La temo de nia 8-a renkonto estas: “La Protektado de la Natura Medio”
PROTOKOLO
BONVENON AL LA 8-A RENKONTO DE NIA KLUBO!
La Estraro decidis, daŭrigi la temon de nia antaŭa renkonto pri MEDIPROTEKTADO, pro ĝia nuntempa aktualeco.
Krome pro la fakto ke nur 4 membroj ĝis nun donis sian opinion.
Ni ĉiuj esperas, ke niaj geamikoj en aliaj mondpartoj rakontos al ni pri la tiea maniero vidi la tutmondan problemon de la protektado de la naturo,
kaj laŭeble kun ekzemploj.
Amike, Giuseppe
INFORMOJ DE LA SEKRETARIO
Nia membro João Otávio, loĝanta en Poçocs de Caldas, okupiĝas en ĉi tiuj tagoj pri la eldono de la identigaj membrokartoj produktitaj de rekonata firmao, kiu laboras oficiale por R.I.
Kiam ili pretos, ni sendos al viaj loĝadresoj tiujn kartojn kune kun la insigno de ROTARY.
Kiam vi vizitos tradiciajn klubojn aŭ partoprenos Rotary eventojn en via urbo, vi povas uzi la insignon sur via jako por esti rekonata kiel rotariano plenrajta.
Bonvolu tiucele sendi denove vian hejmadreson al la sekretaria retadreso (ursula.eclub@gmail.com) por ke ni kontrolu kaj vi sekure ricevu la kuverton kun la karto kaj la insigno.
La vidkonferenco ĝis nun daŭre okazas marde je la 20:00 UT, ĉar neniu membro opiniis pri la eventuala ŝanĝo ĝis nun.
La temo de nia 7-a renkonto estas: “La Protektado de la Natura Medio”
PROTOKOLO
En ĉi tiu rubriko ni raportas pri virtualaj vizitantoj al nia Klubo, kiel ekzemple Joseph van der Vleŭgel, belga rotariano, eksa prezidanto de la itala Rotary e-klubo Esperanto, aŭ aliaj.Li estas la RADE-prezidanto.
Ni parolas pri organizaj novaĵoj kaj pri la frekvenco, kiu montras la kondiĉojn povi komenci konkretigi projektojn, en kiu ĉiuj iom kunlaboru. La vidkonferencoj estas vere tre simpatia renkonto, sed ni konstatis, dum la lastaj semajnoj, ke maksimume 6 personoj povis fakte partopreni. La plej granda parto de niaj membroj, en tiu horo laboras en sia profesio kaj tute ne povus forlasi sian postenon. Do, nia lerta ĵurnalisto Alfred en Germanio proponas interesan solvon. Bonvole kontroli ĉu la sekva propono, laŭ la UT (universala tempo), povas doni al vi la eblecon konversacii en nia vidkonferenco! Tio estas facila strukturo, bone memorigebla, kaj donas al multaj membroj la eblecon partopreni.
Alfred proponas la sekvan manieron, sed se iu inter vi trovas eĉ pli bonan, skribu al ni!
1a mardo en la monato: 14a horo GMT
2a mardo en la monato: 16a horo GMT
3a mardo en la monato: 18a horo GMT
4a mardo en la monato: 20a horo GMT
5a mardo (malofte) en la monato: 22a horo GMT
Lastaj informoj de la Sekretario
Niaj burokrataj aktivecoj rilate la registrigon ĉe Notaria Oficejo de la statuto, de la fondoakto, de la regularo, de la estraro kaj financa konsilantaro nun feliĉe sukcesis. La tuta dokumentaro nun troviĝas ĉe alia oficejo por ricevi la statuson de financa personeco kun speciala numero. Kiam ni ricevos post kelkaj tagoj la ŝtatan kodon CNPJ, ni povos malfermi bankkonton por niaj estontaj agadoj, pagi la kotizojn, ricevi donacojn por projektoj ktp.
Ni rekomendas al vi, viziti la paĝaron de nia Distrikto 4560! Tie vi trovos la datumojn ankaŭ de nia e-klubo. Krome ni rekomendas kontroli kiom ofte dum la monato aŭgusto vi publikigis ion en nia retejo. Ekzistas kluboj en nia distrikto kun 100% frekvenco, Kial ni ne povus atingi tion – facile? Kiam ajn dum dek tagoj vi povos komuniki kun la Klubo en nia retejo rotaryclubdeesperantobrasil.org.
Se vi vizitis tradician klubon kaj ricevis gastokarton, jen sendu al ni por protokoli kiel frekvenco – kiel faris João Otávio kaj Alfred.
Havu feliĉan septembron!
TEMO POR LA SESIO : La Protektado de la Natura Medio.
Multaj organizoj en la mondo nuntempe kunlaboras por protekti la naturan medion. La obstakloj estas grandaj, kaj la defioj gigantaj. Ĉu vi havas tiajn organizojn en via lando? Kion vi volas diri pri ili?
Unu el la plej fruaj el tiaj organizoj estas la La David Suzuki Fondaĵo. Mi priskribu pri tiu organizo. Kiam vi finlegas ĝin, bonvolu fari komentojn kaj respondi al miaj demandoj supre. Dankon.
En 1989, radio-programo titolita, “Estas Afero de Plua Ekzistado”, David Suzuki gajnis premiojn en Norda Ameriko kaj sonorigis averton pri estontaj katastrofoj en la tergloba klimato, kaj en la natura medio de la terglobo. 17,000 leteroj de subtenantoj venis al li en kelkaj monatoj.
Grupo de homoj persvadis David Suzuki kaj Tara Cullis krei novan organizon por trovi solvojn. Novembre ili gastigis arigon de sciencistoj, pensuloj, naturprotektantoj je la insulo, Pender, en BC, Kanado. Post sinsekvo de kunvenoj je la dato 14a de septembro, 1990, la David Suzuki Fondaĵo estis jure establita.
Mi klarigu kiel kreskis la David Suzuki Fondaĵo.
Iliaj fruaj projektoj estis internaciaj pro tio ke Kanadaj dolaroj povis efektivigi pli grandajn servojn eksterlande. Oni laboris kun la ‘Ainu’ , popolo de Japanio por protekti salmojn, kun la indiĝenoj de Kolombio, kaj kun la ‘Kayapo’ popolo de Brazilo.Oni esploris pri valbaraĵo en Aŭstralio, kaj kunlaboris kun la ‘Hesquiat’ popolo de insulo, Vankuvero, por krei daŭripovan industrion de konka rikoltado. Oni partneris kun la lokaj homoj por efektivigi tiujn projektojn, por evoluigi alternativajn modelojn por ekonomia kaj komonuma disvolviĝo.
Sed, ili bezonis havi ‘gvidajn principojn’ por science kaj etike direkti iliajn agadojn. Pro tio, ili verkis, ‘La Deklaracion de Interdependeco’. Dum la ‘Internacia Pinta Konferenco en Rio’ oni laŭtlegis la tekston, kaj parton de ĝi estis aldonita al la ‘Ĉarto de La tero’ de la asocio de Unuigitaj Nacioj ( UN ) kies celoj estas laŭditaj ĉirkaŭ la mondo.
La Evoluo de la agado de La David Suzuki Fondaĵo.
Komence ilia teamo laboris por eduki homojn pri ‘klimataj ŝanĝiĝoj’ sed pli poste ili aldonis agadojn pri homa sano; ili kunlaboris kun kuracistoj por agadi por pura aero, kaj pura drinkebla akvo por ĉiuj. Samtempe, ili faris esplorojn pri novaj fontoj de energio kaj senlace premis per artikoloj en tagĵurnaloj ke la registaro de Kanado subskribu la ‘Akordon de Kyoto’ pri la protekto de la natura medio per stabiligo de tergloba temperaturo.
Ili komencis labori por protekti speciojn kies ekzisto estas endanĝerigitaj, por helpi registrarojn interdikti pestecidojn, esplori la eventualajn problemojn pri infektado rilate al farmigitaj salmoj.Oni edukis pri novaj modeloj por la industrioj kiuj povis esti daŭripovaj, kiel tiuj de fiŝkaptado kaj ligno-arbo-rikoltado. Pri minado de oro, de karbo, de kupro kaj aliaj mineraloj, oni instruis modelojn kiuj protektas la naturan mondon kaj estas socialaj justaj por la laborantoj.
Jen la etika “Deklaracio de Interdependeco” kiu gvidas ĉiujn projektojn.
Deklaracio de Interdependeco
Ĉi-tion ni scias
Ni estas la tero, pere de la plantoj kaj bestoj kiuj nin nutras. Ni estas la pluvoj kaj la oceanoj kiuj trafluas niajn vejnojn.
Ni estas la spiro de la arbaroj de la lando, kaj la plantoj de la maro. Ni estas homaj bestoj, parencaj al ĉiuj aliaj vivestuloj
kiuj devenas de la unua ĉelo. Ni kunspertas kun ĉi-tiuj parencoj komunan historion, priskribita en niaj genoj.
Ni protoprenas komunan nuntempon, plena de necerteco. Ni partoprenas komunan estontecon, ankoraŭ ne rakontita.
Ni homoj estas nur unu el tridek milionoj da specioj kiuj teksas la mallarĝan tavolon de vivo kiu envolvas la mondon.
La stabileco de la komunumoj de vivantaj estaĵoj dependas de tiu diverseco. Ligita en tiu reto, ni estas interkonektitaj –
utiligantaj, purigantaj, dividantaj kaj restarigantaj la fundamentajn elementojn de vivo. Nia hejmo, planedo Tero, estas
limigita; la tuta vivo kunuzas ties rimedojn kaj la energion de la suno, kaj pro tio estas limigoj al kresko. Por la unua fojo,
ni atingas tiujn limojn. Kiam ni difektas la aeron, la akvon, la grundon kaj la variecon de vivo, ni ŝtelas de la senfina estonto por servi al la efemera nuntempo.
Ĉi-tion ni kredas
Homoj iĝis tiom multnombraj kaj niaj iloj tiom potencaj tiel ke ni pelis parencajn estaĵojn al estingo, baris la grandajn
riverojn, disŝiris la antikvajn arbarojn, venenigis la grundon, pluvon kaj venton, kaj boris
truojn en la ĉielo. Nia scienco alportis doloron same kiel ĝojon; nia komforto estas pagita per la suferado de milionoj.
Ni lernas pro niaj eraroj, ni priploras niajn malaperantajn parencojn, kaj ni nuntempe kreas la novajn politikojn de
espero. Ni respektas kaj subtenas la absolutan bezonon por pura aero, akvo, kaj grundo. Ni konstatas ke la ekonomiaj
aktivecoj kiuj profitas la kelkulojn dum ili ŝrumpas la heridaĵon de la plimulto estas maljustaj. Kaj pro tio ke degenero de
la natura medio erozias biologian kapitalon por ĉiam, oni devas enkalkuli ĉiujn ekologiajn kaj socialajn kostojn en la
ekvacioj de evoluo. Ni estas unu etdaŭra generacio en la longa marŝo de tempo; la estonteco ne estas la nia por forviŝi.
Ĉi-tiel estu kiam scio estas limigita, ke ni memoros ĉiujn, kiuj promenos post ni, kaj ni eraros je la flanko de singardo.
Ĉi-tiun ni decidas
Ĉion, kion ni scias kaj kredas devas estiĝi la fundamento de nia vivmaniero.
Ĉeestanta kun ĉi-turnopunkto en nia rilato kun la Tero, ni laboros por evoluado:
De perforto al partnereco; de fragmenteco al konekteco; de malsekureco, al interdependeco.
——————————
Mi petas ke vi venu al la retejo de nia kara klubo, al la ‘aktuala renkontejo’ por fari komentojn pri la temo: La Protektado de la Natura Medio.
En la foto estas Richard Menegozzo, handikapita Esperantisto de Viktorio, Wally du Temple, Elizabeta May, elektita al Parlamento de Kanado, kaj estrino de la Verda Partio de Kanado, kaj Doktoro Davido Sazuki
La temo de nia 6-a renkonto estas: “Ora disko de la kosmosondiloj Voyager”
Kopio de la ora disko kiu estas en la germana muzeo pri teĥnologio ĉe Berlino kaj Sonoj de la Tero
Estas kvardek jaroj ek de la forflugo en la spacon de la usona kosmoŝipo ‘Vojaĝanto’. En la kosmoŝipo estis ‘Oraj Diskoj’. La Oraj diskoj de la kosmosondiloj Voyager (angle Voyager Golden Record) estas gramafon-diskoj, kiujn alportas la kosmosondiloj ‘Vojaĝanto’, lanĉitaj en 1977 kaj kiuj atingos en 40.000 jaroj la ĉirkaŭaĵon de la plej proksima stelo.
La suba mesaĝo estis deponita en Esperanto kaj la angla de Aŭstralia ambasadoro – lokita ĉe UN – Ralph Harry Lindsay.
“ Amikoj, mi parolas al vi el la planedo Tero. Mi reprezentas la landon Aŭstralion, la insulan kontinenton en la suda hemisfero de nia planedo. Ni strebas vivi en paco kun la popoloj de la tuta mondo, de la tuta kosmo, labori kun ili por la komuna bono de ĉiu homa estaĵo. Mi salutas ĉiun, kiu komprenas. Adiaŭ. ”
Ĉar la kosmosondiloj estas tre etaj komparitaj kun la grandeco de la spaco ekstertera, la ebleco ke ajna civilizo kiu povas vojaĝi tra la spaco trovu la kosmosondilojn estas tre eta, ĉar post iom da tempo la kosmosondiloj ĉesos elsendi ajnan elektromagnetan radiadon. La plej granda eblo ke ajna ekster-tera civilizo trovos la kosmosondilojn estas, kiam la kosmosondilo Voyager 1 pasos proksime al la plej proksima stelo de nia sunsistemo, tio okazos en 40.000 jaroj.
Carl Sagan diris ke “la kosmoveturilo, kaj la disko, nur estas troveblaj de civilizoj kiuj kapablas vojaĝi tra la interstela spaco. Sed la lanĉado de tiu ĉi “botelo” ene de la “kosma oceano” diras al ni ion esperigan pri la vivo en tiu ĉi planedo”.[ Pro tio ĉi, la disko estas vidata kiel tempa kapsulo aŭ kiel nur simbolaĵo anstataŭ vidi ĝin kiel seriozan provon kontaktiĝi kun ajna ekster-tera estaĵo.
La diskoj enhavas 116 fotojn (unu el ili estas por kalibrado), kiuj montras plurajn terajn viv-estaĵojn kaj la homan socion. Pluraj imagoj havas unu aŭ pliajn indikojn, kiuj klarigas la skalon de tempo, grandeco aŭ maso. Kelkaj bildoj ankaû havas indikojn pri la ĥemia komponaĵo. Ĉiuj mezurunuoj uzitaj en la fotoj estas difinitaj en la unuaj bildoj per la fizikaj referencoj en ili. Simfoniojn, kantojn, operojn oni ankaŭ registris kaj sendis.
Kosmoesploro estas la scienca esploro per vojaĝado en la kosmo, kiu estas la regiono ekster la atmosfero de la Tero, kaj al aliaj planedoj.
Homoj estas esploremaj. Ili havas emon esplori. Homoj estas inventemaj. Ili emas inventi. La pasinteco montras ke la emo esplori kaj inventi povas gvidi al neatenditaj konsekvencoj. Pensu pri la eltrovo, post esplorado de Europanoj, de la Nova Mondo, la Amerikoj. Pensu pri inventoj kiuj nuntempe estas kauxzoj de aliaj problemoj.
Demando: Ĉu devus esti morala ‘devontigo’ ( onta devo ) provi plani ke esploroj kaj inventoj ne kaŭzos terurajn malbonojn? Ĉu vi povas mencii kelkajn esplorojn aŭ inventojn, kiuj gvidis al katastrofoj evitindaj? Bonvolu fari viajn komentojn aŭ opiniojn je la ‘aktuala renkontejo’.
La temo de nia 5-a renkonto estas: “Projektoj de nia klubo por fari la diferencon”
Ĝis nun, karaj rotarianoj, ni komencis konatiĝi per niaj diversaj kontaktmanieroj: nia retejo “rotaryeclubdeesperantobrasil.org”, en nia Facebook paĝo, dum niaj vidkonferencoj kaj per korespondado.
Sed jam alvenis la tempo, ke ni devas konkretigi projektojn, kiel jam ofte estas menciita.
Ĉar tamen en nia kluba kaso ankoraŭ ne troviĝas mono por financi projektojn, sed nur por pagi niajn kotizojn, ni povas tamen kunlabori en tre utilaj aktivecoj ofertante horojn de volontulado.
Ekzemple estas konkreta alvoko de internacia grupo de samideanoj, kiuj proponas traduki la periodajn UNESCO eldonaĵojn kaj oni serĉas helpon.
Ĉu ne tre bela kaj utila agado de niaj membroj traduki unu paĝon po membro de tiu UNESCO Kuriero ?
La kuriero aperas en la angla, franca, portugala, cxina,rusa, araba kaj hispana, cxiun trian monaton.
Mi invitas vin ĉiujn bonvole pripensi kaj publikigi viajn sugestojn por aliaj utilaj proponoj kiuj ”plibonigos nian mondon” per nia volontulado.
Ne lasu al la aliaj geamikoj – estu la unua kun bela propono!!
Nia membro João Otávio sendas al vi tiujn valorajn konsiderojn, kiuj sekvas por esti lumo sur nia vojo.
La iluzio de la “glacimonto” ( A ilusão do Iceberg)
Kion oni facile vidas, estas La sukceso de Rotary, sed tiu nur estas la pinto de la glacimonto:
Ĝi kaŝas la jenajn valorojn sub la akvolimo:
Persistemo
Rezistemo
Malfacilaj decidoj
Sindediĉo
Laboro
Celkonscio
Esti rotariano signifas, vivi tiujn valorojn.
Ĝis nun, karaj rotarianoj, ni komencis konatiĝi per niaj diversaj kontaktmanieroj: nia retejo “rotaryeclubdeesperantobrasil.org”, en nia Facebook paĝo, dum niaj vidkonferencoj kaj per korespondado. Sed jam alvenis la tempo, ke ni devas konkretigi projektojn, kiel jam ofte estas menciita.
Ĉar tamen en nia kluba kaso ankoraŭ ne troviĝas mono por financi projektojn, sed nur por pagi niajn kotizojn, ni povas tamen kunlabori en tre utilaj aktivecoj ofertante horojn de volontulado. Ekzemple estas konkreta alvoko de internacia grupo de samideanoj, kiuj proponas traduki la periodajn UNESCO eldonaĵojn kaj oni serĉas helpon.
Ĉu ne tre bela kaj utila agado de niaj membroj traduki unu paĝon po membro de tiu UNESCO eldono ?
Mi invitas vin ĉiujn bonvole pripensi kaj publikigi viajn sugestojn por aliaj utilaj proponoj kiuj”plibonigos nian mondon”per ni. Ne lasu al la aliaj geamikoj – estu la unua kun bela propono!!
Legoscio estas difinita kiel la kapablo legi kaj skribi, aŭ la kapablo uzi lingvon kaj paroli. Modern-kuntekste, la vorto aludas la legadon kaj skribadon ĉe nivelo por sufiĉa komunikado, aŭ ĉe nivelo kiu ebligas onin kompreni kaj komuniki ideojn en legoscia socio. Ekzistas specifa tipo de manko de legoscio, kiu estas absoluta. Ĝi nomiĝas analfabeteco. La procento de legosciantoj en komunumoj varias en ĉiu parto de la mondo, pro sociaj kaj ekonomiaj kialoj. Ankaŭ varias opinioj pri legoscio. Multaj registaroj kaj inter-registaraj organizoj penas altigi la nombron de homoj kiuj scias legi. Esploristoj pri la temo de legoscio rimarkas ke infanoj pli facile povas lerni kiel legi per fonetika lingvo ol per nefonetika lingvo.
Disleksio (prefere vortblindeco) estas lingva malkapablo, kiu malhelpas uzi la lingvon, ĉefe lerni ĝuste legi kaj kompreni vortojn kaj frazojn. Ofte la homo ne memoras, kion tiu legis, kaj mise rekonas eĉ la literojn aŭ la numerojn. Ĝi signifas laŭvorte problemon kun vortoj. La lingvaj kapabloj estas malbonaj, kaj ofte ankaŭ la lernado de la fremdaj lingvoj estas malfaciligita. Ĝi ne estas emocia problemo, malalta nivelo de inteligenteco aŭ manko de sensoj.
Estas metodoj, per kiuj ankaŭ la disleksiuloj povas lerni legi kaj skribi, kaj la ĉefaj simptomoj povas esti preventitaj. Sed ili ne ŝanĝas la disleksian pensmanieron, kaj tiuj restas bildeca, kio tamen malfaciligas la lernadon de la lingvoj. Oni povas esti disleksia en unu lingvo, kaj ne en alia lingvo. La terapion prizorgas logopediistoj.
Diskeksio okazas al homoj pli ofte kies lingvo de legado estas nefonetika.
Unu el la inter-registaraj organizoj kiuj penas altigi la nombron de legantoj estas ‘Rotary’. “Bona Espero” kiu celebras 60 dek jarojn de sukcesa laboro provizi edukajn servojn, instruis kompreneble la arton de legoscio en la komunumoj de Chapada dos Veadeiros, laborante kun entusiasmo por ‘pli bona mondo’. Gratulon al ge-sinjoroj Grattapaglia kaj al la multaj volontuloj.
Kluboj de ‘Rotary’ helpis konstrui lernejojn, dungi instruistojn, stokigi bibliotekojn, konstrui librejojn kaj simile. Nia klubo iam povas kolekti librojn por sendi al novaj librejoj!
Sube estas mia rankonto pri la vivo de knabeto, Makso, kiu lernis legi pere de la helpo de Esperanto, regula kaj fonetika lingvo.
Makso Kaj Disleksio
Kiam Makso estis malgranda knabo en porinfana lernejo, neniu iam pensis pri la malsano kiun oni poste nomigis disleksion. Sed li havis ĝin, malbonan kazon de ĝi. Neniu sciis tiutempe, ke tia malordo estas reala. Por li la nacia lingvo de la nova lando al kiu liaj gepatroj migris estis granda defio pro tio ke ĝi estis plenplena de silentaj silaboj kaj literoj . Krome, la sama sono povas esti literumita multmaniere. Li fariĝis viktimo de la nefonatika lingvo. Pro lia malkapablo lerni ĝin rapide oni konsideris ke li havas difektitan menson…..
Li ŝajnis esti bubaĉo pri la silentaj literoj kaj pri vortoj kiujn oni devis parkeri por prononci. Li ŝajnis idioto ĉe la ortografio de pluraloj. Li balbutis kaj ne povis legi laŭte. Li estis infano kun fobio por la vortoj ne prononceblaj fonetike. La sarkasmoj kiuj falis de la instruista buŝo similis al bomboj kiuj diskrevis lian koron. Li ofte sentis la emon plori, sed rifuzis tiun urĝon pro obstineco bubaĉa. Li grimacis kaj kunpremis la pugnojn. Li nur provizore kapablis kontroli sian koleron.
Liaj gepatroj povis vidi, ke Makso hontis, ke mankis al li memestimo, ke li estas preta eksplodi. Pro tio ili dungis trejniston pri legscio, pri la legado por Makso. Ili ne sciis ke la instruistino estis enmigranto de Anglio kaj pasinte estis membro de la Londona Esperanto-Klubo. Ŝi tuje komprenis kial Makso suferis. Ŝi gratulis al Makso pro lia amo de fonetikaj vortoj. Ŝi donis al li kuketojn kaj varman ĉokoladan lakton. Ŝi nutris lian korpon kaj psikon dum vizitoj al privata hejmo. Ŝi diris al Makso ke li povas esti bona adepto por la lingvo, Esperanto. Ŝi diris ke fonetika lingvo kiel Esperanto helpas al infano majstri la arton de legado. Speciale rilate al Esperanto estas la gramatkaj indikoj por verboj, adjektivoj, adverboj, substantivoj kaj nominativoj, kiuj estas regulaj. Tion Makso simple lernis tute rapide kaj nature pro la kvalitoj de Esperanto. Poste li lernis parkarigi la vidvortojn ( ne fonetikajn ) de la angla, kaj ridi pri ili.
Post kiam la trejnisto de Makso pri legscio instruis al li kelkajn frazojn por ridigi la literumadon de la angla Makso decidis utiligi siajn poemetojn kaj novan scion en klasĉambra ribelo. Kiam la instruisto pri la angla postulis ke li staru por literumi la vorton ‘house’ ( haŭs ) li ridete komplezis dirante.” Se la pluralo de ‘mouse’ ( maŭs ) estas ‘mice’ ( majs ) , tial la pluralo de ‘house’ estas ‘hajs’.” Klasanoj ridis kaj la instruistino koleris. “Estu senchava infano. Literumu la pluralon de ‘moose’ ( mus )”. Makso nun fiere akceptis la defion. Lia Londona esperantisto bone preparis lin. Li diris ke se la pluralo de ‘goose’ ( gus ) estas ‘geese’ ( gis ) tial la pluralo de ‘moose’ ( mus ) devas esti ‘meese’ ( mis ). Li tre fiere ne povis sin haltigi, kaj li diris, ‘Kiam mi havas unu ‘box’ ( boks ) kaj la puralo estas ‘boxes’ kial la pluralo estas ‘oxen’ kaj ne ‘oxes’. Li iĝis balbutanto de neregulaĵoj en la angla lingvo. Ju pli la instruistino kritikis lin kaj punis lin, ju pli li ĝuis la aventuron. Eĉ kiam li estis devigata stari en angulo de la klasĉambro kun klaŭna ĉapo sur la kapo li ridedis por kolerigi la instruiston.
Makso eltenis la punojn kaj atendis senpacience por oportuno okazigi kaoson. La kampara lernejo estis nur unu ĉambra, kaj la necesejoj estis en apartaj lignaj ejetoj ekstere, unu por knabinoj, unu por knaboj. Makso secrete portis najlojn kaj martelon al la lernejo. Kiam la instruistino devis iri la la necesejo li postsekvis ŝin kaŝe kaj alnajlis la pordon por ke ŝi estu en kaĝo.
Makso estis oficiale elpelita de la lernejo. Tamen, lia kariero kiel leganto de literaturo pro la studo de la regula, fonetika lingvo Esperanto estis garantiita. Li fariĝis aŭtoro ne nur en Esperanto sed ankaux en la angla lingvo. Por Makso la lernado de legado ne estis lia klimakso.
La temo de nia 3-a renkonto estas: “Signifo de volontulado”
Signifo de volontulado ( de eks-guberniestro, João Otávio )
Volontula laboro ne estas afero de sanktuloj. Ne estas afero por tiu, kiu volas ŝanĝi la mondon aũ esti pozitive konsiderata. Volontula laboro estas por tiu, kiu volas ŝanĝi sin mem kaj pretas lerni pere de la kontakto kun novaj mondoj.
Temas pri bonega laborilo de empatio, kie la lernanto instruas pli ol la profesoro. Volontuli signifas riĉiĝi de tiom da lernado kaj dankemo, signifas superi dolorojn kaj neimageblajn defiojn, ĉar oni vidas en la historio de la aliulo la multajn benojn de la propra vivo. Nia plej granda kunligo estas humaneca, farita el respekto kaj ĝentileco.
Kie ekzistas volontuloj, ekzistas miksaĵo de koloroj, de klasoj, de kredoj kaj de pasintecoj. La scivolemo pri aliulo nutras nian animon, soifanta je realaj sentimentoj! Volontuli signifas doni amon por kuraci la doloron de aliulo, kaj malkovri ke tiu ĉi estas la medikamento por kuraci ankaŭ nian propran doloron.
En ĉiuj ĉi mondoj mi renkontis rigardon de profunda dankemo de tiuj, kiuj detruas kion ni opiniis esti kaj renaskigas kion ni reale revas esti en ĉi tiu mondo !!
Vi vigle interŝanĝas retmesaĝojn, vi aperas en la vidkonferencoj kaj vizitas nian facebookpaĝon.
Tamen nia internacia movado atendas de ni ĉiuj, ke ni aperu nepre en nia retejo, ĉar vizitas nin aliaj rotarianoj por konatiĝi kun ni kaj kun niaj temoj, opinii kaj saluti nin.
Ankoraŭ foje mi petas vin tutkore, kompreni la gravecon de via eĉ mallonga publikigo en nia oficiala hejmo, kiu estas en tradiciaj Rotary kluboj la kluba sidejo (restoracio, hotelo, komunuma domo, urbodomo aŭ ĥejmo de iu membro).
Nin vizitis en nia 1-a renkonto la lasta prezidanto (Joseph van der Vleŭgel) de la rotaria esperanto Klubo en Italio – kaj neniu el vi salutis lin. Tio estas vere tre bedaŭrinda konstato, ĉar ja estas
unu el la celoj, ke la membroj havu internaciajn amikajn kontaktojn uzante esperanton!
Amike, Giuseppe
SEKRETARIEJO
Koran dankon al la plej granda parto de niaj klubanoj, kiuj jam rapide kaj facile solvis la transpagon de la kotizo por la tuta duonjaro 2017.
Tiuj, kiuj ankoraŭ ne pagis sian parton, certe profitos la nunan semajnon por konkretigi sian financan devon.
Tiamaniere la administrantoj de nia Klubo povos transsendi siajn kotizojn al la distrikto, al la revuo, al la Internacia Departamento.
Antaŭ du semajnoj ni publikigis la manieron transpagi, kaj vi ĉiuj riicevis ankaŭ retmesaĝon pri tio.
Mi dankas amike por via afableco,
Ursula (sekretariino de la Klubo)
VORTOJ DE LA GUBERNIESTRO
AMIKAROJ EN ROTARY
Mi devas danki al vi ĉiuj pro la afabla bonveno, kiun ni ricevis en viaj kluboj, pro via ĝentileco, kiun ni perceptis en ĉiu rideto, en multoblaj Rotary Tagoj en kiuj ni partoprenis. Estis tre riĉiga sperto!
Junio estas la monato de la Amikaroj, unu el la plej inteligentaj Rotary iniciatoj, kies unua grupo estis iniciato de Esperantistoj en 1928. Do, dum preskaŭ naŭdek jaroj, la Amikaroj de Rotary Internacia realigis amikan kunestadon, kaj fariĝis efektiva ilo por la reteno kaj disvolviĝo de la membroj, altirante novajn membrojn al RI inkluzive!
Kvankam hodiaŭ la Amikaroj jam nombras pli ol 70 tra la mondo, en Brazilo Rotarianoj insistas resti marĝene de tiu interna movado. Dum la internaciaj konferencoj, en la Domo de Amikeco, estas tre facile trovi la informstandojn de diversaj Amikaroj, kie oni povas lerni pli pri ĉiu grupo kaj revidi amikojn kaj plani eventojn en la spirito de la celoj de la Grupo.
Ankaŭ en la Distriktaj Konferencoj la Amikaroj estas rimarkindaj, ĉu ene de la programo, ĉu rilate la aktivecojn, kiujn ili realigas paralele. Krome, sendepende de la strukturo de Rotary kaj de la Rotary eventoj, la Amikaroj disvolvas siajn proprajn planojn, agadojn kaj eventojn, celante la fokuson de siaj specifaj interesoj.
En Brazilo, ni havas nur kelkajn Amikarojn: ekzistas la grupoj de motorciklistoj, de jaĥtistoj, de biciklistoj, de Esperantistoj, nur por mencii kelkajn el la plej aktivaj kaj konataj.
Lastatempe, la Amikaro de Rotarianoj Esperantistoj iniciatis novan Rotary klubon en nia Distrikto: la e-klubo Rotary Club de Esperanto-Brasil, kiun ni bonvenigis kun meritata kaj granda ĝojo dum nia Distrikta Konferenco !!!
Amikoj, ni atingis la finon de nia administrado. Ni ne tute sukcesis atingi la celojn deziratajn, ni alfrontis multajn malfacilaĵojn kaj ni sentas ke niaj Rotary kluboj estas ankoraŭ tre ligitaj al tradicioj kaj al tre apartaj manieroj agadi favore al siaj komunumoj, preferante fari malgrandajn paŝojn, anstataŭ lanĉi sin kun la bonegaj iloj de Rotary.
Ni komencis kolekti por la Distriktaj fondusoj, pere de la Kampanjo de la Panettone, kiu sukcesis kapti la subtenon de 60% de niaj kluboj. Ni konatiĝis, motivigis, instigis niajn Rotarianojn. Sed ne ĉiuj komprenis nian mesaĝon. Malmultaj sukcesis kompreni kion signifas “Servi la Homaron”. Iuj estas komencantaj kompreni, kion signifas Rotary, per la enkonduko, kiun ni kreis en nia Distrikto, de la Rotary Instituto de Gvidantaroj.
Ni komencis en la Distrikto la funkciadon de la Distrikta Komitato de Alumnis (eksaj gejunuloj en projektoj) kaj ni daŭrigis la Distriktan Komitaton por Amikeco Interŝanĝo en Rotary, kiu jam havas planon por la venonta Rotary jaro.
Se ni ne kapablis fari pli – Guberniestraro, Prezidantoj, Distriktaj Komitatoj kaj Kluboj – estis mia ekskluziva kulpo, mi malsukcesis en la gvidado, kiun mi ne sukcesis konstrui pli aktive. Certe mankis al mi kompetenteco por instigi la Kompanojn, mankis al mi aldoni pli grandan kuraĝon kaj dinamismon en la kunordigo de la diversaj Komisionoj. Pro tio mi pardonpetas al la geamikoj de ĉiuj kluboj kaj precipe al mia Distrikta teamo, ja ke ĉiuj fidis min.
Mi devas danki al vi ĉiuj pro la afabla bonveno, kiun ni ricevis en viaj kluboj, pro viaj ĝentilecoj, kiun ni perceptis en ĉiu rideto, en multoblaj Rotary Tagoj en kiuj ni partoprenis. Estis tre riĉiga sperto!
Estis ege riĉiga sperto. Ni konatiĝis kun veraj gvidantoj, kiuj promesas atingi la estradon de nia distrikto, kiu donas al ni kuraĝigon kaj esperon pri nia estonteco. Por ĉiuj, dankon!
SPECIALA KONTRIBUO
Nia samideano Alfred Schubert proponas por via informo interesan temon rilate la alternativajn energiojn.
Fajro-ligno kaj gxiaj problemoj
Uzo de ligno kiel energi-materialo por kuirado produktas du problemojn:
Unua problemo
La troa uzo de ligno rezultas en senarbigo de grandaj regionoj, ekzemple en Afriko. Ŝparema uzado de ligno povas malgrandigi aŭ eĉ halti la problemon.
Dua problemo
La fumo de malbone brulanta ligno enhavas oksidojn, kiu – en kontakto de akvo – produktas acidojn. Se la fumo aliras la okulojn de homoj, kiuj ja estas malsekaj, tie produktiĝas acidoj, kiuj difektigas la okulojn.
Kontribuo al la solvo de la problemo
La du problemoj estas eviteblaj. Oni povas bruligi la lignon en fornetoj, kiuj ebligas bonan bruligadon – efike uzante la energion sen produkti fumon kun oksidoj (krom karbondioksido).
Krei utilan laboron por multaj homoj
La fornetoj estu simplaj modeloj, ke multaj homoj havu la eblecon re-produkti ĝin. Sufiĉas sendi po unu ekzempleron al laboristoj en la regionoj, kie estas bezonataj la fornetoj. La homoj tie povas produkti fornojn por propra uzo aaŭ eeĉ por vendi en regiono – kaj pro tio ekhavi laboron kaj enspezojn.
Funkci-principo de la fornetoj 1 kaj 2 (vidu sube)
La fornetoj havas eksteran duoblan “mantelon” (nigra) kaj internan fajrujon (violeta). La freŝa areo (blua) enfluas la mantelon, varmigas kaj alfluas (ruĝa) en la fajrujon. Interne brulas ligno (bruna) aaŭ ligno-karbo. Aparta apogilo (verda) sekurigas distancon inter la flamo (flava) kaj la poto (rozkolora). Post la uzo kaj malvarmiĝo de la forno oni dense fermu la forneton per la fermilo. La fajro ne povas denove ekbruli ĉar mankas oksigeno. Do, la forneto ne nur ŝpareme kaj efike utilgas la lingnon, sed ankaŭ estas tre sekura. Alfred Schubert
Fornetoj
(konstruitaj de Alfred Schubert)
Modelo 1: Granda fermebla forneto
materialoINOX-sxtalo
alteco20 cm
diametro12 cm
volumeno2,2 litroj
pezo neta800 gramoj
bruligajxoligno, ligno-karbo
prezo50 euroj
Modelo 2: Malgranda fermebla forneto
materialoINOX-sxtalo
alteco24 cm
diametro6,5 cm mezume
volumeno0,75 litroj
pezo neta250 gramoj
bruligajxoligno, ligno-karbo
prezo20 euroj
Modelo 3: Nefermebla forneto (pli simpla modelo)
materialoINOX-sxtalo
alteco9 cm
diametro18 cm
volumeno1 litro
pezo neta200 gramoj
bruligajxoligno, ligno-karbo
prezo5 euroj
Funkci-principo de la fornetoj 1 kaj 2
La fornetoj havas eksteran duoblan “mantelon” (nigra) kaj internan fajrujon (violeta). La fresxa areo (blua) enfluas la mantelon, varmigxas kaj alfluas (rugxa) en la fajrujon. Interne brulas ligno (bruna) aux ligno-karbo. Aparta apogilo (verda) sekurigas distancon inter la flamo (flava) kaj la poto (rozkolora). Post la uzo kaj malvarmigxo de la forno oni dense fermu la forneton per la fermilo. La fajro ne povas denove ekbruli cxar mankas oksigeno. Do, la forneto ne nur sxpareme kaj efike utilgas la lingnon, sed ankaux estas tre sekura. Alfred Schubert
Hodiau ni komencas la unuan plenan jaron de nia Rotary Klubo.
Se ni dum la pasinta jaro agadis sub la slogano “Rotary servante la homaron” – en la nova jaro nia slogano estos “ Rotary faras la diferencon”!
En la pasinta jaro nia guberniestro de la Distrikto 4560 estis nia nova membro João Otávio Veiga Rodrigues , kaj dum la jaro 2017/2018 nia guberniestro estos João Bosco Ribeiro Bèze, loĝanta en la urbo Oliveira en la Ŝtato Minas Gerais.
Mi memorigas vin ke necesas registriĝi en la internacia retejo MYROTARY, kiel pluraj inter vi jam realigis, sed ne ĉiuj.Tiujn mi petas tamen ne forgesi kaj fari tion urĝe, kiel klarigita rete.
Same jam pluraj pagis sian duonjaran kotizon kaj ni esperas, ke antaŭ la 5-a julio ĉiuj kunlaboros tiusence.
Ni estas 20 fondintomembroj kaj jam la 1-an de julio pliaj tri esperantistoj aliĝas al nia Klubo!
Tio estas vere notinda kaj mi esperas, ke kiam ili publikigos mesaĝon, ke vi amikiĝu kun ili!
Post la feria monato julio, ni komencos en aŭgusto konkretigi niajn proponojn per komence modestaj edukaj kaj humanecaj agadoj, kun la kunlaboro de ĉiuj.
Nia amikino Ruth Margo en Washington faras vere admirindan agadon – ŝi preparas centojn da frazoj en Esperanto por la kurso DUOLINGO en sistema maniero laŭ la vortklasoj. Kaj ŝi certe ŝategos helpon…
Alia volontula agado povus esti traduki paĝojn pri Rotary en Vikipedio al Esperanto. Povas esti Ileana el la dana al Esperanto, povas esti Georgo el la pola kaj fine post kelkaj monatoj ankaŭ nia Klubo “faros la diferencon en la mondo”.
Sekvas la listo de niaj membroj kun la registro-numero de ĉiu unuope.
Baldaŭ vi ankaŭ ricevos la personan identigan karteton por la okazo kiam vi vizitos fremdajn Rotary klubojn!
Mi salutas vin elkore kaj deziras renkonti ĉiujn tri foje monate!
Por mi estas granda honoro esti via unua prezidanto de nia klubo. Nia kara kluba sekretario, Ursula Grattapaglia, raportos al vi pri la novaj detaloj de nia kluba fondiĝo kaj kresko. Dank’ ĉefe al la laboro de gesinjoroj Grattapaglia la afero progresas tre bone kaj rapide.
La tempo alvenas ĝuste nun kiam ĉiuj personoj, kiuj sin anoncis kiel membroj estos petitaj pagi aliĝkotizon. Kiam vi ricevas klarigojn kiumaniere tion fari mi petas ke vi agu kiel eble plej rapide por fari tion. Memoru ke ĉiu groŝo de vi pagita helpos al Rotary fari servojn al homoj kiuj havas gravajn bezonojn. Via membro-kotizo estas samtempe kotizo, kaj ankaŭ formo de karitata servo. Oni ne povas tion diri pri multaj aliaj kotizoj de aliaj asocioj.
Mi deziras memorigi vin ke vi apartenas al elektronika, reta klubo kiu liberigas vin de la neceso pagi por manĝoj en restaŭracioj kaj ankaŭ ŝparas al vi tempon iri al matenaj, tagmezaj aŭ vesperaj kunvenejoj, ĉu en hoteloj, ĉu en urbodomoj. Dumaniere vi ion ŝparas, kaj monon kaj tempon. Kompense, vi havas devontigon viziti en la tempo periodo de dek tagoj la ‘aktualan renkontejon’ de nia klubo, legi la tekstojn kaj aŭ respondi pri io, aŭ lasi noton ke vi vizitis la renkontejon kiel aktiva membro.
Inter la 27a de junio kaj la 12-a de julio mi estos en Raleigh, Norda Karolino, Usono, por la NordAmerikaj Someraj Kursoj de Esperanto, ( NASK ) kaj por la jara kunveno de la Fondaĵo Pri ‘Esperantic’ Studoj ( ESF ) kies estrarano mi estas.
Nia R-klubo evoluos kiel klubo kiu pli kaj pli helpos al la homaro. En monatoj venontaj ni povas diskuti pri komuna projekto. Inter tempe, ni individue povas fari servojn kaj bonajn agojn por honori la kvar etikajn konceptojn de Rotary:
Ĉu kion mi pensas, parolas kaj faras:
Estas la vero ?
Estas justa por ĉiuj interesitoj?
Kreas bonvolon kaj pli bonajn amikecojn?
Estas favora al ĉiuj interesitoj?
Persone kiam mi estos en Raleigh mi partoprenos en diskutoj pri la laboro por efektivigi ‘lingvajn rajtojn’ ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, grava temo. Individuaj esperantistoj, kelkaj kiuj estas membroj de nia klubo subtenas la informan laboron de UEA en Novjorko.
La kongreso de Esperanto-USA okazos antaŭ tiuj supre menciitaj eventoj. Dum la kongreso mi informos homojn pri nia r-klubo. Ni eble ricevos aliajn petojn por membriĝo – ni esperu tion.
La temo de nia 12-a renkonto estas: “Rotary Internacia”estis frua gvidanta tutmonda organizo kiu batalis por likvidi Poliomjeliton!”
PROTOKOLO
PAGO DE LA JARA KOTIZO antaŭ la 5-a de julio. Kiel vi ĉiuj scias, ek de la 1-a julio niaj membroj pagos siajn jarajn kotizojn. Kelkaj preferas pagi tuj por la tuta jaro, dum aliaj preferas en du partopagoj (1.7.2017 kaj 1.1.2018). La minimuma jara kotizo konsistas, laŭ niaj nunaj informoj. el 150 USD jare, tiel dividita: 63 USD por Rotary International, 62 USD por nia Distrikto 4560, kaj 25 USD por la revuo, kiun ĉiu el vi ricevos rekte hejmen. Kompreneble ni dependos de la kurzo de la USD, kiu daŭre ŝanĝiĝas.
Dum la unuaj tagoj de julio ni devos transpagi la kotizon de la unua semestro de la rotaria jaro 2017/18 en la valoro de 75 USD al kiu oni devas aldoni la pagon de la unufoja enir-kotizo en Rotary de 15 USD kiun ni anticipis en majo por la oficiala rekono de la Klubo.
Niaj membroj, kiuj havas konton en UEA, simple kreditu la sumon de 90 USD al la konto rceb-c (rotary club esperanto brasil), de kie UEA transsendos rekte al la brazila klubkonto. Tiel la kurzoŝanĝo okazos nur unufoje.
La brazilaj membroj sendu la ekvivalenton de 90 USD al la konto de brazila banko, kies koordinatoj ni estas ankoraŭ difinantaj por akiri la juran personecon kaj CNPJ. Provizore oni utiligu la personan konton de la sekretariino Ursula Grattapaglia – Banco de Brasil – Ag.1273-4, Conta 7.014-9 en Brasília.
Nia Klubo funkcias jam provizore de kvar monatoj, kaj hodiaŭ estas la lasta renkonto de la rotaria jaro 2016/2017, kiu finiĝos la 30-an junio. Ni volas legi de ĉiuj vian komenton.
Hodiaŭ komenciĝas nia vintro, kaj por vi en la norda hemisfero, via somero! Karaj membroj, ĝuu vian paralelan klimaton!….
Amike, Giuseppe
Rotariaj instruoj
Poliomjelito: ĉu la dua tutmonde likvidota infektmalsano?
‘Rotary Internacial’ estis frua gvidanta internacia organizo kiu batalis por likvidi Poliomjeliton!
La Rotaria Fondajxo, kune kun gxiaj partneroj, reduktis la kazojn de poliomjelito per 99.9 procentoj tutmonda ekde nia unua projekto vakcini infanojn en Filipinojen 1979.
Ni kiel Rotarianoj estas preskaux sukcesaj en la projekto likvidi poliomjeliton, sed ni bezonas vian helpon. Ĉu vi havas kelkajn minutojn aŭ kelkajn horojn, jen iuj metodoj por fari tutmondan efikon kaj protekti infanojn kontraŭ poliomjelito (por) ĉiam.
Por ne pli ol $0.60, infano povas esti protektita kontraŭ ĉi tiu kripliga malsano dumvive. Membroj de Rotary en multaj landoj faras tiujn donacetojn semajne kaj la Rotary Fondajxo aldonas egalajn donacojn.
Sekvas eta historio pri la malsono kiun Rotary helpas likvidi.
Vi, kiel membro de nia klubo, povas esti fiera ke vi estas kolego kiu partneras en entrepreno grandega kaj valora kiu servas al la homaro.
Nun, eta historio de tiu malsano.
Wally du Temple, Prezidanto
En majo 1980 La Monda Organizo Pri Sano sciigis, ke variolo estas forigita en la tuta mondo. Tiun daton la homaro devus ĉiujare soleni kiel ĉefan feston. UN, agnoske al la kontribuo de la angla kuracisto E. Jenner en la kontraŭ-variola vakcinado, povus senerare glori lin kiel bonfaranton de la tuta homaro. Pli ol 3000 jarojn variolo estis ĉiama plago de la tuta homaro, mortigante ĉiun trian aŭ kvaran malsanulon, blindigante multajn aliajn kaj lasante por ĉiam sur la visagxo de ĉiu postvivanto cikatrojn de tiu malsano. Kaj jen nun, danke al scienco kaj insista agado de multaj miloj da medecinistoj , la plej danĝera malson estis eliminita. Tiu sukceso inspiris la homaron provi atingi similajn rezultojn en eliminado de iuj aliaj malsanoj. Inter ili la plej grandaj esperoj estis ligitaj kun la eblo de likvido de poliomjelito.
Kio estas poliomjelito?
Poliomjelito estas tiel antikva malsano kiel variolo. Estis trovita egipta bareliefo (1580-1350 jaroj a.K.), sur kiu estas figurita pastro kun paralizita kaj atrofia dekstra piedo tipa por la sekvoj de poliomjelito. Kvankam poliomjelito ne estis tiom disvastiĝinta kaj pereiga malsano kiel variolo, tamen en diversaj historiaj periodoj okazis epidemiaj eksplodoj de la malsano, kies sekvoj estis multenombraj paralizoj, ekzemple, ili estas priskribitaj en la verkoj de la greka kuracisto Hipokrato. En la unua duono de la 20-a jarcento grandskalaj epidemioj de poliomjelito okazis en multaj landoj.
Estas konate, ke la usona prezidanto F. Roosevelt, pro la sekvoj de poliomjelito, devis sin movi en speciala kaleŝo. En 1909 estis evidentigita la virusa kaŭzo de la malsano kaj baldaŭ post tio estis trastuditaj la mekanismoj de infektiĝo kaj vojoj de la transmisio de poliomjelito. La primara lokalizado de la virusoj estas epitelio kaj limfa histo de la faringo, de kie ili povas eliĝi kaj disvastiĝi aerogute. Sed la ĉefa lokalizado de la virusoj de poliomjelito estas la homa intestaro, de kie ili eliĝas kun fekaĵo kaj transmisiiĝas per infektitaj akvo, laktaĵo, legomoj, manoj ktp. Ankaŭ musxoj povas transporti virusojn de poliomjelito kaj infekti nutraĵon.
Bezonaĵoj por la likvido de poliomjelito
Dum 1954-1955 en Usono aperis la unua efika kaj sendanĝera kontraŭ-poliomjelita vakcino, kreita de doktoro Jonas Salk. Ĝi enhavas mortigitajn poliovirusojn de tri tipoj, kontraŭ kiuj la organismo ellaboradas defendajn antikorpojn. La vakcinon oni enigas en la organismon per injektoj. Sed vakcino havas gravan nesufiĉecon: ĝi stimulas fabrikadon de antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, trovitajn nur en la sango, sed ne tiujn en la intestaro. Do, la vakcino sukcese protektas la organismon kontraŭ paralizigaj formoj de poliomjelito, sed ne evitas la virusportadon, t.e. ne sendanĝerigas la ĉefajn fontojn de infektado. Post du jaroj, la usona doktoro Albert Sabin malkovris kontraŭ-poliomjelitan vakcinon, entenantan vivajn, sed malfortigitajn (atenuiĝajn) poliovirusojn de tri tipoj. Kontraŭ ili en la organismo produktiĝas antikorpoj, kiuj neniigas virusojn, kiuj ne nur penetras la sangon, sed ankaŭ loĝas en la intestaro. Do, la vakcino de Sabin protektas la organismon ne nur kontraŭ paralizigaj formoj de la malsano, sed ankaŭ kontraŭ virusportado en la intestaro. La vakcino de Sabin havas ankoraŭ unu preferindecon: ĝin oni enigas en la organismon perbuŝe, en formo de gutoj. Sed ĝi ne estas tute sendanĝera: ĉe unu el du milionoj da vakcinitoj (aŭ eble kelkaj kazoj el unu miliono) povas aperi simptomoj de vakcinorilata poliomjelita paralizo. Sed la kapableco de la vakcino preventi la disvastigon de poliomjelito multe superas tiun difekton.
Konkludo
La eliminado de poliomjelito en grandegaj teritorioj – Ameriko, Eŭropo, multaj landoj de Azio kaj de Pacifiko, kie ankoraŭ antaŭ 60-70 jaroj furiozis epidemioj de la malsano – esperigas, ke la fina celo, likvido de poliomjelito, realigeblos. Tamen nun ekzistas kvar endemiaj regionoj, kie poliomjelito persistas. Tio ankaŭ prezentas minacon de elportado de la malsano en aliajn landojn. Sed sen pli aktiva internacia helpo, la gvidantaro kaj medicinistoj de endemiaj regionoj ne povos ŝanĝi la situacion, des pli en tiuj landoj, kie estas multe da aliaj problemoj: malriĉeco, ĉiujaraj inundoj, enlandaj militaj konfliktoj (Afganio), malsato, aidoso, malario (multaj regionoj de Afriko), kaj eĉ miskompreno pri la efikoj kaj celoj de vakcinado mem.
La finfaro de likvido de poliomjelito estas celo por la homaro tiel grava kaj nobla kiel tiu de variolo.
La temo de nia 11-a renkonto estas: “Terapio Por Homoj Pere de Helpo de Bestoj, Subtenita de Rotarianoj en ses lokoj de la Mondo”
PROTOKOLO
Karaj klubanoj!
Belaj novajxoj por hodiaú:
1. Sekvas la propono de nia kluba – simbola flageto je via konsidero, pristudo kaj sugesto por eventuala plibonigo.
Roberto, estas sincera artisto por krei cxiujn detalojn tiel zorge por reprezenti tutmonde nian klubon.
Eble kelkaj ne scias, sed cxiuj kluboj havas propran flageton (40 cm x 20 cm cxirkau), kiujn la membroj de la klubo povas akiri de la sekretario, por dum vizitoj en fremdaj kluboj transdoni al la vizitata klubprezidanto kaj ricevi intersxangxe ties flageton.
Tiel rotarianoj post jaroj posedas en sia hejmo kaj en siaj kluboj dekojn da belegaj flagetoj memorante siajn rotariajn amikecojn.
Kiam la klubo trovas konsenton en la ideo de Roberto, ni komencos produkti fizike kelkajn flagetojn.
La itala Esperanto Rotary klubo uzis la komputilon sur sia flageto montrante ke oni funkcias per intereto.
Kaj do ni volas esti ecx pli modernaj funkciante per posxtelefono! Roberto konscie elektis nur la kolorojn de esperanto (blanka kaj verda) kaj la simbolojn – mi ne devas klarigi al vi, cxar ili estas kompreneblaj.
2. Ni estas arde laborantaj por akiri la oficialan statuson de jura personeco por nia klubo en Brazilo.
Tiu estas nepra kondicxo por povi malfermi bankkonton por nia estonteco, kiu jam komencigxos en julio.
Venontan renkonton ni sendos al vi pliajn detalojn pri la pagmaniero de aligxkotizoj de 75 USD por la unua jarduono de la rotaria jaro, kiu komencigxos la 1-an de julio kaj la 1-an de januaro por la dua duno kiu finigxos la 30an de junio 2018.
3. Rilate la frekvencon de la membroj ni estas tre malproksimaj de la idealo de 100%! Bonvole dedicxi kelkajn minutoj al tiu grava tasko, mi petas. Jam nian hejmon vizitis aliaj rotarianoj, kiuj avide legas kion vi publikigas….
Ni atendas viajn komentojn rapide rilate la flageton! Dankon.
El la literaturo pri Rotary oni povas legi la jenon:
“La kernaj valoroj de R.I. (Rotary International) estas volontulado, amikeco, individuala integreco kaj la kapablo organizi kaj estri, ĉar R.I. volas kunigi estrojn de malsamaj profesioj por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco. Ĝis kiam tiuj gravaj problemoj ekzistas en nia socio, Rotary ne haltas siajn klopodojn por realigi sian solidaran kunlaboron.”
Rotarianoj en ses urboj de du kontinentoj elektis helpi al malsanuloj per la provizo de teropio-bestoj al malsanuloj.
Terapio Per La Helpo de Bestoj
En la institucioj por maljunuloj, ekzistas indico ke dorlotbesta terapio povas: redukti depresion kaj sangopremon; redukti agacemon; redukti incitiĝemon; kaj pliigi socian interagon.
Por homoj kiuj severe perdas memorkapablon ekzistas indico ke la ĉeesto de kompana besto povas pliigi sociajn kondutojn kiel ekzemple – ekestas pli da ridetoj, ridoj, belaspektaj mienoj. La bestoj apogas la homojn per tuŝoj, vibradoj, vokoj laŭ nomoj, aŭ aliaj interagoj.
Hundoj povas disponigi valoregan servon helpante al handikapuloj iĝi pli memstaraj. Por la posedantoj de la hundoj kaj por la hundoj estas grandega respondeco, kaj postulo de la taŭgaj kondutoj. Pro tio, edukado kaj de hundo kaj de posedanto estas grava. Rotarianoj diversloke en la mondo asiste subvencias tian edukadon de bestoj por terapio.
Oni povas fari tion per kluba donaco. Se via hundo estas taŭga por tia servo vi povas pagi por ĝia edukado kaj iĝi volotulo en hospitalo.
Terapio-hundoj havas multajn uzojn: ili helpas tiujn en rulseĝoj, asistas surdulojn, gardas diabetojn kiam ili rekonas la korpo-indikojn de tro alta nivelo de sukero en la sango, provizas trankviligan helpon kiam paniko eruptas. La teropio-bestoj povas ankaŭ helpi homojn kiuj suferas de aŭtismo, psikologiaj malordoj kaj tiel plu.
Plej bone konataj estas la hundoj kiuj gvidas blindulojn, aŭ helpas al surduloj, ekzemple atentigas la surdulon se iu frapas ĉe la pordo, aŭ estas sono kiu avertas pri danĝero.
Teropio-katoj estas tre ŝatataj ĉar ili postulas malpli da zorgo kaj ili ofte povas provizi kunecon, ludeman humuron kaj amon por soleca homo.
Studoj montris ke la trankviliga vibro de kata ronronado havas signifan valoran terapion. Maltrankvilo kaj streĉiteco foriras kaj la sangopremo falas. Diversaj esploroj ankaŭ indikis ke ĝi helpas redukti inflamon kaj doloron kaj samtempe fortigas kaj kuracas ostojn.
Bona terapio-kato devas esti ĝentila, pacienca, memcerta, milda, kaj montras kunulemon en ĉiuj situacioj. Terapio-katoj devas ĝui homan kontakton kaj esti kontentaj esti dorlotitaj kaj pritraktitaj, foje mallerte.
La primara tasko de terapiokato aŭ hundo estas permesi al nekonataj homoj igi fizikan kontakton kun ĝi kaj ĝui tiun kontakton. Infanoj aparte ĝuas brakumi bestojn; plenkreskuloj kutime ĝuas simple karesi la katon. En hospicmedioj, terapiokatoj povas ludi rolon en paliativa prizorgo reduktante mortotimon.
Terapiokatoj estis utiligitaj kiel kunuloj por helpi la normaligo kaj bonfarto de batviktimoj, Terapiokatoj ankaŭ estas foje uzitaj en hospitaloj por malstreĉi infanojn kiuj restas tie.
Ajna hundo aŭ kato povas esti terapia hundo aŭ kato, depende de lia temperamento kaj trejnado. Oni povas speciale bredi hundojn por tiaj temperamentoj. Katoj ĝenerale konvenas sed devas esti zorge elektitaj.
Bonvolu fari komenton post via legado.
Sincere bondeziras al vi,
Ŭal Du Temple, Prezidento.