La temo de nia 24-a renkonto estas:
“AKVO ESTAS VIVO KAJ VIVO ESTAS AKVO”
Protokolo:
HODIAŬ ESTAS LA 1-A DE APRLO – en multaj landoj oni nomas tiun tagon la “tagon de la mensogo” kaj infanoj adoras rajti mensogi. Sed malmultaj scias kial.
Volonte mi klarigas la kialon, kiu jam aĝas pli ol 400 jarojn. Imagu!
La historio naskiĝis en Francio dum la reĝado de Karolo la 9-a (1560-1574). En tiu tempo, la Nova Jaro komencis en la Norda Hemisfero inter la 25-a de marto kaj la 1-a de aprilo. La homoj interŝanĝis donacojn kaj festis dance, ĝis la 1-an de aprilo.
Sed la homoj bezonis kelkajn jarojn por alkutimiĝi ke la jaro ne plu komencas la 1-an de aprilo sed la 1-an de januaro laŭ la dekreto de la Papo Gregorio la 13-a.
Do, kiu erare pensis kaj ne volis lerni la ŝanĝon, estis konsiderata stultulo kaj mensogulo. Imagu, tiu daŭras ĝis nun 2018… sed ĝenerale oni ne scias kial. Vi nun scias kiam komencis la gregoria kalendaro!
Sekretariejo
En aprilo ni povas kunfesti tri naskiĝdatrevenojn !!!
• Ileana naskiĝis la 1-an aprilo
• Nia prezidanto Wally naskiĝis la 3-an aprilo
• Maria Jose – la 27-an aprilo
Mi invitas vin sendi al ili viajn gratulojn!
Nenia problemo, ĉar preskaŭ ĉiuj, sed ne ĉiuj, jam pagis sian aliĝkotizon.
Kio restas problemo, estas ke iuj membroj ne perceptas la neceson doni vivsignon kaj aperi en nia retejo kun siaj komentoj, ĉar mi nun devas komuniki la % de la partopreno ĉiun unuan tagon de la monato al la Distrikto 4560…. Se ne eblas en la vidkonferenco, bonvole aperu en la retejo aŭ en nia kanalo Whatsapp.
Estus bonege se ĉiuj niaj membroj, kiuj partoprenos la U.K.-on en Lisbono konfirmu tion al mi, ĉi ni intencas fari festan renkontiĝon tie ankaŭ kun aliaj rotarianoj el aliaj kluboj!
Havu belajn tagojn !
Ursula
La temo de nia 24-a renkonto estas: AKVO ESTAS VIVO KAJ VIVO ESTAS AKVO
Sônia Lúcio
Kreita en 1996 fare de la Monda Akva Konsilio, la Internacia Forumo pri Akvo celas difini politikajn devontigojn pri la administrado de akvo, ĉefe pri la protektado de la naturaj akvofontoj per diversaj teknologiaj procezoj kaj plantado de arbaroj.
La FORUMO pri AKVO okazas ĉiun tri jarojn kaj jam okzis en Daegu, Sud-Koreio (2015); Marselha, Francio (2012); Istanbul, Turkio (2009); Meksikurbo, Meksiko (2006); Kioto, Japanio (2003); Hago, Nederlando (2000); kaj Marrakesh, Maroko (1997). Ĉijare 2018 ĝi okazis en Brasilia, ĉefurbo de Brazilo inter la 17. Kaj 23. Marto.
La celo de la laboroj de tiu giganta evento estis montri solvojn bazitaj sur naturaj rimedoj kiel maniero por plibonigi kaj garantii la administradon de la akvoprovizado por la tuta homaro.
Pli ol 100.000 vizitantoj lernis en tiu Forumo en Brasília pri la absoluta neceso zorgi la konsumon de akvo, lernis ke urĝas planti multajn milionojn da arboj, ankaŭ en urboj. Miloj da lernejanoj vizitis la diversajn instalaĵojn kie ili povis eĉ sperti kiel vivi en glacia medio.
La vizitantoj lernis ke 70% de la tuta akvokonsumo estas uzata en la agrikulturo, 20% en industriaj entreprenoj kaj nur 10% uzata por la homa konsumo. Oni lernis pri la reciklado de rubaĵoj, vizitante tiajn entreprenojn en la urbo Brasilia.

La Forumo okazis en du malsamaj tamen apudaj lokoj: en la Kongrescentro por la oficialaj reprezentantoj de registaroj kaj en CIVITANA VILAĜO por la normala publiko en la ekstera areo de la sportstadiono.
Tutmondaj aŭtoritatoj kaj sciencistoj rilate la konservadon de trinkakvo partoprenis per prelegoj tre interesaj. Eĉ ĉeestis la ĝenerala direktoro de UNESKO s-ino Audrey Azoulay, avertante ke post nur kelkdekjaroj duono de la homaro ne havos garantion de sufiĉa trinkakvo, se ne tuj ĉiuj landoj komencos aktive prizorgi siajn akvofontojn. Krome la maro kun sia sala akvo vivas grandegan problemon pro troa konsumo de plastaj ujoj, kiuj kovras grandajn areojn de la maroj kaj la marbestoj mortas pro tiu plasto.
Ĉar mi faris postuniversitatajn studojn pri administrado de naturaj mediofontoj, inter kiuj la akvo ja estas la plej grava, ĉar vivesenca por homoj, bestoj kaj plantoj, estis por mi evidente granda plezuro kaj honoro kunlabori aktive en la organizado de tiu internacia Forumo pri Akvo en Brasília. Ankaŭ nia klubmembro Roberto Gandara partoprenis la Forumon kaj certe raportos ankaŭ.

