
La temo: nia Klubo realigis edukan projekton en aprilo 2019
Nia klopodo pri enkonduko de la “pilkoludo de PACO” en la urbeto Alto Paraiso en la ŝtato GOIAS, centra Brazilo, bonege sukcesis. Ĉi modelon de pilkoludo, kiun vi jam konas iom el klarigoj de antaŭaj renkontoj, nia membro Julio en Dubai, disvastigas mondskale, ĉefe en Afriko, pro la motivoj gimnastiki kaj ludi sen perforto, sen konkurenca konduto sur la kampo, sed kun solidareca kunlaboro inter la ludantoj.
Per la tre bonvola financa subteno kaj persona engaĝiĝo dum la kurso de nia membroj João Otávio, Alessandro, Julio, Ulisses, Vanda, Giuseppe, Ursula kaj Amanda, nia estraro sukcesis aĉeti la sufiĉe multekostajn kadrojn, pagis la transporton de São Paŭlo al Brasilia kaj aĉetis la flugbileton de la profesia trejnisto Leal Teofilo el la Esperanta Ĉukpilko-klubo de São Paŭlo. Oni akceptis lin en la flughaveno de Brasilia kaj per la disponigo de aŭtomobilo kun ŝoforo de la TVSUPREN kanalo (Ulisses kaj Vanda) Leal vojaĝis la 26-an de aprilo de Brasilia al Alto Paraiso kaj la 1-an de majo revene al la flughaveno en Brasília, entute pli ol 1.000 km.
En tiu urbeto li donis 5 tagan kurson al profesiaj sportinstruistoj de la Instituto de Esploro Edukado kaj Arto IPEARTES en la oficiala sporthalo de la urbo. Leal estis gasto de la bieno lernejo Bona Espero de kie oni veturigis lin ĉiutage al la sporthalo, kie instruistoj kaj lernantoj de la lokaj lernejoj lernis tiun novan sporton. Je la fino de la kurso Bona Espero ofertis al ĉiuj festan tagmanĝon. La instituto transdonis al la instruistoj diplomon subskribitan de nia Rotary Klubo, de Bona Espero, de la Instituto kaj de la ŝtata sekretarejo de edukado de Goiás. Ni elspezis por la kompleta projekto entute R$ 6.000 (= 1,530 USD= 1.360 Eŭroj), ne multe konsiderante la brazilajn distancojn.
Por la bona funkciado de la projekto respondecis surloke niaj klubmembroj Giuseppe, Amanda kaj Ursula kiuj estonte vizitos la lernejojn en la urbeto Alto Paraíso por vidi la ĉukpilkoludojn.

Nia prezidanto João Otávio rememoras al la membroj, ke Majo estas la Rotaria Monato de la Novaj Generacioj
Geamikoj: Pacon!
La energio. kiu movigas la mondon estas la fido de la homoj en si mem kaj en siaj proksimuloj. Sed, la plenkreskuloj diras ke NE havas tempon kaj energion por siaj idealoj!!! La revemaj adoleskantoj diras ke NE havas monon por siaj ideoj kaj idealoj! Do, iel ni devus agi tiusence…
La gejunuloj, kiuj jam komencas ekzerci siajn profesiojn, ja esta tute preparitaj por ŝanĝi nian mondon, sed ili NE faros tion se NI NE apogos ilin! Ili bezonas nian apogon, nian sekurecon, nian sperton. Esperantujo havas valorajn gejunulojn, kiujn ni povas inviti al nia E-klubo Esperanto Brasil. Kiam ili konos la eblecojn kaj rimedojn de la rotaria movado, certe, ili pasiiĝos por niaj idealoj kaj agadoj!!!
Pro tio mi petas vin, invitu, dum la proksima Esperanta Renkontiĝo, gejunulojn por partopreni en nia E-klubo.
Krom tio ĉi ni bezonas la kompromison de ĉiuj ni kun la klubo. Dum nia dua jaro, pliboniĝis la partoprenado de niaj gekunuloj, kompare al nia unua jaro de ekzistado. Dum nia proksima tria jaro ni esperas ke kreskos la aktivecoj, tra la plia dediĉo de niaj geanoj! La ekzemplo estas grava ero de nia rotaria agado.
0000000000000000000000000
Ni devas prepari la venontan estraron de nia Rotaria E-Klubo jam nun, ĉar la nova Rotary jaro komenciĝos la 1-an de julio 2019:
Nia propono por estraro en 2019/2020 estas la sekva kun nia peto, ke vi proponu vin por agadi venontjare en la rubrikoj ankoraŭ sen nomoj:
1.Prezidanto: DAVIDE ASTORI
2.Vicprezidanto: João Otávio Veiga Rodrigues
3.Sekretario: Ursula Grattapaglia
4.Kasistino: Sônia Lúcio
5.Rotaria Fondaĵo: Georgo Handzlik
6. Facebook paĝo: Alessandro Perna
7. Projekto “Sancentro en R.D. de Kongo” Jean Bosco Malanda
9. Rilatoj inter la membroj…………..?
10. Rotaria Cerimoniestro:…………….?
11. Rotaria Publika Imago:…………….?
12. Novaj Generacioj:……………………?
13. Rotaria Stipendio Pro-Paco:………….?
Kiu sin kandidatos al tiuj ĉi taskoj? Bonvolu, prezentu sin! Ni bezonas vin! Ĉiuj estas partoj de la sama rotaria korpo! Se ni movigos nian korpon ni ŝanĝos la mondon!
Kaj sekvas la 7-a profesio de niaj klubmembroj kun ALFRED SCHUBERT EN GERMANIO.

Mi finis la studadon de la franca kaj angla lingvoj en la universitato de Munkeno, Germanio, per esploro de”la franca lingvo en perkomputila tradukado”. Dum tiu tempo mi lernis ankaŭ Esperanton.
Poste mi laboris en la produktado de vortaroj kaj libroj por lingvo-lernado, tradukis priskribojn de komputil-programoj el la angla al la germana lingvo, verkis priskribojn de la funkcio de industri-maŝinoj, konstruis analogan gvidsistemon por linearaj motoroj kaj instruis la utiligon de ofice komputil-programoj al plenkreskuloj.
Dum tiu tempo mi ĉiam ankaŭ verkis artikolojn kaj faris fotojn por gazetoj. Tiu ĵurnalista laboro fariĝis intertempe mia ĉefa okupo. Mi preferas verki artikolojn pri energi-tekniko, ĉefe pri la novaj daŭrigeblaj fontoj de varmo kaj elektro: sunvarmo, fotovoltaiko, varm-pumpiloj, biogaso, ligno, ventoenergio ktp. Alia grava temo por mi estas la efikeco de energi-sistemoj, alivorte: la eblecoj per pli bonaj maŝinoj ŝpari energion.
Ĵurnalismo havas – laŭ mia opinio – sufiĉe gravan rolon en la socio. La ĵurnalistoj pristudas temojn kaj neŭtrale informas la homojn pri tiuj temoj, pri avantaĝoj kaj malavantaĝoj. Ili ankaŭ devas elekti, kiu temo povas esti grava por la legantoj, aŭskultantoj aŭ spektantoj.
Pro la diverseco de la homoj, necesas ankaŭ diverseco en ĵurnalismo.
Ĵurnalistoj havas la taskon, doni komentojn – kaj klare indiki, kio estas raporto -alivorte: kio estas faktoj – kaj kio estas propra opinio.
Ĵurnalismo aŭtomate informas ankaŭ pri la ŝtataj sistemoj, multe pli bone ol la konstitucioj, kiuj estas skribitaj sur – pacienca – papero. Se ĵurnalistoj povas libere labori kaj publikigi, la politika sistemo tre verŝajne estas demokrata – kaj inverse.
Alfred Schubert prezidanto de TEĵA (Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio)
Kelkaj interesaj novaĵoj de niaj membroj
Nia amiko Georgo Handzlik en Pollando edziĝis, sub la rideto de la Majstro L.L. Zamenhof, kun Vinjo, aktiva esperantistino.
Nia kasistino Sônia, kun Giuseppe kaj Ursula, partoprenis en la pola ambasadejo en Brasília la grandiozan feston de la Nacia Tago je invito de la ambasadorino Marta Olkowska. Marta naskiĝis en Biaiistoko kaj havas daŭran kontakton kun la lokaj esperantistoj de Brasilia.

Julio saltas! 
Ni gajnis!
Nia sportisto Julio aperas sur la reklamo de ĉukpilko ĉampioneco en Italio, kie li evidente estas inter la venkantoj .
La sekretariino atendas viajn tekstojn pri via profesio!
Kaj ankaŭ la lastajn kotizojn por ĉi semestro.
Fartu vi ĉiuj bonege! Ursula













João Otávio
Julio Caligari
Giuseppe Grattapaglia









