Projekto Sancentro 2018

Saluton kara Prezidanto,

Finfine, jen nia propono pri nia projekto rilate al la sancentro.

Mi iom klarigas al vi la hitorio de tiu centro kaj kion ghi celas.

La centro mi ekkomencis sub la tegmento de iu organizo el Sudafriko kiel nova sperto en Kongo. Chio iris glate ghis kiam alvenis nova administrantino (el Kenjo) de la organizo centrafrikskale. Mi devas konfensi ke de la unua rekontingho kun shi, niaj rilatoj ne aspektis afablaj pro la kialoj tute ne konitaj de mi kaj de chiuj niaj chirkaùuloj. Mi klarigis la tutan afero al la Direktoro el Sudafriko, sed sensukce. Shajnas al mi ke shi ne tute shatis Kongon. Shi finfine decidis fermi la centron kiel administrantino de la organizo centrafrikskale. Chio mirigis chiujn char la sperto sukcese funkciis.

Salutinda agado de chiuj, bedaùrinde kiu subite estis malfermita pro la kialoj tute ne konataj de ni. Bedaùrinde, la enspezoj de la tuta funkcianta periodo iris kun la afabla administrantino.

Pro tio ke tiuj agadoj efike funkciis kaj multe helpis la komunumojn, la sanaj aùtoritatoj petigis nin daùrigi la agadojn. Jen  pro tio ni transprenis la tutan agadon nome de nia asocio « Solidareco kaj Agado ».

Kion celis la centron :

·        Batali kontraŭ la disvastiĝo de HIV/aidoso, Sekse Transdonitaj Infektoj, malario kaj tuberkulozo en la komunumo, che la trafiksektoro (truckers) kaj  ĉe la sekskomerculinoj.

·        Faciligi aliron al bazaj sanservoj.

Kaj niacele, post enketo, ni starigis la centron en tion kion teknike ni nomas “varma punkto”: tie kie kamionistoj kaj sekskomerculinoj rekontighas facile kaj dece. Tio kompreneble havas gravajn konsekvencoj en la komunnumoj. Niakaze, la centro situas sur la chefa vojo je 150 kilometroj oriente de la chefurbo Kinshaso. Kio okazas pri kamionistoj? Ili restadas en “ tiu varma punkto” pluraj semajnoj kaj ili estas la mielo kiu altiras la abelojn (sekskomerculinoj). Tio estas la chefa kaùzo de la disvastigho de aidoso en la komunumo. Plie okazas pluraj nedezirataj gravedecoj (grossesses indésirables) en la komunumoj kaùzitaj de kamionistoj.
Forlasitaj al si mem (char la entreprenistoj estas pontencaj personoj kiuj ne bone zorgas iliaj laboristoj), tiuj kamionistoj ne aliras facile al bazaj sanservoj dum ilia restado en tiu urbo.  

Pro la kialo menciinta supre, ni ne tuje havis monon por daùrigi la tutajn antaùajn agadojn. Poste la kunsido kun la sana zono, li promesis havigi al la sancentro kondomojn, serologiajn testojn. Ghis nun la sana zono plenigas sian rolon. Niaflanke ni promesis trovi rimedojn por funkciigi aliajn planitajn agadojn, chefe bazaj sanservoj kaj prizorgado pri Sekse Transdonitaj Infektoj.

Nuntempe la centro ne funkcias plenplene. La cementfabriko kiu donacis la lokon por starigi la centro senpagante akvon kaj la regulan elektron interpelaciis nin kaj instigas nin funkciigi la centron plenplene por garantii la lokon.

Ni ne tute volas perdi tion, char la perdo de la loko signifas la malapero de nia centro.

Ni batalis trovi rimedojn sed vane. Pli kaj pli financadon farighis malfacile trovebla. Plurfoje la monon shatas iri en fiktivaj agadoj.

Bedaùrinde Pastro Duilio el Italio kiu vizitis nin dufoje kaj kiu fidinde subtenis niaj agadojn forpasis antaù ol ni atingu kelkajn agadojn. El Nerderlando ankaù venis fidinda atento flanke de s-ro Jacques Tuinder, apenaù li vizitis nin kaj ekagadis kune, li forpasis. Mi multe klarigis al kelkaj e-geamikoj, bedaùrinde neniu atente traktis la aferon.

Ni nun bezonas rimedojn por garantii la lokon kaj ankaù por atktive agadi por atentigi kelkajn organizojn tra la mondo kaj la lando. Ghi ne estos nova  agado, sed temas pri renovigo de malnova agado kiu mi tre bone regas. Kun mia granda sperto che Sanru, mi altigis mian kapaciton plibone regi la aferon. Jam la sana zono apogas la centron per aidoso-testoj kaj kondomoj chiumonate.

Aliflanke, la centro, pro tio ke ghi povas uzi esperanton, estas inda ilo por promocii esperanton en sanaj medioj. Ghis estas pruvilo ke esperanto estas logika lingvo kiu funkcias en diversaj kampoj.

Kiu organizo, kiu homo, kiu asocio, kiu bofaranto povas helpi nin renovigi kaj efikigi niajn agadojn ?

Ni ne laboros pro mono, ni laboras por helpi personojn. Le centro ne nur estas deca loko sed ankaù ofertas decan sanprizorgadon.  

La celo de la centro ne estas absolute gajni monon, pro tio ke la aliro al bazaj sanaj prizorgadoj estas ege malfacila, ni kalkulas pri tiu unua apogo por stabiligi niajn agadojn ? Dank’al tiu apogo, la sancentro, niasperte povas sinprizorgi sen postuli la saman aldonan financadon. En la prezentita bugheto, tio estis kalkulita laù la konkretaj spertoj eke de la sancentro siatempe. Ni forlasis en la bugheto chio kio ne ne necesas financado, ekzemple la elektro, akvo kion oni ne pagas ; la serologiaj testoj kion la sana zono donas al la sancentro senpage.

Viaj konsiloj estas bonvenaj. Ni povas kalkuli pri via atento.Mi antaùdankas vin pro tio kion vi povos. Tiamaniere vi kontribuos, ne certe al plibonigo de la sanprizogado de chiuj kongolandanoj, sed eble ech de unu kongolandano. Se ni povas savi ech unun vivon per nia agado, ni trafos nian celon. Char chiu vivo valoras.
Je via dispono pri eventualaj aldonaj informoj.
Kun solideremaj sentoj


Jean Bosco MALANDA LUTETE
 E-mail: 
jbmalandal@yahoo.frTéléphone: +243 810 295 081Skype: jbml1970

Dosieroj de la projekto:

9-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

 La temo estas: Propono de Projekto por Sanprizorgado en D.R.KONGO

Karaj membroj de nia Rotary Klubo,

La esenca celo de nia movado estas krei inter grupo de volontuloj  ligon de amikeco kaj kunlaboro kun la  celo realigi edukajn kaj sociajn projektojn tie, kie la oficialaj instancoj ne sukcesas oferti la necesajn vivkondiĉojn al  la homoj de ia  koncerna komunumo.

Mi prezentas al vi hodiaŭ tre gravan projekton ellaborita de nia membro Jean Bosco Malanda Lutete, kiu loĝas en Kinŝasa, D.R.Kongo. Estas grupo tie de volontuloj, kiuj jam agadas de kelkaj jaroj sed urĝe bezonas helpon.

La demando de nia estraro estas al vi, ĉu vi pretas kunlabori per financa subteno aŭ sendo de materialoj kiujn la ekipo tie bezonas?

Resumo de la projekto sekvas nun, sed vi povas legi la kompletan tekston en esperanto en nia rubriko DOSIEROJ.

La organizo nomiĝas SOLIDARIETÉ ET ACTION (solidareco kaj agado) kun sia oficiala sidejo en la ĉefurbo Kinŝasa. La Centro estas senprofitcela organizaĵo kaj celas helpi la homojn en tiu regiono jam ek de 2013 en modesta oficejo.

La loko kie la projekto funkcias, troivĝas en la provinco de Centra Kongo en la urbeto Lukala, kie ili laboras en malgranda oficejo, cedita de fabriko.

KOMUNUMA CENTRO PRI SANPRIZORGADO KAJ INFORMADO PRI AIDOSO, SEKSE TRANSDONITAJ INFEKTOJ, MALARIO KAJ TUBERKULOZO.

La volontuloj tie estas motivigataj de la konsciigo ke la vivo de ĉiuj homoj samvaloras kaj ili rajtas aliri al informoj pri tiuj malsanoj kaj la baza sanprizorgado. La centro estasregule kontrolata de la ŝtata sanzorgado kaj aktuale la agadoj estas:

– konsciigo kaj konsilado pri  la nomitaj malsanoj;

– familia planado kaj subteno al orfaj infanoj, kies gepatroj mortis pro       tiuj malsanoj;

– helpo en kazo de seksperfortoj kaj instruo pri uso de kondomoj;

– rekomendado kontraŭ fumado kaj alkoholismo

– kuraĝigi volontulan aidosoteston.

La kompleta projekto bezonus 37.000 USD, sed nia Klubo estas ankoraŭ tute nova kaj ne facile ni povus atingi la necesan financan subtenon.

 La Rotary Fondaĵo ricevas dum la jaro centojn da projektoproponoj kaj pretas kunlabori pagante ĝenerale la duonon (50%) de la tuta kosto. Sed nia klubproblemo estas kiel atingi la unuan duonon de tiu granda sumo.

 Ni planas peti kunlaboron de aliaj Rotary kluboj, en urboj kie loĝas niaj membroj. Se vi pretas iamaniere helpi realigi per viaj sugestoj, ni tre ĝojas legi vian respondon.

Sed por komenci helpi al ili nia prezidanto João Otávio proponas fari komencan projekton de nur USD 2.000, tra la financa subteno de nia distrikto 4560 kaj eble ia helpo de niaj membroj.

En oktobro nia Klubo lanĉis projekton de monkolektado de mil USD (3.700 R$) al kiu kunlaboris dek membroj, bedaŭrinde la aliaj ne sentis la neceson kunlabori  finance.   Sed nun ni esperas, ke iuj inter vi komprenas la gravexon kaj neceson de tiu nova projekto. Vi respondu en nia retejo aŭ en la Whatsapp grupo. Volonte ni legos viajn komentojn en nia  retejo kaj tre esperas ke  vi pretas envolviĝi en tiu grava helpo.

Volontula agada en Klubo-komisionoj

Nia prezidanto João Otávio invitas vin legi kaj respondi al li – aŭ rekte en ĉi retejo WordPress, vian decidon en kia kategorio vi ŝatus kunlabori:

  1. Fokusante en la aktivecoj de nia rotaria klubo, ni petas ke vi elektu unu el tiujn sekvantajn proponojn por kunlabori en formo de klubkomisionoj al kiuj vi libere povas aliĝi:
    • Rotaria Fondaĵo
    • Profesiaj Servoj
    • Rotaria Interŝanĝo de Amikeco
    • Plivastiĝo de Rotary
    • Humanecaj Servoj
    • Disvolviĝoj de Projektoj
    • Publika Prezento de Rotary
    • Rotaria Cerimoniaro (Protokolo)
    • Interŝanĝo de gejunuloj
    • Forigado de Poliomjelito
    • Stipendioj por Paco (majstreco)
    • Paco inter la homoj; Paco inter la nacioj.
    • Disvastigado de la Principo de Rotary
  1. Kion vi esperas de nia Rotaria Klubo?
  1. Kiuj estas viaj sugestoj al nia Rotaria Klubo?

8-A RENKONTO DE LA ROTARY KLUBO ESPERANTO BRAZILO

1. Vortoj de nia prezidanto João Otávio

Saluton, gekaruloj!!!

2018 finiĝis.

2019 ekkomenciĝas…

Sed la homoj, la defioj, la mizeroj, la malsanoj, la militoj, la nescio estas la samaj. Okazis nenia miraklo!

La homoj faras promesojn, gratulojn, bondezirojn, kiuj tamen restas fermitaj en la unuaj minutoj de la unua tago de la nova jaro.

Ĉu vi faris promesojn?

Se ni ne decidos ŝanĝi nin mem, interne, la mondo ankaŭ ne ŝanĝiĝos! Estu vi la ŝanĝo kiun vi deziras vidi en la mondo!

Ni ricevis helpopeton el Afriko. En la Demokrata Respubliko Kongo la kuraczorgado al la civitanoj estas farita ne per la ŝtato  mem, sed  per aliaj privataj organizoj, kiuj ne estas sufiĉe preparitaj por alfronti la sennombrajn malsanulojn.

Nia membro Jean Bosco Malanda Lutete estras unu inter la sanorganizoj. Kaj li suferas pro la granda nombro da malsanuloj kiuj serĉas  helpon ĉe lia organizo kaj ili fakte bezonas helpon.

Li preparis projekton kaj prezentis ĝin al ni. Por tiu Projekto oni bezonas pli ol 30 mil dolarojn. Sed nia  Klubo sola ne sukcesos atingi tiun sumon. Sed se ni serĉos la apogon de aliaj Rotary Kluboj en la urboj kie niaj membroj loĝas, certe, ni sukcesos solvi parton de la  sanproblemoj en Kongo.

Ni bezonas vian apogo, bonvolu, kaj sendu viajn proponojn.

Ni eliru de nia konforta brakseĝo,de  antaŭ la televidilo kiu montras ĉiutage la mizeron en la mondo kaj vi, kiu legas, faru ion favore al niaj gefratoj en Afriko!

Kore, João Otávio, via prezidanto  2018/2019


2. Informoj de la sekretariejo:

La estraro deziras al vi, karaj  membroj, kaj al ĉiuj rotarianoj  kiuj vizitas nian “hejmon” ĉi tie, specialan, simpatian, defiplenan, sanan kaj sukcesan novan jaro 2019 kaj por  nia  klubo  la  komencajn agadojn por du novaj  projektoj jam en fazo de preparo, unu en Brazilo, alia en Kongo.

Denove ni rememorigas al tiuj inter vi, kiuj ankoraŭ ne pagis sian kotizon, la konton en Brasilia por sendi tien vian kotizon por la venontaj ses monatoj:

Banco do Brasil, Agência 1003-0

Conta corrente 59.331-1, CNPJ 28.788.665/0001-20

Je la nomo de Rotary Club Esperanto Brasil.

Niaj eksterlandaj membroj utiligas la konton ĉe UEA, same kiel antaŭe.


3.

Nia Internacia Organizaĵo R.I. invitas ĉiujn 35.500 klubojn en la  mondo komuniki la novajn estrarojn kiuj ekfunkcios ek de la 1an de Julio 2019.

Inter la diversaj reguloj R.I. rekomendas ŝanĝi  ĉiu jare la prezidanton de la kluboj kaj same de la distriktoj kaj Monda Estraro.

Kun granda plezuro ni komunikas al vi la kandidaton al la venonta prezidanteco de nia Klubo  – DAVIDE ASTORI loĝanta en PARMA, ITALIO, eksterordinara esperantisto kaj longjara rotariano.

Jen sekvas lia profesia kompetenteco:

Davide Astori, magistreco pri Beletro je klasika orientiĝo, doktoreco pri romanidaj lingvoj (LMU–Munkeno), diplomo pri paleografio (Ŝtata Arkivo de Parmo), ĵurnalisto, estas, ekde 2015, asociita profesoro pri ‘Ĝenerala Lingvistiko’ kaj ‘Sanskrito’ ĉe la Universitato de la Studoj de Parmo (Italio), kie li instruis interalie ‘Lingvon araban’ kaj ‘Lingvon kaj kulturon hebrean’.

Inter liaj ĉefaj interesoj substrekindas: kontakto inter lingvoj kaj kulturoj, semidaj lingvoj, tradukscienco, lingvoj kaj mondkonceptoj, lingvaj kaj sociaj minoritatoj, soci-lingvistikaj aspektoj de naciaj identecoj.

Specife pri la lingvo internacia li nombras pli ol 30 sciencajn publikaĵojn. Ekde 1999 li prelegis multfoje, en fakaj konferencoj kaj komunikadoj, en Italujo kaj eksterlande. Jam konsiliano de IEJ (enjunece) kaj poste estrarano (kaj vicprezidanto) de FEI (Itala Esperanto Federacio).

Li estas la organizanto de la Premio “Canuto” por la plej bona doktora disertacio pri interlingvistikaj kaj esperantologiaj temaroj (ĉi-jare oni festas la IX-an eldonon), kaj li sekvis dum la lastaj jaroj, kiel referanto, doktorigajn tezojn pri temoj rilataj al Interlingvistiko kaj Esperantologio: okaze de la V-a fojo de la Premio, li kuratelis la volumon La Premio «G. Canuto» por magistriĝa disertacio pri Interlingvistiko kaj Esperantologio. Kvin jaroj da (inter)lingvistikaj pliprofundigoj en Parma, FEI, Milano 2014. Kun la eseo “La Zamenhofa revo inter lingvistika kaj religia planado: interpopola dialogo kaj tut-monda interkompreno per Esperanto kaj Homaranismo” li gajnis la (unuan) Premion “Luigi Minnaja” de la Belartaj Konkursoj de UEA 2011.

Li gajnis la Premion “Maŭro La Torre” 2015 (de ILEI) per la esplorlaboro “La tradukoj de Pinokjo: kiel evoluis Esperanto inter 1930 kaj 2003”.

7-a Renkonto de la Rotary Klubo Esperanto Brazilo

Saluton de la prezidanto:

La kristana mondo kaj pro tio preskaŭ tuta Brazilo estas en Kristnaska festa etoso! Se vi ankoraŭ ne sentas la naturan ĝojon  renkonti homojn, rigardante ilin kiel verajn gefratojn, bonvolu, malfermu en ĉi tiuj tagoj vian koron!

Ne konsideru la daton, ĉar oni scias ke Kristo ne naskiĝis  la 25-an de Decembro! Konsideru la oportunecon por brakumi viajn gefamilianojn, precipe tiujn kiujn vi ne multe ŝatas, kiuj estas malproksimaj de via koro.

Dum  Kristnasko la homoj estas pli disponeblaj, pli amikemaj, pli toleremaj! Profitu la oportunecon por pardoni la homojn! Por kompreni la alian, kiel vi mem ŝatus esti komprenata en la samaj cirkonstancoj!

Rigardu ĉirkaŭen! Kiom da homoj serĉas geamikojn! Kiom da homoj vunditaj bezonas apogon, atenton, aŭ minimume iun kiu aŭskultus ilin!

Nia familio estas la homaro!

Se ni sukcesos kompreni tion, tiam, Kristo naskiĝos en nia koro nun!

Kore

João Otávio Veiga Rodrigues
Rotary E-Club de Esperanto – Brasil – Presidente
DG 2016/2017 – D4560 – Rotary International


Jarfine…….

Karaj rotarianoj,

Jam la tria semestro de nia kluba vivo estas ĉe sia fino kaj dum tiu tempo, la membroj interkonatiĝis pli – afero ne facila pro la fakto ke ni estas virtuala Klubo kaj la eblecoj fizike renkontiĝi ne estas multaj.

Tamen ni havis kelkajn okazojn dum kongresoj kaj aliaj eventoj paroli, proponi projektojn kaj interŝanĝi opiniojn.

Ni esperas, ke la nova jaro alproksimigu nin ĉiam pli por kune agadi favore al la noblaj celoj de nia organizaĵo Rotary International.

Interesaj projektoj atendas sian realigon en 2019! 

Hodiaŭ nokte estas la somera solstico kiam vi povas revi pri la mondo kiun ni homoj deziras…

Ke la jarfinaj festoj estu harmoniaj, simpatiaj kaj ĝojaj!


Iom da instruoj pri nia Organizaĵo ne povas manki en ĉiu renkonto por la novaj membroj

La simbolo de Rotary

Kion pensas homoj, kiam ili vidas la simbolon de Rotary?

Vojaĝante tra la mondo antaŭ la eniro de miloj da urboj kaj urbetoj, vi vidas la simbolon de Rotary, la radon en blua kaj flava koloroj, sur simplaj aŭ elegantaj bazoj. Tiu rado  vekas en la rigardanto pozitivan mesaĝon pri solidareco, pri entuziasmo helpi frate kaj subteni la lokan komunumon per edukaj kaj humanecaj projektoj. Dum pli ol cent jaroj da iniciatoj diverstipaj Rotary agadas  ĉiam favore al pli bona mondo, al pli sana kaj pli homrajta socio.

Krom tiu vi vidas sur la ĉemizoj de miloj da homoj la diskretan simbolon de Rotary per insigno kun la rado, en afiŝoj, en entreprenoj kaj hospitaloj, en infanĝardenoj kaj lernejoj, informon pri la entuziasma helpo de la plej grava internacia helporganizaĵo ROTARY INTERNATIONAL.

Kaj tiu entuziasmo por helpi grupe en sociaj agadoj elvenas de homa sento nomata amikeco krom la konstato ke “FARI LA BONON – ONI BONFARTAS. Jes, la  amikeco inter rotarianoj estas la gluo, kiu kreas fidon kaj respondecon kune realigi grandiozajn kampanjojn favore al homoj en neceso.

Virtuala kodo de etiko en siaj profesioj kaj entreprenoj influas pozitive la mediojn kie rotarianoj vivas kaj laboras. La internacia organizo kaj la fondaĵo garantias finance la niciatojn de miloj da Rotary Klubo kaj nia Klubo estas parto de tiu granda familio de homoj kiuj strebas kunagadi por pli harmonia mondo en paco kaj kompreno.

Amike, Giuseppe Grattapaglia

6-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

La temo  de nia 6-a renkonto estas:  

AKVO, NIA PLEJ GRAVA TREZORO!

Karaj geamikoj:

Super la varma monda diskutado pri la globa varmiĝado, la suno ŝajnas varmigi plu intense.

Inter la konsekvencoj de la varmiĝado ni jam suferas pro la manko de akvo! En iaj regionoj pluvas tro multe, sed en aliaj landoj la varmego okazigas brulegojn pro la seka vetero.

Tamen en ĉiuj landoj la homaj korpoj estas egalaj, konsistantaj el 60% da akvo! Pro tio la rompiĝo de la korpa ekvilibro malsanigas la homojn. Tial oni rekomendas daŭre trinki akvon ek de la beboj ĝis la maljunuloj, do ĉiuj homoj. Tio estas saniga kutimo.

Rotary brakumas tiun sanzorgadon! “Akvo kaj sanigado” estas unu el la 6 fokusaj areoj de The Rotary Foundation!

Urĝa rotaria sintenado estas la ĉiutaga zorgo pri la akvo de nia urbo, de nia kvartalo, de nia domo. La problemo kiu okazas en la najbara urbo estas ankaŭ nia problemo! La manko de akvo en la najbara kvartalo, certe, estos nia problemo morgaŭ! Ni bezonas koni la situacion de nia urbo rilate al akvo kaj sanigado!

Mi sugestas al niaj geamikoj  serĉesplori pri akvo en sia urbo. Certe, vi trovos interesajn novaĵojn pri la temo kaj publikigos por ke ni lernu pri la diversaj landoj kaj ties akvosituacio.

Kore

João Otávio, via prezidanto 2018/2019


 PROJEKTO NIA “ LIBRO PRI AKVO”

Kun la supra tre grava propono de nia prezidanto inviti ĉiujn membrojn paroli pri la situacio de la akvoprovizo ĝenerale en sia loĝloko kaj lando, ni citu la tre interesan mesaĝon de nia membro DAVIDE ASTORI de antaŭaj kelkaj monatoj, rilate la komencatan projekton eldoni libron pri AKVO EN LA HOMA HISTORIO.

Karaj Geamikoj, jam ekde jaroj mi revas eldoni libron pri akvo, per kiu ni povu helpi al rotariaj projektoj. Sekve de la naskiĝo de nia nova klubo, kaj samtempe kaŭze de kelkaj miaj ne facilaj vivmomentoj, la ideo iomete malrapidiĝis, sed tio ĉi estas signo ke ni devas repreni la servon! Do, mi bezonas vian helpon. Mi havas jam preta provaĵon de la strukturo de la libro, kaj mi dezirus disdoni al vi, tiel ke vi povu havi ideon pri ĝi. Estas literara antologio kun bildoj (dulingve pensita, en esperanto kaj itala por la antaŭa klubo, sed nun ni povus traduki al la brazila, kial ne, aŭ pli ĝenerale al la angla, por havi pli vastan publikon).

 Ankoraŭ ni bezonus riĉigi ĝin per pluaj tekstoj kaj bildoj, kaj fine skribi enkondukon . Mi atendas vian kunlaboron! Amike, DAVIDE

Ĉu vi aŭdas? Pluvo falas sur la solecan herbaron kun klakado varia en la aero laŭ la folioj pli disaj, malpli disaj. Aŭskultu. Respondas al ploro la kanto de la cikadoj, kiujn ne timigas la suda ploro, nek la griza ĉielo. Kaj pino havas sonon, mirto alian sonon, junipero alian malsaman, instrumentoj.


                                                         2.

Grava novaĵo pri la konstanta disvastigo  de Esperanto en Internaciaj Organizaĵoj

 

Esperantisto rotariano en Germanio, membro  de tradicia Klubo, la kuracisto Christoph Klawe, prezidas unu el la fakorganizaĵoj de UEA nome la tre konatan UMEA,  kiu ekzistas jam pli  ol cent jaroj. Dr.Zamenhof mem estis kuracisto, kiel vi  scias sendube, kaj do ek  de la komenco de UEA kuracistoj ofte estis aktivaj esperantistoj, ĉefe en Japanio.

Sekvas teksto de UEA el Novjorka Informilo:

 La Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), organizaĵo aliĝinta al UEA, estis lastatempe agnoskita kiel membro-organizaĵo de HIFA (Healthcare Information for All: Sanprizorga Informado por Ĉiuj), tutmonda reto de sanprofesiuloj, eldonistoj, bibliotekistoj, teknologoj, esploristoj kaj politikfarantoj kiu laboras por universala kaj uzo-apoga aliro al laŭtema, fidinda informado pri saneco.

Tia informado estas konsiderata esenca parto de atingo de la celo “Sano por Ĉiuj” de la Monda Organizaĵo pri Sano kaj de la Daŭripovaj Evoluigaj Celoj de UN.


Informoj de la Sekretariejo:

La naskiĝdatrevenoj de du  el niaj membroj okazas en decembro!

Ne forgesu gratuli al João Otávio la 3.12. kaj Vanda Beatriz la 31.12.

Nia Klubo  elkore gratulas al niaj aktivaj kunlaborantoj kaj geamikoj!

Nia vidkonferenco pasintdimanĉe la 2-a decembro havis entuziasman interparoladon kun nia membro Jean Bosco Malanda kiu prezentos  post kelkaj tagoj sian projekton en la kampo de sanasisto.

Dum nia amiko Julio loĝanta en Dubai, tamen daŭre flugante tra la ĉieloj en aviadiloj de Emirates Arabe, traktis kun ni kelkajn detalojn vokante nin el Amsterdamo pri la projekto de Pacaj ludoj (Tĉukpilko).

Ke la decembra monato estu por vi ĉiuj la plej simpatia monato de la jaro 2018.

5-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

Nia temo la 18an novembro 2018:

“Ni estas internacia grupo de volontuloj agante por pli justa mondo”

Ni bone scias, ke Rotary ne havas la potencon de registaroj;

Nek la forton de armeoj; nek la monon de grandaj korporacioj;

Nek  la mistikon de religioj, kiuj promesas eternan vivon.

Sed Rotary posedas  la fidon kaj entuziasmon de viroj kaj virinoj, respondecaj volontuloj, pretaj oferti ion favore al pli bona mondo!

Iras al vi ĉiuj la invito de la estraro  paroli en la nuna renkonto pri siaj individuaj volontulaj agadoj por ke nia mondo estu pli justa morgaŭ ol hieraŭ.

Ni ja havas brilajn ekzemplojn de niaj membroj kiuj laboregas por Duolingo, por Tĉukpilko, por UNESCO, por profesia edukado ktp.

Ni  atendas aliajn ekzemplojn viajn en viaj nunaj komentoj!


Sekretariaj informoj:

 1.POLIOPLUS

Niaj membroj ofertis siajn kunlaborojn financajn por ke nia Klubo donacu 1.000 USD al la projekto POLIOPLUS, pri kio vi legas detalajn informojn en la naciaj revuoj de Rotary je via dispono en la reto. Se iu el vi ankoraŭ volas donaci, vakcinoj necesas multegaj.

2.ROTARY PROJEKTO PANETONE

Pasintjare vi ĉiuj ricevis la larganiman donacon de nia prezidanto João  Otávio per la surpriza alveno de speciala kristnaska kuko (panetone) en via hejma adreso.

Ne miru, sed ankaŭ la aĉeto  de tiu kuko estas Rotary projekto!

Nia distrikto aĉetas  en grandegaj kvantoj la kukojn por 6 R$, vendas al la membroj por 9 R$ kaj tiu bela diferenco iros rekte al humanecaj kaj edukaj projektoj. Se vi aĉetus skatolon kun 12 kukoj (108 R$) por donaci al viaj parencoj kaj geamikoj vi eĉ estas bonfaranto 2 foje! Dume vi disvastigas la ideojn de volontula agado en viaj rondoj.

Kiu volas  ankoraŭ aĉeti, devas tre rapide mendi ĉi nia prezidanto, kiu faros tutkluban mendon  en la venontaj tagoj!

Ne perdu tiun ĉarman eblecon donaci  kukojn kun Rotary emblemo.

  1. KOTIZOJ ĝis 31.12.2018

Kelkaj membroj ankoraŭ ne sendis sian kotizon,  kiun la kasistino Sônia bezonas por pagi niajn devojn ĉe la Internacia Organizo R.I.

Bonvole rememoru kaj sendu al la konto de la Klubo en Brasilia:

Banco do Brasil Agencia 1003-0  Brasília Asa Norte 504

Conta 59.331-1 je la nomo ROTARY CLUB ESPERANTO BRASIL

CNPJ 28.788.665/0001-20

  1. NASKIĜDATREVENOJ

Nia amiko  Ladislaŭ Afonso festis hieraŭ la 16.11. Sincerajn elkorajn gratulojn al Ladislaŭ kiu  partoprenis kun multaj aliaj membroj la UK-on en Lisbono!

Sekvas teksto  vere legenda – aperinta en la belga Rotary revuo en la franca lingvo, skribita de la RADE prezidanto Joseph van der Vleŭgel.

 


Rotary kaj Esperanto « du fratoj, kiuj ne konatiĝis »

rotary

 

En la jaro 1905 Paul Harris inaŭguris en Ĉikago la unuan rotarian kunvenon kaj samtempe en Bulonjo-sur-Maro la polo Ludwik Zamenhof inaŭguras la unuan esperantan kongreson. Tiuj ambaŭ pioniroj  por la paco verŝajne neniam renkontiĝis, sed Paul Harris ekkonis la ekzistadon de Esperanto, kiun li kvalifikigis kiel « lingvo universala », opiniante ke ĝi estis dediĉita al anstataŭo de ĉiuj aliaj lingvoj.

(artikolo kiu aperis en la belga rotaria revuo « Rotary Contact » de oktobro 2018)

Tiu determino « universala » estas probable  la komenco de miskompreno. Efektive Ludwik Zamenhof ekde 1887 kvalifikigas Esperanton kiel « internacia lingvo » cele al kreado de helpa idiomo sen la intenco anstataŭigi la aliajn lingvojn, sed por protekti ĉiujn. Li ellaboris neŭtralan lingvon permesantan, en justa maniero, la esprimon de ĉiuj kulturoj. La tradukado de mondaj literaturaj verkoj permesas la disvastigon de eksterlandaj kulturoj en la esperanta komunumo. La ekzisto de esperanta originala literaturo permesas al ĉiuj kulturoj esprimi sin juste. Rotary kaj Esperanto « estas kiel du fratoj, kiuj ne konatiĝis », skribis Alec Molisson (R.C. Abertay, Skotlando) kaj Norman Williams (R.C. Denton & Audenshaw, Britio).

Nuntempe, la lingvo konsiderata kiel « internacia » estas la angla, sed reale tiu estas nacia lingvo uzata internacie en ĉiuj kampoj, kaj neniu kapablas eskapi el tia fakta hegemonio. Tiu superregado aperis komence de la 20-a jarcento kaj persistos verŝajne ankoraŭ longatempe. Tamen ĝi povus malgraviĝi iompostiome se la aŭtomataj tradukiloj  kapablos iam anstataŭi fidele la fremdajn skribaĵon kaj parolaĵon.

Ekde sia disvastigo, R.I. renkontis grade lingvajn barilojn. Nuntempe ĝi  agnoskas ok oficialajn lingvojn : la germanan, la anglan, la hispanan , la francan, la italan, la korean, la japanan, la portugalan. Tamen fakte sufiĉas ĉeesti la internaciajn kunvenojn por ekkompreni ke en la praktiko tiu agnosko estas malfacile realigebla. Ĉi tie kiel aliloke, la angla superstaras. Pro tio, konverti multajn rotarianojn al Esperanto estas iluzio, des pli, ĉar ĉiu individuo elektas nur laŭ sia tuja persona utilo.

Tamen la rotarianoj tre frue perceptis la avantaĝon de Esperanto  pere de la kreado de RADE (Rotaria Amikaro De Esperanto), kies historion vi povas legi  – en la angla ! – sur la retejo. Maurice Duperrey (prezidanto de R.I. 1937-1938) estis membro de RADE. Plurfoje oni prikonsideris la aplikon de Esperanto kun pli malpli da oponoj. Kial elekti tiun konstruitan lingvon ? Simple por apliki la kriterion de la kvar demandoj.

  1. Lingva problemo vere ekzistas, escepte por tiuj, kiuj konas ĉiujn lingvojn.
  1. Ne estas juste iafoje esti devigata uzi fremdan lingvon ĉar la cirkonstancoj trudis tion al ni.
  1. Komuna lingvo favoras bonvolon kaj amikecon.
  1. Tio estas evidente justa, ĉar ĉiu dialoganto faris la saman klopodon por lerni komunan lingvon kaj ĉiu profitas de tio.

Jen la tuto! Ĉu oni fakte aplikas la kriterion de la kvar demandoj antaŭ la decido ?  Ĉu oni decidas sen uzi la kriterion ?

La rotaria historio disvastiĝis samnivele en specifa socia grupo, kiu sukcesis krei grandan amikan kaj oferteman movadon en la mondo. R.I. havas financajn rimedojn. Praktike la rotarianoj tute ne bezonas lerni Esperanto kaj konsideras tiun lingvon kiel utopio malgraŭ ke ĝi iĝis vivanta lingvo de internacia komunumo.

La esperanta historio disvastiĝas en tre malsamaj sociaj grupoj, kiuj sukcesis krei movadon de internacia komunikado sen signifoplenaj financaj rimedoj. Praktike la esperantistoj ne bezonas aliĝi al R.I. ĉar ili agas en esperantujo pri diversaj kampoj socie kaj kulture.

Konklude, estas egale malfacile konverti rotarianon al Esperanto kiel esperantiston al Rotario.  Kaj tamen ambaŭ komunumoj havas tiel multajn komunajn celojn, kies la pli esencaj estas interkompreno kaj paco en la mondo.

Sur  la paralelaj historiaj vojoj Rotario kaj Esperanto renkontiĝis tro malofte. Ekde longatempo la unua konas la duan pere de RADE, sed neniam aplikis tiun komunikilon. Sia flanke UEA havas RADE kiel fakan asocion sen partopreni en la rotaria movado.

Tiu paralela vojo finiĝis per  komuna renkontiĝo kiam RI permesis la kreadon de elektronikaj kluboj (eKluboj). RADE profitis de tiu oportuno por krei esperantoparolantan klubon. Post kelkaj problemoj ekzistas nun elektronika klubo, kies sidejo troviĝas en Brazilo. La estraro renovigoj okazas ĉiujare dum la Universala Kongreso de Esperanto : ĉi jare en Lisbono, kie la R.K. Lisboa-Norte gastigis nin (vidu la foton).

Konllude, mi esperas ke ekzistas ankoraŭ rotarianoj pretaj respondi al la sugeston faritan de Conrad Fisher (R.C. Meadville, Usono) en la revuo « The Rotarian » de majo 1981. Li sugestas al usonanoj lerni Esperanton  pere de lecionoj (gramatiko kaj prononco) en la revuo.

Kia estos la estonteco ? Mi esperas ke la brazila klubo kapablos kunvenigi rotarianojn el la tuta mondo kaj iĝi referenca klubo pri justa komunikado inter la membroj. Rezulte la brazila klubo povus esti komunikilo inter la du tro izolitaj  movadoj, RI kaj Esperanto.

 

4-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

 La temo de nia 4-a renkonto estas:
“la sama!! …. ĉar la plej grava projekto de nia organizaĵo

LA TEMO DE LA MONATO OKTOBRO DAŬRE okupiĝas pri  LA PLEJ GRANDA PROJEKTO DE NIA TUTMONDA ORGANIZAĴO:  “Finfine elimini komplete sur la tero tiun paralizigan infan- malsanon”. El pli ol cent landoj nur plu restas tri por liberiĝi … ni kunhelpu!

Niaj membroj jam kontribuadas al niaj klubkontoj en Brazilo kaj ĉe UEA por ke ankaŭ ni eniru tiun grandan ondon de solidareco pagi vakcinojn kontraŭ poliomjelito.

LA GRANDA TAGO ESTOS LA 24-A DE OKTOBRO, KIAM ĈIUJ KLUBOJ TRANSDONOS SIAN FINANCAN SUBTENON, KAJ ANKAŬ NIA KLUBO PARTOPRENOS.

Se vi ankoraŭ ne faris vian parton en tiu monkolekto, eĉ minimuman,  faru ĉi semajne plej laste sed ĈIUJ MONTRU SIAN KOMPRENON, solidarecon kaj kunlaboron.

Nome de nia klubestraro mi dankas vin antcipe!

Legu kion diras al ni la monda prezidanto de ROTARY INTERNATIONAL Barry Rassin, laŭ la bela traduku de nia kompano Cleder Colares, kiu ofertas al ni eĉ tri lingvojn!!

Barry Rassin – Presidential message/ Mesaĝo de la Prezidanto / Mensagem do presidente

3-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

 La temo de nia 3-a renkonto estas:
“VIZITU EN VIA URBO TRADICIAN ROTARY KLUBON !

Vi membras en elektronika Klubo, kiu  ne havas fizikan lokon  por renkontiĝi. Sed vi loĝas en fizikaj  urboj, kie ekzistas tradiciaj Rotary kluboj, kiujn vi rajtas viziti   partoprenante normalan klubkunvenon.

En MyRotary  DIRECTORY vi trovas la liston de ĉiuj 35.500 kluboj kun la adreso, tago kaj horo de kunsido kaj telefonon de klubkontakto.

Bonvole, eniru tiun DIRECTORY, trovu  vian urbon kun la  indiko  de la koncerna distrikto, kaj en la trovita distrikto vi trovas laŭ alfabete klubon aŭ  klubojn en via  urbo!

Ne forgesu meti sur vian jakon la insigon de Rotary kiun vi ricevis kaj la membrokarton por  prezenti vin en la klubo.

Ni volonte legos kion vi trovis!

Se vi  havus malfacilaĵojn, ni volonte helpos al vi trovi klubon en via urbo.

Diverstipaj Rotary projektoj tra la mondo?

Oni konas pli malpli la motivon kial personoj aliĝas al Rotary International: –grupo de geamikoj kune agadas per programoj kaj projektoj por doni sian volontulan helpon por  servi la propran komunumon kaj partopreni en grandaj internaciaj projektoj.

PUBLIKA NECESEJO EN cHICAGO
La konstruo de publika necesejo en Chicago estis la unua entreprenita projekto de la naskiĝanta organizaĵo

Miloj kaj miloj da projektoj estis realigitaj de miloj kaj miloj da bonvolaj rotarianoj, kiuj decidis solvi problemojn en la komunumoj kie ili vivas aŭ en aliaj landoj, kie urĝas interveno, kiel ekzemple la grandioza projekto POLIOPLUS.

Iuj demandis: kiu estis la  tutunua projekto de la fondintoj de R.I.?

Kiu ankoraŭ ne scias pri tio, jen vi legas sekve pri vera kuriozaĵo!

En la jaro 1907, du jarojn post la modesta fondiĝo de Rotary, la kvar profesiuloj perceptis la urĝan mankon de publika necesejo en la centro de la kreskanta urbo Chicago kaj kredu aŭ ne, ili pagis la unuan konstruon surstrate de publika necesejo – por “men” (viroj).

Kaj nun vi havas esceptan ŝancon konatiĝi kun kopio de tiu unua socia projekto de rotarianoj.

Antaŭ unu monato  kvar membroj de nia e-klubo iun tagon piedíris al la kongresejo de la Itala Esperanto kongreso en la antikva respubliko San Marino, eta ŝtato ene de norda Italio. Survoje hazarde ili vidis en preskaŭ kaŝita loko la Rotarian Radon kun la surskribo 1960 – 2010 San Marino Rotary club.

publika-necesejo-en-san-marino.jpg
Necesejo en San Marino

Davide, Alessandro, Giuseppe kaj Ursula miris,  komentis kaj fotis la belan monumenton. Tamen subite ili  perceptis flanke de la monumento pordon el kiu eliris kaj eniris homoj haste.

Esplorante la pordon, ili rekonis PUBLIKAN NECESEJON!  Kia surprizo!

La rotarianoj de San Marino volis je sia 50jara datreveno krei kopion de la unua socia  projekto en 1907 en Chicago.

Kaj jen la foto de la monumento kiu tamen jam havas du ĉambretojn ne nur por viroj sed ankaŭ por virinoj.

Tiam ne eblis pro someraj ferioj, kontakti la  lokan klubon, sed ni faros tion en la venontaj tagoj por komplimenti la iniciaton, kiu ŝajne estadas tre utila en tiu turisma paradizo San Marino!

Iniciato kontraŭ la klimata ŝanĝo

Kiel  jam menciita, mi decidis en mia profesia kariero sekvi la situacion kaj evoluon de la klimata ŝanĝo tutmonde kun ĉiuj siaj negativaj implicoj.

Kiel ĵurnalisto mi informadas senhalte en pluraj tagĵurnaloj, fakaj gazetoj kaj retejoj la civitanojn de mia regiono pri eblaj iniciatoj, kiuj povus kunlabori por eviti plian alarmigan aktivecon por malboniĝo de la klimato pro poluciado kaj montri konkretajn ekzemplojn de plibonigoj.

Ne tre impona, tamen vere interesa estas la nun okazanta aŭtomobil-vetkurado el mia urbo Weilheim en Suda Germanio, per elektraj aŭtomobiloj, kiuj defios la Alpmontaron ĝis 2830 m.s.m. Kaj ne la unuan fojon, sed jam la 6-an fojon renkontiĝas kuraĝuloj, kiuj per siaj elektroaŭtomobiloj konkuros por montri ke ne nur per benzino oni povas atingi iun ajn lokon sed ecx per elektra energio.

SionSurvoje ili povos admiri elektroaŭtomobilon konstruitan jam en la jaro 1913, la fama „Detroit Electric“. Krome ili povos konatiĝi kun la modelo „Sion“, kiu ŝargas sian aŭtomobilbaterion per sunpanelo sur  la propra karoserio. Oni ankaŭ montras novajn sistemojn por ŝargi la bateriojn survoje en la urboj, unu el la veraj problemoj ankoraŭ solvendaj.

Ankoraŭ malmultas elektro veturiloj, tamen en nia regiono oni povas kalkuli je pli ol unu elektro-aŭtomobilo po mil loĝantoj, kaj  la tendenco estas plimalgrandigi tiun ciferon.

Ĉiukaze la tendenco kunlabori aktive por haltigi la klimatajn negativajn ŝanĝojn kreskas nur malrapide, tamen konstante, inter la popoloj.

Se vi havas interesajn okazaĵojn pri la temo, mi dankas al vi por informi min!

Alfred Schubert

Ĉu Poliomjelito malaperis?

Ne. Bedaŭrinde, la terura malsano ne malaperis. Ankoraŭ ne!

Tri nacioj ankoraŭ kalkulas siajn viktimojn de la Poliomjelito: Niĝerio, Pakistano kaj Afganujo.

Ĉu vi estas pli trankvile pro tiu informo?  Nu, ne estu tiom trankvila! Ĉar la viruso de la poliomjelito, nun, en tiu ĉi momento, vojaĝas tra la mondo, kun homoj kiuj elvenas el Afriko, el Pakistano, el Afganujo!

En Aŭgusto de 2016, la revuo Rotary Brasil, informis ke, el multaj eksperimentejoj subtenataj de la  Rotaria Fondaĵo (por zorgi la landojn jam deklaritajn salvitajn de Poliomjelito), unu laboratorio trovis la viruson en kloako de la internacia flughaveno de Campinas,  Ŝtato de San Paŭlo, Brazilo! Vidu, ke ni bezonas vigli kaj apogi nian Internacian Fondaĵon por kontraŭbatali la poliomjeliton!

Ekde tridek du jaroj (1985/2018) ni estas kune kontraŭ la polio.

Ĉu vi, estimataj geamikoj, povos unuiĝi kun nia Rotaria Fondaĵo por mortigi Poliomjeliton??????  Via partopreno estas urĝa kaj nepra!

Nia Rotary E-klubo de Esperanto-Brasil organizas kampanjon por kolekti monon inter niaj klubanoj kaj niaj familianoj kaj geamikoj, por donaci favore al la Rotaria Fondaĵo nian kontribuon por la rotaria movado kontraŭ la poliomjelito.

Ni bezonas  vian apogon! Helpu niajn infanojn en la tuta mondo!

João Otávio Veiga Rodrigues

Prezidanto 2018/2019

2-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

 La temo de nia 2-a renkonto estas:
KIEL STATAS LA LUKTO DE ROTARY KONTRAÚ  POLIO ?

Prezidanta mesaĝo

rassin
Barry Rassin – Prezidanto 2018-19 de Rotary international

Antaŭ unu jaro, la  Estraro de ROTARY INTERNATIONAL adoptis novan vidpunkton, reflektante niajn aspirojn por la organizaĵo kaj ĝia estonteco. Ĝi deklaras: “Kune ni vidas mondon, kie homoj kuniĝas kaj agas por krei daŭripovan ŝanĝon – tra la mondo, en niaj komunumoj kaj en ni mem.”

Tiu simpla frazo montras tion kio estas esenca en Rotary. Ni kuniĝas, ĉar ni scias, ke ni estas multe pli fortaj kune ol se ni estus solaj. Ni agas, ĉar ni ne estas sonĝantoj, sed farantoj. Ni laboras por krei daŭripovan ŝanĝon, kiu daŭros longe post kiam nia partopreno finiĝis – tra la mondo kaj en niaj komunumoj. Kaj eble plej grava ol ĉio, ni laboras por krei ŝanĝon en ni mem – ne nur konstrui pli bonan mondon ĉirkaŭ ni, sed fariĝante pli bonaj homoj.

Fama frazo atribuita al la franca verkisto Antoine de Saint-Exupéry diras: “Se vi volas konstrui ŝipon, ne komencu kolektante lignon, tranĉi tabulojn, aŭ asigni taskojn. Komencu vekiĝante en la animoj de viaj laboristoj sopiron pri la vasta kaj senfina maro.” Ĉiu el ni venis al Rotary ĉar ni havis sopiron – kaŭzi ŝanĝon, fari la diferencon, esti parto de io pli granda ol ni mem. Tiu deziro, tiu vizio por pli bona mondo kaj nia rolo en ties konstruado, estas kio kondukas nin al Rotary. Tiu deziro farigis nin membroj, tio estas, kio motivigas nin servi, kaj tio kaŭzis al mi elekti nian temon por ĉi tiu Rotaria jaro:”Estu la Inspiro”.

Mi volas vidi Rotary “esti la inspiro” por niaj komunumoj per servado kun transforma efiko. Estas tempo komenci movi antaŭen, forigante la barojn kiuj retenas nin. Ni faciligu la plibonigojn en niaj  kluboj aŭ eĉ krei novajn klubojn, kiuj pli bone respondas al niaj aktualaj kaj realaj bezonoj. Ni laboru por plifortigi Rotarakton kaj faciligi la transiron de membroj de Rotarakt-kluboj al Rotariaj kluboj. Ni donu al ĉiuj rotarianoj la flekseblecon por servi laŭ la kondiĉoj, kiuj funkcias plej bone por ili, tiel ke ĉiu rotariano renkontu konstante altan valoron en la fakto esti membro de Rotary.

Vere daŭrigebla servo, la speco de servo, al kiu ni strebas en Rotary, signifas rigardi ĉion, kion ni faras kiel parto de pli granda tutmonda ekologio. Ĉi-jare mi petas, ke vi ĉiuj “estu la Inspiro” por daŭrigebla servo, celante la efikon de ekologiaj konceptoj en nia laboro.

La naturmedio ludas ŝlosilan rolon en ĉiuj ses niaj fokusaj temoj, kaj tiu rolo daŭre fariĝas pli grava pro la kreskanta efiko de klimata ŝanĝo. Estas tempo ne plu vidi la naturmedion kiel io separata de tiuj ses areoj. Pura aero, akvo kaj grundo estas esencaj por sanaj komunumoj – kaj esencaj por pli bona, pli sana estonteco, kiun ni alstrebas.

Estu la Inspiro – kaj kune ni povas kaj ni volas inspiri la mondon.

 

KIEL STATAS LA LUKTO DE ROTARY KONTRAÚ  POLIO ?

6848649
10 vakcinoj kontraŭ POLIO kostas meze 5 realojn

La respondo troviĝas en la mesaĝo de Ron Burton,  Kuratoro de la Rotaria Fondaĵo (vidu Rotary Brasil de septembro 2018 pag.36).

En 1988 ekzistis ĉirkaŭ 350.000 kazoj de POLIO en 125 landoj. Kaj en tiu jaro Rotary kolektis donacojn de 247 milionoj da dolaroj por la lukto kontraú  POLIO.

Dum la sekvaj 30 jaroj,  kun niaj partneroj: UNICEF, la Monda Organizo por Sano, la Centro por Prevento de Malsanoj en Usono kaj la Fondajo Bill & Melinda  Gates, ni kolektis centojn da milionoj da dolaroj por aĉeti la vakcinojn kaj organizis naciajn tagojn por Imunizado, defendante la kaŭzon kune kun la  mondaj registaroj.

Tial, post mirinda laboro, en 2017 oni registris apenaú 22 kazojn de la malsano en Niĝerio, Afganio kaj Pakistano.  Kiam neniu kazo estos registrita, oni devos atendi ankoraú 3 jarojn ĝis kiam la Monda Organizo por Sano deklaru la mondon libera de tiu terura malsano. Dum tiuj 3 jaroj oni devos daúrigi la vakcinadon de la infanoj, kiel garantio mesaĝo de João Otávio prezidantoke la viruso ne revenu.  Antaŭ kelkaj monatoj en norda Brazilo (Amazonio) aperis la suspekto de novaj kazoj de POLIO, tamen ĝis nun nenio publikiĝis konkrete pri la danĝero.

La 24an de oktobro oni celebros en  Usono la 30an datrevenon de la Globa Iniciato por la elradikigo de la POLIO malsano, en kiu nia organizo estis inter la plej aktivaj kunlaborantoj. Tutmonde rotarianoj ofertis kaj ofertadas monon por aĉeti vakcinojn, ĉefe la diplomo de PAŬL HARRIS FELLOWSHIP motivigis homojn donaci kaj la rezulto ja estas evidenta, se oni rigardas la konkretojn ciferojn de antaŭ 30 jaroj kaj hodiaŭ.

Nia Klubo ankaŭ devas komenci partopreni kaj

laŭ  niaj eblecoj oferti iom da mono por aĉeto de vakcinoj.

Pro tio nia estraro decidis inviti la  membrojn donaci

la 24an de oktobro ian ajn kvanton da mono por la lukto kontraŭ POLIO.

Imagu ke vakcino por unu infano kostas meze duono da realo (0,50 realo), se vi donacus dek realojn, vi savos 20 infanojn en tiuj tri landoj supre nomitaj. Kun cent realoj vi helpos al 200 infanoj. Ne forgesu ke ĉiu ajn via kontribuo estos utila!

Vi povos sendi al nia bankkonto en Banco do Brasil vian unufojan donacon indikante vian nomon. Sekve nia kasistino Sonia konfirmos al ĉiu unuopulo la alvenon!

Banco  do Brasil, Agencia 1003-0,  conta corrente 59.331-1, Brasilia,  Asa Norte 504 je la nomo de” Rotary Club Esperanto Brasil”, motivo POLIOPLUS. Niaj eksterlandaj membroj povos sendi sian kontribuon kontraŭ POLIO al la UEA konto receb-c.  Ni kalkulas je via solidareco, karaj klubanoj….

 

Mesaĝo de João Otávio prezidanto

Geamikoj: Pacon!

Dum tiuj ĉi lastaj semajnoj mi pripensadis pri la aktivecoj de nia klubo. Kie estas la opinioj de niaj geamikoj pri nia Rotaria Klubo? Nia Sekretariino Ursula demandis per retmesaĝo, sed malmultaj respondis.

Mi petas  vian pli aktivan partoprenadon, eĉ mallongan, en nia retejo

https://rotaryclubdeesperantobrasil.org

Tiel, skribu, geamikoj kaj sugestu, opiniu, prezentu projektojn por niaj volontulaj  agadoj! Rotaria Klubo estas amikeco, kreante la bonon al nia komunumo per volontula servado!

Niaj iloj estas nia kreemo, nia fido, nia espero, niaj homrilatoj, kaj niaj aktivecoj.

Mi atendas ke vi ĉiuj legu dum ĉiu monato niajn du  publikaĵojn kaj komentu la unuopajn temojn.

Amike, rotarie,

João Otávio prezidanto 2018/2019, Distrikto 4560

1-a Renkonto de la Rotary Club de Esperanto – Brasil – 2018/2019

 La temo de nia 1-a renkonto estas:
Sukcesan 2-an jaron al la Rotary Klubo Esperanto Brasil!”

Rebonvenon al niaj 25 geamikoj en komunaj volontulaj agadoj!

La instigaj vortoj de nia monda prezidanto 2018-2019 Barry Rassin gvidu  nian Klubon en la nova jaro:

“Ni deziras ke la bono, kiun ni faras – daŭru.
Ni volas fari la mondon pli bonan lokon.
Ne nur ĉi tie, ne nur por ni, sed ĉie,
por ĉiuj, por generacioj. ”

Nia pasintjara prezidanto Wally du Temple en Kanado, diris al niaj membroj:

…ke ni akcentu kaj evoluigu amikajn rilatojn inter niaj membroj por kapabligi ilin servi volontule al la ĝenerala intereso de la homa socio; valorigi la principojn de alta etiko en ĉies aktiveco.

Mi pensis pri niaj kernaj valoroj de volontulado, amikeco, individua integreco kaj kapablo organize estri por servi kun larĝvido al la forigo de maljusteco, malsato, malsanoj kaj analfabeteco en la mondo.

Mi transdonas la honoron de la prezidanteco al nia membro João Otávio Veiga Rodrigues. Sciu, kara amiko, ke mi kaj aliaj geklubanoj staras apud vi en plena preteco kunhelpi por ke vi povu kompletigi viajn devontigojn por nia klubo dum la venonta periodo de 2018-2019.

separador5

Malsame al la  unua jaro, kiam ni komencis krei la klubon, kiam niaj aktivecoj estis limigitaj ĉefe je  organizaj laboroj, interkonatiĝo kaj altigo de la membronombro, nun ni havas pli feliĉajn kondiĉojn ekagi kaj plivastigi niajn rotariajn agadojn de solidareca volontulado kaj amikecaj interrilatoj.

Daŭrigo – integrado – videbleco – servado . Ne facila defio, kiam nia elektronika Klubo vivas dise tra la  mondo, malsame al tradiciaj Rotary kluboj kiuj vivas “inter kvar muroj izolitaj”. Sed ni profitos samtempe nian bonan kondiĉon de esperantisteco ligita al la rotariaj celoj.

En la lastaj du monatoj fakte nia Klubo “okazis”  en pluraj diversaj lokoj tra la mondo. Kaj pri tio ni nun koncize raportas.

separador5

Nia nova Estraro

20180801_195637

La tradicia ĉiujara transdono de la estraro en la 35.500 Rotary kluboj en la mondo okazadas en la monato julio, sed la nia realiĝis la 1-an de aŭgusto ne en nia  brazila distrikto 4560, sed dum la Universala Kongreso de UEA en Lisbono, Portugalio.

Kvankam dum la  UK, la sidejo de la ceremonio estis tradicia loka Rotary Klubo, kiu entuziasme kaj amike invitis nin al sia hejmo laŭ antaŭa propono de nia Klubo, kelkajn semajnojn antaŭe.

Tiu akcepto okazis la 1-a de aũgusto  kun la oficiala partopreno de la tutmonda RADE prezidanto Joseph van der Vleŭgel kaj bela nombro  de niaj membroj (Alfred, Ladislaŭ, Sônia, Ursula, Georgo, Vanda, Ulisses, João Otávio, Alessandro kaj Giuseppe).

Post la oficiala transdono de la Prezidanteco al João Otavio kaj la teamo de liaj estraranoj fare de la aganta Prezidantino Vanda, nome de Wally du Temple, la ĉeestantoj vespermanĝis kun la  membroj de la loka Klubo en etoso sincere amika kaj ….internacia.

20180801_202857

Nia Klubo ofertis la prestiĝan diplomon PAŬL HARRIS FELLOW al la  RADE prezidanto Joseph pro lia granda laboro krei novan RADE paĝaron kaj al Vanda pro la laŭleĝaj proceduroj por nia Klubo. 

La nova estraro konsistas el João Otavio kiel prezidanto, Cleder kiel vicprezidanto kaj indikata venonta prezidanto, Sônia kiel trezoristo, Ursula kiel sekretariino, Wally kiel ceremonia protokolo, Ladislaŭ kiel respondeculo  por la Rotary Fondaĵo.

separador5

20180805_222038Dimanĉo la 5-a de aŭgusto en hotelo de  Lisbono okazis simpatia renkonto kun pluraj membroj de nia Klubo, kiuj festis la alvenon kaj la konatiĝon kun nia membro  Julio Calegari, kiu laboras kiel ĉefstevardo en la flugkompanio Emirates Arabes kaj bedaŭrinde ne povis liberiĝi por partopreni la Universalan kongreson sed nur por nia trihora vespermanĝo. Ankaŭ  li ricevis la diplomon PAŬL HARRIS FELLOW pro liaj eksterordinaraj volontuladoj ĉefe en Afriko per la organizado de pacaj ludoj inter gejunuloj. Partoprenis la eventon la brazila diplomato Fernando Valim, esperantisto de longa tempo, kiu tre verŝajne iĝos membro de nia Klubo, kune kun du  aliaj diplomatoj en Pollando kaj Slovakio. 

Ni nepre devas mencii la grandan sukcesan koncerton de nia membro 

20180803_130257

Georgo el Pollando dum la Universala Kongreso kun sia filino Dominika, profesia aktorino, antaŭ centoj kaj centoj da spektantoj. Nia membro Alfred estis dum la UK reelektita kiel prezidanto de la  tutmonda esperantista ĵurnalista Asocio. 

separador5

Post Lisbono,  membroj de nia klubo renkontiĝis en San Marino ( la plej antikva Respubliko de la mondo) okaze de la  ĉijara Itala Kongreso de Esperanto. Tie oficiale Davide Astori gvidis altvaloran seminarion pri Ĝenerala Lingvistiko  dum kvar sinsekvaj tagoj kaj geedzoj Grattapaglia prelegis pri granda volontula projekto en Brazilo. Partoprenis la kongresorganizadon ankaũ nia membro Alessandro Perna, kies edzino kaj filoj estis inter la organizantoj de la kongreso.

Karaj, vi vidas, ke ne estis tempo por skribi pli frue, ĉar ni devis  vivi la internaciajn kontaktojn de nia Klubo.

Nun sekvas la prezento de nia nova prezidanto!

“Estu la Inspiro!”

20180801_200221.jpg

Jen  la invito de nia  monda Rotary Prezidanto al ĉiuj ni, Rotarianoj!

“Estu la inspiro” signifas fari iom pli ol niaj devoj.

Signifas vidi la bezonojn de niaj najbaroj, gefamilianoj, kaj oferi apogon.

Signifas zorgi la komunumajn problemojn kaj trovi solvojn por pli justa socio.

Ĉiutage kaj ĉiunokte aperas sur la TV ekrano mondaj tragedioj! Teruraj! Ni spektas ĉion el nia brakseĝo, oscedante, kaj tuj ni iras dormi, por la taskoj de la sekvanta tago! Tiel, la tagoj teksas nian nekredeblan senson da peza nekapableco!!! Do, ni nin limigas, kaj ne ekzercas, pigras, kaj iom post iom, ni interne mortas!

La espero estas sento de tiuj kiuj luktas kontraŭ tio ĉi! La sumo de la esperoj kreas la justan socion, kiam la Esperantoj scias kiuj povos ŝanĝi, ekde etaj agoj ĝis grandaj agadoj, kune!

Mi deziras inviti niajn asocianojn por esti la inspiro en viaj urboj, en viaj kvartaloj, kreonte projektojn por plibonigi la vivojn de siaj komunumoj!

Nia nova rotaria jaro jam komencis ekde pasinta 1º de julio. Nun ni devus komenci labori kune!

La unua projekto estas la “Flava Septembro” kaj mi proponas ke vi sendu mesaĝetojn al viaj retaj kontaktoj, petante ke ili sendu al aliuloj. Simplaj mesaĝetoj povas ŝanĝi la vojon de depresio, abisma falo al memmortigo!

Kore

João Otávio Veiga Rodrigues

Prezidanto de Rotaria E-Klubo de Esperanto-Brasil

Servi la homaron