Tago de la Laboristoj aŭ Tago de la Laboro estas festata ĉiujare en la 1-a de Majo en pluraj landoj “preskaŭ” tutmonde. Labortago estas nacia festo en Brazilo, Portugalio, Rusio, Francio, Hispanio, Argentino, inter aliaj nacioj. Ĉi tiu dato reprezentas la momenton, kiun dungitoj kaj kompanioj devas pripensi pri la laboraj leĝoj, normoj kaj aliaj laboraj reguloj. En ĉi tiu dato oni honoras ankaŭ la lukton de laboristoj, kiuj postulis pli bonajn laborkondiĉojn. Danke al la kuraĝo kaj persisto de ĉi tiuj laboristoj, la nunaj rajtoj kaj avantaĝoj, kiujn ni ĝuas, estis konkeritaj.
Origino de Labortago
Ĝis meze de la 19-a jarcento, laboristoj neniam pensis postuli siajn laborajn rajtojn de siaj estroj, ili nur laboris. Sed ekde 1886 okazis manifestacio de laboristoj en la stratoj de Ĉikago, por postuli la redukton de la labortago (de 13 horoj al 8 horoj tage), kaj tiu sama tago komenciĝis ĝenerala striko en Usono. La amerikaj konfliktoj iĝis konataj kiel la Tumulto de Haymarket Square. Tri jarojn post la manifestacioj en Usono (la 20-an de junio 1889, precize), ĉiujara manifestacio estis alvokita en Parizo por postuli labortempon kaj estis planita por la 1-a de majo, kiel omaĝo al la sindikataj luktoj en Ĉikago. La 23-an de Aprilo, 1919, la franca senato ratifis 8 horojn da laboro kaj proklamis la 1-an de majo kiel festotago. Post kelkaj jaroj ankaŭ aliaj landoj sekvis la ekzemplon de Francio kaj deklaris la 1-an de majo kiel nacia festo dediĉita al laboristoj.
• Labortago en Usono En Usono kaj Kanado, Tago de la Laboro estas festata la unua lundo de septembro.
• Labortago en Brazilo En Brazilo la Labortago estis agnoskita nur ekde 1925, per dekreto subskribita de tiama prezidanto Artur Bernardes. La kreado de la CLT (Firmigo de Laboraj Leĝoj) estis starigita per Dekreto-Leĝo n-ro 5,452, la 1-an de majo 1943, flank tiam prezidanto Getúlio Vargas. Dum la Vargas-registaro, grandaj manifestacioj estis okazigitaj kiuj inkludis muzikon, paradojn kaj kutime la proklamon de iu nova laborjuro. Ĝis hodiaŭ, iuj registaroj sekvas la tradicion kaj komunikas la kreskon de la minimuma salajro en ĉi tiu dato.
Tradukita de la teksto de la Facebook-paĝo “Ligados no Rotary”: https://www.facebook.com/ligadosnorotary/posts/dia-do-trabalho-ou-dia-do-trabalhador0105o-dia-do-trabalho-ou-dia-do-trabalhador/2527348324247362/