA en Novjorko.

La kongreso de Esperanto-USA okazos antaŭ tiuj supre menciitaj eventoj. Dum la kongreso mi informos homojn pri nia r-klubo. Ni eble ricevos aliajn petojn por membriĝo – ni esperu tion.

amike bondeziras al vi

Wallace George du Temple
Prezidanto
rotaryclubdeesperantobrasil.org

12-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 12-a renkonto estas:
“Rotary Internacia”estis frua gvidanta tutmonda organizo kiu batalis por likvidi Poliomjeliton!” 

PROTOKOLO

  1. PAGO DE LA JARA KOTIZO  antaŭ la 5-a de  julio.
    Kiel vi ĉiuj scias, ek de la 1-a julio niaj membroj  pagos siajn jarajn kotizojn. Kelkaj preferas pagi tuj por la tuta jaro, dum aliaj preferas en du partopagoj (1.7.2017 kaj 1.1.2018). La minimuma jara kotizo konsistas, laŭ niaj nunaj informoj.  el 150 USD jare, tiel dividita: 63 USD por Rotary International, 62 USD por  nia Distrikto 4560, kaj 25 USD por la revuo, kiun ĉiu el vi ricevos rekte hejmen. Kompreneble ni dependos de la kurzo de la USD, kiu daŭre ŝanĝiĝas.
  2. Dum la unuaj tagoj de julio ni devos transpagi la  kotizon de la unua semestro  de la rotaria jaro 2017/18 en la valoro de 75 USD al kiu oni devas aldoni la pagon de la unufoja enir-kotizo en Rotary de 15 USD kiun ni anticipis en majo por la oficiala rekono de la  Klubo.

Niaj membroj, kiuj havas konton en UEA, simple kreditu la sumon de 90 USD al la konto rceb-c (rotary club esperanto brasil), de kie UEA transsendos rekte al la brazila klubkonto. Tiel la kurzoŝanĝo okazos nur unufoje.

La brazilaj membroj sendu la ekvivalenton de 90 USD al la konto de brazila banko, kies koordinatoj ni estas ankoraŭ difinantaj por akiri la juran personecon kaj CNPJ. Provizore oni utiligu la personan konton de la sekretariino Ursula Grattapaglia – Banco de Brasil – Ag.1273-4, Conta 7.014-9 en Brasília.

Kiam vi transpagos, samtempe bonvole averti al ursula.eclub@gmail.com .

Nia Klubo funkcias jam provizore de  kvar monatoj,  kaj hodiaŭ estas la lasta renkonto de la rotaria jaro 2016/2017, kiu finiĝos la 30-an junio. Ni volas legi de ĉiuj vian komenton.

Hodiaŭ komenciĝas nia vintro, kaj por vi en la norda hemisfero, via somero! Karaj membroj, ĝuu vian paralelan klimaton!….

Amike, Giuseppe

Rotariaj instruoj

Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?

‘Rotary Internacial’ estis frua gvidanta internacia organizo kiu batalis por likvidi Poliomjeliton!

La Rotaria Fondajxo, kune kun gxiaj partneroj, reduktis la kazojn de poliomjelito per 99.9 procentoj tutmonda ekde nia unua projekto vakcini infanojn en  Filipinojen 1979.

Ni kiel Rotarianoj estas preskaux sukcesaj en la projekto likvidi poliomjeliton, sed ni  bezonas vian helpon. Ĉu vi havas  kelkajn minutojn aŭ  kelkajn horojn,  jen iuj  metodoj por fari  tutmondan efikon kaj protekti infanojn kontraŭ poliomjelito (por) ĉiam.

Por  ne pli ol $0.60,  infano  povas esti protektita kontraŭ ĉi tiu kripliga malsano dumvive. Membroj de Rotary en multaj landoj faras tiujn donacetojn semajne kaj la Rotary Fondajxo aldonas egalajn donacojn.

Sekvas eta historio pri la malsono kiun Rotary helpas likvidi.

Vi, kiel membro de nia klubo, povas esti fiera ke vi estas kolego kiu partneras en entrepreno grandega kaj valora kiu servas al la homaro.

Nun, eta historio de tiu malsano.

Wally du Temple, Prezidanto

En majo 1980 La Monda Organizo Pri Sano sciigis, ke variolo estas forigita en la tuta mondo. Tiun daton la homaro devus ĉiujare soleni kiel ĉefan feston. UN, agnoske al la kontribuo de la angla kuracisto E. Jenner en la kontraŭ-variola vakcinado, povus senerare glori lin kiel bonfaranton de la tuta homaro. Pli ol 3000 jarojn variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran malsanulon, blindigante multajn aliajn kaj lasante por ĉiam sur la visagxo de ĉiu postvivanto cikatrojn de tiu malsano. Kaj jen nun, danke al scienco kaj insista agado de multaj miloj da medecinistoj , la plej danĝera malson estis eliminita. Tiu sukceso inspiris la homaron provi atingi similajn rezultojn en eliminado de iuj aliaj malsanoj. Inter ili la plej grandaj esperoj estis ligitaj kun la eblo de likvido de poliomjelito.

Kio estas poliomjelito?

Poliomjelito estas tiel antikva malsano kiel variolo. Estis trovita egipta bareliefo (1580-1350 jaroj a.K.), sur kiu estas figurita pastro kun paralizita kaj atrofia dekstra piedo tipa por la sekvoj de poliomjelito. Kvankam poliomjelito ne estis tiom disvastiĝinta kaj pereiga malsano kiel variolo, tamen en diversaj historiaj periodoj okazis epidemiaj eksplodoj de la malsano, kies sekvoj estis multenombraj paralizoj, ekzemple, ili estas priskribitaj en la verkoj de la greka kuracisto Hipokrato. En la unua duono de la 20-a jarcento grandskalaj epidemioj de poliomjelito okazis en multaj landoj.

Estas konate, ke la usona prezidanto F. Roosevelt, pro la sekvoj de poliomjelito, devis sin movi en speciala kaleŝo. En 1909 estis evidentigita la virusa kaŭzo de la malsano kaj baldaŭ post tio estis trastuditaj la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de poliomjelito. La primara lokalizado de la virusoj estas epitelio kaj limfa histo de la faringo, de kie ili povas eliĝi kaj disvastiĝi aerogute. Sed la ĉefa lokalizado de la virusoj de poliomjelito estas la homa intestaro, de kie ili eliĝas kun fekaĵo kaj transmisiiĝas per infektitaj akvo, laktaĵo, legomoj, manoj ktp. Ankaŭ musxoj povas transporti virusojn de poliomjelito kaj infekti nutraĵon.

Bezonaĵoj por la likvido de poliomjelito

Dum 1954-1955 en Usono aperis la unua efika kaj sendanĝera kontraŭ-poliomjelita vakcino, kreita de doktoro Jonas Salk. Ĝi enhavas mortigitajn poliovirusojn de tri tipoj, kontraŭ kiuj la organismo ellaboradas defendajn antikorpojn. La vakcinon oni enigas en la organismon per injektoj. Sed vakcino havas gravan nesufiĉecon: ĝi stimulas fabrikadon de antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, trovitajn nur en la sango, sed ne tiujn en la intestaro. Do, la vakcino sukcese protektas la organismon kontraŭ paralizigaj formoj de poliomjelito, sed ne evitas la virusportadon, t.e. ne sendanĝerigas la ĉefajn fontojn de infektado. Post du jaroj, la usona doktoro Albert Sabin malkovris kontraŭ-poliomjelitan vakcinon, entenantan vivajn, sed malfortigitajn (atenuiĝajn) poliovirusojn de tri tipoj. Kontraŭ ili en la organismo produktiĝas antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, kiuj ne nur penetras la sangon, sed ankaŭ loĝas en la intestaro. Do, la vakcino de Sabin protektas la organismon ne nur kontraŭ paralizigaj formoj de la malsano, sed ankaŭ kontraŭ virusportado en la intestaro. La vakcino de Sabin havas ankoraŭ unu preferindecon: ĝin oni enigas en la organismon perbuŝe, en formo de gutoj. Sed ĝi ne estas tute sendanĝera: ĉe unu el du milionoj da vakcinitoj (aŭ eble kelkaj kazoj el unu miliono) povas aperi simptomoj de vakcinorilata poliomjelita paralizo. Sed la kapableco de la vakcino preventi la disvastigon de poliomjelito multe superas tiun difekton.

Konkludo

La eliminado de poliomjelito en grandegaj teritorioj – Ameriko, Eŭropo, multaj landoj de Azio kaj de Pacifiko, kie ankoraŭ antaŭ 60-70 jaroj furiozis epidemioj de la malsano – esperigas, ke la fina celo, likvido de poliomjelito, realigeblos. Tamen nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas. Tio ankaŭ prezentas minacon de elportado de la malsano en aliajn landojn. Sed sen pli aktiva internacia helpo, la gvidantaro kaj medicinistoj de endemiaj regionoj ne povos ŝanĝi la situacion, des pli en tiuj landoj, kie estas multe da aliaj problemoj: malriĉeco, ĉiujaraj inundoj, enlandaj militaj konfliktoj (Afganio), malsato, aidoso, malario (multaj regionoj de Afriko), kaj eĉ miskompreno pri la efikoj kaj celoj de vakcinado mem.

La finfaro de likvido de poliomjelito estas celo por la homaro tiel grava kaj nobla kiel tiu de variolo.

11-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 11-a renkonto estas:
“Terapio Por Homoj Pere de Helpo de Bestoj, Subtenita de Rotarianoj en ses lokoj de la Mondo” 

PROTOKOLO

Karaj klubanoj!
Belaj novajxoj por hodiaú:
1. Sekvas la propono de nia kluba – simbola flageto je via konsidero,  pristudo kaj sugesto por eventuala plibonigo.
   Roberto, estas  sincera artisto por krei  cxiujn detalojn tiel zorge por reprezenti tutmonde nian klubon.
   Eble kelkaj ne scias, sed cxiuj kluboj havas propran flageton (40 cm x 20 cm cxirkau), kiujn la membroj de la klubo povas akiri  de la  sekretario, por dum vizitoj en fremdaj kluboj transdoni al la vizitata klubprezidanto kaj ricevi intersxangxe ties flageton.
 Tiel rotarianoj post jaroj posedas en sia hejmo kaj en siaj kluboj dekojn da belegaj flagetoj memorante siajn rotariajn amikecojn.
Kiam la klubo trovas konsenton en la ideo de Roberto, ni komencos produkti fizike kelkajn flagetojn.
La itala Esperanto Rotary klubo uzis la komputilon sur sia flageto montrante ke oni funkcias per intereto.
 Kaj do ni volas esti ecx pli modernaj funkciante per posxtelefono! Roberto konscie elektis nur la kolorojn de esperanto (blanka kaj verda) kaj la simbolojn  –  mi ne devas klarigi al vi, cxar ili estas kompreneblaj.
2. Ni estas arde laborantaj por akiri la oficialan statuson de jura personeco por nia klubo en Brazilo.
    Tiu estas nepra kondicxo por povi malfermi bankkonton por nia estonteco, kiu jam komencigxos en julio.
    Venontan renkonton ni  sendos al vi pliajn detalojn pri  la pagmaniero de aligxkotizoj de 75 USD por la unua     jarduono de la  rotaria jaro, kiu komencigxos la 1-an de julio kaj la 1-an de januaro por la dua duno kiu finigxos la 30an de junio 2018.
3. Rilate la frekvencon de la membroj ni estas tre malproksimaj de la idealo de 100%! Bonvole dedicxi kelkajn minutoj al tiu  grava tasko, mi petas. Jam nian hejmon vizitis aliaj rotarianoj,  kiuj avide legas kion vi publikigas….
Ni atendas viajn komentojn rapide rilate la flageton! Dankon.

Rotariaj instruoj

Karaj membroj de Rotary,

El la literaturo pri Rotary oni povas legi la jenon:

“La kernaj valoroj de R.I. (Rotary International) estas volontulado, amikeco, individuala integreco kaj la kapablo organizi kaj estri, ĉar R.I. volas kunigi estrojn de malsamaj profesioj por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco.  Ĝis kiam tiuj gravaj problemoj ekzistas en nia socio, Rotary ne haltas siajn klopodojn por realigi sian solidaran kunlaboron.”

Rotarianoj en ses urboj de du kontinentoj elektis helpi al malsanuloj per la provizo de teropio-bestoj al malsanuloj.

Terapio Per La Helpo de Bestoj

images-3

En la institucioj por maljunuloj, ekzistas indico ke dorlotbesta terapio povas: redukti depresion kaj sangopremon; redukti agacemon; redukti incitiĝemon; kaj pliigi socian interagon.

Por homoj kiuj severe perdas memorkapablon ekzistas indico ke la ĉeesto de kompana besto povas pliigi sociajn kondutojn kiel ekzemple – ekestas pli da ridetoj, ridoj, belaspektaj mienoj. La bestoj apogas la homojn per tuŝoj, vibradoj, vokoj laŭ nomoj, aŭ aliaj interagoj.

Hundoj povas disponigi valoregan servon helpante al handikapuloj iĝi pli memstaraj. Por la posedantoj de la hundoj kaj por la hundoj estas grandega respondeco, kaj postulo de la taŭgaj kondutoj. Pro tio, edukado kaj de hundo kaj de posedanto estas grava. Rotarianoj diversloke en la mondo asiste subvencias tian edukadon de bestoj por terapio.

Oni povas fari tion per kluba donaco. Se via hundo estas taŭga por tia servo vi povas pagi por ĝia edukado kaj iĝi volotulo en hospitalo.

Terapio-hundoj havas multajn uzojn: ili helpas tiujn en rulseĝoj, asistas surdulojn, gardas diabetojn kiam ili rekonas la korpo-indikojn de tro alta nivelo de sukero en la sango, provizas trankviligan helpon kiam paniko eruptas. La teropio-bestoj povas ankaŭ helpi homojn kiuj suferas de aŭtismo, psikologiaj malordoj kaj tiel plu.

Plej bone konataj estas la hundoj kiuj gvidas blindulojn, aŭ helpas al surduloj, ekzemple atentigas la surdulon se iu frapas ĉe la pordo, aŭ estas sono kiu avertas pri danĝero.

Teropio-katoj estas tre ŝatataj ĉar ili postulas malpli da zorgo kaj ili ofte povas provizi kunecon, ludeman humuron kaj amon por soleca homo.

Studoj montris ke la trankviliga vibro de kata ronronado havas signifan valoran terapion. Maltrankvilo kaj streĉiteco foriras kaj la sangopremo falas. Diversaj esploroj ankaŭ indikis ke ĝi helpas redukti inflamon kaj doloron kaj samtempe fortigas kaj kuracas ostojn.

Bona terapio-kato devas esti ĝentila, pacienca, memcerta, milda, kaj montras kunulemon en ĉiuj situacioj. Terapio-katoj devas ĝui homan kontakton kaj esti kontentaj esti dorlotitaj kaj pritraktitaj, foje mallerte.

La primara tasko de terapiokato aŭ hundo estas permesi al nekonataj homoj igi fizikan kontakton kun ĝi kaj ĝui tiun kontakton. Infanoj aparte ĝuas brakumi bestojn; plenkreskuloj kutime ĝuas simple karesi la katon. En hospicmedioj, terapiokatoj povas ludi rolon en paliativa prizorgo reduktante mortotimon.

Terapiokatoj estis utiligitaj kiel kunuloj por helpi la normaligo kaj bonfarto de batviktimoj, Terapiokatoj ankaŭ estas foje uzitaj en hospitaloj por malstreĉi infanojn kiuj restas tie.

Ajna hundo aŭ kato povas esti terapia hundo aŭ kato, depende de lia temperamento kaj trejnado. Oni povas speciale bredi hundojn por tiaj temperamentoj. Katoj ĝenerale konvenas sed devas esti zorge elektitaj.

 

Bonvolu fari komenton post via legado.

Sincere bondeziras al vi,
Ŭal Du Temple, Prezidento.

10-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 10-a renkonto estas:
“Justa internacia komunikado” 

PROTOKOLO

Hieraú okazis denove la vidkonferenco  kaj  ni   detaligis, kun nia prezidanto Wally du Temple, plurajn organizajn detalojn. Alfred en Germanio raportis pri grava kongreso en  la Franca urbo Colmar.

Jam ni havas la diplomon de plenrajta Rotary Klubo kaj nun faros  la necesajn burokratajn paŝojn por doni al nia Klubo juran personecon en Brazilo, ĉar ni ja membras en la brazila distrikto 4560.

Ek de nun nia Klubo aperos inter la aliaj pli ol 60  kluboj de la distrikto kun ĉiuj necesaj indikoj, kiel nombro, nomoj , la frekvenco kaj la  agadkampoj. Estas la strebo de ĉiu Klubo, eĉ ĉie tutmonde, havi la plej altan frekvencon de la membroj. En nia kazo  facilas, ĉar ni renkontiĝas elektronike kaj ne devas eliri el niaj hejmoj por partopreni nian rotarian kunvenon. Tamen, tio ankaú morale devigas nin, klopodi  komenti la 3 temojn de ĉiu monato almenaú per kelkaj linioj.  La tuta grupo  havas  bedaŭrinde nur iom pli ol 50 % sed ni certas ke eblas alveni  al 80%.

Rotariaj instruoj

La ĉisemajna instruo temas pri la kvanto de rotarianoj en la unuopaj landoj, evidente ne en ĉiuj 200, sed en tiuj kie membras niaj geamikoj.

Pluraj el inter ni vojaĝas profesie aŭ pro esperanto tra la mondo kaj estas tre utila scii pri kiom da rotarianoj en kiaj landoj  agadas.

Ni elprenis el la Rotaria oficiala informejo la sekvajn datumojn:

  1. La plej granda kvanto da rotarianoj loĝas en Usono kaj legas la revuon THE ROTARIAN.
  2. La dua plej granda nombro loĝas en Japanio, kun 109.000 kopioj en japana lingvo.
  3. La tria lando  estas Hindio kun 97.000 kopioj de hindlingva revuo.
  4. La Nordaj landoj de Eŭropo eldonas 69.000 kopiojn en la kvar skandinavaj lingvoj.
  5. Germanio eldonas 62.000 kopiojn en sia germanlingva revuo.
  6. La britoj havas 53.000  membrojn , kiuj legas la anglan revuon eldonita tie.
  7. Brazilo  eldonas 53.000 kopiojn de sia bela revuo en la portugala lingvo.
  8. Aŭstralio havas anglalingvan revuon por siaj 43.000 rotarianoj.
  9. Italio nombras 40.000 rotarianojn kun bela itala revuo.
  10. Francio deklaras 39.200 rotarianojn kun franclingva revuo.
  11. Kanado havas  33.000 rotarianojn kun dulingva revuo(franca, angla).
  12. Nederlando eldonas 20.000 kopiojn de nederlandlingva revuo de Rotary.
  13. Svislando eldonas por 12.000 membroj revuon en siaj tri naciaj lingvoj.
  14. Taivano nombras 11.800 ĉinajn rotarianojn kun revuo en ĉina lingvo.
  15. Venezuelo disponas pri 9.900 rotarianoj kun hispanlingva revuo.

Jen bona ekzemplo kiel la lingva diverseco estas tre sentata en nia movado kaj nia tasko de esperantistoj estas granda misio, konsciigi la problemon de justa komunikado internacie.

La monda estraro de R.I. fakte konscias ke estus grava etika eraro kontraŭ la kvar niaj rotariaj konceptoj pri paca kunvivado kaj kunlaboro, se oni devigus al ĉiuj unu fortan nacian lingvon.

Ni atendas viajn komentojn kun intereso!

————————

Dankon al Ursula kiu donis al ni la supran informon! Estas vere pro la granda nombro de Rotarianoj en la mondo ke la projekto kiu havas la nomon ‘Nuligu poliomjeliton NUN’ atingis grandegan sukceson. Poliomjelito preskaŭ estas venkita pro la donacoj de Rotarianoj per donacoj de volontulaj laborhoroj, per financaj donacoj grandaj kaj etaj.

En venontaj kunvenoj ni sendube diskutos denove pri niaj projektoj de nia klubo. Mi rimarkas ke multaj el vi jam volontulas por bonaj projektoj. Vi faras bonajn agojn sen postuli pagojn aŭ libervole pagas fakturojn por helpi al aliaj. Ĉiuj tiuj agoj ni povas konsideri kiel agoj de nia klubo se vi tion deziras. Petu al nia klubo ke tiu aŭ alia via bona helpprojekto estu nomita projekto de rotaryclubdeesperantobrasil.org . Kontrolu ke via projekto harmonias kun la celoj de Rotary. La estraro de via klubo faros rekomendon al la klubanoj, kaj poste ni voĉdonos ‘jes aŭ ne’ pri la ideo akcepti vian projekton kiel oficiala projekto de Rotary. Laŭ la eblecoj de la klubanoj ni subtenos vin kaj viajn laborojn.

Bonvolu respondi al ‘aktuala renkontejo’ –  rotaryclubdeesperantobrasil.org .

Wally du Temple, Prezidento.

9-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 9-a renkonto estas:
“Unuiĝintaj Nacioj kaj Esperanto” 

PROTOKOLO

Lastaj novaĵoj en nia Klubo!

Kvar membroj de nia klubo partoprenis la konferencon en  Poços de Caldas (Ŝtato Minas Gerais) kaj ni garantias al vi, ke Esperanto tie havis siajn disvastigajn momentojn antaŭ centoj da rotarianoj!

Kiel ni klarigis pasintfoje, la distrikta konferenco estas la krono de la jaro kaj ĉiuj 535 guberniestroj  tutmonde arde klopodas  organizi sian eventon speciale atrakcia. La slogano de la konferenco en la Distrikto 4560 estis KOMPROMISO EN  SERVADO.

Interesaj prelegoj, inter kiuj la graveco de socia impreso sur la  publika opinio en siaj diversaj formoj. Persona reprezentanto de la monda prezidanto J.Germ, Serafim Carvalho Melo eksa guberniestro en Cuiabá, prelegis per sia eksterordinara kompetenco pri ĉio rilate al R.I., programoj por granda kvanto da gejunuloj, disdono de premioj, novaj membroj de la Societo Paŭl Harris kaj fine la BALO de la guberniestro en la luksa brila salono de la urba Cassino. La konferenco okazis en la hotelo Palace, fama pro siaj sanigaj akvoterapioj, la urbo  mem estas turisma bela urbo en alta montaro je 1.300 m s.m.

(Ni frostis sufiĉe dum fortaj pluvoj tie).

La guberniestro João Otávio tuj en la komenca plenkunsido bonvenigis  nin, membroj de la plej nova Klubo  en la distrikto, kaj invitis nin al oficiala klarigo pri la historia  graveco de la Internacia Lingvo Esperanto. Sekve multaj rotarianoj kaj la du estontaj guberniestroj alparolis nin por havi  pli da detaloj pri Esperanto!

Niaj du membroj Cleder kaj Ladislaŭ amike zorgis pri ni kaj ni havis ŝancon interparoli dum pluraj horoj pri la estonteco kaj aktivecoj de nia Klubo.

Spektu kelkajn fotojn en “dosieroj” aŭ klaku ĉi tie: Renkonto en Poços de Caldas kun guberniestro – Majo 2017.

Rotariaj instruoj

Stimuli kaj kreskigi la idealon de servado – jen la celo de nia organizaĵo. Temas pri socia konsciigo tre definita, ne nur inter siaj membroj, sed en ĉiuj medioj kiujn rotarianoj povas influi, danke al sia organizkapablo, kiun karakterizas la transversala ebeno de Rotary en la socio kaj kiu permesas starigi rektajn kontaktojn kun ĉiuj aktivecoj de la homoj.

Sed kion ni komprenas por IDEALO SERVADI? La devizo rotaria “donu vian kontribuon sen pensi nur al vi”, tre klare esprimas la rotarian filozofion, kiu pacigas la konstantan homan konflikton inter la deziro profiti mem kaj la impulso voli helpi kaj servadi la aliulojn.

Nia Klubo nun komencos baldaŭ elekti inter diversaj eblecoj servi….

8-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 8-a renkonto estas:
“Nia statuto rekonata de Rotary International” daŭrigo…

PROTOKOLO

Mi kutime informas vin pri aktualaj novaĵoj en  nia Klubo, kaj do sciu ke kelkaj membroj plezure malfermis facebook paĝon por amike babili kia ajn momente por  konatiĝi reciproke pli bone.

Mi ĝojas renkonti vin tie – sed tio ne signifas, ke vi ne havas la moralan devon publikigi viajn opiniojn kaj komentojn pri la oficala temo en nia oficala retejo. Krome estas simpatia gesto se vi komentas publikaĵojn de viaj kolegoj tie!

Ŝajnas ke kelkaj ankoraŭ ne konscias pri la ŝanĝita retadreso nia, kiu estas: rotaryclubdeesperantobrasil.orgFakte ne ĉiuj aperis laste.

Tre baldaŭ ni limigos la eniron al  nia  paĝaro al nur membroj kun pasvorto.

Venontan sabaton nia Klubo ricevos la formalan rekonon de R.I. dum la distrikta konferenco en la urbo Poços de Caldas en la ŝtato Minas Gerais. Kvar membroj de nia Klubo partoprenos tiun solenaĵon kaj ni invitas vin pensi positive, ke nenio malhelpos.

Nun la brazilaj membroj povas ankaŭ legi la statuton en la portugala lingvo en nia dosiero, kiu estas la laŭleĝa versio.

Mi esperas, renkonti vin ĉiujn dum la venontaj tagoj en nia retejo!

ROTARY INSTRUOJ

KIAN SIGNIFON HAVAS LA DISTRIKTA  KONFERENCO ?

Kiel esperantistoj aktivaj ni konas la universalajn kongresojn de UEA, la landajn kongresojn en jam notinda kvanto da nacioj, kaj krome ekzistas fakaj kunvenoj, okazas feriaj eventoj kaj lokaj renkontiĝoj.

Iom post iom vi lernos pri la eventoj en la rotaria movado, kaj ni tuj komencas per la plej grava jara evento en ĉiuj rotariaj distriktoj de la mondo.

La  Konferenco estas  granda festo de la Distrikto, kiu brile konkludas la rotarian jaron. Temas pri renkontiĝo de amikeco, studo  kaj diversaj inspiraj prelegoj  kun tezoj poste senditaj al la konsidero de RI. Kutime la programo de la  Konferenco konsistas el:

1) Solena inaŭguro  kun la partopreno de aŭtoritatoj kaj invititoj, krom la distriktaj rotarianoj ofte ĝis mil kaj pli da partoprenantoj ;

2) Kunsidoj  de la pleno,  kun prelegoj bazitaj  sur  la celoj kaj devizoj de Rotary ;

3) Aklamo de la indikita guberniestro por la venonta rotaria jaro;

4) Elekto de la urbo de la venontjara Konferenco ;

5) Socia evento por gefamilianoj de la membroj kaj invititoj ;

6) Kunfratiĝa  vespermanĝo kaj balo de la guberniestro.

La partopreno de plejparto de la membroj de la diversaj kluboj montras  la konsideron por la aktiveco de la guberniestro, rekta respondeculo pri la sukceso de la Konferenco.

Venontjare kelkaj el vi  povos elkovri la plej apudan Rotary klubon en sia urbo, viziti ĝin  kaj ekscii pri la distrikta konferenco por ĝin sekve partopreni. En Brasília kvin  el niaj membroj partoprenis la distriktan konferencon 4530 kun eksterordinare interesa programo!

7-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 7-a renkonto estas:
“Nia statuto rekonata de Rotary International”

Protokolo

Vortoj de Marin Luther King

” Iam estonte la gejunuloj aŭdas vortojn por ili ne kompreneblaj.

La infanoj en Hindio (Barato) demandos:

– Kio signifas malsato?

Infanoj de Alabama demandos:

– Kio estas rasa diskriminacio?

Infanoj de Hiroshima time miregos:

– Kio estas atombombo?

Kaj la infanoj en la lernejo demandos:

– Kio signifas la vorto “milito”?

Kaj vi respondos, kaj vi diros al ili:

– Temas pri vortoj ne plu uzataj, same kiel la diligencoj, la galeroj au la sklaveco.

Temas pri vortoj, kiuj nun nenion esprimas, pro tio ili estis retiritaj de la vortaroj”….

Ni, kiel rotarianoj, klopodas realigi tiun revon!

 

Rotary Instruoj

Vi trovos la statuton en la “Dosieroj”, 7a posicio en la menuo aŭ klaku ĉi tie:

Ni forte rekomendas al vi tralegi, trastudi nian statuton, kiu gravas dum la tuta tempo de agadoj de nia klubo.

6-A Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil

La temo de nia 6-a renkonto estas:
Ni pensu pri realigeblaj servo-projektoj, ĉar pro tio ni kreis nian klubon kun entusiasmo kaj dediĉo!”

Urĝaj informoj de la protokolisto

Kiel vi perceptis de antaŭa mesaĝo, jam nia Klubo estas formale rekonata de ROTARY INTERNATIONAL, kun ĉiuj rajtoj kaj devoj.

Estas petataj kelkaj adaptoj al la rotariaj normoj, inter kiuj la nomo devas esti iom malsama al nia komenca propono.

Nun nia oficiala nomo, kiu rezultos en ĉiuj publikaĵoj de R.I., estas la jena: rotaryclubdeesperantobrasil.org.

Jam ni ŝanĝis la kapon de nia retejo kaj anstataŭis la mapon de Brazilo, montrante la terglobon, ĉar fakte niaj membroj loĝas dise tra la kontinentoj kaj ne nur en Brazilo.

Revuo Brasil Rotário

Ekzistas la kutimo en R.I. ke ĉiuj membroj abonas R.I. revuon el inter la pli ol dudek revuoj en naciaj lingvoj.

Ni ne akceptis ilian proponon aboni kolektive la anglalingvan revuon; sed ĉar duono de niaj membroj vivas en Brazilo, ni decidis aboni la vere tre bonan revuon en portugala lingvo BRASIL ROTÁRIO. Oni sendos ĝin al via hejmadreso perpoŝte monate.

Ek de 1-a de majo ni komencos do regule funkcii kaj vi klopodu publikigi ene de dek tagoj vian partoprenon. Ĉiun monaton la sekretario informos la distrikton 4560 pri la frekvenco de la membroj, kiun ni ambicie dezirus esti 100%.

Rotary instruoj

Imagu vi, ke 35.500 kluboj tutmonde realigas edukajn kaj humanecajn projektojn ĉiujare.

Imagu, kiel ĉiujare la homa socio profitas de la bonvolemo de pli ol miliono da rotarianoj! Entuziasmiga ideo….

Kaj ke ek de nun nia nova Klubo povas komenci proponi al nia membraro siajn ideojn pri eventuale realigeblaj projektoj.

Ekzistas projektoj, kiuj bezonas grandan financan bazon, helpe de la Rotary Fondaĵo, sed ekzistas projektoj, kiuj tute ne bezonas monon, sed nur bonvolan pretecon dediĉi sin al iu edifa agado por aliuloj dum kelkaj horoj, sed ĉiam kune, ĉar la slogano estas” servo per amikeco”.

Do, karuloj, elpensu ion farendan kaj publikigu en nia 6-a renkonto.

R.I. havas nuntempe 6 prioritatajn agadkampojn. Vi povas facile eniri en la retejo la paĝaron de Rotary kaj eltrovi tiujn agadkampojn, pristudi kaj sekve fari proponojn por diskutado de la tuta Klubo.

Ni scivoleme atendas viajn ideojn!….

5-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

La temo de nia 5-a renkonto estas: “Esperanto: hobio aŭ……….?”

Protokolo 

Bonvenon, karaj klubanoj al nia 5-a renkonto !

Mi esperas, ke vi havis la necesan tempon por legi la unuopajn interesajn kaj interesegajn kontribuojn de niaj membroj en la unuaj 4 renkontoj. Jam ni konas iliajn profesiojn, ni eksciis kial kaj kiam ili lernis esperanton, kie ili vivas kaj ni deziras probable scii eĉ pli pri la novaj geamikoj.

Mi scivolas kion praktikas niaj membroj en siaj liberaj horoj kaj venis al la demando: Kiajn hobiojn havas ĉiu el inter ni?

Mi ekzemple tute ne imagas, ke Esperanto estas hobio.

Aŭ ĉu vi pensas malsame?

Hobioj estas pentri bildojn, kuri, kuiri, muziki per la plej diversaj instrumentoj, kolekti poŝtmarkojn aŭ pupojn, maratoni, bicikli, ludi tenison, pilkon aŭ golfon kiel Wally.

Kia vasta gamo da hobioj!…

Esperanto ne povas esti hobio, ĉar diktatoroj neniam persekutis hobiojn!

Rotary instruoj

Hodiaŭ ni analizos, por via pli vasta kompreno de nia grandega monda organizaĵo ROTARY, la funkciadon de la administrado de 1.220.000 rotarianoj.

Kiel vi  povas trovi en klarigoj tekstoj en nia retejo, la ĉefa sidejo estas en Evanston, urbo apud Chicago en Usono. Al tiu administra centro havas rektan aliron la regionaj oficejoj en la diversaj kontinentoj. Nia Klubo dependas de la sudamerika Centro en São Paŭlo, en Brazilo.

La kontinentaj oficejoj havas rektan respondecon pri difinita nombro da distriktoj inter la pli ol 550 tutmonde.

Nia Klubo dependos de la distrikto 4560 en la brazila ŝtato Minas Gerais. Ĉiu distrikto administras  meznombre 60 ĝis 70 klubojn kaj ĝin gvidas  guberniestro.

Principe, monda prezidanto, guberniestroj kaj ĉiuj 35.500 klubestraroj  ŝanĝiĝas  ĉiujare. Tia daŭra renovigo estas tre favora al la bona progresigo.

Nia distrikto havas ĉijare esperantiston kiel guberniestro, pro tio ni havos apogon de li por la oficiala rekono de nia speciala klubo. Ni planas ricevi la rekonan diplomon en majo dum la distrikta konferenco en Poços de Caldas (19.-21.05) kaj esperas ke  kelkaj brazilaj membroj de nia Klubo deziras partopreni. Kiel jam dirite, ni  ĉiuj, kiel reprezentaj membroj de R.I., estas parto de tiu giganta familio de volontuloj en ĉiuj nacioj kaj estas Bone, ke vi konscias pri tio.