La temo de nia 12-a renkonto estas:
“Konstrui pontojn tra sporto”
PROTOKOLO
Kiel ĉiuj vi jam scias, novembro estas la monato de la Fondaĵo de nia organizo, kiu ĉiujare kunlaboras kun la kluboj tutmonde kun pluraj miliionoj da dolaroj por konkretigi programojn kaj projektojn.
Mi deziras koncize klarigi al vi, ke ekzistas multege da diversaj manieroj por ke kluboj realigu projektojn pere de la financa helpo de tiu grandiosa fondaĵo de Rotary International.
Principe ekzistas 2 tipoj de projektoj, krom tradiciaj programoj en la kampo de edukado kaj konfliktsolvoj.
La plej simpla maniero organizi kaj konkretigi projekton en unu el la grandaj prioritataj areoj de R.I. estas la Distrikta Fonduso.
La Distrikto distribuas al siaj kluboj financajn subtenojn depende de la socia valoro kaj pliboniga impakto por la koncerna komunumo.
La Globa financa subteno konsideras grandajn projektojn, kiuj devas havi la minimunan koston de almenaŭ 30.000 USD.
Grandaj humanecaj projektoj de RI povas konsisti eĉ en cent mil usonaj dolaroj. Sed vi komprenas la gravan respondecon kaj la grandegan volontulan laboron de la klubmembroj por realigi similajn projektojn.
Ni komencu nun per la projekto proponata de nia membro Julio “PACO PER SPORTO” kun la proponho al la distrikto por simpla projekto.
Mi esperas ke pluraj el inter vi pretas kunlabori kun Julio, ĉar jam pretas plia projekto por teknika edukado de malriĉaj junuloj, sub la iniciato de João Otávio.
Amike kun vi,
Giuseppe
Sekretariejo
Saluton, karuloj! Ni klopodas en ĉi tiuj tagoj difini la vidkonferencojn, kiuj eblas partopreni dum mardoj kaj dimanĉoj. Legu vian korektan lokan horon en nia retejo kiu iom ŝanĝiĝis.
Nia kandidato al membreco Jean Bosco Malanda Lutete en Kinŝasa, Konga Respubliko, jam konatiĝis antauhieraŭ en la vidkonferenco kun kelkaj el ni. Bonvenon kara samideano!
Afriko bezonas helpon de Rotary kaj ni povas antaŭvidi bonan kunlaboron, ĉar Jean Bosco laboras en la médio de sanasisto al la popolo. Vi legos pri tio baldaŭ pli.
La nuna temo estas sendube interesa kaj ni esperas legi viajn opiniojn!
Havu sunajn tagojn!
Ursula via sekretariino
KONSTRUI PONTOJN TRA SPORTO
Nia membro Julio Calegari proponas al nia Klubo projekton pri tre speciala sport-tipo kies ne tre konata nomo estas Ĉukpilko.
Li mem en sia komento klarigos pli detale kial tio sporto promocias la Pacon kaj kunlaboran solidarecon inter la ludantoj kaj ne la sentojn de konkurenco kaj lukto.
Atendu la tekston de Julio, kiu klarigas, kiamaniere La ludo ekskludas ajnan serĉon de prestiĝo, ĉu persona aŭ kolektiva.
Sporto kaj Paco (el publikaĵo de U.N.)
Ankaŭ Sporto estas internacia lingvo
Ĝia kapablo transiri kulturojn permesas sport-rilatajn programojn kaj servi kiel ponto inter sociaj kaj etnaj diferencoj. Kiel rezulto, sporto povas esti potenca ilo por antaŭenigi Pacon, ne nur simbole je tutmonda nivelo, sed ankaŭ praktike ene de komunumoj.
La potenco de sporto povas esti uzata kiel ilo por eviti konfliktojn, same kiel elemento de daŭrigebla paco-konstruado. Kiam aplikite efike, sportaj programoj promocias socian integriĝon kaj toleremon. Ĉi tiuj kernaj valoroj estas samaj kiel tiuj bezonataj por daŭra paco. Precipe en post-konfliktaj medioj, ĝi povas helpi redukti streĉiĝojn kaj generi dialogon.
Ŝlosilaj konsideroj pri sporto kaj paco
Ĉar la kapabloj kaj valoroj instruitaj tra sporto estas akordigeblaj kun la penadoj por promocii pacon, sportoj devus esti konsiderataj kiel elemento de subteno por programoj en post-konflikto kaj alta socia tensio.
Estas imperative, ke sportaj programoj por paco emfazas la pozitivajn valorojn kaj la potencialon de la sportoj pri kuniĝo kaj ke ili estas ofertitaj en sekuraj medioj, kiuj estu agrabaj kaj senpremaj. La sportaj iniciatoj postulas respondecan kaj bone trejnitan gvidkapablon.
Kiel internacia lingvo, sporto devus esti konsiderata kiel rimedo por komuniki mesaĝojn de paco kaj helpi trovi neperfortajn solvojn al problemoj.
Sporto kaj Edukado
Edukado estas centra por la atingo de ĉiuj Jarmilaj-Disvolviĝoj- Celoj (U.N.) kaj sporto havas naturajn lokojn en edukado, ĉu kun formala, neformala aŭ senformala aliro.
En lernejoj, fizika eduko estas ŝlosila komponanto de alt-kvalita edukado kaj povas esti uzata por antaŭenigi edukadon inter junuloj. Ekstere de la klasĉambro, sporto estas “lernejo por la vivo”, kiu instruas bazajn valorojn kaj vivajn kapablojn, kiuj estas gravaj por kompleta disvolviĝo.
Sporto ankaŭ estas potenca rimedo por publika edukado, ĉar sportaj eventoj povas efike pliigi konsciigon kaj nutri subtenon kaj konkretan agadon ĉirkaŭ ŝlosilaj demandoj.
Sporto kiel “lernejo por la vivo”
Sporto estas ideala lernejo por la vivo. Kapabloj lernitaj per ludado, fizika edukado kaj sporto, estas ŝlosilaj por la kompleta disvolviĝo de junuloj. Ĉi tiuj kapabloj, kiel kunlaboro kaj mem-konfido, estas esencaj por socia kohereco kaj estas kondukitaj al plenkreskula vivo (vidu sube).
Kapabloj kaj valoroj lernitaj per sporto
Kunlaborado
Komunikado
Respekto por reguloj
Problemsolvoj
Kompreno
Konektante kun aliaj
Gvid-kapablo
Respekto por aliaj
Valoro de penado
Kiel gajni
Kiel perdi
Kiel sinteni rilate la konkuron ./.
Pura ludado
Kunagado
Memestimo
Fido
Memrespekto
Toleremo
Rezisto
Teama laboro
Disciplino
Konfido



